Fakte tute ne tie komenciĝis, sed tio nun ne gravas. Ĉar mi ne memoras, kiam ĝi komenciĝis. Kio? Tio, ke mi ne ŝatas, ke oni ne rajtas kritiki Esperanton. Oni ne rajtas diri negativajn aferojn pri la movado, Esperantistoj, Esperanta arto kaj ĉefe, mia plej ŝatata temo: Esperanto-renkontiĝoj.

Mi tiun diskuton persone kaj rete jam havis kun multe da homoj, de multaj nacioj. Kia estas bona E-renkontiĝo por junuloj? Jes, por junuloj, mi estas nun 23 jara, do laŭ tio laŭ kelkaj kategorioj ĝis ankoraŭ 7 jaroj, sed ankaŭ laŭ pli rigoraj kategoriaj ĝis almenaŭ 3 jaroj mi rajtas partopreni E-renkontiĝojn.

Ĝis kiam estas junulara renkontiĝo junulara? Mi ofte aŭdas la respondon: tiu estas juna, kiu sentas sin juna. Jes, mi scias, sed tamen, por novuloj, kiuj vere deziras renkontiĝi kun aliaj junuloj vere estas ŝoka vidi maljunulojn dum semajna festema renkontiĝo.

Mi ne kritikos homojn, tio ne estus juste. Renkontiĝojn jes. Mi jam partoprenis kelkajn, do mi sentas, ke mi rajtas havi opinion pri tio. Ankaŭ organizis.. komence kiom fuŝe! Ĉu vi konas la senton kiam estis via unua E-renkontiĝo kaj ĉio plaĉis? Vi memoras ĝin kiel la plej bona, plej amuza kaj la homoj..! Ĉiuj tiom karaj, ĉarmaj, bonvenigaj! Novuloj/komencantoj estas tiom naivaj. Kelkfoje pro tio mi vere malŝatas ilin. Rememorigas min, ke kiom malmulte sufiĉas por ili.

Evidente mia unua IS (Cuxhaven) estis bonega renkontiĝo. Kiam mi ĉiam entuziasme rememoras pri tio kaj mencias ĝin al homoj, kiuj partoprenis renkontiĝojn pli frue ili diris al mi: tiu?! Sed la antaŭa en Wetzlar, tio, tio vere estis bonega. Aŭ la legenda Freiburg! Vi ne scias kion vi maltrafis! Jes, prave, mi ne scias.

Mi pensas, ke la nivelo de E-renkontiĝoj iĝas pli kaj pli malbonaj. Mi deziras serĉi la kialojn por tio.

Tamen parte ĝi komenciĝis en Newcastle ĉi semajnfine. Mi komentis, ke laŭ mi ne estis bonega renkontiĝo. Mi ne tre ĝuis ĝin. Ne estis la unua fojo, ke tio okazis, sed tamen homoj tuj ne komprenas, kiel mi kuraĝas diri, ke mi ne ŝatis ĝin. Oni tuj provas trovi kialon. La problemo ja devas esti mi. Kial ne plaĉis? Pri tio la sekvan fojon..

Advertisements