Kiel mi promesis nun mi skribos pri la semajnfino en Novkastelo.

Ĉiuj partoprenantoj ricevis longan leteron pri kio okazos, kiaj planoj estas, kion indas viziti. Evidente iom tro da eblecoj, sed tamen la entuziasmo montriĝis. La renkontiĝo estis en trinkejo kiel ĉiam por atendi ĉiujn de la tuta lando. Ĉirkaŭ  la 1a horo. Tiuj partoprenantoj kiuj loĝis proksime kaj veturis de Durham alvenis ĝusta tempe(mi estis en tiu grupo – mi alvenis la antaŭan tagon), la londonanoj havis trajnon alvenanta similtempe.

Sed pri kio neniu pensis, estis, ke ĉiuj volis unue iri al hotelo kaj gastigejo por lasi la pakaĵojn. Tio jam estis perdo de tempo.  Ni restis 4 kaj duon horon en trinkejo atendante ĉiujn kaj ĝis ĉiuj finis manĝi, trinki. Kiam ni finfine ekiris estis preskaŭ mallumo. Ni prenis metroon por rigardi la marbordon, sed ja estis mallume kiam ni alvenis, do ni vidis nenion. Poste ni iris tuj manĝi al manĝejo! Ne gravis, ke ni estis ‘ene’ dum pluraj horoj. Do ni manĝis vespermanĝon dum horoj en hinda restoracio. Poste ni komencis promeni, sed neniu sciis kien. Ni haltis ie kaj 3 homoj malaperis por geokaŝadi kaj petis homojn atendi ilin. Kia egoismo! Ni staris kaj frostis apud la marbordo, vento, malvarmo. Ni atendis! Kiam mi ne komprenis kio okazas, kaj demandis kial ni staras ĉi tie mi ekkoleris. Kelkaj homoj proponis, ke ni devus atendi en trinkejo..

Evidentiĝis, ke mi maltrafis la lastan trajnon al Durham, do mi volis reiri al Novkastelo, ĉiukaze ne restis multe da tempo ĝis la lasta metroo. Kio estis la reago de kelkaj homoj? Ridego. Ne helpado, ne kiel ni solvu la problemon, nur ridego dum duonhoro. (Esperantistoj la bonkoraj, ĉu ne?) Post reveno al la urbo ni reiris al la antaŭa trinkejo kaj mi elektis reiri al mia tranoktejo anstataŭ festi kun aliaj, ĉar mi esperis, ke almenaŭ sekvan tagon ni vekiĝos frue, renkontiĝos frue kaj povos iom pli vidi de la urbo. Ĉefe, ke iu menciis artgaleriojn. Estis kvazaŭ-decido pri renkontiĝo je la 11a, kiu iĝis la 12a la sekvan tagon.

Kiam la homoj kiuj gastis en Whitely Bay finfine alvenis al la trinkejo – jes tiu sama, kie ni estis dufoje la antaŭan tagon – ili ĝoje rakontis, ke ili jam estis en artgalerioj kaj vidis la urbon. Simple nur venis por tagmanĝi kaj poste forveturas, ĉar ili devas esti hejme. Do denove ni pasigis tempon en la sama loko. Kiam homoj decidis, ke estis tempo vidi la urbon jam estis la 2a kaj duono. Mia trajno estis je la 4a. Mi pensis, ke mi metos mian pakaĵon en deponejon en la mateno. Sed fari tion por horo aŭ eĉ malpli? Kompreneble ne indis. Do mi adiaŭis ĉiujn kaj iris al la trajnstacidomo, atendante mian trajnon.

La problemoj komenciĝis kiam evidentiĝis, ke la lokano kiu organizis la eventon ne povos partopreni la tutan semajnfinon ĉar bedaŭrinde malsaniĝis. Se ni pensas pri organizanta vidpunkto tiam la solvo estas de iu, kiu helpis organizi la eventon por transpreni la taskojn de gvidado. Tio ne okazis. Ĉiam estis tiu: kion ni faru? Ĉu ni ekiru? Kien ni iru? Ĉiuj nur ĉirkaŭrigardis atendante la aliajn por diri ion. Mi pensas, ke estis granda eraro de la organizanto kaj aliaj JEB-anoj ne pensi pri tio. Mi pensas, ke por tio ne indas vojaĝi por la semajnfino kaj elspezi multe da mono por la trajnbiletoj kaj tranoktejo. Kompreneble estas tre agrable babiladi, trinki bieron, mi renkontis novajn homojn, sed por tio vojaĝi 5 kaj duon horojn..

Ĉu vi trovas la kialojn en mia priskribo kial la semajnfino ne estis bonega?

Advertisements