En kelkaj renkontiĝoj, ĉefe dum pluraj IJS-oj mi prizorgis programerojn por novuloj. Mi tre entuziasmis pri tio, volonte preparis ludojn, kvizojn. Nuntempe, mi sentas tiel, ke mi iĝis tute malpecienca kaj ne interesas min ili.. Nur volas ĝui renkontiĝon kaj ne nepre montri kiom bona ĝi estas. Malnovaj kaj eĉ ne tiom malnovaj memoroj venas al mi pri Esperantistoj, kiuj riproĉis al mi, ke mi ne volis ekkoni la freŝajn vizaĝojn de la renkontiĝo. Kelkfoje mi simple ne interesiĝas. Do, kio tiam? Ĉu tio estas deviga?

Ĉu vi jam aŭdis tiujn frazojn en via vivo? Du malnovaj Esperantistoj babiladas:
– Mi ne iros al la interkona vespero, mi jam konas ĉiujn ludojn.
– Sed por ekkoni novajn homojn, ja estos novuloj tie!
– Ne, dankon. mi vere konas sufiĉe da homoj por bone farti la tutan semajnon. Ĉu vi certe volas iri? Prefere ni trinku bieron! Post la vespera programo ĉiuj volos samtempe aĉeti ĝin.
-Vi tute pravas, nek mi volas iri.

Jam multfoje okazis al mi tio, kiam mi diris, mi ne volas iri al interkona vespero oni diris al mi, ke mi devas kredi ilin, nun estos tute novaj ludoj, ne kiel ĉiam. Estis nur mensogo. La kutima diru-rapide-nomon-de-iu-alia-persono-alikaze-tiu-homo-en-la-mezo-batos-vian-kapon-per-faldita-gazeto. Nomĉeno: diru vian nomon kaj ĉiujn aliajn, kiuj estis antaŭ vi.. Trovu iun en la ĉambro kiu ankoraŭ ne estis en Afriko, ne naĝis en maro, havas pli ol 2 gefratojn.. ktp. se vi ne estas novulo, vi scias kiun demandi, al kiu iri.. Kaj mi komencas oscedi. Tio por novuloj kompreneble estas nova.

Mi tre malofte vidas inciaton fari ion malsimile, ne uzante la kutimajn ideojn. Samtempe, mi devas konfesi, ke kiam mi vere multe laboris por havi novajn ideojn kaj strebis pensi pri novaj programeroj por novuloj, mi vere ĝuis ilin, kaj ricevis tre karajn leterojn poste de la tiamaj partoprenantoj. Ne temas pri tio, ke ne indas fari ion ajn. Mi nur pensas, ke eble estus saĝe kelkfoje simple lasi, ke la novuloj mem ekkonu la dinamikon de renkontiĝo.

Fine venu grava rimarko: mi konas iun, kiu pensas, ke ĉiuj novuloj ankoraŭ estas tute puraj, timemaj kaj nur volas esti en la gufujo aŭ en la ludejo.. Evidente ne estas tiel kaj bedaŭrinde ŝi ĉiam ŝokiĝas kiam ekkonas tiajn novulojn, kiuj ne bezonas helpon.. Mi pensas, ke mi preferas ilin. Esperanto ĉiukaze donas memfidon, sed se vi de la komenco havas ĝin, vi estos eĉ pli bonvena. 🙂

Advertisements