Kiam mi komenci skribi  tiun ĉi ĵurnalon mi havis la ideon, ke ĝenerale neniu kritikas ion ajn kio okazas en Esperantujo. Kial estas tiel? Ĉu ĉio estas ideale kaj la plej bona? Mi pensis pri tio, ĉu indas pri tio skribi aŭ ne, ĉar mi ne volas batali kun homoj, simple ĉar mi ne pri ĉio, kio estas Esperanto pensas, ke estas brila. Do mi seniluziiĝis kaj ĉesis skribi. Sed io interesa okazis. La japanaj junuloj decidis, ke ili tamen ne povas okazigi IJK-on. La detalaj kialoj ne estas konigitaj, nur simple, ke ili ne povos ĝin organizi pro manko de homfortoj kaj problemoj kun la ejo.

Unue mi pensis pri tio, ke ĝi eble ne okazos, kiam estis la granda tertremo kaj cunamo en marto. Tiam en vizaĝlibro mi menciis, ke eble ili ne povos okazigi, ĉu TEJO certas pri la organizado, loko ktp.? La respondo estis: jes, ni kontaktis ilin, ĉio estas en ordo. Do, se vi pensas tiel, bone, sed mi restis skeptika. Antaŭ ĉesi skribadon de tiu ĉi blogo, mi volis skribi ĝuste pri la rilato inter la katastrofo kaj la devo okazigi IJK-n en Japanio. (Alia temo estintus pri ebla tuttaga ekskurso al Ĉernobilo dum la IJK en Ukrainio, pri kio mi pensis, ke estas senrespekta afero kontraŭ la japanoj kaj samtempe tutfreneza..)  Do tio estas tre granda afero kaj brava decido de la japanoj. Ne la unua fojo, ke io simile okazas.

Pri la kialoj mi tute ne scias, eĉ ne tion, kiu lando devintus organizi la IJK-on en 2008. La rezulto estis, ke TEJO devis serĉi iun landon rapide, kiu povis trapreni la taskojn, de organizado. Tiu lando estis Hungario. Pri kio multe da homoj ne scias: 2(!!) homoj decidis en Hungario pri tio, ke estu IJK, kaj kiam TEJO bonvole donis la rajton por oganizi, do, tiam poste oni simple konigis la situacion: la afero estas, ke ni faros IJK-on la sekvan jaron. Mia reago: ĈU VI FRENEZAS?!! Estas oktobro, ni ne parolas pri IJS, sed pri IJK. Granda, kvinoble pli da homoj, se ne pli. Tiu, kiu estis en Veszprém, scias, ke estis freneze bona, kaj mi pensis, ke ni ne sukcesus fari samsukcesan aŭ eĉ similsukcesan IJK-n.. La decido pri organiazdo ŝokis min, ĉar mi sciis, ke preskaŭ ĉiuj el la pasintjara teamo de IJS-organizantoj diris, ke ili ne plu volas organizi, do mem IJS estis endanĝerigita..

Mi pensis: TEJO devas esti tute despera por doni tian taskon. Do mia sekva demando estis: kiel TEJO helpos nin? Ĉar ni savas ĝian reputacion per oganizado, kaj ke ilia unusola granda internacia renkontiĝo tamen okazos estas dank’ al ni. Do bone. Sed nenia helpo venis de TEJO. Mi pensas, ke ili supozis, ke ĉar la hungaroj estas kutime bonaj organizantoj, ne estos problemo. Ni ne estu naivaj, problemoj ĉiam estas. Dum la IJK mem, mi demandis la tiaman prezidanton: kiel vi povis tion lasi, la organizado estas malbona, homoj sentas, ke ne ĉio estas en ordo ĉirkaŭ la organiza teamo, kial vi ne helpas/is? Do li mem konfesis, ke ja estis grandega problemo pro tio, ke ili perdis la originalan planon. Dum la IJK mi dezirintus partopreni la TEJO-kunsidon. Evidetiĝis, ke Hungario ne havis oficialian deligiton, kaj kiam mi diris, sed ni organizas, ĉu almenaŭ pro tio oni povus fari escepton? – la respondo estis ne. Mi samtempe povas kaj ne povas tion kompreni. (Nur por pli bone kompreni la situacion: ĉu iu rimaris, ke post IJK en Szombathely la sekvan jaron ne okazis IJS? Ĉu vi scias, kial ne okazas renkontiĝo, kiu estis organizita ĉiu jare ekde 1987 krom la 2 IJK-jaroj?)

Demandas mi: kie estas plano B, kaj plano C? Kiom envolvita estas TEJO en la IJK mem? Kion eblas fari nun? Kiel mi legis: estas plano fari ion, kiel parto de UK. TEJO estas ano de UEA, do kial ne? Tamen volas esti memstara. Jes, bona ideo. Por tio vi devas pli labori. Se iu estus pagita (multe da mono) laborus nur por tio ĝis la IJK, kun elstaraj organizaj kapabloj kaj lokaj konoj.. eble tiam povus tio okazi. Alia demando: Kial nur nun tio iĝis tute klara, ke tamen ne sukcesos en Japanio? Ĉu la japanoj mensogis pri siaj kapabloj? Ĉu TEJO tamen ne tiom proksime helpas kaj rigardas kio okazas pri la organizado? Mi uzas tre fortajn vortojn, ĉar mi pensas, ke TEJO devas okazigi IJK-on, ne nur la lokuloj, sed tio gravas por TEJO mem. Do, se ili sciis pli la problemoj pli frue: ĉu ili komencis prepari ion alian? Se ili ne sciis, kial ne? Miaj demandoj neniam elĉerpiĝos, mi pensas…

Advertisements