Mi dediĉas tiun blogenskribon al unu el miaj plej karaj kaj plej grave: inspira amiko de E-mondo.

Kutime se mi veturas al Esperanto-renkontiĝoj la ĉefa kialo estas revidi miajn amikojn. Tio signifas, ke eĉ ne interesas min kio okazas dum la renkontiĝo, se mi povas la tutan semajnon dediĉi al babilado apud teo aŭ prefere biero kun prefere unu, sed ankaŭ pluraj amikoj. Mi ŝategas babiladi kaj kompreneble, se mi bone konas la personon tiam mi eĉ ple interesiĝas kaj volas scii detale kio okazis dum la pasinta tempo kiam ni ne renkontiĝis. Post tio klaĉoj, klaĉoj, klaĉoj, ĉefe kiam jam estas la duono de la semajno. Ni bezonas pridiskuti kiun ni vidis, kiun kiu, farante kion..

Do tio sonas iom malĝentile rilate al la renkontiĝo. Ĉar kial vojaĝi preskaŭ tagon al nordo de Germanio aŭ al ĉefurbo de Bosnio, se vi nur volas babiladi? Kial vi bezonas renkontiĝon? Kial la renkontiĝo havu programerojn, se sufiĉas biero, tablo (kandelo sur ĝi) kaj du seĝoj? La demando estas tiom malfacila kiom facila. Temas pri la etoso. Le plej granda kliŝeo en Esperantujo: se la etoso estas bona, nenio gravas. Nek malbona organizado, nek aĉa manĝaĵo, nek malinteresa tuttaga ekskurso kaj eĉ pli terura diskoteko. La problemo estas – tio estas afero, kion multaj organizantoj de E-renkontiĝoj ne komprenas – , ke se la organizado estas malbona la etoso same fuŝos. Jes, kompreneble nun povus veni la ekzemploj de problemaj renkontiĝoj kun bonega etoso. Tamen, mi devas diri, mi ne niam spertis tion. Mi aŭdis pri la ukraina IJK en 2011. Eble estas nur mia opinio, sed mi tamen bezonas havi la eblecojn. La eblecojn, ke se mi volus aŭskulti poemojn aŭ klasikan koncerton en la ĝufujo, mi povus. Mi scius, ke homoj estas tie, kaj ke ankaŭ ili ĝuas la etoson. Se mi dezirus iri al la ludejo mi trovus bonhumorajn homojn, kiuj konstruas la tridekduan ĝenga-turon kaj disdonas kartojn por la centdudekdua rondo de Jungle Speed. Mi certe estas pli kritikema pro miaj spertoj. Samtempe mi multe pli ĝuas vidi harmonian, bonetosan teamon, kiuj devas esti lacaj, sed tamen ĝoje rigardas kun biero en la mano la partoprenantojn, kiuj ĝuas senstreĉe la nokton. Imagu kiam en la amasloĝejo vi havas vere bruajn homojn, kiuj tute ne interesiĝas pri tio, ke vi estas tie, ke viaj aĵoj estas tie, ili movas, tuŝas, forprenas, trapakas kion ajn vi lasas tie, eĉ se estas tuj apud via matraco.. Bona organizado solvas problemojn tuj, kaj prefere solvas problemojn antaŭ la partoprenantoj pensus pri ili.

Por atingi tiun etoson la laboro estas enorma. Tiel fari kvazaŭ ĉiam estus tiel, kaj homoj post la renkontiĝo ofte pensas, ke tio estas nur dank’ al la partoprenantoj, ĉar la plej bonaj programeroj ja ne estas en la kongresa kajero. Mi devas reiri al mia dediĉo: mia amiko diris, ke nia tasko kiel organizantoj estas ne stari inter la etoso kaj la homoj. Ne tiam fari programeron, kiam oni ne volos ĝin partopreni. Ne interrompi ludon por grava anonco, ne daŭre diri al la kompatindaj partoprenantoj kion fari. Simple lasi ilin ĝui la etoson. Tio estas la magio kion ne multe da homoj konas. Miaj plej bonaj diskutoj kaj plej pasiaj babiladoj estis kaj espereble estos kun Gunnar.. Mi esperas, ke la tradicio de bonkvalitaj Esperanto renkontiĝoj iĝos laŭmodaj denove.

Advertisements