Etikedoj

, , , , , , ,

Nuntempe ĉe la universitato mi havas devigan kurson. Ĝi nomiĝas identeco kaj diverseco en internacia urbo. Temas pri Amsterdamo, laŭ statistikoj en la tuta mondo ĉi ti vivas plej multe da naciecoj kune. La lecionoj estas tre diversaj, ni havas diskutojn fakte pri ĉio. La studentoj estas en kvar grupoj kaj ĉiuj havas lecionojn kun ĉiuj instruistoj de la grupoj. Unu estas israelanino kaj ŝi esploras pri la militaj rilatoj en sia lando. Nun mi scias multe pli pri Israelo kaj mi tre ĝojis pri tiu ebleco (pro IJK), interesega leciono.

Kiel tio rilatas al la fina venko? Ĉiel kaj neniel. La kurso provas al ni instrui, ke ni ne juĝu tuj laŭ la unua renkonto, ke ni estu malfermaj por novaj kulturoj , sed ĉefe al kulturoj, kiuj tute malsimilas de tio al kiu ni alkutimiĝis. Sonas konate? Alia okazaĵo kiu pensigis min objektive pri Esperanto kaj Esperantistoj: en alia kurso de la universitato ni devis elekti temon kaj skribi pri ĝi. Ni ricevis 4 vortojn por gvidi niajn elektojn. Unu estis lingvo. Kompreneble mi tuj volis skribi pri dulingvaj familioj. Poste mi ekpensis: mi estas ĉe universitato, kie veni el du-, tri-, eĉ kvarlingvaj familioj ne estas interesa afero. Mi ne skribis pri Esperanto. Vi povas imagi mian surprizon kiam samkursanino trovis Esperanton kiel temon. Ŝi ne sciis, ke mi parolas la lingvon. Kelkaj homoj scias, sed mi ne plu mencias ĝin. Kial ne? Mi ne certas pri la respondo. Kutime ĝenas min, ke mi estas la knabino, kiu parolas tiun strangan lingvon, kiun neniu parolas. Ne, mi ne hontas, ke mi parolas Esperanton. Sed ĉu vi jam sentis tiel, ke vere nur tion vi kapablas demandi de mi? Vi estas denaskulo? Ĉu vere!? Sed kial viaj gepatroj ne instruis al vi lingvon, kiun vi povus uzi? (Pri denaskuloj dum Esperanto renkontiĝoj mi skribos alian fojon.)

–      Ho, diru al mi kelkajn frazojn en Esperanto!

–      Kion?

–      Mi ne scias. Kion ajn. Iooooon, mi peeetas!

Se mi estas bonhumora mi volonte komencas paroli pri la vetero, kia tago estas, kaj ke kia stultaĵo estas, ke mi devas paroli en Esperanto al ili. Kaj kompreneble ĉiuj provas kompreni, analizi kaj kompari al aliaj lingvoj (sonas kiel hispana/portugala/latina ktp. kion ili aŭdis. Ne estas problema kun tio, sed post la okdekunua fojo estas tiom ege teda.

Mi pensis, ke mia samkursanino petos helpon de mi. Ŝi ne petis. Mi iomete ofendiĝis, ĉar mi pensis: ni vivas en la sama koridoro kaj se vi vere ne konas tiun lingvon kaj estas iu kiu parolas ĝin… do vi intersiĝas kaj provas plifaciligi vian universitatan laboron. Poste mi pensis: eĉ pli bone, ke ŝi ne demandis min. Tiel pli interesa estos por mi, ke iu, kiu scias nenion pri la lingvo kion trovas. Ĉar Esperantistoj oficiale estas idealistoj. La titolo de ŝia prezentado estis: ĉu la futuro de homoj aŭ restas hobio? Ĝenerale ŝi tre bone klarigis pri la historio, kompreneble estis eraroj en la Esperanta teksto kaj diris, ke Zamenhof mortis post la dua mondmilito (la unusola fojo, kiam mi enmiksiĝis, kaj diris, ke tio ne okazis ekzakte tiel…), sed ŝi pravis kiam ŝi diris, ke tio estas plene hobio, kaj ne aspektas tiel, ke la fina venko okazos.

Kial vi lernis Esperanton? Tiu demando serioze interesas min. Kutime mi respondas al tiu demando:

–      Mi pensas, ke mi ne havis tre grandan elekteblecon ĉu mi volis lerni ne.

–      Kiel tio povas esti?

–      Mi estas denaskulo.

La sama historio denove… Pri la fina venko kaj ĉefe pri raŭmismo mi havis bonegajn diskutojn kun homoj el multe da landoj. Mi observis (kaj kelkaj homoj konfesis), ke tiuj homoj, kiuj ne nepre volas la disvastiĝon de Esperanto havis ion komunan: ili veturas al Esperanto renkontiĝoj, ĉar tie ili sentas sin belaj, interesaj, saĝaj, amataj. Mi scias, tio estas tre forta opinio. Sed tiuj homoj sentas sin akceptitaj pleje en Esperantujo kaj ne nepre ekster ĝi, do ne volas forlasi tiun sekuran lokon. Se ili akceptiĝas ankaŭ ekster E-mondo, aŭ ili forlasas la movadon, aŭ batalas por la fina venko pro la idealismo. Nuntempe matematikistoj, komputilsciencistoj lernas Esperanton ĉar interesas ilin la logiko de la lingvo. Se ĝi estas logika, do facile lernebla, kial ne provi? Poste, se lernite, kial ne uzi ĝin, se entute eblas uzi ĝin por io… Lingvokolektistoj pensas, ankoraŭ unu lingvo en mia listo, bonege! Kiu povos atingi la finan venkon nome de la Esperanto parolantoj?

Foje franco kiu vivas en Hungario diris al mi: la problemo kun UEA kaj TEJO estas, ke ili ne laboras por nuligi siajn organizojn. Ĉar se Esperanto disvastiĝus, oni ne bezonus ilin. Prefere ili tre bone fartas kune, la etoso estas bona, sed ne multon laboras por la fina venko. Mia panjo skribis en la hungara retlisto esp-en-hung plurfoje: la membroj de la listo ĉiam provas konvinki unu la alian kiom grave estas Esperanto kaj kiom bona afero ĝi estas. Ni ne devus konvinki unu la alian, ni jam scias tion. Ne ĉi tie diskutu, prefere ekkonigu ĝin al aliaj homoj. Mi mem plurfoje membriĝis en la listo kaj ĉiu foje simple ĉesis membri post kelkaj semajnoj…

Mi estas denaskulo. Jes, mi jam menciis tion. Sed tio ĉiam revenas al mi: mi ricevis Esperanton kiel donacon, sen Esperanto miaj gepatroj plej supozeble ne renkontiĝintus.  Mi gajnis la idealismon kaj lernis tiom da aferoj, kiujn oni nun provas al mi klarigi je universitata nivelo. Kvazaŭ mi ne scius pri kio temas. Esperanto estas la respondo.

 

Advertisements