Etikedoj

, , , , ,

Prelegoj estas partoj de ĉiu renkontiĝo. Mi ne ŝatas prelegojn. Ili kutime estas enuigaj. Simple estas tiel. Ofte en renkontiĝoj oni devas fari tagan programon kaj krom la kutimaj E-kursoj de malsamaj niveloj kaj manlaboraj aktivaĵoj, kion eblas oferti por la partoprenantoj? Se ne estas ekskursa tago aŭ la oficiala komenco de la evento oni ne havas pli bonan ideon por plenigi la progamojn. Mi memoras, ke mi fojfoje partoprenis prelegojn en renkontiĝoj nur por diri, ke mi ja partoprenis. Mi hontis, ke nur pro la homoj veturas kaj tute ne interesiĝas pri tio, kion la organizantoj proponas dum la semajno.

Ankaŭ le demando venas: kial estas prelegoj dum la semajno? Kial la semajno havas temon? En la pasinteco internaciaj semajnoj ĉu junularaj aŭ ne, ne nepre havis temon. Sed kiam subvencipetado iĝis pli kaj pli ofta kaj oni devis iel montri, ke la renkontiĝo estas valora.. (ne eblas nur simple skribi: ni tiom bone amuziĝas, kaj distras, drinkas, dancas, internaciumas en amika rondo.. donu monon) ekestis pli kaj pli da subtitoloj de eventoj.

Dum IJK en Hungario antaŭ 4 jaroj tio iĝis iom da problemo, ĉar simple ne eblis trovi sufiĉe da prelegantoj por la tagoj kaj kelkaj partoprenantoj plendis, ke ili vidas preskaŭ nenion en la programo rilate al la temo. Same, se vi volas ricevi rabaton, en pluraj renkontiĝoj oni demandas ĉu vi volas/povas iel kontribui? Oni povas kompreni, ke kelkaj homoj sen la rabatoj ne povus veturi al renkontiĝoj. Tamen, mi memoras, ke mi havis kelkajn disputojn pri tio.. mi konis aŭ la prelegon aŭ la partoprenanton kiu volis fari prelegon kaj mi diris, ke laŭ mi ne indas havi ĝin en la programo, ĉar ne estas bonkvalita kaj se la temo estas unu afero oni ne faru prelegojn pri io ajn. Kaj tiam venis la argumento: jes, sed ĉiu kontribuo estas bona kontribuo (ĉu vere?), ni bezonas ilin. Pigra respondo. Ĝuste pro tiu sinteno la kvalito de la renkontiĝo komencas fuŝi kaj mi pensas, ke partoprenantoj ankaŭ (kelkfoje) sentas, ke estas prelegoj ĉar la organizantoj ne havis pli bonan ideon.

Mi firme pensas, ke se la renkontiĝo ne havas tiom grandan buĝeton tiam oni devas pli strebi por inventi programerojn. Ekzemple se oni volas fari kvizvesperojn aŭ propran interkonan vesperon, kiu ne enhavas koncerton oni devas vere multe pripensi kiel fari tion. Ekpensi demandojn, ne tro facilaj, ne tro malfacilajn, strukturon, kalkuli kiom ĝi daŭros ktp. Kaj provi trovi novajn ideojn, novajn ludojn, ĝenerale novaĵojn kaj ne ĉiam la samajn aferojn. Novulojn eblas ravigi per io ajn. Tio sonas tre malĝentile. Sed vi devas kompreni, ke tiuj, kiuj neniam antaŭe spertis junularan renkontiĝon ili ĝojos pri ĉio kion eblas sperti dum la semajno. (Por beboj ĉiu ŝerco estas nova, ĉu ne?)

Tamen la kerno de E-renkontiĝoj estas homoj, kiuj jam partoprenis de longa tempo la saman renkontiĝon kaj eĉ se ili konas – kiel ekzemple hungaroj organizas la IJS-on -, kaj kiu tipaj programeroj estas, do ĉiam indas strebi por fari ion novan. Mi ankaŭ tre ŝatas tradiciojn. Tio ne kontraŭdiras pri kio mi ĵus skribis. (Tradicioj iĝas tiuj programeroj kiuj estis sukcesaj kaj la partoprenantoj tre ŝatis, espereble kion ili ne ŝatis estos ŝanĝitaj por la sekva fojo.) Mi kredas je balanco.

Sed kion fari se temas pri klubkunvenoj? Mi ne konas multe de E-kluboj. Ekzistis la legenda Esperejo en Budapeŝto. Kia vivo estis tie! Tio mankegas io simila al ĝi. Kunvenos ĉiu semajne, se eksterlandanoj alvenis per trajno al la okcidenta stacidomo, la klubo situis nur straton for de ĝi. Kelkfoje homoj eĉ tranoktis tie.

Estas la E-klubo de s-ino Éva Farkasné Tatár ĉiun lastan mardon de la monato. Tie estas interesaj prelegoj, rakontoj pri aliaj E-renkontiĝoj kaj interesaĵoj. Ni diru povas esti konsiderata kiel tradicia klubo. La hungaraj junuloj faras ĉiu monate iun alian aktivaĵon, ekskursas, pentras t-ĉemizojn, ludas biljardon. La unusola problemo estas, ke ne estas fiksita dato, do oni ne tre povas antaŭplani kaj noti en la kalendaron ekzemple ĉiun trian dimanĉon. La londonanoj nur drinkas ;), ili estas la sekreta societo por la amantoj de Wetherspoon. Fakte mi ne tre bone konas aliajn klubojn ĝenerale.

Mi partoprenis lastan dimanĉon mian unuan kunvenon en La Amsterdama Rondo. Komprenble oni avertis min, ke estos nur maljunuloj tie inter aĝa inter 70 kaj morto, sed mi tamen decidis iri. Estis ankaŭ junaj partoprenantoj, mem la preleginto estis 30iom jara. Mi ŝategis esti tie! Tiu prelego estis ĉio, kion bona prelego bezonas.

Unue ni estis salutitaj de la estrino de la grupo, S-ino Bakker-ten Hagen, kiu parolis tre klare kaj malrapide por la komencantoj, ŝi parolis pri tio, ke ŝi pensis, ke nur 5 homoj venos, estis tre amuze! Poste S-ro Dennis van der Heijden daŭrigis pri siaj spertoj en Ganao. Sed li ne nur simple komencis paroli pri ĝi, sed alportis kvizon kaj evidentiĝis, ke krom kelkaj bonŝancaj respondoj mi scias nenion pri Ganao. Li klarigis la respondojn kaj intertempe rakontis pli. Ankaŭ pri la lingvoj en Ganao kaj li eĉ komencis instrui al ni la lingvon ewe (ekz-e: biblioteko = loko por legi librojn). Estis tiom bonhumora kunveno, ni multe ridis provante eltrovi kiun nomon ni ricevintus laŭ la tago kiam ni naskiĝis. Kaj ĉu vi sciis, ke la nomo de Kofi Annan(fama diplomato de Ganao, antaŭa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj) signifas, ke li naskiĝis vendredon kiel la 4a filo en la familio? La titolo de mia artikolo ankaŭ venas de la prelego, demando: kiel oni krias al vi estas varianto de kio estas via nomo? Do, sed mi prefere ne rakontu la tutan prelegon, espereble vi ankaŭ povos lin aŭskulti persone iam. Fine li estis dankita per libroj rilate al lia laboro en Ganao kaj mi pensis, ke tio estis vere atentema afero de la estrino. Estis tre bona ekzemplo por elstara, interesa prelego.

Mi devas konfesi, ke mi kutime ne tiom interesiĝas pri kluba vivo, ĉar mense mi ĉiam preparas min por la grandaj renkontiĝoj. Tio estas erara pensmaniero, ĉar ankaŭ dum la jaro eblas renkontiĝi kelkfoje nur por posttagmezo, ĉu ne? Mi ankaŭ pensas, ke ofte oni (mi) malestimas tiajn eblecojn. Malgraŭ tio, ke la unutaga renkontiĝo kun la najbaroj HURKAS – depende ĉu hungaroj renkontis aŭstrojn, slovakojn, kroatojn :), ĉiam estis granda sukceso… oni ĉiam povas daŭrigi je pli malgranda nivelo. Post la nuliĝo de Esperejo senteble granda vakuo iĝis. Ne estas tiom facile trovi klubejon por renkontiĝi (almenaŭ en Hungario). Mi ne scias kiel tio funkcias en aliaj landoj. Ĉu vi aktive partoprenas en la vivo de iu klubo en via urbo?

Advertisements