Etikedoj
amsterdamo, esperanto klubo, esperejo, la amsterdama rondo, prelego, renkontiĝoj
Prelegoj estas partoj de ĉiu renkontiĝo. Mi ne ŝatas prelegojn. Ili kutime estas enuigaj. Simple estas tiel. Ofte en renkontiĝoj oni devas fari tagan programon kaj krom la kutimaj E-kursoj de malsamaj niveloj kaj manlaboraj aktivaĵoj, kion eblas oferti por la partoprenantoj? Se ne estas ekskursa tago aŭ la oficiala komenco de la evento oni ne havas pli bonan ideon por plenigi la progamojn. Mi memoras, ke mi fojfoje partoprenis prelegojn en renkontiĝoj nur por diri, ke mi ja partoprenis. Mi hontis, ke nur pro la homoj veturas kaj tute ne interesiĝas pri tio, kion la organizantoj proponas dum la semajno.
Ankaŭ le demando venas: kial estas prelegoj dum la semajno? Kial la semajno havas temon? En la pasinteco internaciaj semajnoj ĉu junularaj aŭ ne, ne nepre havis temon. Sed kiam subvencipetado iĝis pli kaj pli ofta kaj oni devis iel montri, ke la renkontiĝo estas valora.. (ne eblas nur simple skribi: ni tiom bone amuziĝas, kaj distras, drinkas, dancas, internaciumas en amika rondo.. donu monon) ekestis pli kaj pli da subtitoloj de eventoj.
Dum IJK en Hungario antaŭ 4 jaroj tio iĝis iom da problemo, ĉar simple ne eblis trovi sufiĉe da prelegantoj por la tagoj kaj kelkaj partoprenantoj plendis, ke ili vidas preskaŭ nenion en la programo rilate al la temo. Same, se vi volas ricevi rabaton, en pluraj renkontiĝoj oni demandas ĉu vi volas/povas iel kontribui? Oni povas kompreni, ke kelkaj homoj sen la rabatoj ne povus veturi al renkontiĝoj. Tamen, mi memoras, ke mi havis kelkajn disputojn pri tio.. mi konis aŭ la prelegon aŭ la partoprenanton kiu volis fari prelegon kaj mi diris, ke laŭ mi ne indas havi ĝin en la programo, ĉar ne estas bonkvalita kaj se la temo estas unu afero oni ne faru prelegojn pri io ajn. Kaj tiam venis la argumento: jes, sed ĉiu kontribuo estas bona kontribuo (ĉu vere?), ni bezonas ilin. Pigra respondo. Ĝuste pro tiu sinteno la kvalito de la renkontiĝo komencas fuŝi kaj mi pensas, ke partoprenantoj ankaŭ (kelkfoje) sentas, ke estas prelegoj ĉar la organizantoj ne havis pli bonan ideon.
Mi firme pensas, ke se la renkontiĝo ne havas tiom grandan buĝeton tiam oni devas pli strebi por inventi programerojn. Ekzemple se oni volas fari kvizvesperojn aŭ propran interkonan vesperon, kiu ne enhavas koncerton oni devas vere multe pripensi kiel fari tion. Ekpensi demandojn, ne tro facilaj, ne tro malfacilajn, strukturon, kalkuli kiom ĝi daŭros ktp. Kaj provi trovi novajn ideojn, novajn ludojn, ĝenerale novaĵojn kaj ne ĉiam la samajn aferojn. Novulojn eblas ravigi per io ajn. Tio sonas tre malĝentile. Sed vi devas kompreni, ke tiuj, kiuj neniam antaŭe spertis junularan renkontiĝon ili ĝojos pri ĉio kion eblas sperti dum la semajno. (Por beboj ĉiu ŝerco estas nova, ĉu ne?)
Tamen la kerno de E-renkontiĝoj estas homoj, kiuj jam partoprenis de longa tempo la saman renkontiĝon kaj eĉ se ili konas – kiel ekzemple hungaroj organizas la IJS-on -, kaj kiu tipaj programeroj estas, do ĉiam indas strebi por fari ion novan. Mi ankaŭ tre ŝatas tradiciojn. Tio ne kontraŭdiras pri kio mi ĵus skribis. (Tradicioj iĝas tiuj programeroj kiuj estis sukcesaj kaj la partoprenantoj tre ŝatis, espereble kion ili ne ŝatis estos ŝanĝitaj por la sekva fojo.) Mi kredas je balanco.
Sed kion fari se temas pri klubkunvenoj? Mi ne konas multe de E-kluboj. Ekzistis la legenda Esperejo en Budapeŝto. Kia vivo estis tie! Tio mankegas io simila al ĝi. Kunvenos ĉiu semajne, se eksterlandanoj alvenis per trajno al la okcidenta stacidomo, la klubo situis nur straton for de ĝi. Kelkfoje homoj eĉ tranoktis tie.
Estas la E-klubo de s-ino Éva Farkasné Tatár ĉiun lastan mardon de la monato. Tie estas interesaj prelegoj, rakontoj pri aliaj E-renkontiĝoj kaj interesaĵoj. Ni diru povas esti konsiderata kiel tradicia klubo. La hungaraj junuloj faras ĉiu monate iun alian aktivaĵon, ekskursas, pentras t-ĉemizojn, ludas biljardon. La unusola problemo estas, ke ne estas fiksita dato, do oni ne tre povas antaŭplani kaj noti en la kalendaron ekzemple ĉiun trian dimanĉon. La londonanoj nur drinkas ;), ili estas la sekreta societo por la amantoj de Wetherspoon. Fakte mi ne tre bone konas aliajn klubojn ĝenerale.
Mi partoprenis lastan dimanĉon mian unuan kunvenon en La Amsterdama Rondo. Komprenble oni avertis min, ke estos nur maljunuloj tie inter aĝa inter 70 kaj morto, sed mi tamen decidis iri. Estis ankaŭ junaj partoprenantoj, mem la preleginto estis 30iom jara. Mi ŝategis esti tie! Tiu prelego estis ĉio, kion bona prelego bezonas.
Unue ni estis salutitaj de la estrino de la grupo, S-ino Bakker-ten Hagen, kiu parolis tre klare kaj malrapide por la komencantoj, ŝi parolis pri tio, ke ŝi pensis, ke nur 5 homoj venos, estis tre amuze! Poste S-ro Dennis van der Heijden daŭrigis pri siaj spertoj en Ganao. Sed li ne nur simple komencis paroli pri ĝi, sed alportis kvizon kaj evidentiĝis, ke krom kelkaj bonŝancaj respondoj mi scias nenion pri Ganao. Li klarigis la respondojn kaj intertempe rakontis pli. Ankaŭ pri la lingvoj en Ganao kaj li eĉ komencis instrui al ni la lingvon ewe (ekz-e: biblioteko = loko por legi librojn). Estis tiom bonhumora kunveno, ni multe ridis provante eltrovi kiun nomon ni ricevintus laŭ la tago kiam ni naskiĝis. Kaj ĉu vi sciis, ke la nomo de Kofi Annan(fama diplomato de Ganao, antaŭa ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj) signifas, ke li naskiĝis vendredon kiel la 4a filo en la familio? La titolo de mia artikolo ankaŭ venas de la prelego, demando: kiel oni krias al vi estas varianto de kio estas via nomo? Do, sed mi prefere ne rakontu la tutan prelegon, espereble vi ankaŭ povos lin aŭskulti persone iam. Fine li estis dankita per libroj rilate al lia laboro en Ganao kaj mi pensis, ke tio estis vere atentema afero de la estrino. Estis tre bona ekzemplo por elstara, interesa prelego.
Mi devas konfesi, ke mi kutime ne tiom interesiĝas pri kluba vivo, ĉar mense mi ĉiam preparas min por la grandaj renkontiĝoj. Tio estas erara pensmaniero, ĉar ankaŭ dum la jaro eblas renkontiĝi kelkfoje nur por posttagmezo, ĉu ne? Mi ankaŭ pensas, ke ofte oni (mi) malestimas tiajn eblecojn. Malgraŭ tio, ke la unutaga renkontiĝo kun la najbaroj HURKAS – depende ĉu hungaroj renkontis aŭstrojn, slovakojn, kroatojn :), ĉiam estis granda sukceso… oni ĉiam povas daŭrigi je pli malgranda nivelo. Post la nuliĝo de Esperejo senteble granda vakuo iĝis. Ne estas tiom facile trovi klubejon por renkontiĝi (almenaŭ en Hungario). Mi ne scias kiel tio funkcias en aliaj landoj. Ĉu vi aktive partoprenas en la vivo de iu klubo en via urbo?
Kunar diris:
Stela, ĉifoje mi finfine povas diri al vi: “Vi estas tro juna, ĉar vi ne plu spertis tion.”
La Internacia Seminario (IS) ne pro nenio havis teman programon. Kaj mi parolas pri temoj, kiuj ne enhavas unu vorton de la sekvaj: “lingvoj”, “kulturoj”, “Eŭropo”, “egaleco”… (multaj renkontiĝoj de la pasintaj dek jaroj havis kiel ŝajntemon iun kombinon el ili)
Por tiuj temoj oni “rekrutis” parolantojn, kiuj iagrade estis spertuloj pri ili. Foje ankaŭ estis eksteruloj, por kiuj necesis tradukistoj. Kvankam mi mem apenaŭ partoprenis iun teman programeron dum miaj junulaj jaroj, mi ankoraŭ memoras prelegon de la IS en 1992/93. Ĝi estis neniel enuiga, sed amuza. Kaj vi povis tralegi la IS-broŝurojn kaj ĉiam trovi ion novan! Vere indis ekscii informojn pri la prelegoj kaj prelegantoj.
Ambaŭ aferoj – temoj kaj prelegoj – ligiĝas unu al la alia. Se la temoj ĉiam similas, same faros la prelegoj. Kaj krome oni neglektis, vere aktive serĉi personojn. Anstataŭe oni (ŝajne) akceptas ĉiun, kiu sin proponas. Tio estas granda eraro – jam pro tio, ke ne ĉiu kapablas (bone) paroli. Renkontiĝo ofertu ion, kion oni plej verŝajne ne ricevos la sekvan fojon. Tio postlasas longdaŭrajn memorojn.
Nuntempe ŝajnas al mi, kvazaŭ ofte revenas “la kutimaj suspektatoj”: rabato-ĉasantoj kaj fervoruloj, kiuj volas propagandi sian alternativan vivstilon. Tio interesas preskaŭ neniun. Kiam pasintfoje ni havis vervan debaton aŭ podian diskuton en Esperanto-renkontiĝo pri iu politika temo?
Kiel vi mem jam menciis en via enskribo, la tikla tasko estas, trovi balancon inter “la konataj programeroj, kiujn ĉiuj atendas” kaj “io nova, kion ankoraŭ neniu konas”. Eĉ dum la plej bonaj tempoj de la IS mi memoras, ke ni devis pripensi, kion prezenti dum la bunta vespero, por ke ne ripetiĝu la sama proceduro denove.
Kiam oni ĉesas renovigi kaj nur plenumas “kiel ĉiujare”, tio estas la unua paŝo al velkiĝo.
ŜatiŜati
Carolin diris:
Dum IS en Wewelsburg oni invitis la estron de porjunula malliberejo. Estis (laŭ mi) tre bone farita intervjuo kun tujtraduko al Esperanto, kaj poste eblis starigi demandojn, kaj mi tiam havis la impreson, ke ĝuste la internacieco de la aŭskultantoj donis sufiĉe diversajn ideojn, demandojn, kritikojn, ktp. Tio estis vere riĉiga prelego.
Krome mi memoras elstaran prelegon pri sektoj farita de Viliam Búr el Slovakio (ĉu dum IJK 2005 en Zakopane? – Mi ne certas). Pliajn elstare bonajn prelegojn mi ne memoras, sed eble mi preterpasis kelkajn por mi neinteresajn. Domaĝe, ke plej multaj estas vere rezulto de rabatpetantoj.
Mi persone ankaŭ ĉiam ĝuas manlaboraĵojn, sed mi tamen opinias, ke oni nepre invitu lokajn spertulojn. Tio ne nur riĉigas la programon, sed ankaŭ montras al la lokanoj, ke Esperanto estas uzebla.
ŜatiŜati
St diris:
Vi pravas, tiel eblas plej bone montri al lokanoj pri Esperanto, se oni tradukas nacilingvan prelegon al internacia aŭskultantaro. Mi tre ŝatis dum la lasta IS, ke eblis legi pri la prelegantoj sur la muro. Same mi tre ŝatas la kongresan libron, kie se vi aldonas vian prelegon tio povas interesi homojn. Tamen al mi iomete mankas plia “elektado” de prelegantoj, kiel mi skribis en la blogo. Fakte mi multe pli preferas diskutrondojn kaj laborgrupojn.
ŜatiŜati
St diris:
Gunnar, vi tute pravas pri tio, ke se la temoj ĉiam similas same la prelegoj similos. Mi ne pensis pri tio antaŭe, sed la ligo inter la du estas klara, dankon. Estas malfacile elekti bonan temon laŭ mi. Dum IJS-oj mi kelkfoje memoras kial ni elektis la temojn, ekzemple Reĝa Urbo – Reĝa IJS en 2002, ĉar la renkontiĝo estis en Székesfehérvár, kronurbo de pluraj reĝoj dum jarcentoj de Hungario! Sed ĝenerale ne estis tro da konekto inter la temo kaj la prelegoj, mi tiel sentas. Do kion mi deziras diri, ke malpli kaj malpli dum la jaroj. Mi volonte havus ekzemple dum JES aŭ iu alia renkontiĝo diskutrondon pri E-renkontiĝoj kaj E-movado. Szilvási tre ofte plendis al la junuloj, ke junularaj renkontiĝoj estas tro turismaj, nenio “verda” okazas en ili. (Mi dirus ne nur junularaj…) Do nenio pri la movado. Mi pensas, ke oni devus iomete malpli distri dum la tago kaj pli “labori”. Mi havas tutnovajn ideojn por junulara renkontiĝo, sed ankoraŭ ne decidis kie helpi.
ŜatiŜati
Kunar diris:
Stela, kiel mi jam skribis aliloke, la Internacia Seminario havis tian movadan flankon. Ne nur Germanoj tie kunsidis, sed minimume unufoje ekzemple la Francoj. Kaj krome la Konstanta Komisiono por Renkontiĝoj kunsidis dum iu ajn renkontiĝo (IJK, IJF, IJS), kiun partoprenis kelkaj komisianoj.
Krome necesas esti justa al la nuna generacio de junuloj. Dum la JES, kvazaŭ denature staris tabloj apud la centra loko por renkonti aliajn homojn hazarde, kun reklamiloj de TEJO kaj Muzaiko. Tio neniam ŝajnis al mi “ĝena” aŭ “altruda”, des pli ĉar la aktivuloj estis samtempe festemuloj.
Alia afero, kiun oni facile pretervidas nostalgiumante pri “pasintaj bonaj tempoj”: Hodiaŭ estas memkompreneble, ke dum Esperanto-renkontiĝo ludas almenaŭ kelkaj esperantlingvaj grupoj. Antaŭ 15 jaroj, kutime estis unu. La bonaj renkontiĝoj de hodiaŭ foje decus jam kiel Esperanto-muzikaj aranĝoj. Do la “verda kulturo” multe pli enradikiĝis intertempe.
ŜatiŜati
St diris:
La sola demando restas: kion signifas aktivi, movadi? Mi pensas, ke preskaŭ ĉiuj E-istoj havos alian opinion pri tiu demando. Por mi sufiĉe ofte ŝanĝas..
ŜatiŜati
Roĉjo diris:
Ĉu iu el la legantoj ĉeestis KAEST? La ideo ŝajnas interesa al mi, sed mi samkiel Stela timas, ke ĝi simple estos plia ekskuzo por la samaj homoj kunveni, kaj kun prelegoj de iu ajn, kiu volas prelegi.
ŜatiŜati