Etikedoj
esperanto renkontiĝoj, gej, hej, hungario, ijs, ims, is, junuloj, maljunuloj, rakontoj, somero, spertoj
Jen estas du historioj el du malsamaj landoj ligitaj al junularaj renkontiĝoj. Mi komencos per tiu, kiu okazis antaŭ pli longa tempo.
Jaro 2001, IJS en Szombathely. Venis al la renkontiĝo 14 jara hungara knabo sole. Sen gepatroj, sen amikoj. Tio jam estas tute strange, ĉu ne? Li estis tre saĝa knabo, lernis Esperanton de si mem, ĉar li interesiĝis pri la lingvo kaj iel trovis informon pri la Internacia Junulara Semajno. Li pensis, ĉar ĝi estas junulara, do taŭgus por li, aliĝis kaj veturis kun la karavano de Budapeŝto. Jam tiam li menciis, ke estas iomete strange, ke estas pluraj maljunuloj, sed pensis, ke ili devas esti helpantoj aŭ organizantoj, alikaze kial ili estus tie? Same li diris al mi (kaj mi sentis tion), ke pro lia saĝeco, li certe estas iomete pli seroza ol siaj samaĝuloj kaj, se estos homoj ĝis 25-27 tio ne estos problemo, li pensas, ke li povos interkompreniĝi kun ili ankaŭ. Mi jam tiam pensis, ke kompatinda knabo, se li ekvidos, ke la junularo estas tute miksita rilate al aĝo, kaj eble mi estos la unusola, kiu estas samaĝa kiel li… do tio eble ŝokos lin. Ĉefe, ke mi memoras, ke lia patrino akompanis lin al la stacidomo antaŭ la renkontiĝo. Mi vidis lian provon interagi kaj amikiĝi la tutan semajnon. Mi pensas, ke li suferis. Li estis tre ĝentila kaj partoprenis multe da programeroj, ĉion kion vi povas atendi de novulo en renkontiĝo. Sed post tiu IJS li neniam plu revenis al iu ajn E-renkontiĝo.
Jaro 2006, IS en Germanio. La Germana Espranto-Junularo decidis por la unua fojo havi pli altan kotizon por tiuj homoj, kiuj estas pli aĝaj ol 40 jaroj, sume €40 ili devis pagi pli. La unua fojo, ke Gunter devas dormi en la amasloĝejo. Mi ĉiam memzorgis dum IS-oj, oni ĉiam rememoras, kiu ronkas en la dormejo. Mi memoras la skandalon, kiun tio kaŭzis. Ĉefe la vorton „forpeli” mi aŭdis tre multfoje. Kial GEJ faris tian grandan (kaj malfacilan) decidon? Nun venas miaj ideoj, tute ne estas oficialaj de GEJ. Mi nur povas supozi, ke jaro post jaro la averaĝo de aĝo pli kaj pli altiĝis. Same okazis al IJS, estis kiam preskaŭ ne estis sub 30 tiu nivelo. Kvankam se estas la renkontiĝo por junuloj tiam tio estas ŝoka numero. Do GEJ diris, ke la pli maljunaj partoprenantoj ja havas la monon por almenaŭ kontribui pli al la renkontiĝo, ĉefe, ke GEJ ricevas subvencion por la junaj partoprenantoj, ne la maljunuloj, kaj jes, tio signifas aĝkategorion. Tio signifas, ke oni ja rigardas la aĝon. Ĉar esti en porjunula renkonitĝo estas refreŝiga, ĉefe, se vi estas pli aĝa, sed tamen bonvena, vi daŭre povas festi, eĉ se vi jam estas pli ol 40. Plej multo de homoj volas esti junaj. Kiam mi ekaŭdis la decidon, de la germanaj junuloj, mi pensis, do bone, almenaŭ ne temas pri mi, mi ne devas pli pagi.
Kial estas tiom grava la aĝo? Ĉefe en Esperantujo tre ofte oni diras: juna estas tiu, kiu sentas sin juna. Do, jes. Iusence. Sed se vi volas organizi renkontiĝon, vi bezonas subvenciojn kaj vi ne povas diri, ke fakte ankaŭ pli maljunaj partoprenantoj ĉe estas, ĉar ni ne forsendas ilin. Ekezmple IJS estas tre miksita renkontiĝo tiu rilate. Kiam mi estis en la estraro de HEJ ĉiu jare ni havis tiun diskuton: kion fari kun la pli maljunaj E-istoj? Simple por ili celita renkontiĝo somera ne ekzistas. Ofte oni aŭdas: mi ne volas iri al UK, tion partoprenas homoj kiuj aĝas inter 70 kaj morto. La prelegoj estas enuaj, eble la ekskursoj interesaj kaj eĉ se la UK tamen ne estas tiom malbona, certe estas terure multekosta. La kotizo altas, nur por povi eniri la kongresejon kaj ricevi ŝildon estas la sumo por tuta renkontiĝo kun manĝo kaj loĝloko dum IJS. Kompreneble oni volas veturi al la pli malmulte kosta renkontiĝo, ne gravas, ke ĝi provas esti malmultekosta, ĉar alcelas junlojn, kiuj studas, kiuj ne havas multe da mono. Simple mankas malstreĉa, amuza renkontiĝo pro iom pli maljuna, sed klare ne plu junula kategorio. Aŭ se estas, tiam temas pri studado, aŭ vi rajtas instrui la lernantojn.
Ĉar estas la divido inter kiam vi ankoraŭ estas juna, studas ĉe universitato kaj inter tio, kiam vi komencas labori ĉe via unua laborloko kaj ne plu havas senlimajn feriojn, do vi elektas unu semajnon dum la somero, tio estas eble IJK, se tro malproksime eble IJS, eble FESTO kaj tio ĉio. Do bone, vi ankoraŭ estas sub 30. Sed kio okazas, kiam oni ekhavas familion, geedziĝas? Ni diru, se tio okazas ĉirkaŭ 30 (nuntempe pli kaj pli malfrue, sed tamen), tio estas kvazaŭ natura divido inter juneco kaj propra plenkreska vivo. Kaj post kelkaj jaroj, dum vi estas for de E-renkontiĝoj plej supozeble vi volos reiri al tiuj, kiujn vi konas, kiujn vi kutime partoprenis. Aŭ ĝuste ne volos, ĉar viaj amikoj jam ankaŭ ne partoprenas ilin. Ĉiu kaze: se vi reiros al la malnovaj junulaj renkontiĝoj vi sentos vin malbone. „Jam ne estas la sama.” Kaj vi provos serĉi iun novan aranĝon. Ekzemple ekzistas aliaj novjaraj renkontiĝoj en Germanio, pli kaj pli da homoj de antaŭaj IS-oj renkontiĝas tie, sed nun jam kun familio.
Kio okazas al tiuj homoj, kiuj ne havis familion intertempe? Kiuj ne geedziĝis, ne forlasis la E-movadon por almenaŭ kelkaj jaroj? Ili restas junuloj. Jes, pluraj spertas pri la renkontiĝoj, konas la kutimojn kaj kunhelpas. Sed estas sufiĉe multe da homoj, kiuj plendas pri la junuloj… ĉar ili trinkas bieron, ĉar ili ne estas sufiĉe mallaŭtaj, ĉar ili ne tiom zorgas pri la gufujo, ĉar ili ĉiam volas nur diboĉi. Bedaŭrinde estas relative multe da homoj, kiuj simple ne trovas renkontiĝon por si, do restas kun aĝkategorio, kio ne plu alcelas ilin.
Kompreneble la demando tuj sinprezentas: kion pensas mi? Kion mi faros, se mi ne plu estos sub la aĝlimo? Estas 5 jaroj ĝis tiam, vere ne multe. Mi pensas, ke mi volos organizi renkontiĝon por la meza generacio. Ĉar ekzistas la Renkontiĝo por E-familioj, mi partoprenis multe el ili. Sed kia ebleco estus organizi por aĝkategorio, pri kiu neniu, neniam pensas!
Antaŭ mi forlasis la organizan teamon de IJS estis granda kverelo pri la nomo de IJS. Ni diru pli spertaj E-homoj konas Szilvásin. Li estis la organizanto de tiu ĉi renkontiĝo ekde la komenco (1987) dum pluraj jaroj, do memkompreneble ĉiam envolviĝis en la posta evoluo de ĝi. Post iom da tempo estis pli kaj pli malfacile labori kun li, ĉefe li kritikis la novajn ideojn kaj ekzemple ne ŝatis, kiam mi diris, ke la simbolo de IJS jam povus renoviĝi, ŝanĝoj bezonatas. Li ĉiam malrapidigis la laboron kaj antaŭ la IJS en 2010, Pécs (kiun mi ne partoprenis, mi forlasis la organizadon en januaro tiun jaron) dum semajnoj li skribis leterojn rilate al IJS daŭre parolante pri ĝi kiel IMS, Internacia Mezaĝa Semajno, ĉar ni tiom malbone organizas, ke tio allogas nur maljunulojn.
Pri IJS mi ne plu scias kia ĝi estas, laŭ kelkaj amikoj miaj ne plu tiom junuleca, kiom antaŭe kaj pro tio pli da homoj deziras elekti FESTO-n, eĉ kies nomo montras, ke temas pri malstreĉiĝo inter junuloj. Mi ne diras, ke oni ŝanĝu IJS-on, sed tio povus esti solvo. Ankaŭ IS kaj AS ne plu ekzistas aparte, io nova naskiĝis el la du renkontiĝoj pro la evoluo de la movado. La renkontiĝo mem ankoraŭ devas multe evolui por rehavi la nivelon de la malnovaj IS-oj, sed la ŝanĝo jam okazis kaj tio montras ion.
Ĝuste la sperto de la pli maljunaj renkontiĝemuloj kaj la manko por ilia distriĝo estus tre bona ideo por kunigi la homojn. Mi aŭdis pluraj E-istojn diri: ne, mi ne plu volas IJS-on partopreni, mi jam estas maljuna. (Ne maljuna, sed proksimiĝas al 40.) Mi kiel ankoraŭ oficiale juna aktivulo pli volonte vidus mian aĝkategorion en la renkontiĝoj, kiuj alcelas min. La etoso ŝanĝus, kaj la novuloj laŭ mi restus pli volonte en la movado. Ĉar unu afero estas certa: multaj simple ne revenis pro la bunteco de aĝo.
Verŝajne ĉiu, kiu venas al sia unua Eo-renkontiĝo kiel junulo, estas surprizita de la aĝoaveraĝo. Ankaŭ ĉe mi tiam estis tiel. Tamen mi rapide komprenis, ke tio ne vere gravas. Mi verdire dubas, ke la malaperon de la junulo nur kaŭzis la aĝoaveraĝo. Eble li ne estis tiom freneza kiel la resto de la partoprenantoj. 😉
Mi ne jam povas bone imagi tian someran mezaĝo-renkontiĝon, sed antaŭĝojas jam ekscii pli… Mi estus ja en la celgrupo, se mi ĝuste komprenas.
ŜatiŜati
Haha, Esperantistoj ĉiam pensas, ke ili estas tre specialaj homoj, ĉefe frenezaj 🙂 Mi ne pensas tiel. 😀 Tute averaĝaj, kiel ĉiuj. Mi volonte organizos ion similan, se estos mia aĝgrupo tiam, sed mi ankoraŭ estas konsiderata kiel junulo. Estus interese vidi, ĉu spertuloj okazigus ion similan, tiuj, kiuj nuntempe estas pli proksime al 40-45 ol al 30.
ŜatiŜati
Pri aĝo kaj renkontiĝoj mi povas rakonti plurajn aferojn:
1. Mi memoras aĝoanalizon de la IS en 1992/93. La averaĝo estis 26 kaj iom. La limo por junulaĝo en Germanujo estas 27. Do la averaĝo jam estis preskaŭ je la limo de junulaĝo. Tamen mi, tiam 16-jara kaj unu el la plej junaj partoprenantoj, tute ne ĝeniĝis.
Laŭ mi, neniam renkontiĝo serioze “maljuniĝis”, se ĉiam alvenis nova generacio. Se mi pensas pri la pasinta JES, tie estis multaj junuloj el Germanujo.
2. Dum la IS en 2004/05 okazis serioza diskuto ene de GEJ, malpermesi la partoprenon de homoj pli aĝaj ol 35. Sed la Germanaj junuloj forte kontraŭis tiun ideon. Imprese!
3. La organizado de “junulaj” renkontiĝoj ĉiam pli malpli dependas de tio, ĉu ankaŭ kelkaj maljunuloj helpas aŭ ne. Ankaŭ la IS dum siaj plej bonaj tempoj tamen ĉiam havis “maljunajn” organizantojn aŭ helpantojn. La ideo, komplete disigi la homojn laŭ aĝo, do estas absurda (des pli se oni volas samtempe kunigi ilin sendepende de lingvo, devenlando, sekso ktp.).
4. Aĝo foje montriĝas en tio, ĉu oni bone rilatas al junuloj aŭ ne. Antaŭ kelkaj tagoj mi estis po ses horojn dum informstando pri Esperanto sabate kaj dimanĉe. Mi parolis kun dekoj da junuloj – kaj tute ne estis problemo. Sed se mi perdus la komprenon aŭ toleremon por junuloj, aŭ ne plu eltenus la kvaliton de junulargastejoj, aŭ simple ne plu havus ion por kontribui (al la etoso), tiam tio estus klara signalo, ne plu veni al junulaj renkontiĝoj.
5. La plendoj pri la maljunuloj iam estis plej fortaj en Germanujo. Tiam la Germana Esperanto-Asocio estis tre malforta kaj la Junularo tre forta. Intertempe tamen la GEA-estraro grandparte konsistas el iamaj junulaj aktivuloj, do estas mirinde “freŝvizaĝa”. Decas demandi, kial junuloj ĉiam denove maltrafas la okazon, fari junularan programon dum “plenkreskulaj” kongresoj. Pasintjare la Germana Esperanto-Kongreso havis bonegan muzikan programon (interalie JoMo) kaj bonan etoson. Ĉijare ĝi okazos en Berlino kune kun la Poloj kaj la Danoj. Ĉu tio ne estus bonega okazo?
6. Via ideo por “mezaĝa renkontiĝo” bonege rekaptas la intencon de Holger kaj mi, organizi “lastan Internacian Seminarion” por eks-junuloj, kiuj nostalgiumas pri la malnovaj tempoj. Mi ne scias, kiom bone eblas kapti la 30- ĝis 40-jarulojn. Krome en tiu aĝo malpli multaj homoj havas liberan tempon, ĉar laboro kaj/aŭ familio postulas multan atenton. Kaj partopreni ĝin signifas, agnoski finfine, ke oni ne plu estas juna. Tio estas forta baro! Sed estus interese, partopreni ion tian. Sukceson al vi!
ŜatiŜati
Mi scias, ke estas malfacile agnoski, ke oni jam ne estas “tiom” junaj. Kompreneble kelkaj spertaj pli aĝuloj bezonatas, se oni organizas, sed ne nepre. Mi pasinttempe tre ofte spertis malagrablaĵojn rilate al ne sufiĉe junula ĉeesto. Estas bele pensi, ke Esperanto akceptas ĉiujn, kaj estas bele pensi, ke ni estas granda familio, samtempe mi ankaŭ pensas, ke se estas nur unu granda renkontiĝo tio ne sufiĉas. Vi povas diri, ke ne nur unu granda estas… sed mi vere pensas, ke oni bezonas kaj estas intereso por alitipaj renkontiĝoj, ne ĉiam kun la sama temo kaj homoj.
ŜatiŜati
Tute kompreneble kritiko, almenaŭ por tiuj Esperantorenkontiĝoj, kiuj havas en sia nomo la vorton “junulara” au similan. Min persone tamen la aĝdiferencoj ĝis nun neniam ĝenis.
ŜatiŜati
Dankon por via komento, mi alcelas nepre tiujn renkontiĝojn, kiuj ja enhavas la vorton: junulara. Mi ne nepre diras, ke aliaj renkontiĝoj devas enhavi mezaĝula, aŭ ion similan, simple komprenigi, ke ankaŭ estas por alia aĝkategorio. Preskaŭ ĉio alcelas junulojn… krom la UK kaj REF (kelkaj aliaj ankaŭ, sed tiuj estas la plej konataj). Kvazaŭ nur junuloj estas en E-movado aŭ oni pensas, ke oni restas junaj. Parto de la monda modo, ke esti jun(ul)a estas laŭ moda, maljuniĝo estas io nevolata afero.
ŜatiŜati
Resonado: Kio okazos nun? | Stela ĉiam nur kritikas
Iam mi decidis ne plu partopreni “junularajn” renkontigxojn. Ne cxar mi sentis min maljuna, sed por lasi lokon al la juna generacio. Pro la hiperaktivaj maljunuloj kelkaj renkontigxoj intertempe aspektas kiel maljunulejo, kie oni nur traktas la temojn de maljunuloj. Oni povas inviti min kiel gasto por unu tago.
ŜatiŜati
Mi ĵus trovis ĉi-tiun artikolon, sed mi pensas ke ĝi tuŝas tre gravan, diskutendan aferon.
Laŭ mi, la fakto ke maljunuloj ĉeestas junularan renkontiĝon ne tro tro multe gravas, kondiĉe ke la fokuso de la evento ankoraŭ estas por junuloj, kaj ke ankoraŭ estas sufiĉe de junuloj kiu ĉeestas la eventon.
La unua evento mi ĉeestis estis SES lastajare (ne estas specifa junulara evento, sed grandparte ĝi sekvas la saman strukturon ktp). Tiam, la fakto ke 3/4 de la partoprenantoj estis maljunuloj ne ĝenis min, ĉar la programo estis vigla (multe de koncertoj ktp) kaj estis sufiĉe de aliaj junuloj. Mi memoras ke mi faris amikgrupon de mi kaj 3 aliaj, kaj vere tio sufiĉis, kaj malgraŭ la kvanto da maljunuloj mi ne sentis sin sola aŭ senamike.
La ekzemplo vi donis pri la 14-jaraĝa knabo ĉe la IJS. Mi konas nek tiu renkontiĝo nek la homo, sed se estis almenaŭ 5 aliaj homoj preskaŭ samaĝe kiel li, verŝajne li ne sentintus tiel sola, malgraŭ la kvanto de maljunuloj tie.
Sed mi devas aldoni, tamen, ke kvankam la fakto ke ĝi eble ne ĝenas homojn, ni ne povas mensogi ke por junuloj, ju pli da junulo kiu ĉeestas, des pli bona la ‘junulara’ evento. Unu de la aferoj mi ŝategis pri la IJK ĉi-jare estis la kvanto de homoj samaĝe kiel mi, ĉar dum ĉi-tiuj ‘junlaraj’ renkontiĝoj, mi ne ofte vidas tion.
ŜatiŜati
Dankon por via komento! Mi tute konsentas kun vi. Kutime oni pasigas renkontiĝon ne gravas kiom grandan en klasika rondeto de amikoj, 4-5, kiel vi skribas.
La ŝanco trovi tiun cirkleton de amika rondo, se ne estas elekto por vi, kaj laŭ la nomo de la renkontiĝo devintus esti elekto, estas ŝoko, ne surprize. Ne estis 4-5 samaĝuloj. Nur unu, mi. Kaj la aliaj kompare al tio estis simple tro aĝaj.
ŜatiŜati