Etikedoj
aliĝilo, aliĝilo, esperanto, ijs, internacia junulara semajno, jes, junulare esperanto semajno, kritiko, malfruo, malfruo, organizado, renkontiĝo
Nekredeble, preskaŭ jam estas la fino de oktobro! Pasintan monaton mi komencis skribi kaj simple ne povis fini por povi publikigi. Vi povas vidi, ke mi estas tre okupata, universitato forprenas multege da tempo, mi simple ne havas energion por pensi/skribi. Sed tamen mi provos denove iomete pli ritme publikigi miajn pensojn kaj vidpunktojn pri kio okazas en la Esperanto-mondo. Kompreneble rilate al tio nenio ŝanĝiĝis, mi daŭre kritikas kaj kritikeme rigardas kio okazas en la movado, nur ne havas tempon skribi pri ĝi. Mia listo enhavas 7-8 malsimilajn temojn. Mi elektas mian plej ŝatatan: la organizadon de Esperanto-renkontiĝoj.
Dum la somero malgraŭ miaj planoj por provi veturi al kelkaj renkontiĝoj, mi fine sukcesis nur unu kaj duon tagon partopreni la IJS-on. La etoso estis ĉarma. Malmulte da homoj, vespera kazino, malstreĉiĝo. Mi alvenis la tagon de la tuttaga ekskurso, kaj bonŝance por mi ĝi estis tre proksime al Budapeŝto. La ekskurso estis terure enua kaj la programeroj sen iu ajn bona ideo. Urborigardado. Multege da tempo por fari nenion post la gvidado de virino, kiu iomete tro rakontis pri religiaj aferoj en la urbo. Akvobatalo sen sistemo, ideo, reguloj, nur verŝado de akvo.. Nur por povi poste iri al la urba naĝejo. Kaj reen al la ejo. Kompreneble mi povis revidi amikojn kaj babiladi iomete, sed krom tio kaj la bona vetero mi ne volintus pagi por tiu tago. La vespera programo estis tre ĉarma. La kuko farado kun Vlasta estis tre amuze. Iom da infaneca artumado kreis bonan etoson. Sekvan tagon matene mi povis iomete ĉevalrajdi, sed mi devis veturi for antaŭtagmeze. Post la fino de la renkontiĝo estis bambumado en Budapeŝto. Mi scias, ke tio ankaŭ estas tradicio de pluraj jaroj, mi daŭre ne vidas kiel tio helpas konigi Esperanton al homoj sen ili pensi, ke ni estas vere frenezaj. Jes, mi scias, fieri pri la fakto, ke ni estas “frenezaj” estas kvazaŭ devo inter E-parolantoj nuntempe. Mi pensas, ke tio estas malbona ideo. Do, jes, la daŭra demando: kion indas fari per Esperanto, kion signifas esti E-isto kaj kion ni celas. Nia kara majstro Zam’ havis siajn ideojn pri tio. Tre klarajn, eĉ! Mi pensas, ke nuntempe tamen estas du kategorioj: bonfarto, aŭ agresema varbado por la “ideo”.
Reen al la renkontiĝoj: mi ne scias kia estis la FESTO (aŭ la IJK). Komence mi ankoraŭ partoprenis iomete en la organizado de FESTO, poste bedaŭrinde tute malaktiviĝis pro miaj devoj ĉe la universitato. Jes, mi vidis fotojn, sed do ne indas skribi pri io, kion mi tute ne spertis. Kaj la IJK, rapide organizita en alia lando? Oni (ne) multe povas fuŝi tie, ĉu ne? Por eŭropanoj estas alia kontinento, ekzotika lando, eĉ se ne estas multo por fari, estas multo por sperti kaj ekskursi. Interesus min detala rakonto de iu, kiu partoprenis.
La fino de somero tamen estas grava parto de la jaro por mi. Mi devas decidi kion fari dum kristnasko, kiam hejmen veturi, kiam aĉeti biletojn (kiel eble plej rapide) aŭ ĝui kristnaskon ie alie. Kompreneble, se mi volus partopreni JES (kiun mi planis ĉijare ĉar Germanio estas pli proksime al Nederlando ol Hungario), do mi devus decidi pri tio.. Jes, estas varmege, preskaŭ 40 gradoj eĉ, kaj mi rigardas aviadilbiletojn hejme por povi decidi kiam aŭ ĉu entute reveni. Mi estas malriĉa studento, do se mi volas ion partopreni aŭ ien vojaĝi mi devas tre klare plani, antaŭvidi kostojn. Ĉefe post kiam mi ekvidis la novan pagsistemon de mia universitato..
Estis la fino de aŭgusto kaj kion mi vidas? Ke ne ekzistas aliĝilo por JES. Mi devas diri, ke mi ŝokiĝis. Mi pensis, ĉu tio estas ia eraro? Ne estis eraro. Mi demandis plurajn homojn, kaj ili diris al mi, ke ĝi aperos baldaŭ. La aliĝilo aperis nur komence de septembro. Mi scias, ke la organizantoj estas internacia teamo, sed tamen mi pensas ke mi ne eraras se mi konkludas, ke se JES estas en Pollando pli da poloj helpas, kaj se en Germanio, tiam ĉefe germanoj organizas. Do, mi tial volis pli volonte partopreni en Germanio, ĉar mankas al mi IS, la bona organizado, la ‘germana’ pensmaniero pri renkontiĝoj. Mi jam komparis la du renkontiĝojn pli frue, kaj estas tre evidente, ke mi multe pli preferis IS-ojn al AS-oj. La germanoj multe pli bone organizis, kaj tio mankis al mi de la AS-oj kaj poste de JES, kiu devintus esti bonega kun du teamoj, kaj du malsamaj spertoj. Certe ankaŭ pli malfacila. Sed tio ne tiel estis. Prave, mi partoprenis nur la unuan JES. Sed ĉiam la unua devus esti la plej bona, la plej entuziasma. Mi serioze pripensis ne plu partopreni JES post tiu semajno en Zakopane. Sed do ĉu estas granda elekto de renkontiĝo por junuloj ĉirkaŭ la nova jaro? Ne, ĉar la elekto decidis kune daŭrigi.
Do kio okazis? Kiel povas esti, ke nur antaŭ kelkaj jaroj oni povis aliĝi dum IJF (Internacia Junulara Festivalo en Italio, kiu okazas ĉiam dum pasko, do ĉirkaŭ marto-aprilo) al IS, kaj dum IS jam ekscii la planojn por la nova loko, la sekvan jaron? Mi ĉiam diras, ke se vi volas multajn partoprenantojn por via renkontiĝo vi devas frue komenci organizi kaj poste varbi multe (persone kaj aliel) en pluraj aliaj renkontiĝoj. Nuntempe tio signifas, ke ju pli frue la aliĝilo estas preta des pli frue homoj povas decidi. Mi certas, ke ĝuste pro tio estas iomete pli ol eble 50 homoj dum IJS. Mi vidis en Hungario, ke la organizantoj provis kiel eble plej bonan laboron fari, sed la sperto mankis, kaj ankaŭ la homoj. La homoj kun spertoj, kiuj scias kio bezonatas dum IJS. Videblis la manko de tempo de la same universitataj studentoj kiel mi. Mi aŭdis, ke estas granda demando, ĉu oni povos sekvan jaron okazigi la renkontiĝon. Mi komprenas la dubojn. Se ne estas homoj por organizi, ne estos renkontiĝo. Same okazis dum la dua AS, kiun mi partoprenis, en Nowy Sacz. Homoj demandis min pri la IJS. Kial ni ne havas aliĝilon? Ni simple havis paperon de A4 por kolekti nomojn pri eblaj partoprenantoj.. Sen povi doni urbon aŭ propran daton. Nur eblecojn.. Ili povas esti nur malnovaj partoprenantoj, kiuj kutime volas vojaĝi dum la somero al Hungario, kaj venus ĉiukaze. La nombro de tiuj homoj malpliiĝas ĉiu jare. Tiel ja ne eblas varbi. Ĉar al kio oni varbas? Al kiu urbo oni invitas la ontajn partoprenantojn? Klara krizo.
Nun ni parolu ankaŭ pri sukceso: la Klaĉ-Kunveno Post Somera, estis rapida ideo, okazos en Delft (Nederlando) kaj eĉ mi povos partopreni ĝin en novembro. La nombro de partoprenantoj estas hodiaŭ estas ĉ. 50. Mi intervjuos la organizanto(j)n en mia sekva artikolo.
La afero iĝas eĉ pli mistera, konsiderante ke dato kaj loko de la 4a JES jam estis certaj fine de januaro. (Mi informis ĉe lernu.net pri tio kaj jam anoncis kelkajn artistojn.) Mi ĝojas legi, ke vi tute konsentas pri tio, ke necesas frue havi aliĝilon kaj varbi persone dum renkontiĝoj. Mi ofertis mian helpon por varbi dum la Somera Esperanto-Studado (SES), sed ricevis neniun respondon de la personoj, kiujn mi alskribis.
ŜatiŜati
Tio estas tre granda eraro. Mi pensas, ke en E-movado ĉar neniu estas pagata, kaj oni ofte forgesas tion, ke ĉiuj organizas volontule.. kekfoje oni forgesas, ke se iu memofertas, tio estas vere malofta afero.. oni devas tre atenti pri respondado al interediĝaj leteroj ktp. Indus skribi artikolon pri tio, kiel envolvi novulojn en la organizado, kiel envolvi ilin en la movadon, al helpado, kaj eventuale al laboro.. ĉar oni iam maljuniĝas, kaj ne plu povas (devus) organizi renkontiĝon por junuloj.. ĉu ne? Mi bedaŭras, ke vi havis malbonan sperton..
ŜatiŜati