Etikedoj
aliĝilo, atendado, esperanto ligo de Isrealo, esperanto renkontiĝo, ijk, ijk 2013, israelo, organizado, palestino, tejo, tejo paĝaro, unuiĝintaj nacioj
Do mi supozas, ke vi legis aŭ aŭdis pri la voĉdono pri Palestino.La Uniiĝintaj Nacioj decidis (138 por, 9 kontraŭ kompreneble Israelo kaj Usono, Kanado kelkaj malgravaj insuloj, 41 abstenis ĉefe en Eŭropo), ke Palestino nun estas nemembra, sed tamen observanta ŝtato. Mi studas politikon, kaj unu el inter miaj (politik)instruistoj devenas de Israelo, do la temo Isrealo-Palestino estis menciita almenaŭ ĉiu duan semajnon.. Konfliktoj daŭras, paco ne alproksimiĝas. Kion tio signifas rilate al la IJK? Fakte mi tute ne scias.
Estis atakoj de ambaŭ flankoj en la pasintaj semajnoj, kaj jes, mi scias, ne en tiu regiono kie okazos la IJK. Tamen mi daŭre dubas, ke Israelo estis la bona elekto por organizi IJK-on. Eble la plej bona el inter la tri, sed mi volas vidi pruvon, ke ĝi estis la ĝusta decido. Fakte kiam mi aŭdis denove pri la atakoj mi pensis pri Japanio kaj, fine ne okazis la IJK tie. Kompreneble ne estas la sama afero: tio estas politiko, tie naturo atakis. Tamen la organiza teamo ne aspektis tiom forta kiom entuziasme aspektis je la komenco, la daŭraj prokrastoj montris, ke io ne estas en ordo pri la ĉefa aranĝo de TEJO. Sed tio estis komenco de 2012 kaj rapidaj fajrobrigadoj sukcesis okazigi IJK-on en Hanojo (denove).
Fakto: ankoraŭ ne estas aliĝilo por la IJK. Nek propra paĝaro, de la renoviĝanta TEJO paĝaro (fakte, kiam estos tio preta?! Bv. Esti pacienca, tamen nenia ŝanĝo de pluraj semajnoj, nenia mencio de ebla dato kiam ĝi refunkcios…) vi estis sendita al la paĝaro de la Esperanto-Ligo en Israelo. Ĝi aspektas simple, kun multege da informoj kaj ligiloj por ekscii pli pri Israelo. Estas bone trovi tiom da informoj en unu loko. Aliĝilo por la Azia kongreso en aprilo. Universala Kongreso, kiu okazis en 2000. Pri IJK nur temo kaj tempo (de la 19a ĝis la 26a de aŭgusto 2013, loko: Kibuco Afikim). Sed tamen, kie estas la aliĝilo? Morgaŭ jam decembro, la lasta monato de la jaro kun la renkontiĝoj kie eblas pleje varbi inter la junuloj. Kial ni devas pli atendi?