Etikedoj
esperanta aranĝo, esperanta renkontiĝo, germanio, hej, hungara esperanto junularo, hungario, ijs, internacia junulara semajno, jes, junulara esperanto semajno, koncertoj, Naumburg, nova jaro, organizado, trinkejo
Mia sekretemo pri la partoprenado de JES estis pro la kialo, ke mi volis surprizi mian patrinon. Ŝia naskiĝtago estas la 31-an de decembro, duobla kialo por festi. Kutime ŝi ne legas mian blogon, sed tamen mi ne povis riski. La surprizo bone sukcesis, ŝi estis tre ĝoja! Sed nun venu raporteto pri la JES. Mi partoprenis nur 3 tagojn, do mi tute ne povas ĝenerale paroli pri la tuta semajno nur pri miaj rapidaj impresoj.
Pri la bazaj aferoj: la lokon mi jam konis, ĉar IS (Internacia Seminario) jam estis tie antaŭ 9 jaroj, kaj mi sciis, ke ĝi tre taŭgas pro la renkontiĝo, tio estis tiel. Rilate al la ejoj la unusola problemo estis ke la diskejo kaj la gufujo simple ĝenis unu la alian. Pro la akustiko la bruo estis ne eltenebla dum la diskutrondo kiun mi partoprenis, ĉar 42 ekzercis por la vespera koncerto. Ĝuste pro tio ne estis suprizo por mi, ke La Kuracistoj merĝis kun 42. La voĉo de Gunnar estis tiom bone aŭdebla en la gufujo, ke mi ne bezonis partopreni la koncerton. Same kiam Gijom koncertis en la gufujo.. tri ĝenaĵoj, unu bonaĵo. La bona afero estas, ke lia koncerto estis pli gaja ol antaŭe. Mi sentis nur malĝoja dum la fino, sed tio estas lia kulpo, li kun tiom de emocio kantas. Do estis terure ĝene, ke eblis aŭdi la diskejon en la komenco. Feliĉe la organizantoj faris ion pri tio, kaj tio signifis, ke se estis koncerto en la gufujo simple ne estis diskejo. Tio povas fuŝi la etoson de la diskejo se jam multe da homoj dancas, sed mi dubas, ke tio okazis. La alia afero estis, ke ĉar la muroj estis moveblaj, tio ankaŭ signifis, ke ili estis tre maldikaj, kaj la ludantoj ekster la gufujo ridegis, kaj bonfartis, sed ili vere sides tre proksime al la muro kaj do ĉio aŭdeblis. Kie estis organizanto, kiu povintus peti ilin iri al alia ĉambro aŭ parto de la ejo?! Same pri la enirado/elirado. Mi tre bone memoras, ke dum IS-oj antaŭ pluraj jaroj estis tre strikta relugo, ke se estas ia ajn koncerto/arta agado/laŭtlegado, tiam la homoj ne rajtas eniri/eliri de la komenco ĝis la fino, eble dum 1 paŭzo, sed oni vere ne volis ĝeni la artiston. Neniu atentis pri tio, nenia afiŝo sur la pordo: bv. Reveni post la koncerto je la 1a aŭ io simile. Vere tre ĝena sperto, vi aŭskultas baladojn kaj amkantojn kaj laŭtega/histeria ridado enaŭdeblas. Terure.
La akceptado estis simpla kaj rapida (germana), do tre bona, la ŝildo tre bela, kaj la saĝa duflanka solvo, do kiel ajn turniĝas la ŝildo vi vidas la nomon, ankaŭ estas bona ideo por iu ajn evento. La manĝaĵo estis germana, vi scias: ne bona, ne malbona, en la mezo. La programoj ĝenerale plaĉis al mi. La tagaj programoj estis buntaj, mi ŝatis la trejnadon, sed pro la mallonga tempo ne povis partopreni. Feliĉe du hungarinoj iris, kaj ili rakontis al mi pri siaj spertoj, ke ili lernis multe kaj interesajn/uzeblajn aferojn pri buĝeto, reklamo, trinkejo ktp. Organizite de TEJO, finfine iu videbla agado de ili (la hejmpaĝo ankaŭ refunkcias intertempe). Mi bedaŭrinde ne povis kelkajn diskutrondojn partopreni ekzemple pri la futuro de JES, ĉar ili estis post la nova jaro. La diskoteko ne plaĉis al mi, sed do simple ne estas mia stilo tiu muziko kiun DĴ Leo faras, jam en la IJK de Sarajevo ne plaĉis al mi, do tio ne ŝanĝiĝis. Fakte mi estis sufiĉe malĝoja, ke la vespera programo estis preskaŭ nur koncertoj. Eble krom unu kvizvespero. Sed en la vesperoj, kiam mi estis tie nur koncertoj. Mi ne ŝatas tion. Mi pensas, ke tio estas la simpla solvo, se aranĝo havas multe da mono. Havi multe da koncertoj (inviti artistojn, eĉ se nur pagado de la vojaĝkostoj.., sed estis ankaŭ JoMo kiu kostas tre multe krom la vojaĝkostoj – por junulara renkontiĝo) estas simple multekosta. Kiu estis la plej bonetosa? Mi pensas, ke Jonny M. Li estis bonega!! 42 kun la Kuracistoj, mi prefere ne volas multe skribi pri ili. Estis tre bona ilia instrumenta parto, kaj do estis multaj kantoj, kiujn mi jam konis, sed prefere aŭskultis de ekstere (ankaŭ pro la manko de aero en la diskejo).
La nova jaro: ne estis balo, ne estis etoso, estis bonega manĝo, jes. Kaj grupa fotado. Sed la grupo estis tiom granda, ke ne eblis foti bone ĉiujn (kompreneble), sed mi ankaŭ sentis tiel, ke ne estis sufiĉe bone helpite la fot(ist)o mem, do mi sentis strange. Ni manĝis, kaj poste simple nenio okazis, danckonkurso POST noktomezo? Kies stulta ideo estis tio? Ĉiam estis antaŭ, kaj homoj rigardis, kaj ni proksimiĝis al la nova jaro, kaj do finiĝis antaŭ noktomezo nelonge kaj eblis festi. Nenia bela-bala dekoraĵo, kiun la partoprenantoj kutime kune prerparis, kaj kune preparis ĝenerale por la evento. La homoj eĉ ne estis en unu loko por noktomezo, mi dirus simple triono de la homoj mankis. Estis vere senetosa. Do mi simple decidis malrapide ebriiĝi en la trinkejo (tre malmulte kosta, finfine!, kaj karaj trinkejanoj, jess, uzado de Stelaro, bona sistemo, jess!). Mi bedaŭrinde devis ekiri je la 10a matene al la stacidomo la 1-an de januaro.
Kio estas mia impreso kompare al la unua JES? Tio jam estis la kvara, la duan kaj la trian mi ne partoprenis. Estis pli bona pro la ejo. Sed mi sentis, ke la entuziasmo de la teamo simple estis multe pli dum la unua renkontiĝo, malgraŭ la fuŝoj, oni provis kune labori, estis granda teamo ktp. Mi devas diri, ke kerne ne multo ŝanĝiĝis. Mi ne vidas veran kunlaboron inter la germanoj kaj la poloj. Simple la orgnanizstilo de tiuj du teamoj (daŭre) ne kongruas, kaj ili ne devus fari komune renkontiĝon, ĉar simple ne tre bone funkcias. Ĝi funkcias sufiĉe, kaj do ne ekzistas alia granda junulara renkontiĝo dum la vintro ĉirkaŭ la nova jaro por junuloj. Ĉiuj aliaj estis por pli maljuna generacio aŭ familioj, klubetoj, do alia ĝenroj. Homoj venos, ĉar ne estas alia oferto. Se estus nur unusola somera renkontiĝo en Eŭropo la rezulto estus la samo: multe da homoj, ne gravas kia estas la renkontiĝo, ĉar ne estas aliaj. Sed la nombroj montras en la somero tre bone la kvaliton de renkontiĝoj, ankaŭ la reklamon, la postajn rakontojn, ĉion, estas konkurenco.
Persone por mi la bonaj aferoj estas la jenaj: mi revidis vere multege da homoj, kiujn mi volis vidi, mi babiladis multege, kaj mi ne estis malsana dum jarfina aranĝo! Antaŭ 9 jaroj mi estis terure malsana dum IS. La homoj, mi amis la homojn en tiu aranĝo! Estis kelkaj kripoj, kiujn tute ne, kaj laŭ mi estis ankaŭ ĝene, ke la pluramemuloj tiomege provis montri, ke ilia vivo estas alia ol la nia. Mi povis vidi de malproksime, ke eĉ kelkajn el inter ili ĝenis la troa pluramoremo. Do sed reen al la bonaj aferoj. Ni havis babiladon inter la junuloj de la Hungara E-Junularo, kaj ili petis min ĉeforganizi la sekvan IJS-on, ĉar Petra estas en Argentino, kaj ne havus tempon/emon fari la laboron pli. Tio jam estis konata pli frue de multe da homoj, sed ne de mi, ĉar mi ne partoprenas en la hungara movado pro la bataloj kaj maljustaĵoj, kiuj okazis al mi. Mi bezonis tempon for de tio. Nature, mi vivas eksterlande, do mi eĉ havus akcepteblan kialon por ne aktivi en HEJ. Tio ne signifas, ke mi ne volis. La peto reveni al la organiza teamo tre kortuŝis min. Mi estis ankaŭ ŝokita kompreneble, ke oni ankoraŭ memoras, kaj la junuloj de ie sciis, ke mi iam kunorganizis multe. Ne pro tio, ĉar mi estas tiom maljuna, tute ne. Ĉar ili komencis aktivi longe post kiam mi translokiĝis al Anglio. Mi akceptis. La sekvan tagon estis prezentado de la renkontiĝoj, kaj ni decidis nur tagon antaŭe, ke IJS okazos, do kion mi povis diri? Ne multe. Ni decidis pri la datoj inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto, kaj ni organizos ĝin apud la lagon Tisza. Mi simple diris, ke mi tre dankas la fidon kaj la kuraĝigon, kiujn ni ricevis de la homoj, kiuj volas partopreni IJS-on, inter alie de Andi Münchow.
Kio okazis ekde la JES rilate al Internacia Junulara Semajno? Multege! Ni havas organizan liston, kaj la leteroj pri la organizado, la ideoj, la diskutoj ĉio estas tre aktiva malgraŭ tio, ke 1 homo estas eksetrlande, 2 devas studi kaj havas ekzamenojn en la sekvaj tagoj, pli kaj pli da homoj akceptis helpi pri io ajn. Kompreneble mi tre ĝojas! Mi devas konfesi, ke ĝuste pro la antaŭaj disputoj, kaj la malbonaj finoj de la organizado homoj estis malĝojaj, vere dolorigitaj estis multaj aktivaj E-istoj, kiuj prefere decidis ne plu helpi.. malgraŭ ilia amo de IJS kaj Esperanto. Mi devas diri al vi, tio estas mia plej granda defio dum la organizado ĉi jare. La propra solvado de ĉiuspecaj problemoj. Do mia finas mian longan rakonton per la unua letero kiun mi sendis al la nova organiza teamo:
Karaj organizantoj!
Bonvenon al la organiza listo de IJS 2013! Dankon por la akcepatdo de la invito.
Mi pensas, ke estas grave rilate al la listo:
– Ni organizas, diskutas, priparolas, pritraktas, decidas, kaj ideŭmas.
Mi deziras komenci per “freŝa/blanka papero”, do se ekestas problemo:
– Organiza: ni povas ĉion priparoli, se io ne tiel okazas, aŭ ne fukncias, ne sekretumu, ni povos solvi kune la probelmojn.
– Persona: mi deziras scii pri tio, kaj mi helpos solvi ekster la listo. Mi ne lasos iun ajn fuŝi la spiriton de la teamo, aŭ komenci batalon unu kontraŭ la alia. Ne pensu pri tio, kiaj personaj problemoj okazis en la pasinteco. Ni koncentriĝu pri tio, kiel ne fuŝi denove, ne fari la samajn organizajn erarojn.
Mi deziras kune organizi elstaran IJS-n!
Inspiran organizadon, ek al IJS 2013!
Mi daŭrigos mian blogon aldone per rakontado pri nia organizado, organizaj problemoj, solvoj, malfacilaĵoj kaj evoluoj de IJS.
elgrande diris:
“La alia afero estis, ke ĉar la muroj estis moveblaj, tio ankaŭ signifis, ke ili estis tre maldikaj, kaj la ludantoj ekster la gufujo ridegis, kaj bonfartis, sed ili vere sides tre proksime al la muro kaj do ĉio aŭdeblis. Kie estis organizanto, kiu povintus peti ilin iri al alia ĉambro aŭ parto de la ejo?! ”
Mi jughas sur ech pli malgranda bazo ol vi, char mi pro malsano restis ech pli mallonge ol vi kaj krome ech che la JES pasigis plej da tempo en la lito. Mi tamen volas ion diri por la ludantoj.
Mi unue konfesu, ke mi mem estas ludemulo. Pri miaj unuaj IS-oj mi plej shatis la ludejon; mian duan IS mi pasigis praktike nur en la ludejo. Kontraste al tio mia lasta IS, kiun mi partoprenis en 2007, estis granda seniluziigo por mi, char entute mankis ludejo. Ech ne estas spaco por lasi ie ludojn. Praktike ighis malfacilege trovi sidolokojn, ludojn au ludantojn.
Mi tial trovis treege bone pri la JES, ke la organizantoj ja permesas uzi la manghejon por ludi, loko kun multaj seghoj kaj kie oni povis kunmeti tablojn por ludi multope kaj chiam trovi kunludantojn. Tamen la ludemuloj kompreneble mem en tiu loko ne estis en ideala situacio pro la apudaj diskoteko kaj koncertoj – almenau komence ech de ambau flankoj. Sed nu, tia estis la ejo, kaj kompare al la lasta IS, kiun mi spertis, tio estas detaloj, pri kiuj oni forgesu.
Mi legas nun kun iom da shoko vian ideon simple sendi la ludantojn ien ajn alien. Mi vere dubas, ke estintus tiel facile. Mi timas, ke malpermeso ludi denove detruintus la tutan ludejumadon. Ludi en chambro chiuokaze kutime jam tial neniel funkcias, char por plej multaj ludoj klare bezonatas granda tablo, chirkau kiu homoj povas sidi. Krome kashata ludado en iu chambro estas chiam multe tro malfacile trovebla por homoj.
ŜatiŜati
St diris:
Pardonu pro la ne propra klarigo. Mi parolis nur pri tiu unusola koncerto. Pri la ludejo mem, mi pensas, ke estas tre bezonata, ĉar mi vidas kiom da homoj ŝatas sidi ĉirkaŭ tabloj kaj bonfartas, amuziĝas. Dum la koncerto la tablo estis tuj apud la muro (ĉu ili volis aŭskulti ankaŭ la koncerton?), sed samtempe ridego dum la kantoj. Kaj jes, tio estas ĝene, kial ne por nur la tempo de la koncertoj (mi supozas estis eble 3-4 dum la semajno, mi ne scias) peti la ludantojn ludi ekstere kaj poste reveni. Oni klare ne volas, ke ili restu silentaj, dum ludado, ĉu ne? Do jen la dilemo: kio pli gravas: silento por ĝuado de koncerto aŭ ludado de 8 homoj? Mi diras ambaŭ. Do oni trovu solvon por helpi ambaŭ.
ŜatiŜati
DĴ Kunar diris:
Necesas tamen memori la originan koncepton de la gufujo: Ĝi havis programon por duona horo. Tiam ne estis malfable ŝlosi la pordon kaj peti silenton ekstere. Sed ĉifoje la gufujo-koncertoj daŭris horojn. Mi havis grandajn problemojn, finuzi mian tasopason.
ŜatiŜati
St diris:
Tiukaze estas kompreneble novaj demandoj kaj novaj solvoj bezonataj. Ĉu koncerto de Gijom ekzemple estu ie alie (parto de vespera programo)? Ĉu oni petu malplilongan koncerton? Ĉu vere estas tiom terure peti silenton ekster la gufujo por pli ol 30 minutoj?
ŜatiŜati
DĴ Kunar diris:
Prefere kelkfoje 30 minutoj ol longa koncerto en la gufujo. Aŭ iu “malferma ludado”, kiu ne postulas silenton de ĉiuj. / La ĉefa problemo kompreneble estis, ke la gufujo ne estis trankvila loko. Mi fakte ne memoras, kial ni ne havis la saman problemon antaŭ 9 jaroj. Mi same ne memoras, ke la baso de la diskoteko ĉiam estis tiom laŭta ekster la diskoteko mem (sed ene ĝi tute ne estis tro laŭta).
ŜatiŜati
St diris:
Jes, do tio dependas. Mi mem pensas, ke eble ankaŭ horo unufoje dum la semajno eble dufoje eblus. Ĉu oni volas aŭ ne volas intiman etoson? Ĉu oni prefere ne havu tiuspecan programeron? Aŭ reformo bezonatas..?
ŜatiŜati
DĴ Kunar diris:
Ni alvenas al diskuto pri kvanto de koncertoj, ne kvalito, kaj tio estas jam bona afero (por Esperantujo). Mia dikfingra regulo estas. “La gufujo estas la loko, kien mi povas spontanee iri por ripozi dum 5 minutoj kaj trankvile trinki teon.” Se tio ne eblas dum longa tempo aŭ ofte dum la semajno, io ŝanĝindas.
ŜatiŜati
elgrande diris:
Por eviti miskomprenojn: Mi ne povas paroli pri la gufujo de la pasinta JES, ĉar mi ne iris en tiun gufujon. Mi do diras nur mian impreson bazitan sur antaŭaj Esperanto-renkontiĝoj:
Mi konsentas kun vi, Gunnar.
Por mi la gufujo funkcias (aŭ almenaŭ funkciis) ĉefe tiel: Unue: Estas kelkaj Esperantistoj, kun kiuj mi ŝatas havi iom seriozan diskutadon (aŭ malpli seriozan klaĉadon). Por tio taŭgas simple iri en la gufujon kaj diskutadi ĉe taso da teo. Due: Foje oni ekkonas interesajn homojn ie ajn ĉe la renkontiĝo. Se oni volas pluparoli kun ili kaj plu ekkoni ilin, sed ne plu stulte staraĉadi ie ajn, estas bona eblo iri trinki tason da teo en la gufujo. Trie: Foje mi simple rekte iras en la gufujon por ekkoni homojn.
Kompreneble por ĉio ĉi necesas, ke homoj en la gufujo povu paroli unu kun la alia. Ju pli multaj kaj ju pli longaj koncertoj okazas, dum kiu oni silentu, des pli la gufujo iĝas maltaŭga loko por tiuj celoj. Se oni ne volas aŭskulti koncerton, sed ĝi daŭras nur mallonge, oni eble povas simple “atendi kaj trinki teon”, ĝis la koncerto finiĝas, por poste plu gufujumi. Sed se la koncerto daŭras longe, restas nur fuĝado.
ŜatiŜati
St diris:
Do jes. Ĉio dependas, de la organizado. En tiu unusola kazo: se vi ja decidas, ke koncerto okazu en la gufujo, do helpu la koncerton. Post la sperto eble decidu, ke sekvan fojon ne estu tie aŭ tiel, ĉar ne bone funkcias, sed kiam ja estas tie, do helpu la etoson. La etoso ne estis helpita. Vi parolas pri kvazaŭ ĉiutaga 2 hora koncerto en la gufujo, sed tute ne temas pri tio.
ŜatiŜati
DĴ Kunar diris:
Certe ne ĉiutaga, ĉar dum la unua kaj lasta nokto mi sukcesis iri al la gufujo kaj dum la silvestra balo ne okazis koncerto tie, interalie ĉar la teknikaĵoj estis bezonataj por la karaokeo en la trinkejo. Restas do kvar noktoj (29a, 30a, 1a kaj 2a), kaj dum ili koncertis minimume Lena kaj Ĵenja Wilke, Johannes Müller, Gijom, LPG kaj Inicialoj DC.
ŜatiŜati