Etikedoj

, , , , , ,

Post pluraj monatoj da silento en mia blogo mi finfine havas la tempon kaj plej grave: la teĥnikan subtenon pro skribi pri okazaĵoj en mia Esperanto-mondo. Kompreneble mi volis komuniki, tiom multe okazis, tiom da kritikojn mi pripensis, simple universitato kaj la fuŝiĝo de mia komputilo forprenis la eblecon de publikado. Plej gravas, ke mi nun povas daŭrigi kaj eventoj abundas! La IJS, kiun mi kunordigas estas malpli ol monaton for!

Kio okazis? Ni planis la eventon por 66 homoj maksimume. Kion vi pensas: ĉu tio estas granda aŭ malgranda renkontiĝo? Mi pensas, ke meza. Kion vi pensas, se mi aldonas, ke IJS havis proksimume 120 homojn antaŭ 10 jaroj? Kaj kion, se vi ankaŭ tion scias, ke en 2012 tiu nombro estis iom pli ol 40?

Ĉar mi estas la kunordiganto de la evento kompreneble mi havis ideon pri kiom da partoprenantojn ni proksimume havos. Mi pensis, ke se ĉirkaŭ 60 homoj venos tio estos sukceso sciante, ke la pasint jara evento estis enua, kun neniaj novaĵoj aŭ interesaj fotoj poste (eĉ publika negative kritiko!) kaj kompreneble mi ankaŭ aŭdis pri la problemoj en la organiza teamo.

Nun venas la kritiko al mi de pluraj fontoj (ne surprize, mi faras la samon): kial vi ne havas pli da loko por la aliĝintoj? Kial vi ne pensis pri tio? Jes… la problemo estas, ke ni havas pli ol 70 aliĝintojn kaj la loko kiun ni luis ne rajtas havi pli ol 10 homojn en tendoj. Ni devas trovi pliajn kampadejojn, tio ne estas problemo. La prezodiferenco ne troas, la distanco same ne aĉas. Kompreneble ĉiu volus esti en la IJS-ejo. Kiam ni serĉis aliajn ejojn la samaj unuaj rezultoj revenis. Sed ni ne tiujn elektis por nia evento. Kiam dum la skajpkonferenco unu el la organizantoj demandis kial ne la alian pli grandan ejon ni elektis, ŝli senprobleme forgesis, ke ni ne nur loĝ- kaj manĝolokojn bezonas, sed ankaŭ ejojn por la programeroj. Kiel oni povas tion forgesi? Mi iĝis vere nervoza. Ĉefe kiam ŝli ne komprenis, kiam mi diris: sekvan jaron la distanco inter la IJK kaj Eŭropo estos tiom granda, ke ni povos organizi pli grandan eventon… kion ŝli ne komprenis? Ke pasint jare ankaŭ estis la IJK for, sed tamen homoj ne venis. Kaj tio kortuŝis min. Ĉu iu povas esti tiom naiva? La blinda sinteno pri la ioma influo de la loko de IJK, sed ĉefe la graveco de organizado, varbado kaj entuziasmo. Kvazaŭ la pasinta kaj la nuna organizado estus precize la sama kun surprize malsamaj rezultoj.

Mi daŭre sentas min laca. Ne pro la vetero. Pro la pasiva teamo. Ne miskomprenu min. La teamanoj laboras, sed nur tiam se mi puŝas ilin. Mem ideojn ne tro havas, mem ne komencas pensi pri programeroj, mem ne ofertas helpi pri la organizado de ekskursoj, mem simple ne pensas. Se mi demandas: kion vi opinias pri tio? Preskaŭ neniam venas respondo kaj tio tre mankas al mi. Senteblas la malbona organiza sistemo de la antaŭaj jaroj. Ankaŭ la manko de sperto en aliaj bonaj Esperanto eventoj. Ĉu okazis io vere elstara en la pasintaj 3 jaroj?…

Mi volas opiniojn, vidpunktojn, aktivecon! Pro tio la puŝado forprenas multege da energio de mi. La manko de decidoj, de freŝaj ideoj. Mi kelkfoje vere ne plu volas organizi IJS-on. Estas nur pezo sur miaj ŝultroj. Sed poste mi ne plu respondas al la leteroj nur promenas al la tramo kaj mi komencas senti varmecon en mia stomako… Mi ekscitiĝas pensante, ke finfine estas renkontiĝo, kiun homoj volas partopreni, ili komencas interesiĝi, ili sentas la laboron, la daŭran evoluon de la semajno.

Verdire mi aŭskultas nur la laŭdojn rilate al la surpaso de la originala kvanto de lokoj. SES havos pli ol 200, FESTO pli ol 100 kaj IJK ankaŭ iom da partoprenantoj. Jes, mi tute ne pensis, ke tiu evento, kiu ekhavis subitan organizan teamon la 30-an de decembro nokte, kiu havis la unuan grandan kunsidon 3 semajnojn poste, la ejon 2 semajnojn post la kunsido, la plenan-pretan hejmpaĝon 6 semajnojn post tiu nokto en JES… ke ĝi allogos tiom da homoj (mi esperis ĉirkaŭ (eblete) 60). Laŭ mi tio estas la difino de sukceso. Kaj mi fieras. Dankon.

Advertisements