Etikedoj

, , , , , , , , ,

Iomete malrapide, sed tamen. Ankoraŭ antaŭ iom pli ol semajno mi petis la teamon enskribi en dokumenton, ke kiu, kiel havos tempon dum la lastaj tri semajnoj antaŭ la evento. Mi sciis, ke kelkaj homoj vojaĝos al SES, sed poste vidis, ke preskaŭ neniu ĉeestos 2 semajnojn antaŭ la renkontiĝo.

Tio pensigis min pro du aferoj: unue pri la sento de respondeco por la organizado, due pri la sinsekvoj de la someraj renkontiĝoj en Esperantio.

Mi ne tro nervozus pri tio, ke homoj ne tiom atingeblas antaŭ la evento, se la organizado havus plejparte ĉion preta. Ni havas plejparte ĉion preta krom la tuttaga ekskurso. Tio estas ne tiom surprize, ĉar pro la subita nombro de partoprenantoj ni devis redecidi tamen kiel fari la tuton. Se ni volas havi du busojn, tio estas vere multekoste, kaj originale ni ne bezonintus pli ol unu 49-personan buson, kun kelkaj partoprenantoj restante hejme (kiel ĉiam, ne ĉiuj nepre volas ekskursi) aŭ havante kelkajn aŭtojn same de la partoprenantoj ili povintus sekvi la buson, sed daŭre nur bezonatus unu. Do, kion fari? Ĉu elspezi vere multe da mono nur por busoj aŭ preferi trovi iun alian solvon? Mi scias, ke la tradicio dum IJS estas por ĉiuj veturi kune kaj ĝenerale havi unu programplanon kun A, Bo, kelkfoje eĉ Co grupoj. Finante la tagon kune apud iu lago. Sed nun tio ne vere gravas, ni estos apud lago la tutan semajnon, kaj kiam ajn oni povas iomete bani (tamen prefere ne dum la programeroj, ĉiu tage estas loko por ĝi en la programo)… Mi fakte tre malfacile povis konvinki la grupon, ke havi du grupojn kaj ofertado de du malsamaj tuttagaj ekskursoj ne estas tragedio. Kompreneble tio evidentiĝos nur dum IJS, kaj mi kompreneble esperas, ke tiu aranĝo de la programoj bone funkcios. Kial?

Estas du ebloj, ĉu ne? Aŭ oni ofertas ion tre similan, aŭ ion tute malsimilan en du ekskursoj. Pro la troaj busokostoj, ni simple ne havos du grupojn en la sama loko. Do, ni unue ne planis viziti parton de Eger, kiu estas ‘Valo de la bela virino’, sed tamen, unu el la plej bonaj vinregionoj de Hungario troveblas tie. Ili certe alkutimiĝis al turistaj grupoj, pluraj lokoj ofertas “pakedojn” de vingustumado 4-5-6 vinoj ktp. Tio estas bona por havi propran ekkonadon de vinoj kaj tiam ni ne devas stultumadi dum la popola vespero pri nia relativa malsperto pri tio. Malavantaĝo? Evidente se homoj ne elektas tiun ekskurson ili ne spertos vingustumadon dum tiu ĉi IJS, ĉar ni forprenos la originalan lokon de vendredo kaj metos ĝin al mardo. Infanoj se volas ekskursi aŭ tiuj, kiuj ne trinkas kion faros dum la vingustumado? Kaj tiam kio estos anstataŭ la vingustumado vendrede, ĉu nenio? Ĉu io alia bezonatas anstataŭ ĝi? Do, nova situacio ĉiam naskas novajn demandojn kaj defiojn.

La alia elekto estos aventurparko en la urbo mem. Sur insulo. Ni havos kelkajn infanojn dum IJS, do mi pensas, ke organizado de malgranda grupo al tiu loko, kie ankaŭ plenkreskuloj tre bone fartas ne estas tiom malbona ideo.

Tiuj estas la ekzemploj, kiujn mi volas uzi, ĉar la plano estas bona, sed la fakto, ke ĝi ankoraŭ ne estas finorganizitaj donas al mi iom da nervoziĝo. Mi supozas, ke la teamo de IJS simple pensas, ke se io ne estas solvita, tiam tio ne restas tiel, ĉar finkaze mi faros la laboron, la telefonadon, la leterumadon pri tio. Origine ne tio estas la laboro de la kunordiganto de renkontiĝo (ankaŭ TEJO skribis pri tio, mi volonte skribos artikolon ankaŭ pri ilia organizaĵ-pakedo por organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj). Sed vere. Subite homoj estas for’ kaj la laboro ne pretas. Kiu havas la respondecon? Ĉu mi? Ĉu ni ĉiuj? Ĉu tiu persono, kiu organizas la programon? La kialo por mia cerbumado rezultas pro mia momenta malfacila situacio: en la loĝejo de mia patrino laboristoj renovigas la banĉambron kaj mi simple ne povas pensi, inspiriĝi aŭ labori en la bruo kaj la daŭra bezono de aferoj hejme. Mi pensas, ke normalkaze mi simple rigardus kio ne estas preta, kaj simple kaptus la laboron, sed nun mi ne povas.

Kiel mi jam skribis antaŭe kutime mi sendas leteron dirante, ke tio nun gravas, ni bezonas agi, organizi, preti. Venis nenia respondo. Hm. Kion fari? Mia cerbo ne funkcias pro la problemoj kaj la nekerdebla laciĝo hejme, tio ankoraŭ daŭros plurajn tagojn, la renkontiĝo estos post 2 semajnoj. Damne. Kaj tiam ne respondante al tiu letero subite venas iu organiza vekiĝo kaj ni relaboretas.

Tamen, tio ĝenerale ne devus tiel funkcii. Mi supozas, ke pluraj homoj en la organiza teamo ne konscias, ke malaperado antaŭ la evento oni devus eviti, ĉar restas la aĉetado, la lastmomentaj aferoj, kion kunporti (la listo ĉiam longiĝas) kaj do tro nur por lasi tion al unu-du homoj. Same manko de sperto, de tioma antaŭvida pensmaniero. Kiam mi tiom lacas kiom nuntempe tio vere ĝenas min.

Kaj ĝuste ni alvenas al la dua afero: kutime Esperanto-renkontiĝoj okazas unu post la alia, kaj homoj vere volas, ke SES estu proksime al IJS, ĉar ĉiam du najbaraj landoj okazigas tiujn unusemajnajn eventojn. Sed se ni partoprenas unue la slovakan renkontiĝon meze de julio, kie estos la homoj por la antaŭpreparado de nia propra evento? Ĉefe, ke ni provis lastvintre interkonsenti pri la sinsekvo. Unue ĉio sonis bone, sed por nia teamo la sekva jaro estos malfacila. En junulara organizo junuloj studas, ĉu ne? 3 organizantoj diplomiĝos, aliaj 3 helpantoj-organizantoj abiturajn ekzamenojn havos. Se ni havos ion ajn meze aŭ fine de julio tiam la rezulto estos sendube aĉa. Tio estos en 2014. Ni vidos. Unue venu tiu ĉi post 2 semajnoj en 2013.

Advertisements