Etikedoj

, , , ,

Sekvan semajnon tiu ĉi nokto estos la unua nokto. De nia renkontiĝo-bebo IJS.

Jam ne estas pli da tempo komenci ion novan, ni vere devas dediĉi la lastan semajnon por certiĝi pri la programeroj kiom eble ni povas, fini planojn por la tagaj, vesperaj kaj noktaj programoj, ankoraŭ plenumi lastminutajn dezirojn de la partoprenantoj, aĉeti por la akceptejo, organizi veturigon de la aĵoj al la ejo, iomete ripozi antaŭ la evento.

Mi vere tiom arde koncentriĝas pri la aferoj ankoraŭ farendaj, ke mi forgesas manĝi inter la respondado de leteroj, dizajnado de manĝkuponoj, ŝildoj, skribado de pliaj listoj, ankoraŭ pli da taskoj, intertempe skajpkunsido kaj alia privata mesaĝo pri io vere aparta afero. Kelkfoje mi provas forstreki taskojn nur por skribi aliajn tri antstataŭe.

La teamo estas kune. Mi vere sentas tiel, ke ĉiuj laboras. Rapide, malrapide, gravajn taskojn, malgrandajn, forgesitajn ne gravas. Tiu, kiu ne partoprenas en la daŭra konversacio simple iom perdas la lukton de la temoj.

Monaferoj. Se dependus de mi la 5 ĉefaj organizantoj ne devus pagi por la evento. Estas vere absurde se ni kalkulus kiom da horoj ni pensis, kiom da ideoj ni donis, kiom da leteroj ni skribis, minutojn telefonis por fari tiun eventon, ke ni ne povas pli oferti por ni mem ol la duonon de la kotizo. Mi pensas, ke la IJS estas tre bona evento, kaj ke la organizantoj meritas pli. Ĉi jare ni ne plialtigis la kotizojn por la programoj, sed la sekvan jaron mi vere volas fari tion. Per kreativeco vi povas fari multon, sed vi bezonas iam komenci elspezi monon. Interesos min la mona analizo post la evento.

Mi ne estas nervoza pro la semajno. Ĉu tio estas bona signo de la ebla prepariĝo aŭ mi ankoraŭ ne estas preta por la vera ŝoko? Mi scias, ke kelkajn erarojn ni jam havas en la procezo kaj ni konscias pri niaj fuŝoj. Tio estas bona afero. Ne la fuŝoj. La malfermeco. Fakte ankaŭ la fuŝoj estas bonaj, ĉar ni konscias pri ili. Sed mi tamen pensas, ke mi ne nervoziĝas tiom, ĉar la teamo bone kunlaboras. (Ĉefe kompare al 2007, kiam mi estis nur 20 jara kunordiganto! Kion mi faris tiam? Mi eĉ ne memoras!)

Mi eĉ ne ĉiam devas teni la manojn de homoj. Tion mi rimarkis nur hodiaŭ. Malgraŭ mia ankoraŭ longa listo de taskoj tio vere trankviligis min: kun bona sento kaj malgranda rideto konstatis tion.

Tiu ĉi IJS estos neforgesebla.

 

Advertisements