Etikedoj

, , , , , , ,

Tion diras la francoj ĉiam al mi. Tio estas ilia kutima frazo por – klare – kuraĝigi min. Kiom naiva mi povas esti kelkfoje! Mi volas pensi, ke mi ne estas, sed mi supozas, ke mi estas. Mi jam nervozas. Kompare al la blogenskribo kelkajn tagojn antaŭe mi hodiaŭ jam freneziĝas pro la timo, ke kia ĝi estos? Kia estos la IJS? Ĉu ni faris sufiĉe? Ĉu mi faris sufiĉe?

Por iomete ripozi kaj havi pli bonan ideon pri tio mi relegis mian blogon pri la tuta procezo. Mi bedaŭras, ke mankas 3 monatoj el la dokumentado de la organiza-procezo, sed tamen tiuj kelkaj enskriboj, ĉefe legante ilin unu post la alia, jam montras unu, aŭ fakte du erarojn, kiujn mi konstante faris dum la organizado.

Ĝuste pro tio, ke mi ne sufiĉe bone konis la teamon, kaj mi sciis, ke preskaŭ ĉiuj estis en la organiza teamo de la pasintjara aŭ antaŭaj IJS-oj mi supozis, ke la spertoj estos pli multnombraj. Tio estas sufiĉe racie, sed tamen iomete stulte de mi, ke se mi vidas, ke oni bezonas plian helpon aŭ plian gvidadon kial mi surprizas pri tio. Estas tiel. Mi organizas iel, havas ideojn pri ĝi, kaj aliaj organizas aliel. Nur simple donu direkton kaj koncentriĝu pri la taskoj. Mi vidas, ke mi plendis, ke mi devas puŝi la teamon. Ĉu mi plendis tro? Eble. Mi scias, ke mi lacegis kiam mi skribis tiujn frazojn. Estis la vero.

Mi ne sufiĉe rapide komprenis kiu bezonas kian gvidadon kaj plej malfacile estis, kiam mi demandis, kaj ne venis respondo. Kiel oni povas tion interpreti? Se ne estas respondo kiel oni devas interpreti nenian respondon? Kiom simple, nun mi vidas: ĝuste la fakton, ke ne venas respondo. Tio kelkfoje estis pro manko de tempo, sed pli ofte, se ne estas respondo tio signifas, ke mi devas doni la respondon, sen demandi, nur simple diri, kio estas bezonata, kion oni devas fari. Mi pensas, ke mi timis aŭ eble ankoraŭ timas pri tio, ke mi ne volis forpreni ideojn, ne volis  diri, montri tro difinitivan direkton, ne volis esti troe la ĉefo.

Mi volis teamon, kaj teamo ankaŭ bezonas iun, kiu diras kion fari. Tiu persono estas mi. Oni petis min por helpi. Kial mi hontis pri tio? Mi estas hontema persono. Oni klare atendis direkton de mi. Mi daŭre pensas, ke la respondeco ne egale estas sur la teamo, sed multe pli sur mi. Mi ankaŭ sentas tiel. Tion mi klare vidas de miaj antaŭaj skribaĵoj. Tamen mi pensas, ke mi ne tute fuŝis la aferojn, ĉar ankaŭ estis bone lasi iomete vidi, kio okazas, se mi nenion diras, nur demandas. Ne ĉiam estis silento, ideoj venis, kaj mi ŝatis niajn opinidiferencojn. Mi vere provis esti fleksebla, kaj ne havi troan influon sur ĉio. Mi sentas tiel, ke ne nur miaj ideoj estos en la progamo, kaj ke mi montris sufiĉe de novaj aferoj kaj eble ankaŭ iomete ŝovis tradiciojn de la multe pli fruaj IJS-oj, kiujn ankaŭ mi nur partoprenis kaj plene ĝuis. Ankaŭ provis diversspecajn kunsido-metodojn. Pli bone ekkonis la teamanojn kaj mi pleje ĝojis kiam ni la unuan fojon ne tuj foriris post la kunsido hejmen, sed restis ankoraŭ horojn bierumi kaj babiladi, ĉar ni sentis bone kune. Tiu vespero estis belega.

Nun jam estas lundo, vere frue matene, kaj ne estas evitebla pensi pri tio, ke ĉi semajne komenciĝos la IJS. Preskaŭ la tuta teamo povos veni tagon antaŭe por bone antaŭprepari ĉion kaj ni havos eĉ kelkajn fruajn helpantojn. Kion mi povas deziri pli? Eble tagon da ripozado por povi ĝui la semajnon kaj komenci ĝin plene de energio.

 

 

Advertisements