Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , , ,

Malgraŭ tio, ke mi tre filozofie-romantike skribis pri iu sociologia seminario en oktobro por la momento kiam mi vere povos pensi, pripensi kaj repensi pri la IJS, la realo estas tute alia afero. Ni petis la partoprenantojn plenigi demandaron pri la renkontiĝo kaj mi (ĉefe mi?) tre ekscitite atendis la respondojn. Mi aĉas pri kritikoj. Ne, ne tiom. Ironie, mi scias, mia blogo temas pri nenio alia, nur tio. Mi devis lerni dum jaroj kaj renkontiĝoj pluraj kion signifas kritiko, kiel reagi, kiel akcepti aŭ fakte, kelkfoje ne akcepti ĝin, ĉar ĝi simple ne estas vero, aŭ ĉar estas nur malĝentileco, envio aŭ iu alia stultaĵo.

Mi jam ankaŭ menciis tion, ke tiu ĉi organizado estis simple tute alia ol mia unua IJS en 2007, kiam mi estis nur 20 jara. Tiam ankaŭ la kritikoj estis multe pli aliaj, sed la historio de la rekotiĝo mem eĉ preskaŭ ne komparebla al tiu ĉi en 2013 krom tio, ke ambaŭ foje mi devis komenci la organizadon en januaro. Laŭ la respondoj:

–          Oni tre ŝatis, ke la ekskursoj estis elekteblaj, kaj estis en ordo iomete pagi por ili.

–          La lago estis kompreneble grandega sukceso… Ne tiom surprize en 40 gradoj ĉiu tage.

–          La manĝaĵo ne estis terura, la komentoj helpos nin transformi la menuon kaj pli bonigi la elekton.

–          Oni multe pli prefere elektas pli malluksan ejon (do ekzemple ĉi jare ne estis varma akvo pli ol 4 horojn tage) por havi malaltan kotizon de la renkontiĝo.

–          Ĝenerale vere ŝatis ambaŭ tagajn kaj noktajn programerojn, se io ne plaĉis, plej verŝajne simple ne partoprenis ilin.

–          Dum la vespera programoj, mia plej ŝatata la kviza vespero malvenkis, homoj ĝeniĝis, ke kelkaj partoprenantoj perdis la esencon, ke temis pri ludo kaj pro tio estis malpli ĝuenda la vespero. Ankaŭ iom tro da Hungario, do tro da hungar-rilataj demandoj mi pretigis. Mi pensas, ke sekvan fojon ni ne havos tiun vesperon aŭ serioze rekonsideros ĝin.

–          Amuze, plej bone la lasta nokto sukcesis, mia alia plej ŝatata vespero, sen la internacia vespero, kun la surprizoj, novaj elementoj kaj kun bela fino de la aranĝo.

Ni vidu kion la homoj komentis, krude, sen iu ajn ŝanĝo:

Tre bona impreso, precipe pri la programo, sed ankaŭ etoso, kaj mi rekomendos la aranĝon al miaj amikoj Dankegon, dankegon, dankegon!!! estis belege, mojosege!!! Bonega aranĝo! Mi esperas ke mi povos ĉeesti venontjare! Ŝaci, Ŝaci, Ŝaci…! Estis bonega renkontiĝo, ĉefe la etoso. La limigita tempo de varma akvo estis malbona. Ankaŭ la sinteno de la dommastroj estas grava kaj ili estis ĉarmaj, tio gravas ĉe la elekto de la loko. bonega organizado! mi ege ĝuis IJS-on mojosa somera renkontiĝo, dankon karaj 😉 La IJS estis vera meljŝtono; Stela dum jaroj kritikas aranĝojn, nun ŝi montris, kiel bone fari! Nekredeble, ke la organiza teamo parte ankoraŭ frekventas lernejon… la loko kaj programo estis ege belaj! dankon pro tiom belega semajno! Tre agrtabla ke eblas tendumi kaj mallukse, pageble loĝi. Se eblas, estu trinkejo farita de Esperantistoj. Brilaj ideoj kaj bona organizado de juna teamo – dankon!

Vi povas vidi, ke eĉ estis unu komento, kiu substrekas, ke mi jam kritikas de pluraj jaroj… Mi devas diri al vi, mi tute ŝokiĝis kiam evidentiĝis fakte kiom da homoj konas mian blogon. Mi sentas, ke mi devas denove substreki, ke mi uzas la blogon por krei diskuton, por pripensi por mi mem kiel indas, kiel oni povas, kiel oni prefere ne organizu E-renkontiĝon kaj la movadon. Kompreneble laŭ mia gusto kaj ideoj. Sed tamen, oni devas ie komenci aŭ en mia kazo daŭrigi.

La univeristato oficiale bezonis iun pruvon pri mia laboro, do mi devis skribi sufiĉe longan raporton pri la IJS. La interkonsento estis, ke junion mi rajtas uzi por la organizado kaj ĝi kalkuliĝos kiel projekto farita por la komunumo. Mi vere ne ŝatas skribi ĝenerale, do por mi tio estis sufiĉe lacige. Tamen, mi vidas multe da bonaj influoj al mia laboro. Mi ja devis pripensi kio okazis, kaj kial. Kio okazis pli bone ol planite, aliel aŭ fuŝe? Malgraŭ tio, ke mia skribmaniero estis tre usoneca por mi gravis la spertoj. Jes, usoneca por mi signifas, ke mi devis vere multe skribi pri mi mem kaj simple diri, kiom bone mi sukcesis, kaj kiom bone tio influis la laboron kaj vivon de aliaj homoj. Mi estas tro hontema por tiom da parolado pri mia laboro. Mi kutime faras aferojn kaj prefere aliaj juĝu, sed mi ĉefe ne volas eĉ klarigi kial/kiel mi faris/sukcesis kion. Do mia raporto estis sukcesa, mi ricevis “A” por ĝi. Kaj ankaŭ 6 kreditojn ĉe la universitato. Duobla bono farita per unu semajno.

Inter alie, kio okazas nun, ke estas fino de la IJS kaj homoj jam forgesis, ke ĝi okazis, nun ke estas aŭtuno? Kaj kiaj novaj projektoj estas? Multege da!

Ĉi semajnfine: Drongo festivalo en Amsterdamo! Lingvoj, lingvoj kaj Esperanto! Jes, mi scias, Esperanto ankaŭ estas lingvo.

Estas la Junulara Esperanto-Renkontiĝo! Ne nur printempe, sed ankaŭ aŭtune. Tio estas novaĵo! Do antaŭ la KKPS en Utrecht (Klaĉoj, ludoj kaj etoso: khm, tion mi jam legis ie pli frue…), okazos JER en Budapeŝto. Post la multe da malfruo de la hejmpaĝo, finfine ĝi akireblas. Ni havis problemon per la ejo, ĉar kiun ni origine volis kaj aspektis tre bona evidentiĝis, ke ni ne povus havi komunan programon en la ejo, ĉar ĝuste por tio ĝi ne taŭgis. Do la serĉado forprenis kelkajn semajnojn de la organizado. Bedaŭrinde. Tamen, ĝi okazos, kaj estos en Budapeŝto, kaj espereble multe da homoj povos veni kaj partopreni ĝin. Ni planas kunigi la aktivulojn de la najbaraj landoj por povi pli bone kunlabori kaj eventuale pridiskuti komunajn projektojn.

Mi partoprenos la nederlandan renkontiĝon ankaŭ, kaj poste BIERon en Ĉeĥio mi ne povas tre bedaŭrinde… Sed mi vidas, ke tiuj semajnfinetoj ĉiuj aspektas tre bone, kaj indos iomete vigliĝi en malvarma, venta kaj pluva aŭtuno.

La printempa JER estos pli grava por la hungaraj junuloj, ĉar ni planas pli profunde renovigi la movadon en Hungario, fari aferojn aliel ol antaŭe kaj por tio ni nepre bezonos ŝanĝi ankaŭ nian statuton mi pensas. Pri datoj mi ankoraŭ tute ne scias, planoj ekzistas kiel ĉiam.

Projekto numero 3: IJS 2014! Jes, denove la IJS. Estas bonege, ke ni jam semajnon post la fino de la antaŭa komencis paroli pri la 25-a Internacia Junulara Semajno de la Hungara Esperanto-Junularo. Ni devas fari ion grandan. Mi jam eĉ komencis kontakti antaŭajn organizantojn por kolekti ideojn kiel propre festi la grandan kaj longan historion de tiu ĉi tradicia semajno. Mi tute ekscitiĝas pensante pri tio, ke kiam ni serĉis lokojn por ĝi jam la malpacienco de la organizantoj montriĝis pri ne trovado tuj de la ĝusta loko. Kaj mi pensis: ah, nun, NUN vi maltrankviliĝas? Kio okazis en januaro? Tiam ni vere estis malfruaj kaj ĉio hastis, nun ni fakte komencis ĉion ĝuste tempe. Kvankam estas diraĵo: oni bezonas por la organizado nur ĝuste ne sufiĉe da tempo…

Do bone, ni vidos kiel tiu ne sufĉe da tempo funkcios por la 5-a JES, kies invitilo aperis en fb nur meze de septembro. Jam pasintjare la malfruo estis evidenta de la germana-pola teamo, kaj aspektas tiel, ke intertempe aŭ la rilatoj aŭ la kapabloj de la teamo ne pli boniĝis, ĉar laŭ mi invitado al la plej granda junulara renkontiĝo dum la nova jaro ne povas atendi ĝis aŭtuno. Oni devus varbo al ili dum la somero… aŭ eĉ dum printempo, kiel en la oraj tempoj de IS. Mi pensas, ke tio klare montras krizon. Mi ne scias kio okazas en tiu teamo. Ilia bonŝanco estas la monopolio de la loko kaj tempo en Eŭropo. Demandas mi: kio okazus, se venus iu alia entuziasma teamo kaj simple komencus varbi por la sama tavolo de la E-movado monatojn pli frue? Mi supozas, ke ili simple forsuĉus la partoprenantojn de la onta JES, kiuj simple pacience atendas la aperon de la aliĝilo… Mi pensas, ke ni jam vidis ion similan en la historio de E-renkontiĝoj plurfoje, ĉu ne? La demando restas la sama: kie ĝi estas? Ni almenaŭ scias, kie mem la renkontiĝo estos (en Szczawno Zdrój), sed preskaŭ fine de septembro ankoraŭ nenio pli… tio estas honto.

Same la la granda silento antaŭ, post kaj dum la IJK. Nova estraro? Jes. Pli ol 30-jara estrarano? Jes… restado de homoj, kiuj ne meritus esti en la estraro? Jes. Novuloj, kiuj espereble faros laboron kaj entuziasmos sufiĉe por fari ion? Jes. Kalendaro de TEJO? Jes. Ĉu estas bona ideo? Jes. Ĉu ĝi bone funkcias? Ne. La dato de IJS ekzemple estas nur la planita, sed sen konfirmo oni simple enmetis ĝin. Se estas de la TEJO, kial estas la UK en ĝi? La klare malplej junula renkontiĝo de Esperantujo… Do bone, se estos junualara programo dum la semajno tiam iom kompreneble, sed tamen. Oni povus bonege uzi la kalendaron por aliaj renkontiĝoj prefere, vere junulaj. Mi sentas tiel, ke iom haste ĝi aperis, sen propra elpensado. Nova aktivula trejnado? Jes. Ĉu estas iom da espero por io utila? Jes. Ni vidu kiel la (mal)nova estraro sukcesos.

Mi devas konfesi, ke post la somero mi tre ĝojas plene reesti en la E-movado. Estos eĉ pli por skribi, sed ĉar estas la lasta jaro de mia universitato, mi dubas, ke mi sukcesos ofte raporti de renkontiĝoj. Tamen mi provos fari almenaŭ raportetojn pri JER kaj KKPS en oktobro kaj novembro.

Belan aŭtunon al vi ĉiuj!