Etikedoj

, , , , , , , ,

Dimanĉe estis la limdato por la unua aliĝkategorio de la Junulara Esperanto-Renkontiĝo, kiu okazos en Budapeŝto, fine de oktobro. Kiel mi skribis jam antaŭe, post la organizado de IJS unu semajnfina renkontiĝo ne devus esti problemo por teamo, kiu faris tiom da laboro kaj havas multe pli da sperto post la somero. Tamen la realo ĉiam funkcias aliel, kaj nova (eĉ se malgranda) evento alportas novajn defiojn.

Ĝenerale bona demando estas por komenci: se oni organizas E-renkontiĝon kio estas ĝia celo? Kial kunvenu la homoj krom iomete vidi unu la alian? Ofte kompreneble renkontiĝoj aspektas kiel grandaj naskiĝtagfestoj en amika rondo. Por la hungaraj junuloj JER (nur printempe) ĉiam estas la semajnfino por havi la jarĉefkunsidon. Ni neniam havis ĝin dum la IJS ekde mi povas rememori. Ĉi jare ni havis neoficialan – kiel plu? Kiel daŭrigi? Kion ŝanĝi? – kunsidon, kiu estis unu el la plej bonaj momentoj de la tuta semajno por mi. Kio komenciĝis kiel iom nervoza, malcerta palpado de la temoj-problemoj iĝis tri hora serioza-emocia-pasia diskuto pri kiel indas uzi la eblecojn de la HEJ. Interalie tiel naskiĝis la aŭtuna JER. Por povi ŝanĝi spertojn kun la najbaroj, ĉar je iu parto de la diskuto, iam je la 2a matene (antaŭ la nokta banado) la ideoj elĉerpiĝis.

Ni bezonas rehavi la malnovan tradicion de OKEJ-MEJK, poste TEJK por scii kiel la aliaj junularaj organizoj faras/organizas sian landan laboron. Mi eĉ ne scias kiam TEJO iniciatis lastfoje tiu tipan renkontiĝon… (Jes, denove: kion damne TEJO faras?) Eble dum IS-oj, JES-oj estis io simile, ia kunpensado, sed mi scias, ke pli bone funkcias, kiam oni kun pli da fokuso uzas semajnfinon por tio kaj kunvenas por vera diskutado. Ne nur por kelkhora babilado, kiu estas bedaŭrinde deviga. Aŭ tute ne deviga, kaj oni eĉ ne partoprenas ĝin. Mi memoras la TEJK en Söjtör estis tre bona, ankaŭ la antaŭa en Francio, apud Parizo. Sed ili estis jam antaŭ ĉ. 10 jaroj…

Do, intertempe post la IJS pluraj rimarkoj, petoj alvenis al la estraro por kunlaborado dum niaj sekvaj renkontiĝoj. Pro tio ni subite devis eĉ pli arde labori, sed ni fakte ne sukcesis. Entuziasmon ni havas, tempon simple ne. Nun ni komencas senti la pezojn de nia vivo ekster Esperantujo. La sub 20 jaruloj havas la ŝokon de la lasta jaro de la lernejo, la “vi-devas-vere-multe-lerni-nun-por-povi-bone-sukcesi-en-via-abituro-por-povi-akceptiĝi-al-bona-universitato-kaj-ne-fuŝi-vian-vivon-ĉar-ĉio-dependas-de-tio”. Do ili preskaŭ ne plu aktivas nuntempe. La “pli aĝaj” teamanoj batalas en la kampo de la lasta jaro de universitato (2 faras bazan, 2 magistran nivelon). Ankaŭ por mi estas la lasta jaro, ĉiu tage mi studas de la 9a matene ĝis almenaŭ la 10a vespere, kaj provas intertempe ankaŭ organizi JER, kelkfoje sukcesi aĉeti manĝaĵon, kuiri kaj eĉ bonfarti sen miaj devigaj taskoj. Mi ne volas streĉigi la aliajn organizantojn, mi scias, ke neniu havas sufiĉe da tempo por koncentriĝi pri la movado pli profunde. Kaj kompreneble, tiuj, kiuj laboras, do, ili laboras. Kaj la kombino de laboro kaj studado? Do, vi komprenas.

Kaj nun venas la esenco de mia enskribo: se ni laboras, mi volas, ke homoj respektu nian laboron. Mi ŝokiĝas, kiam maljunuloj (kompare al ni), kiuj nun estas 50-60 jaraj diras al ni: en nia tempo ni ankaŭ laboris, studis kaj havis tempon por biero kaj organizado. Mi sentas tiel, ke mi ne bezonas ĉiam klarigi, ke se mi ne havas tempon, mi ne havas tempon. Kaj mi nek volas miajn helpantojn, kunorganizantojn vidi pasigi tempon per skribado de retleteroj klarigante, protektante niajn vivojn, nian mankon de tempo. Oni  ŝategas diri al ni: vi ne faras sufiĉe. Ne montri, nek klarigi, nur simple diri.

Ni faras sufiĉe. Kaj tio, ke kion vi faris en via tempo estas alia afero. La mondo ŝanĝiĝas, la movado ŝanĝiĝas, kaj malhelpado estas kvazaŭ la kancero de ĝi.  Ankaŭ sen miaj studoj mi scius, ke la mondo estis tute alia. Interreto, politikaj rilatoj, berlina muro, varbado, interesiĝo, konekteco, ĉio influas, ke renkontiĝoj funkcias aliel, ke la bezonoj estas aliaj, kaj jes, tio jam estas la nekomparebla al antaŭ 30 jaroj kategorio.

Se vi ĝis nun ne sciis, do nun vi lernos ion novan: en Hungario lingvoekzameno estas bezonata por ricevi la diplomon, t.s. por propre finstudi kaj havi la paperon. Tio estas unu afero, ke la hungara lingvo ne nepre helpas la studadon de aliaj lingvoj, ĉar damne nenio similas al ĝi… sed ankaŭ la aĉa nivelo de lingvoinstruado donas malaltan ŝancon al tiuj homoj kiuj malfacile lernas alian lingvon (kaj mi petas vin, ke ni forgesu pri la ĉiu povas facile lerni, nur la metodo mankas, ne ekzistas diferenco inter lingvolernanto kaj lingvolernanto argumenton). Do jes, Esperanto! Simpla, rapida, preskaŭ sendolora metodo por havi vian diplomon! Tio donas la salajron de kelkaj homoj en Hungario, kaj kiam temas pri via manĝaĵo kaj pagado de viaj fakturoj, vi ankaŭ aliel rilatos al E-renkontiĝoj. Kial? Venu klara ekzemplo.

Mi decidis pri la kotizoj de la programo de JER. La kotizoj estas tre malaltaj ĉiu kaze, sed estas intenca diferenco inter la prezoj de aliĝado frue (ĉi kaze antaŭ la 13-a de oktobro), ĝis antaŭ la renkontiĝo kaj surloke. Oni povus argumenti, sed ĝi estas nur mallonga, semajnfina renkontiĝo kun preskaŭ nenia programo, kial gravas ĉu oni venas nur por kelkaj horoj sabate aŭ ne? Kial oni pagigas 4000 HUF por tio? Tial, ĉar por ni, la organizantoj, estas grave, ke homoj venu por la tuta aranĝo. Ni ne organizas por tiuj kelkaj horoj, por la komforto aŭ oportuno de kelkaj homoj, aŭ ni povas diri instruistoj, kiuj volas kunporti grupeton de homoj por vidi vivantajn E-parolantojn kaj ekzerci la lingvon. Tio ne estas la celo de nia renkontiĝo. Se oni pagas la kotizon, oni ne pagas vin por la instruado por kiu vi faris nenion.

Do, se vi volas veni por ekzerci la lingvon por poste sukcesi en via ekzameno kaj forgesi la lingvon tuj poste (oh, la teruraj memoroj kaj la sufero de la lernado kaj la sufiksoj…) tiam pagu pli. 4000 HUF estas la sumo, kion vi pagas al privata instruisto por eble 2 hora leciono. (Oni pagus al mi proksimume similan sumon nun, antaŭ kelkaj jaroj kompreneble iom malpli. Mi ne estas hipokrito, mi laboris kiel privata E-instruisto por jaroj, ĝoje uzis la eblecon gajni monon facile (ne, ne facile, sed tio estas alia temo) por pagi miajn studojn. La hungara sistemo helpis min ankaŭ.) Do, finfine la kotizo surloke ne estas tiom multe, kaj vi povas babiladi la tutan tagon kaj partopreni diversajn programerojn eĉ. Instruistoj diras, ke estas malfacile konvinki la lernantojn partopreni la renkontiĝojn. Do, se ili ne interesiĝas, eble, ili ne venu. En la interreto la retpaĝo estas du lingva. Se vi ne tuj komprenas E-on, ĉio estas ankaŭ en la hungara. La aliĝilo estas en la hungara. Se vi estas plenkreskulo vi povas mem decidi, ĉu vin interesas JER aŭ ne. Mi, kiel organizanto, ne volas havi neinteresiĝantojn en mia evento, kie estas devo(?) partopreni.

La alia afero estas, ke la sumo estas nur surloke. Do, se oni decidas aliĝi nun tiam kostas nur 2000HUF por la tago. Eĉ la instruisto ne legis propre la retpaĝon. Ridige. Estas ankaŭ bona ekzerco plenigi aliĝilon. Vi devas ĉiu kaze scii tion dum via ekzameno ankaŭ… (Kiel vi nomiĝas? Kiam vi naskiĝis?) Antaŭe JER faris (laŭ mi) la eraron de organizado de prov-lingvoekzamenoj dum la renkontiĝo. Tio iras kontraŭ niaj celoj mi pensas.

Ni forgesu pri E-renkontiĝoj. Se estas iu ajn alia konferenco, ĉu oni povas rigardi/partopreni ĝin nur por kelkaj horoj senpage aŭ por malalta kotizo, ĉar oni nur volas iomete sperti ĝin? Ne, oni ne povas. Kaj ne temas pri fermiteco de la renkontiĝoj-konferencoj, sed temas pri tio, ke homoj laboras multe por organizi tiujn eventojn. Por la planado oni devas scii, kiom da homoj deziras partopreni. Kaj momente mono montras plej bone, ke aparte de la bazaj kostoj de organizado, oni devas iel apreci tion. Rilate al tio mi proponas al vi rigardi prelegon de filozofo Sandel pri la valoro de mono kaj pri merkato-socio.

Senpaga laboro ne signifas, ke ĝi valoras malpli. Mi volas, ke homoj komprenu kiom multe ni faras por okazigi eventojn malgraŭ niaj problemoj. Kaj se vi ne komprenas tion, mi ne volas vidi vin en iu ajn evento, kiun mi organizas. Mia evento, miaj reguloj. Se ne plaĉas al vi, organizu la vian.

Advertisements