Etikedoj

, , , , , , , , ,

Mi jam nun vidas, ke mi dronos denove ĉe la universitato, mi havas tiom da taskoj, do mi decidis ĉi semajne publikigi duan artikolon antaŭ mi malaperos por kelkaj semajnoj. Ankaŭ pasintjare mi intervjuis pri la Klaĉ-Kunveno Post-Somera (tiam pli longe Manuelan), kaj mi pensis, ke indus denove fari tion por vidi kiu direkten iras tiu renkontiĝo, kiu aperis de preskaŭ nenio/nenie kaj havis tuj grandan sukceson. Mi kaptis Roĉjon por unu hora intervjuo, demandis pri spertoj, planoj, organizado.

Stela: Hejho! Ni komencu par bazaj demandoj. Kie estos la KKPS kaj kiam?

Roĉjo: KKPS 2013 okazos de vendredo la 1-a ĝis dimanĉo la 3-a de novembro en Werkhoven, Nederlando (proksime de Utrecht).

Stela: Kioman fojon vi organizas ĝin?

Roĉjo: Duan fojon, kaj estas ĝenerale la dua KKPS.

Stela: Kio estas la celo de la evento?

Roĉjo: Estas du ĉefaj celoj. La unua estas revigligi la nederlandan/flandran junularan movadon. La dua estas havi renkontiĝon kun geamikoj, kiujn ni antaŭ ne povis vidi inter la somero kaj JES.

Stela: Ĉu vi havos novulojn dum KKPS?

Roĉjo: Malmultajn. Estas en la listo de aliĝintoj unu nederlandano kaj unu flandro, kiun mi ne konas. Kaj venos kelkaj homoj, kiujn mi ne vidis en Esperanto-renkontiĝoj dum kelkaj jaroj.

Stela: Ĉu vi pensas, ke estas alloge aŭ malalloge havi tuj internacian rondon dum KKPS? Aŭ ĉu la movadon helpus prefere havi malgrandan renkontiĝon nur por NEJ-anoj?

Roĉjo: Mi ne scias, mi persone iris al eksterlanda renkontiĝo antaŭ enlanda renkontiĝo. La nederlanda junulara movado ne estas tiom granda, do tio certe ne estus granda renkontiĝo.

Stela: Ne temas pri grandeco, sed laŭ vi tio (ne tiom) gravas ĉu estas aŭ ne estas eksterlandanoj dum la unua renkontiĝo de novuloj?

Roĉjo: Tio certe faras diferencon. Sed laŭ mi se tute ne estas eksterlandanoj, ĝi apenaŭ estas Esperanta renkontiĝo. Mi ĉeestis en kelkaj lokaj kluboj, kaj ili ĉiam ĝojas pro la alveno de eksterlandano, ĉar tiam ili havas kialon por paroli en Esperanto. Estus eble pli bone, precipe por la novuloj, se en KKPS estus pli ol duono nederlandanoj. Por venontjare ni provas kunigi KKPS-on kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland, espereble tiel ni havos pli da komencantoj kaj ankaŭ pli taŭgan programon por ili.

Stela: Laŭ vi kio estas taŭga programo por komencantoj?

Roĉjo: Nepre kursoj por la komencantoj, kiuj ne havas sufiĉan nivelon por komuniki en Esperanto. Krome kelkaj programeroj, en kiu bona lingvouzo ne estas grava parto de la agado. SES tion tre bone faras. En la programlibro estas indikitaj la programeroj, kiuj estas taŭgaj por komencantoj, per :).

Stela: Sed SES estas unusemajna renkontiĝo, kaj la profilo estas mem la studado. Kio sufiĉus por semajnfina renkotiĝo?

Roĉjo: Nu, daŭre oni povus identigi la programerojn taŭgajn por komencantojn, kaj provi plani tiel, ke ili estu dise dum la tago. Almenaŭ dum tiu ĉi KKPS ni planas havi multajn tabloludojn, kaj tio kutime taŭgas por komencantoj. Kaj kompreneble dulingvaj programlibro, anoncoj… verŝajne dum tiu ĉi KKPS tio ne necesos, sed mi ne certas pri la lingvonivelo de tiuj nekonatoj.

Stela: Ĉu KKPS havas temon?

Roĉjo: Jes, “ludoj”. Pasintjare la temo estis “klaĉoj”, kaj tiam ni elpensis la sloganon “Klaĉoj, ludoj kaj etoso.” El tio ni ĉi-jare elpensis, ke la temo en 2013 estos “ludoj”, kaj en 2014 “etoso”. Ni ankoraŭ ne scias, kion tio lasta praktike signifas, sed ni elpensos ion. En tiu temo ni havos homlupan ludon, trinkludojn, krimludon kaj iujn prelegojn pri ludoj. Kaj kompreneble estos tabloludoj, kaj de la organizo, kaj ni instigas partoprenantojn kunporti siajn.

Stela: Kompare al pasinta jaro kion vi ŝanĝis? Kiuj spertoj helpis pleje la ĉi jaran organizadon? Ekzemple la aliĝilo aperis jam tre frue, gratulojn por tio!

Roĉjo: Mi dirus, ke ni ne ŝanĝis tre multe. Antaŭ aprilo 2012 KKPS ne ekzistis, do tiam ni devis krei ĉion el nenio, kaj en 2013 ni povas reuzi organizajn ilojn, kiujn ni jam havas. La ĉefa diferenco estas laŭ mi la loko: pasintjare ni havis spacon por 34 homoj, nun por 82, kaj nun vifio, projekciilo kaj multaj aliaj utilaĵoj jam estas en la loko.

Stela: Do la organiza teamo restas la sama?

Roĉjo: Plejparte. La tri plej gravaj organizantoj,  Manuela, Nico kaj mi, restis, en similaj roloj.

Stela: Ĉu aliĝis novaj homoj al la teamo?

Roĉjo: Jes, unu nederlanda novulo. Li estas entuziasma kaj ŝajnas esti kapabla organizanto. Li respondecas nun pri ekskurso kaj tradukoj.

Stela: Ĉu vi ĉiuj vivas en Nederlando?

Roĉjo: Ne, Manuela ne. Sed ŝi venontjare ne estos en la organiza teamo, do se la aliaj tri restos, ni tiam havos teamon tute loĝantan en Nederlando.

Stela: Do, kiel vi solvas komunikadon? Ĉu vi renkontiĝis persone por priparoli la organizadon aŭ uzas nur retleterojn kaj skajpon?

Roĉjo: Ni ĉefe komunikas skajpe inter du teamanoj pri specifaj aferoj, kaj retmesaĝe pri aferoj, kiuj koncernas la tutan teamon.

Stela: Ĉu tio sufiĉas, aŭ ĉu vi pensas, ke mankas al vi la persona komunikado?

Roĉjo: Mi neniam spertis alie. Esperanto-renkontiĝojn mi ĉiam kunorganizis de distanco, sed eĉ kiam mi estis skoltestro, mi plejmulton organizis retpoŝte, ne surloke.

Stela: Venu la lasta demando: restas du semajnoj ĝis KKPS, kio restas por fari?

Roĉjo: Prizorgi la manĝomenuon ĉefe. Krome kontakti kun programkontribuantoj, kaj zorgi, ke ili havu ĉion necesan. Kaj trovi kostumon por la halovina balo, ĉar ni organizantoj nepre devas aspekti taŭge dum ĝi!

Stela: Mi deziras al vi bonan organizadon! Ĝis revido post 2 semajnoj! 🙂

Roĉjo: Ĝis revido, kaj multan sukceson kun organizado de JER!

Stela: Dankon!

Restas malpli ol semajno ĝis JER, poste mi ankaŭ partoprenos KKPS-on kaj la semajnfinon poste la homo, kiu inspiris min komenci tiun blogon geedziĝos parte en E-rondo. Mi havos tre Esperantan aŭtunon! Mi ĝojegas! J