Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , ,

Venu la unua enskribo de la jaro, kiu estos iomete kiel puzlo, kunmetita de pecoj el 2013, de la aŭtunaj renkontiĝoj, pri kiuj ankoraŭ mi ne rakontis kaj pri novaĵoj jam el 2014, dum 2 semajnoj multo okazas, kiel ĉiam!

Kio interesa okazis pro kio mi tuj volis skribi en mian blogon (denove daŭris du tagojn por fakte fari)? Do, kompreneble la anonco pri la kuniĝo kaj koncerto de Amplifiki en Italio dum la printempo. La afero kortuŝis min pro pluraj kialoj. Mi re-kunordigas la teamon por IJS 25! kaj ni volas havi la tradician balon kiel omaĝo al la antaŭaj IJS-oj, sed samtempe ankaŭ renovigi la koncepton de IJS. Ĉar ni alvenas al jubileo, jam la 25-a IJS (mi denove organizas jubilean IJS-on, la 20-a estis mia unua ĉefumado), oni devas iom rerigardi, sed ne tro, por ankaŭ trovi kion bezonas, kion volas la (hungaraj) junuloj en 2014. La renkontiĝo devas evolui, sen vifio ne povas esti evento. 😉 Mi iomete timas okazigi la balon, malgraŭ la devo, ke tio estas io tre simbola dum la antaŭaj IJS-oj. Mi sentas, ke nun tio jam ne tiom gravas. Estas multege da laboro, tre kompleksa, bezonatas viva muziko, detala plano pri la vespero, invitado de antaŭaj organizantoj ĉi foje ktp. Sed kiam mi pensis pri ĝi mia unua ideo estis inviti Amplifiki por ludi. Tio nun sonas eble ne tiom kredeble, sed estas vero. La cerbumado komenciĝis per revado pri koncerto de Amplifiki. Tio estus simbola, jubilea, Esperanta (la balo estos la 26-an de julio), juneca, roka, eĉ tradicia, unu vorte: perfekta! Ili ludis dum la IJK en ’99, legenda renkontiĝo, ĉiu scias tion… sed venas la demandoj kaj defioj: supozeble neniu, aŭ preskaŭ neniu el inter miaj kunlaborantoj konas Amplifikin. Jes, ili estas tiom junaj. Kaj tio gravas! Tamen pli grave: due, nia buĝeto estas malgranda (ni volas malmultekostan renkontiĝon por la hungaraj junuloj, tio estas malfacile!).

Okazis, ke ni invitis E-bandon por ludi ĉe ni, kaj tio iĝis la duono, aŭ du-triono de niaj kostoj. Unu vespera programo! Se nur unu vespero kostas tiom multe, kio restas por la resto de la renkontiĝo? Malmulto. Sen subvencioj, sen ajna ekstera financa helpo. Sen energio por povi subvencipeti. Riĉaj renkontiĝoj havas pli da energio por plani. Mi ankoraŭ neniam povis nur elektadi kion mi volas. Eĉ ne iomete. Ĉiam mono estis kaj daŭre estas la unua pripensindaĵo. Do, mi nur revis pri tio. Kaj IJF kapablas fari tion. Sendube mi envias. Ankaŭ pri la TEJO-seminario pri ĝenra egaleco. Tre interesas min kiuj prelegos, kiel ĝi sukcesos. Tiu temo estas mia fako, mia pasio. Mi studas ĉe la universitato por iĝi spertulo pri  socio kaj politiko. Eĉ mia tezo estos pri egaleco inter viroj kaj virinoj, problemoj, solvoj en Hungario. Do, mi vere aplaŭdas la organizantojn de IJF, kaj nur esperas, ke se ni havos tempon kaj forton, ni ankaŭ sukcesos ricevi helpon kaj subvenciojn de TEJO por pliriĉigi IJS-on. Ni bezonas havi pli bonajn kontaktojn en TEJO kaj pli da hungaroj; vidante kiom bone funkcias, ke TEJO havas italajn estraranon kaj partatempan oficiston.

Dum JER 2014 parte ni kunlaboros kun UEA, kaj gvidate de Stefan McGill, la seminario AMO estos prezentota la unuan fojon kiel nova projekto por trejni aktivulojn en Esperantujo. Pri la detaloj la retpaĝo pretiĝas kaj dum nia kunsido multo estos priparolata.

Mi preferas skribi freŝe pri la okazaĵoj, kaj nun jam ne volonte rerigardas al la aŭtuno, ĉar mi sentas tiel, ke ĝi estis antaŭ tiom longa tempo! Tio pravas. Mi ne volas havi malnovan blogon, mi preferas uzi memoraĵojn nur se ili rilatas al aktualaĵoj. Sed mi jam tro multfoje elektis ne skribi pri io, kio vere interesis min, ĉar mi pensis, do kiu volas legi pri malnovaĵoj? Mi malfacile skribas, malmulte da tempo havas, sed pasie volas krei diskutojn pri la Esperanto-movado. La balanco estas sufiĉe delikata.

Iom da rerigardo al JER kaj KKPS:
Do JER okazis unue, fine de oktobro, estis tre trankvila renkontiĝo kun multe da diskutoj kaj spertoj por mi. Okazis, ke en marto, do printempe, kiam JER ĝenerale estas organizita de la hungaraj junuloj la duono de la renkontiĝo malaperis pro neĝoŝtormo. La partoprenantoj malfrue alvenis, la karavano daŭris 8 horojn pli ol planite kaj praktike tuta Hungario paneis dum la semajnfino. Ĝuste pro tio la planado de la aŭtuna JER estis multe pli atentema procezo. La entuziasmo kaj diligenteco de la teamo donis la eblecon okazigi duan JER, kio ankoraŭ antaŭe ne okazis. Ni planis ĝin por povi iomete pli fortigi nian teamon kaj ankaŭ pridiskuti interesajn movadajn temojn. La vetero estis vere tro bona, pli ol 20 gradoj, kaj ni planis neniajn aktivaĵojn ekster la ejon, kiu estis kompreneble ne tiom agrable, ĉar ĉi foje ni ja havintus la eblecon ĝui la urbon sen problemoj pri neĝo aŭ pluvo. Mi gvidis tri diskutojn: unu pri la aktivaĵoj en junularaj asocioj en diversaj landoj depende de la partoprenantoj (ni havis spertojn el pli ol 10 landoj!), poste ankaŭ pri maljunuloj en junulaj renkontiĝoj kaj fine estis TEJO-diskuto, pri kion TEJO faras, kion ni deziras, ke TEJO faru kaj ĝenerale kiel helpi la laboron de TEJO. Mi tre ĝojis revidi ĉiujn, kaj tempo pasis tre rapide.

KKPS semajnon poste estis simila sperto por mi, ĉar venis amikoj, nur la etoso estis iom pli okcidenta, kaj mi faris la saman diskutrondon, tie nomita “Eternaj junuloj”, do, mi volis havi malsimilan perspektivon pri la aĝdiferencoj en junularaj renkontiĝoj tie ankaŭ. Por mi la diskutrondo helpis grandskale difini kion mi deziras de la IJS ĉi jare.Mi tuj ricevis novajn ideojn kaj volis ĉion rakonti al miaj kunorganizantoj, sed tion mi povis fari persone nur dum la novjara festo, kiun mi partoprenis en Győrújbarát.

Ni festis 7ope la 31-an de decembro, kaj antaŭ komenci drinki havis kelkhoran kunsidon pri IJS, JER kaj nia junulara aktiveco. La laboron ni daŭrigos la 25-an de januaro, sabate, kaj tiu kunsido daŭros horojn, kaj ni provos ĉion pridiskuti por IJS, JER, la jarĉefkunveno dum JER kaj detalojn pri niaj retpaĝoj. La tempo estis elektita tuj post la ekzamenoj de la universitatanoj kaj mi persone ankoraŭ estos en Hungario pro esplorado por mia tezo.

Vi povas vidi, ke ni ne haltas, 2014 estos plena de Esperanto por ni! 🙂 Agu por Esperanto laŭ via sperto, sento kaj volo! Mi esperas rakonti pri la maratona kunsido en mia sekva blogo.