Etikedoj

, , , , , ,

Interesa artikolo aperis ĉe la Novjorka Ĵurnalo, kiun mi tuj legis pasintnokte, kiam mi ricevis la ligilon tra pepilo laŭ rekomendo. Temas pri tio, ke de kio dependas la sukceso de firmaoj. Vi certe jam legis intervjuojn kun famuloj, kiuj nun estas riĉegaj, ke ili kredis je si mem, ke ili sukcesos, kaj do, jes, ili sukcesis. Aŭ pri la sarkasmo, ke estas du reguloj por sukcesi, la unua estas ne rakonti al homoj, ĉion kion vi scias…Do, tiu ĉi artikolo substrekas, ke entreprenistoj malsukcesas pro tio, ĉar ili mensogas. Tio estas la unua kialo (certe ne la nura). Kompreneble ekzistas ankaŭ sciencaj publikaĵoj, kiuj esploras kiuj grupoj, profesioj mensogas pleje kaj kiom ofte ktp. La rezultoj? Ni mensogas. Ĉiuj. Ĉefe tiuj, kiuj havas eksteran premon de la socio. Do: ĉiuj. Se vi diras, ke vi neniam mensogas, vi mensogas. Mia patrino estas konvinkita (certe ankaŭ ŝi legis ie), ke ne hazarde nek aperas en La Dek Ordonoj, ke „Ne mensogu!”

Tamen, kial estas problemo, se ni mensogetas? Ĉu ĝi devus iĝi la 11-a ordono? La aŭtoro argumentas, ke ne tio estas la problemo, ke vi iĝas malbona persono pro la mensogo, sed tio, ke vi forgesas pri la nuntempo. Vi provas eviti pensi pri la problemo nun, kaj anstataŭ tio koncentriĝas al la neekzistanta futuro. Vi kreas falsan realon kaj komencas vivi en tiu mondo. Vi povus prefere koncentriĝi pri la problemo, pri ĝia solvado kaj ne okupiĝi pri tio, ke kiel vi sukcesos klarigi, se oni tamen rimarkos, ke vi mensogis. Estas malfacile provi atingi celojn, kiujn vi bazas sur neveraj informoj.  Do, gravas pensi kaj agi nun. Kio okazas nun? Kio estas la problemo? Mi pensas, ke se oni ne kaŝas, ke estas fuŝoj, tiam la homoj sentas la honestecon de la celo. La artikolo iomete envolvas budhisman filozofion, dirante, ke se oni povas agi en la nuno, tiam oni pli pacas kaj pli produkteme povas pritrakti la laboron. Laŭ tiu pensmaniero, se ni mensogetas, ni ekpensas pri la futuro, kaj ne ĉeestas nun.

Eble vi jam komencas senti, kial mi volis skribi pri tiu ĉi temo. Simple ne eblas bone, fruktodone labori kun homoj, kiuj mensogas. Eĉ se ili nur mensogetas. La aŭtoro kaj ankaŭ mi pensas, ke rakontoj pri kial oni ne legis retleterojn, finfine ne venis al kunsido ktp. estas malutilaj. Ili ne helpas. Mi sentas tiel, ke mi ne povas sufiĉe ofte diri al miaj kunlaborantoj: mi komprenas, se vi ne havas tempon, ne povas veni, ne povas akcepti taskon, nur simple diru, skribu, komuniku, ke mi ne atendu vian respondon. Estas vere malfacile ĉi jare pro la tezoj kaj finstudadoj. Pasintjare la defio estis, ke mi ne konis tre bone la teamon kaj de eksterlande provis konstrui kunlaboradon por la IJS. Mi daŭre estas eksterlande, kaj mi fidas la homojn kun kiuj mi laboras. Mi pensas, ke ili scias, ke ili povas fidi min. Mi eĉ ne havus tempon daŭre kontroladi (kaj ne volus!), ĉu ili faras la taskojn, kiujn ili akceptis. Kelkfoje kompreneble mi devas rigardi-kontroli, sed ĝenerale mi priparolas taskojn kaj rezultojn kiam ni havas kunsidojn.

Kutime por la renkontiĝoj ni sendas tri aŭ kvar konfirmilojn. Unu tuj post la aliĝo, duan antaŭ la renkontiĝo kaj trian kun la financaj informoj. Por la JER/SPAMO la konfirmiloj post la aliĝo parte alvenis, sed post la kelkaj unuaj aliĝintoj praktike al neniu. Mi ne sciis pri tio kaj unue pensis, ke kial la aliĝisto ne faras sian laboron? Sed poste mi ankaŭ pensis, devas esti problemo en la sistemo, ĉar li ja kutime faras sian laboron. La problemo estis en la sistemo. Guglo ŝanĝis ion pri aŭtomataj leteroj sen averti la uzantojn. Mi ne okupiĝas pri tiu parto de la organizado, do mi ne sciis pri tio. Mi pensis, damne, ni fuŝis. Eĉ se Guglo fuŝis, ni fuŝis. Mi fuŝis. Kial mi ne vidis tion? Do, evidente mi ne havas tempon. Nek la aliĝisto por daŭre kontroli kaj pli rapide rimarki la problemon. Tio ja okazas. En la konfirmilo mi sentis, ke ni bezonas skribi pardonpeton kaj mallonge konigi la situacion. Ne eblis fari pli post la rapida sendado de konfirmiloj de la aliĝoj.

Kompreneble la temo de mensogoj, mensogetoj pensigas min pri aliaj Esperanto-organizoj, renkontiĝoj, homoj kaj okazaĵoj; kiam mi malkovris, ke oni mensogis al mi, al la partoprenantoj ĝenerale, aŭ en antaŭaj renkontiĝoj, kie ne mi estis la gvidanto de la grupo estis kaŝo de problemoj rilate al mi. Kaj mi devas konstati, ke tio okazas vere ofte. Mi nur povas instigi ĉiujn, ke prefere parolu, komuniku, skribu rekte pri la problemoj kaj defioj. Jes, estas kelkfoje terure malfacile. Sed ankaŭ vi eble povas vidi, ke kelkfoje tamen ne tiom malfacile, kiom vi origine pensis. Kredu min, la rezultoj konvinkos vin.

Ĵus estis naskiĝtago de la blogo. Jam 3 jara ĝi estas! Ne, mi ne relegis-analizis kion mi skribis antaŭ kelkaj monatoj/jaroj, kiom mi mensogis aŭ ne, sed mi pensas, ke eĉ se mi ne konsentus momente kun ĉio kion mi skribis iam ajn – tiam, en tiu momento mi provis esti honesta, kaj skribi laŭ tio, kion mi pensis ĝusta. La blogo ĉiam alcelis tion. Ne hipokritumi, ne skribi pri tio, kion mi ne vere pensas. Tamen, nun, ke mi cerbumadas, mi devis almenaŭ unufoje kompromisi pri tio, kion mi skribis, kaj tio estis pri la unua artikolo pri Muzaiko. Kaj kiam mi lasis, ke amiko influu la aperitan materialon, dirante tio kaj tio ne rajtas aperi mi ne sentis tre bone poste. Ne, ne estis mensogoj, nur simple malpli da informoj, kaj laŭ mi tute ne sekretaj aferoj. Sed mi respektis la peton. Do tio okazas tamen, kiam oni intervjuas plurajn homojn. Mi neniam aperigis ilin sen konsento kun la intervjuito. Sed tio estas alia afero, ĉu la intervjuitoj mensogas aŭ ne…

Fine venu problemo nuntempa de nia grupo de HEJ. Alvenas plendoj de okcidentanoj (jam ne en la junula kategorio), ke niaj renkontiĝoj iĝis tro multekostaj por eksterlandanoj, kvazaŭ ni ne volus, ke ili partoprenu ilin, kaj subtenas nur la hungarajn junulojn plialtigante la kotizon de ĉiuj aliaj. Mi deziras respondi al tio ĉi tie. HEJ volas ŝanĝi paŝo post paŝo la funkciadon de la asocio. Nia celo estas allogi junulojn, kaj ĉefe hungarajn junulojn. Tio estas en nia statuto, ni deziras helpi ilin ekzerci la lingvon kaj ekkoni la Esperanto-kulturon. Mi tre tre lacas (kaj ankaŭ la aliaj en la teamo), ke ni daŭre devas defendi(=mensogeti por ne ofendi la demanditon) kial la (mal)grandajn rabatojn la (malriĉaj) hungaraj junuloj, kaj ne la okcidentaj maljunuloj ricevas. Mi scias, ke en la Esperanto-mondo „mojosa” kaj „juna” havas eble iomete malsimilajn signifojn kompare al la ekstera mondo, sed malgraŭ tio mi devas substreki: ni organizas por la junuloj. Jes, tio signifas prefere sub 30. Ni mem estas junuloj. HEJ estas junulara asocio. Min vere ne interesas, se maljunuloj ofendiĝas pro tio. La daŭra zorgo pri kion pensos tiu kaj tiu homo forprenas la malmultan energion, kiun ni ĉi jare havas por fari ion eksperimentan kun UEA dum JER (t.e. la SPAMO seminario), kaj jubilean dum la somero en IJS. Mi jam skribis pri tio antaŭe, ke estas malfacile, ke mezaĝuloj ne havas siajn renkontiĝojn kaj venas al la junularaj aranĝoj por senti la junecon kaj la etoson. Bone, venu kaj amuziĝu kun ni. Sed bonvolu ankaŭ pagi por tio.