Etikedoj

, , , , , , , , , ,

Se io ne okazas nuntempe, eble mia opinio estas, ke io ja devus okazi. Kial mi skribas tion post pluraj monatoj da silento? Aspektas tiel, ke eĉ ne videblas kio okazis pasinttempe, ĉar ne indis skribi pri io ajn. Kiel ĉiam, la vero ne estas tiom simpla. Mi skribos pri kiel okazis la UEA eksperimento dum JER en marto, kaj ankaŭ pri tio kiel la IJF forprenas mian entuziasmon okazigi IJS-on. Sed unue pri TEJO.

La retpaĝo de TEJO dum la tempo de skribado denove ne funkcias. Mi supozas, ke ĝi revenos post kelkaj horoj/tagoj, sed tamen. Finfine la serĉado de nova retpaĝisto komenciĝis (kaj finiĝis). La alvoko aperis ĉe vizaĝlibro, kion kompreneble ne ĉiuj legas, kaj ne estas atingebla al neuzantoj, sed do, almenaŭ io por renovigo de tiu honto videblas. Estis kelkaj semajnoj por sendi la proponojn, finfine ne la kutima limdato estas morgaŭ sinteno. La aktiviĝo de TEJO, se io estas/okazas, tio montriĝas ĉe vizaĝlibro, sed ne tro en la retpaĝo. Eĉ se aĉa, ĝi tute ne estas ĝisdatigita, kion mi tute bedaŭras.

Mi provis trovi la unuan parton de la Konsultado por la strategio de TEJO, ĉar mi surprize vidis, ke estis alvoko por jam la dua rondo en junio por kiel pli bonigi/funkciigi TEJO-n? Mi tre ŝatas la iniciadon de tiu agado, ĉar evidente ne multo okazis en la pasintaj jaroj, la organizo malrapide mortadis kune kun pluraj landaj sekcioj. Sed mi ne komprenas: kiel bezonatas dua konsultado? Post kiam la retpaĝo denove komencis funkcii, mi decidis rigardi, ĉu estas io rilate al tio sur tejo.org? Jes, estis. Do, mi legis la longegan kaj tre titolajn ideojn kaj pensis: ĉu TEJO komune jam sukcesis tion ĉion atingi, ke jam la dua fazo bezonatas? Ne, kompreneble ne. Kial oni ne komencas fakte realigi almenaŭ kelkajn ideojn anstataŭ kolekti pliajn?

Do, reen al la konkurso pri retpaĝisto. Laŭ mi, se la organizo havas publikan (khm, preskaŭ) alvokon al posteno, tiam kiam la limdato pasis kaj iu estis elektita kiel gajnonto… do, kiel mi diru? Ĉu oni ne devus eble anonci tiun personon, kiu espereble realportos la gloron al la organizo farante propan retpaĝon? Mi skribis retleteron al la Centra Oficejo demandinte, ĉu eblus scii, kiu gajnis. Nenia respondo. Sed ne nur tion mi demandis.

Promesite por mezo de majo, la KODEJO de TEJO ankoraŭ ne estas preta – preskaŭ meze de junio. Ĝi estas tre valora raporto kiu kolektas informojn pri la Landaj Sekcioj. Saci kaj mi nome de HEJ proksimume du horojn pasigis plenigante ĝin. Ni pensis, ke se ni povos vidi la respondojn de la aliaj asocioj ni povos lerni kaj profiti de tio. Ni ĉiuj. Videble, la retadresojn oni jam komencis uzi por kelkaj retleteroj, ĝenerala komunikado, sed la raporto ne estas preta. La limdato por plenigi ĝin estis la 15-an de februaro. Se mi bone informiĝis ĉ. 20 LS-oj sendis la respondojn. Vidante la abundon de demandoj mi povas kompreni, ke daŭras pli longe pretigi la raporton. Tamen ne komprenas kial la rezultoj ne videblas post preskaŭ kvar monatoj?

European Youth Event 2014 okazis fine de majo kun la partoprenado de pluraj Esperantistaj junuloj. Ili iris por reprezenti TEJO-n. Prenante la informojn de kelkaj vl-paĝoj mi vidis, ke tiu grupo de gejunuloj tre bone amuziĝis, rigardis la urbon, festis ktp. Sed mi demandas: kio estas la utilo por TEJO? Kaj por la aliaj E-gejunuloj ĝenerale? Tiu estis anoncite kun la kutima hasta limdato morgaŭ, kaj la hungaroj pro la tre studema majo ne povis konsideri tiom rapidege partopreni, ĉefe ne varbi por ĝi anstataŭ ni. Do, niaflanke mi tute ne havas ideon kio okazis tie. Mi povas vidi ĉe la oficiala retpaĝo, ke oni provis kunhavi multajn junulojn. Bone, tion vi sukcesis. Sed kiel plu? Mi malĝojas ne vidi ion ajn pri tio, nur kelkajn junulojn tre malmultkoste festi por semajnfino. Kial la energio pri subvencipetado iras al tiaj aferoj? Kial ne koncetriĝi pri helpi la LS-ojn, fakajn sekciojn anstataŭe? Aŭ se vere tiom indas partopreni en tiuj ekster Esperantaj internaciaj eventoj kial ne videblas kio estas la valoro de tio? Mi vidas, ke unuopuloj bonfartis, sed krom tio kion oni reprezentas, se la agado de TEJO iĝas tiom ekstera?

Ekzemple kial ne helpi la redaktoron de la TEJO-Aktuale? Pro la translokiĝo de la redaktoro la aperado de la pasinta numero malfruis. Kune kun la alvoko al nia renkontiĝo, kaj post la unua limdato. Mi tute ne kulpigas ŝin, mi simple vidas, ke neniu estas helpanta, se io simile urĝa okazas. Translokiĝo ne okazas ofte. Aspektas tiel, ke ne estas rimedoj por iel tamen aperigi TA-n bontempe. Supozeble ŝi ne ricevas iun ajn helpon, alikaze iu povintus transpreni la devojn partatempe. Domaĝe. Por la IJS, JER, HEJ-aferoj estas klare kiu respondecas pri kio, tamen, se bezonatas ni transprenas kaj transdonas taskojn por provi ne forgesi aŭ malfruigi ilin.

Same pri la efikeco de la Babiladu kun estraranoj! iniciato mi ne certas. Mi vidas, ke ili disponeblas por unu-du horoj rete, kaj eblas kontakti ilin. Bone, interese. Mi volonte legus pri la spertoj, ja pluraj tiuj okazaĵoj estis. Kiuj novaj ideoj aperis? Kiu serĉis ilin por babiladi? Ĉu estas helpa aŭ informa afero? Mi vere ne kompenas por kio ĝi estas utila, sed eble mi ekscius pri tio, se estus informado. Ne estas, do mi ne scias.

Daŭrige la linion de aferoj, kiujn mi ne komprenas: kio okazas al Pasporta Servo? Antaŭ la IJF kunsidis la estraro de TEJO (en aprilo) kaj donis la taskon por aperigi la PS-on al Roy McCoy. Scias tion mi de vizaĝlibro. Tie la papera eldono de PS 2014 estas promesite antaŭ la fino de junio. Mi atendas la rezultojn. Ankoraŭ ne estas la fino de junio. Tamen, neniaj detaloj aperas rilate al la proceso, sukcesoj, defioj, nur unu leteron ricevis HEJ al la centra retadreso serĉante drupalistojn… Roy trovis nin, ĉar la retpaĝo de nia renkontiĝo, IJS, uzas drupalon. Ni malŝategas ĝin, kaj esperas ŝanĝi la programadon al alia lingvo por la sekvaj aranĝoj. Sed tio, ke oni serĉas ankoraŭ drupalistojn fine de majo ne donas al mi esperon, ke papera versio aperos en junio… Oni ja planis kaj bezonas ĝisdatigi la datenojn unue kaj per tio ne finiĝas la taskoj por aperigi libreton. Fakte, se mi plupensas: ĉu la libreto vere tiom gravas? Denove eble bone funkcianta retpaĝo helpus solvi kaj ĝenerale modernigi PS-on. Mi ankoraŭ ne vidis ĝian iam ajn bone funkcii. Bedaŭrinde.

Kiel okazas la organizado de la IJK? Sufiĉe silentas ĉio ankaŭ pri tio flanke de TEJO. Ion mi aŭdetis pri vojaĝoj antaŭ longa tempo, sed ne multon pli. La retpaĝo mem aspektas bone, multaj informoj troviĝas tie, sed la ligiloj al pepilo, G+ kaj youtube ne funkcias, al vizaĝlibro jes, sed tio ne estas publike videbla de ĉiuj. La nombro de aliĝintoj estas momente 135. Malmulte. Kion helpas TEJO pri la procezo?

Fine, mi rigardu kiel la TEJO-trejnado okazos dum IJS en Hungario. Do, kiel jam skribite, mi petis tre frue havi trejnadon dum la IJS. Unue, mi deziras helpi TEJO-n. Mi ne petis ion ajn novan, nur ke ili faru la saman trejnadon kiel antaŭe dum la JES, do nenia nova materialo devus esti pripensita, ni bezonas nur trejniston, kiu povus veni. Donus senpage la restadon por kontribui. Unue mi planis la programon, demandante kiam estus bone havi la trejnadon, tiam ni priparolis, ke mi rajtas decidi. Poste venis la peto ŝanĝi la programon al la semajnfino nur, ne dum la semajno. Do bone, mi faris tion. Poste venis la decido, ke malgraŭ la fruega peto pri trejnado, tamen ne povos veni la trejnisto. Mi scias, ke parto de TEJO-estraranoj estos en la alia flanko de la mondo pro la aliaj du kongresoj, sed mi ankaŭ supozis, ke pro mono kaj laboro, tamen ne ĉiuj sukcesos iri tien. Ili certe atendis tro longe pri la decido kaj fine la flugbiletoj tro kostis por veni por 3 tagoj al Hungario. La IJS estos tre proksime al Budapeŝto, ne estas granda peno veni al la ejo de la flughaveno. TEJO decidis elekti iun por la tasko de la jam aliĝintoj. Praktika solvo, sed ne tio estis la interkonsento. Mi ne hazarde petis jam plurajn monatojn antaŭe trejniston. Aŭ diru ne, aŭ vi ankaŭ komencu pli frue plani. Kompreneble 2 monatojn antaŭe oni ne trovos malkostajn flugbiletojn. Sed eble 6 monatojn pli frue jes. La rezulto estas, ke ni ne povas plej efike varbi por la trejnado, ĉar ankoraŭ ne haveblas informoj pri ĝi. Ni ne povas doni detalojn pri la tipo de programeroj dum ĝi al la Esperanto-mondo. La trejnisto partoprenos la tutan semajnon, sed mi ne refaros la programon, ŝanĝi denove? Malbona ideo kaj troa laboro. Same interesus min kiel funkcias, sukcesas la rettrejnado, kiun TEJO ofertis en marto pri negocado. Taskoj kaj klarigoj rete, iu tipa trimonata aktivula trejnado. Ĝi devus nuntempe finiĝi. Kiom da aliĝintoj estis/estas? Kiel evoluas la lecionoj? Kiel fartas la eksperimenta fazo? Pri tiaj aferoj eblus vere multe lerni, se ni aŭdus pri la spertoj de la trejnistoj. Sed nek tio okazas.

Mi demandas: kial ne? Ni vere ne tre scias, kion TEJO faras krom kolektado de ideoj. Eĉ ne ĉe vizaĝlibro, nek ĉe pepejo, kiu estus tre rapida 140 karaktera mesaĝo simple ĝisdatigebla, nek sur la retpaĝo. Mi tre bedaŭras tion, ĉar mi serioze pensas, ke se ni scius-vidus pli pri la aktiveco de la oficiale tutmonda organizo, aŭ almenaŭ mi ne ekhavus la ideon, ke ĉio nur komenciĝas, sed fakte nenio donas rezultojn. Verdire TEJO ne estas la unusola, kiu donas la impreson, ke multe, multe pli da homoj parolas pri la aferoj ol faras ilin. Mi denove ricevis retleteron pri kial mi ne lasas helpi la maljunulojn helpi la organizadon? Sed kiam mi demandas fakte kiajn taskojn ili imagas, ke povus pli bone fari por junulara renkontiĝo ol la junularo mem tiam ne venas respondo. Alia retletero povas doni (tute ne helpajn) saĝajn ideojn pri kiel organizi, ekzemple per listado de homoj, kiuj kapablis bone organizi antaŭ dek jaroj. Ĉu ili helpas organizi nun? Evidente ne. La laboro devas esti farita nun, ne en 2004. Mi pensas, ke mi scias, kion mi faras, kial kaj kion mi organizas. Ankaŭ mia teamo. Nur du semajnoj restas, kaj mi estos la lasta en la vico kiu finstudas por la jaro. Nekredeble kiom rapide pasas la tempo kaj kiom da homoj daŭre provas forpreni tiun malmulte da, kion mi uzas por organizi. Kiam ili komencos labori anstataŭ paroli?