Jam estas septembro. Eĉ preskaŭ jam tio estas for. Jam for? Kie damne forflugis la tempo? Kaj jes, 3 monatoj sen publikado de miaj pensoj, la stato de la E-junularo el mia vidpunkto kaj la okazaĵoj antaŭ, dum kaj post la IJS. Domaĝe, indus skribi pri la Info-tablo ĉe la placo Deák, la pensoj pri la truo inter la junularo kaj la 60+ jaraj E-istoj, la manko de la meza aĝgrupo, la planoj, la ŝanĝoj, la komenco de la fino de la ĝisnuna HEJ, la pola-germana-hungara kunlaboro aŭ ne, IJS aŭ ne, aŭtuna JER, tamen ne, eble HURA, malbona tempo, ĉu kun la poloj io? Ne, ni ne gajnis ĉe la viŝegrada fonduso. Eble io tamen dum tiu semajnfino, ne, tamen ne… IJS-fina priparolo, malproksime de la fina venko. Do venu fragmento kion mi skribis 3 tagojn post la fino de la 25-a Internacia Junulara Semajno en Horány.

„Mia amikino demandis min hiearŭ: ĉu ĉi jare vi sukcesis havi semajnon sen ostorompiĝo? Ne, ni ne sukcesis. Unu partoprenanto eĉ alvenis kun rompita ŝultro. Nenio por riproĉi, kompatinda! De organiza vidpunkto aĉas per tio komenci la problemosolvadon. Dum tiu ĉi IJS mi pensis la antaŭlastan tagon: mi vere volas, ke tiu ĉi renkontiĝo finiĝu baldaŭ. Ne baldaŭ, fakte tuj. Ĉu eblas, ke ĝi finiĝu tuj? Mi sidis en la gufujo, kiu estis centre de la ejo, do homoj tre ŝatis babiladi tie, kaj kompreneble ankaŭ la fridujo kun bieroj troivĝis tie. Do, mi estis tie, kaj pensis, kia semajno! – dum la aliaj provis sekiĝi post la akvobatalo.
Kelkfoje mi surpriziĝas kiom naiva mi estas. Aŭ eble tio signifas nur la esperon, ke mi havos tempon skribi, klarigi, pripensi kaj analizi la okazaĵojn en mia blogo. La JER en marto estis vere granda sukceso, kaj mi volonte estus pli detala pri tio, sed nun jam pasis tro da tempo. Do, ni rigardu la faktojn: priparolo kun Stefan MacGill de UEA en oktobro 2013 alportis la kunlaboron en marto 2014. La nova Seminario Pri Aktivula Maturigo (SPAMO) bezonis lokon kaj renkontiĝon. Ni proponis la printempan JER en Horány, ni planis fari ion aktivulan ĉiu kaze, kaj rezulte tiel ni kunigis la du aferojn. Ni ricevis tre densan kaj altkvalitan seminarion, la prelegistoj kaj kvar aktivuloj subvenciojn; UEA ricevis retpaĝon, organizadon de la loko, aliĝilo kaj surlokan helpon de HEJ. Estis vere bona kunlaboro kaj do, nia renkontiĝo estis la kobajo de tiu (SP)AMO projekto. Tiom sukcesa kobajo, ke jam la 4-a seminario okazos dum la Itala Kongreso fine de aŭgusto! Mem la loko, kie ni organizis la printempan semajnfinon estis la sama loko kiun ni uzis por la IJS. Tio estis tempo- kaj energiŝpara metodo por prepari la someran eventon. Estis tre oportune havi grandan teamon de 12 homoj kaj tiel la taskoj sufiĉe bone povis disdoniĝi, krom kelkaj evidente pli grandaj pecoj de la organizado. Tamen la esenco estis, ke ekzemple mi ne devis okupiĝi per malgrandaĵoj dum la semajno. Kio ankaŭ signifis, ke post la pasinta jaro la spertoj de la teamanoj pli granidĝis kaj mi povis fini ĉiujn miajn manĝaĵojn, kompare al la IJS en Tiszafüred, kiam mi foje ekstaris sesfoje de apud mia supo dum tagmanĝo kaj la dua plado jam estis for post la fino de la manĝotempo. Preskaŭ la aferoj okazis de si mem, kaj la etoso en la organiza teamo ankaŭ estis tre agrabla, eĉ pli ol pasintjare, malgraŭ tio, ke ni ne ofte renkontiĝis kiel grupo, ne manĝis ĉiam kune, nur kelkfoje estis samtempe en la organizantejo.
Do kial mi volis jam antaŭ la fino, ke ĝi jam ĉesu? La respondo estas tre simpla: mi estis vere multe tro laca. Se mi pensas pri tio, ke mi retranslokiĝis post kvin jaroj eksterlande hejmen, al Hungario, nur 3 semajnojn antaŭ la IJS, mi diplomiĝis 2 tagojn antaŭ ekiri kaj havis ekzakte tiujn 2 tagojn por kunpaki mian 3 jaran vivon en Amsterdamo, repentri la ĉambron, forĵeti, donaci aĵojn, fini oficialajn kontraktojn, elregistriĝi de la nederlanda ŝtato kaj fakte ĝoji, ke mi sukcesis… la tempo ne sufiĉis por tio. Kiam mi finis mian lastan ekzamenon plej fine de junio la sekvan tagon mi sendis leteron por laboralvoko. Mi ricevis inviton por intervjuo kaj dum la organizado, elpakado hejme mi provis prepariĝi por ĝi. Mia korpo signis: mi tuj malsaniĝis post mia reveno, ĉar mi devintus ripozi. Do, jes, mi sciis tion, sed IJS estos post 3 semajnoj, ne eblas ripozi, nun, ke mi finfine estas hejme kaj povas koncentriĝi ne pri studado, translokiĝo ktp.
Mi ne ricevis la laboron, malsane mi ne estis sufiĉe konvinka dum la intervjuo, kvankam mi sentis, ke mi havis ŝancon. Sed post tio ne eblas tro malĝojiĝi ĉar aliaj aferoj atendis min. La laceco pli kaj pli abundiĝis, tute ne surprize. Do, mi estis mortlaca jam ĉe la komenco. Tion malhelpis, ke malgraŭ la interkonsento kun la ejo, ankoraŭ la antaŭa grupo tagmanĝis, kiam ni jam devintus starigi la akceptejon. Ni ne povis vidi, ke estos problemoj kun la printilo, kaj perdis multe da tempo per tio, la belegaj ŝildoj aspektis aĉe, fine la homoj havis nur blankan papereton anstataŭ la bela desegnaĵo. Do tiuj malgrandaĵoj pli kaj pliiĝis tago post tago.

Nun, ke la renkontiĝo finiĝis la teamo ne restos la sama…”

Kaj jes, tie finiĝas mia rapida rezumo de la semajno. Ne estas tempo aŭ energio por skribi pli nun. Mi daŭrigos…

Advertisements