Etikedoj

, , , , , , , , , ,

Revenante de JER mi tuj komencis labori. Mi ne plu estas en la estraro de HEJ, kaj ne plu kunordigas la IJS-on. Nun mi devus-povus iom ripozi. Kiam mi estis tre juna aktivulo en la IJS-teamo (15jara proksimume), mi cerbumadis kion mi sentos kaj kiajn pensojn mi havos kiam mi estos jam proksime al la 30-jara limo de junulara movado. Mi havis plenan respekton al la spertuloj en la teamo tiam.

Ne, mi ankoraŭ ne estas 30, eĉ ne 29. Nur 27, sed post kelkaj semajnoj jam 28, kaj tiuj demandoj venas pli frue laŭ mi, kiam oni jam vidas la ‘finon’. Kelkaj homoj firme decidas kiu renkontiĝo estos la lasta, kelkaj abrupte forlasas la movadon dirante nenion, kelkaj iĝas gepatroj kaj iom paŭzas, poste revenas, aŭ neniam paŭzas kaj kunportas la bebon, infanojn al la junuaraj renkontiĝoj. Kelkaj ne forlasas la junularan movadon kiam ili iĝas ĉ. 30 aŭ 40 jaraj.

Kial estas tiom malfacile scii, kiam oni finu? Laŭ mi parte tial, ĉar oni ne volas esti konsiderataj maljunaj, kiam oni fakte estas ankoraŭ junaj. 30 jara homo estas junulo. Due, kio atendas aktivulon post la junulara movado en la plej granda parto de la mondo? Nenio. Kiam oni estas 60 jaraj, jes, denove, estas tiuj kluboj, kie semajne unufoje aŭ monate vidas manplenon da aliaj maljunaj E-parolantoj. Sed se oni ne havas denaskulon, aŭ vivas en Germanio/Francio mi ne vidas vere bonajn renkontiĝojn, kiuj ne mortigus min per enuaj prelegoj.

Fakte ĉu oni entute finu? Aŭ simple restu? Ni vidas ekzemplon por ĉiu kategorio.

Do, kio okazis? Post la IJS pasintjare mi diris sufiĉe firme al la teamo, ke eble mi kunordigos unu lastan IJS-on en 2015, sed mi ne nepre farus tion, ĉar oni jam devas pripensi en la teamo, ke kiu transprenos la taskojn. Ankaŭ mi povus diri/sugesti, kiu faru tion post mi, sed tio estas volontulado, ne laborejo. Poste venis la tuta kunlabora mizero pri la JES, kaj tio vere plene fuŝis miajn planojn por la IJS. Mi ankoraŭ rapide(=malrapide) trovis ejon por la IJS, ni pretigis bazan retpaĝon kaj aliĝilon, sed mem la organizado ne okazis, ĉar niaj energioj forfluis en la direkto de la JES. Mi devas diri, ke mi tre ĝojas, ke ni komencis organizi tiom frue ambaŭ renkontiĝojn, ĉar la daŭro de la organizado estas multe-multe pli longa, ol mi originale pensis. Tutnormale, ni neniam laboris kune, ni ne konas vere bone unu la alian en la tutinternacia teamo, ni ne scias kiel la aliaj laboras kaj kiaj prioritatoj estas. Dum la JER ni tre bone sukcesis priparoli multajn aferojn kaj nun la JES jam havas teamon en mia kapo. Pri tio mi tre ĝojas.

Tamen, estas fino de epoko por mi. Kaj nun mi rezumas. Mi skribas manlibron por la HEJ-aktivuloj. Kaj pripensante, strukturante ĝin mi iĝas pli kaj pli kolera: la IJS ekzistas de 28 jaroj, la JER de eĉ pli! Kiel tio povas esti, ke la antaŭaj aktivuloj ne pensis pri tio, ke oni devus rezumi la konon pri la renkontiĝoj, propre arĥivi kaj centrigi la informojn? Ne nur parte, ne nur kelkajn temojn, sed profunde, de la bazoj pri la jarĉefkunvenoj, financoj, kotizoj, kutimoj kaj plenaj strukturoj. Kial neniu pensas pri tio, ke antaŭ foriri oni devas arigi la konon? Ni scias ekde Foucault, ke kono estas forto, potenco. Rigardante tiun tre bazan pensmanieron mi povas pensi pri kelkaj aferoj: aŭ oni volas teni tiun konon por si mem intence, ke oni dependu de tiu persono (kiu havas ĝin rilate al io ajn en la E-movado en Hungario), aŭ oni ne havas sufiĉe da kono (tio neniam estas vero, se oni nur unufoje faras gufujon dum renkontiĝo aŭ gvidas kurseton jam oni havas spertojn por komenci skribi ion), aŭ oni tute pigras transdoni, aŭ oni pensas, ke tio ne tiom gravas, ke oni jam tamen scias tiujn aferojn, estas evidentaj, ne bezonatas pli da klarigo. Pluraj homoj forlasis la movadon pro ofendiĝo, pro laciĝo, ne pro propra volo, nek tio helpas la aferon.

La nuna stato de la movado montras, ke la kono perdiĝas. Mi povas vidi arĥivojn ekde 2010 (elektronike) pli malpli, kaj provas nun ĉion kunigi kaj havi en unu loko. Feliĉe mi ne povis forveturi iom ripozi en Londono ĉi semajne, do havas aldonan 3 tagojn libere labori pri tiu grandega projekto.

La demando revenadas: kial neniu faris tion antaŭ mi? Plene de konscio, ke mi ne volas lasi tiujn vere talentajn junulojn sen ajna transdono de informoj (ili mem multegon scias, nur dise-mise), kaj volas fari kiel eble plej bonan laboron, mi konkludas, ke tio estas la bazo de la problemo. Ke ni, spertuloj, kiuj havas proksimume 15-20 jaran junularan movadan memoron en la kapo povintus jam antaŭ longe fari tion. Teĥnologio nun helpas, sed ne nepre bezonatas. Oni plendas pri la malapero de grandaj generacioj de organizantoj en Germanio, Francio, Italio (kaj Hungario) sen pensi pri tio, ke oni havas respondecon ne nur dum la organizado, sed ankaŭ poste. Mi ne diras ĉefe poste, ĉar tio ne veras. Sed damne, laŭ miaj standardoj oni ne rajtus simple foriri kaj neniam rerigardi. Se oni konas la recepton por sukceso bv. tiam transdoni tion. Iel ajn. Sed faru. Ne poste venu kaj riproĉu: en mia tempo…

Kaj nun, ke mi vere pensas pri tio, kaj rememoras homojn, kiuj gravis(?) en la junulara movado (ne nur en Hungario!), do, plej multaj volis, ke ili manku, kvankam la afero de organizado kaj etoso estas ne tiom malfacila kiom mistera oni provas igi en la imago de homoj. Jes, bezonatas homoj kun karismo, bezonatas tiuj, kiuj faras la etoson, etoso ne iĝas de si mem, mi jam skribis pri tio. Tamen, multo dependas de alio. Pli ol la duono estas la laboro antaŭe. Kaj se oni malspertas, jes, simple oni sekvu liston. Recepton, kiu funkcias. Imporvizado funkcias nur se oni havas jam la bazojn de la renkontiĝo kaj sperton(!). Oni ne povas 90%-e, aŭ eĉ 50%-e improvizi kaj plene kalkuli je karismuloj. Ĉefe, ke bezonatas nur unu, ĉar du karismuloj ne vere funkcias en unu malgranda renkontiĝo. Tiu persono povus (se bezonintus) kun ĉiu karismo de la mondo balanci plene fuŝitan sonsistemon, financon kaj bushoraron de unu renkontiĝo sole? Mi dubas.

Bone, mi iom foriris de la temo de la teamo. Kial mi nostaligas kaj malĝojas? Do, ĉar mi neniam vere estis parto de la teamo de la hungaroj. Mi ĉiam sciis tion, sed nun, ke la aferoj iom post iom finiĝas por mi, tion eble mi povas nun jam plensobre (kun glaso da vino en unu mano) deklari. Komence, mi estis tro juna en la teamo. Ĉiu estis almenaŭ 5 jarojn pli aĝa ol mi. Kaj malgraŭ tio, ke mi konas plurajn denaskulojn samâgajn (aŭ nur iomete pli junajn ol mi en Hungario), ili neniam aliĝis al la organizantoj samtempe kiel mi. Ne scias kial, sed ne. Do mi ne havis samaĝulojn. Poste mi kunordigis la IJS-on (2007), kaj tie venis la glacia duŝo. Evidentiĝis, ke tiuj, kiuj povintus helpi min kaj tiuj, kiujn mi fidis, ne kapablis bone toleri, ke mi ne plene fiaskas kiel organizanto kaj bezonas helpon nur se petas. Ne nepre volis ricevi bonintencajn ofertojn kaj helpon. Do, ili simple decidis fuŝi tutan renkontiĝon pro envio. (Ne sukcesis.) La malfortaj ne kontraŭstaris, kaj mi restis staranta kun 3 homoj fine. Ataki min kiam samjare mia patrino batalis kanceron kaj finfaris ĥemoterapion estis unu el la plej fiaj aferoj, kiu povis okazi al mi en mia vivo. Tiu traŭmo daŭre restas kun mi. Kaj mi ne vere volas pardoni tiun agadon. Mi nun jam komprenas kial okazis, ke ne estis mia kulpo, sed tio estas vera rememorigilo por la futuro. Ne surprize mi ne volis resti/ne restis en la movado poste. Mi tamen revenis helpi en la IJK en Sabatejo en 2008. Sed kial? Kiom stulta mi povis esti? La sama afero okazis al mi. Mi simple esperis, kaj la samaj homoj perfidis min. Poste mi translokiĝis al Anglio, provis rehelpi en 2010 por la IJS, sed la juna-nova teamo ankoraŭ ne batalis por mi. Tio ne estis tiom surprize, sed mi prefere ne restis. 2007 kaj 2008 ankoraŭ tro vive estis en miaj pensoj.

Post kelkjara forestado venis kaj foriris multe da homoj, kiujn mi ne ek/konis. Kaj poste kiam mi jam sentis, ke sufiĉe da tempo pasis, tiam revenis al la HEJ-teamo. Sed eĉ post 14 jaroj mi diras, ke mi ne vere estis parto de la teamo. Se mi estis tro juna, pro tio, se mi devis kunlabori kun memdeklaritaj gravuloj do, pro tio, poste paŭzo kaj foresto kaj fine, jes, en teamo, sed eksterlande kaj nun mi estis maljuna ero de la aktivuloj. Do la tuta esenco de la afero por mi forestis la tutan tempon. La teamo. Le etoso de teamo, aparteni al ĝi. Mi ŝatas labori en teamo. Esti kune, pensi kune, fari kune. Persone. Ne rete, ne skajpe, retletere, telefone, mesaĝe. Persone, babilante, ridante, kunpensante, frenezajn ideojn ĵetante en la diskutojn. Tio estas la vera bobelo de la movado por mi. Kaj tio mankis la tutan tempon dum mi aktivis. Tial mi ne vere povis ekaktiviĝi en JEB, kiam mi vivis en Anglio, nek en Nederlando. Nenio komparis al la sperto kaj entuziasmo, kreivo en Hungario. Mi ne volis komenci ion vidante, ke mi ne restos sufiĉe longe por helpi. Bedaŭrinde. Kion ni havas nun en HEJ, tio estas vere forta, kaj kiel mi jam menciis tion antaŭ kelkaj monatoj: mi ne lasos iun ajn fuŝi tiun teamspiriton.

Talentaj, junaj, entuziasmaj, saĝaj, kun eĉ pli novaj ideoj kaj vera kompreno kiel fari la aferojn, la volo lerni kaj vidi kian profundan valoron Esperanto kaj ĝia movado havas. Do ĝuste pro tio kiam mi ricevis tre ĉarman leteron kun la metaforo, ke mi staru sur la monteton kaj gvidu la teamon denove, mi prefere demandis: kial ne vi faru tion? Vi staru sur la monteton! Kaj ili faris. Finfine estas ne nur mi. Ni staras kune.

Advertisements