Etikedoj

, , , , , , , , , , , , , , ,

La afero estas, ke ĝis nun vere malofte mi pensis pri tio, kiel tuŝas homojn kion mi skribas. Eble tri aŭ kvarfoje profunde cerbumis, ĉu mi vere kuraĝu tion kaj tiel meti en la reton, kiel mi skribis, vidas kaj pensas. Ĉu mi publikigu? Fine mi ĉiam publikigis. Kial ne? Ne multe da homoj legas mian blogon, sed tamen, oni ne volas intence insulti aŭ ofendi homojn. Mia problemo kutime ne kun la personoj estas mem, sed kion ili faras aŭ ne faras. Kaj tio estas grava diferenco. Mi ne okupiĝas pri homoj, kiujn mi ne ŝatas, nur se iel iliaj agoj alkroĉiĝas al mia vivo. Kaj tio ĉi tie signifas al mia E-vivo, do organizado, agado kaj ĝenerala movadumado.

Sed nuntempe tio iomete ŝanĝiĝis por mi, kaj feliĉe mi ne havis tempon skribi pri tio pli detale. Tio: ke mi ne nepre tiom kuraĝe parolus pri aferoj. Nun, ke mi fakte skribas, mi konkludis, ke mildeco ne helpas, se iu diras, do estu tamen mi.

IJS, kaj ke mi transdonis la kunordigadon al Laĉjo igis min ŝalti al aktiviĝo nivelo 5, de nivelo 2 mi dirus, ĉar mi ne volas perdi la scion, kiun mi havas. Komencis tuj skribi manlibron pri la organizado kaj kun iom da helpo kreis sekretan retpaĝon por la HEJ aktivuloj pri la aferoj de nia asocio.

Kompreneble al mia aktiveco aldoniĝas ankaŭ la kunordigado de JES, ke ni ĉiuj jam volas, ke la aliĝilo aperu kaj ni povu vidi ĉu homojn entute interesas la renkontiĝo, se ĝi estas en Hungario. Fakte ekde ni anoncis, ke ĝi estos ĉe ni, mi ne povis paroli kun homoj persone ekster miaj propraj aranĝoj (nek mono, nek tempo partopreni aliajn) por vidi kion la ĝenerala publiko pensas pri la ideo de JES ekster la du gepatraj landoj: Pollando kaj Germanio.

La afero tial damne gravas al mi, ĉar la trarigardado de arĥivoj (2010-2015) por la HEJ-libro (dev)igas min rigardi la evoluon de aferoj. Mi relegas IJS-kunsidojn de la tempo kiam mi ankoraŭ ne revenis al la teamo ĝis la pasinta IJS-ferma organiza kunsido kun rimarkoj rilate al eventuala kunlaboro kun PEJ kaj GEJ. Mi skribu tuj la esencon: kio ajn okazas, ni ne kunordigos la renkontiĝon. Ni skribis kiajn aferojn ni povas akcepti: lokan organizadon, ekskursojn, eble iun vesperan programon, sed ne pli. Tio estis klara kaj komuna decido, kaj nun mi vere devas pensi kiom rapide ni alvenis de kunordigado ne (fino de aŭgusto) ĝis ni kunordigos (fino de oktobro).

Gravas, ke ni estis envolvitaj en la komenco kiel helpantoj, kiuj simple metas la renkontiĝon en inkubatoron laŭ mia vidpunkto. Ĉar ni rigardu la aferon de pli proksime: kion aldonas kaj kion forprenas la fakto, ke la renkontiĝo ne estas en la du landoj de ĝia originala difino kaj kunlaboro? Denove: laŭ mia vidpunkto tio estas bona afero, ĉar ĉio, kio bone funkcias dum JES povas esti sendependa de la lando, se ĝi estas bone difinita kaj precize priskribita. Sed, kaj tio estas granda SED, se la renkontiĝo gravas pro la fakto, ke germanoj kaj poloj organizas ĝin, tiam kio estas JES en Hungario? La elekto estas la jena: aŭ oni uzu la renkontiĝon por montri, ke eĉ en Hungario videblas la esenco de JES aŭ oni uzu tiun unu jaran ripoztempon por ludi per la renkontiĝo: kio okazas, se ĝi estas forprenita de la originala loko? Kiel ĝi ŝanĝiĝos? Kio influas la veran spiriton de ĝi? Evidente gardi la originalan ideon bezonatas pli da laboro de la germanoj kaj la poloj, kune kun la grava demando:

Kio estas JES?

Mi demandis tion sur la paĝo de JES en vizaĝlibro hieraŭ kaj do venis respondoj, kiuj priskribas bonan IS-on aŭ AS-on. Kiam mi petis plurfoje la GEJ-anojn doni al nia oficialan vidpunkton pri la renkontiĝo en Hungario simple ne venis respondo. Ankoraŭ en oktobro ili plene rifuzis eĉ diskuti la ideon, ke ĝi estu en Hungario, kiam la pola flanko jam plene kapjesis pri la portempa translokiĝo por unu jaro. Ne estis (bona) komunikado inter ili. Intertempe evidentiĝis, ke la germanoj vere volas tion priparoli nur dum la IJK en aŭgusto. Sed tamen ja estis peto de la kune teamo (ĵurnalo de la germana junularo) sendi ideojn pri la futuro, ĉar estis publika alvoko envizaĝlibro pri tio. (Bedaŭrinde mi ne trovis la eldonon aŭ la respondojn ie ajn – mi elkore dankus, se iu informus min.)

Laŭ la logiko kaj la sinsekvo la sekva JES estos jam en Germanio. Oni laŭdire jam eĉ komencis ĝin pripensi/organizeti, sed mi scias vere nenion pri tio. Kial tio gravas entute nun, se la hungaroj ne plu envolviĝos en la organizado post 2015?

Tial gravas, ĉar multo dependas de la pasinteco, kaj mi sentas tiel, ke ni havas respondecon pri la futuro. Mi devas diri al vi, mi estas en malkomforta(=aĉa) pozicio momente. Ĉar laŭ la nombro de la hungaroj en la teamo kaj la dividita laboro oni povus diri sincere al ni: pardonu, ni mortlacas pro la pasinta jaro (troas ambaŭ IJK-oj germana kaj pola), fakte faru kion ajn vi volas, se estos vintra IJS, kaj nomiĝas JES, do ne gravas, ĝi reestos en niaj landoj ĉiukaze la sekvan jaron. Kaj tiam tio povus esti (bona) kialo aŭ klarigo al la granda publiko. Sed por tio, ke la renkontiĝo ne estu tro hungara, kion ajn tio signifas ni bezonas, ke pli da nehungaroj kaj ĉefe antaŭaj organizantoj envolviĝu en la organizadon. Almenaŭ helpe, almenaŭ en la komenco. Momente tio ne vere okazas. Samtempe mi tamen havas tiun senton, ke mi devas respekti la regulojn de JES, la tradiciojn kaj kio ajn JES estas.

Sed kio estas la JES? Ne la IS, ne la AS, sed la JES?

Al tiu demando mi ankoraŭ ne vere ricevis respondon. Mi bezonus eble 4-5 gvidpunktojn por la organizado, ke Stela, vi faru kion ajn vi volas, sed respektu, ke ekzemple la silvestra balo estas tia, la taga programo tio, la kursoj tia kaj la ĝenerala intenco tia. La germanoj montras siajn dorsojn al mi, ne respondis ĝis nun al ajna retletero sendita al la antaŭaj organizantoj, kaj nek la poloj vere klaras pri siaj ideoj. Tio evidente zorgigas min. Ĉar se ne estos ia kion oni volas, tiam ni fiaskos. Kaj mi ne volas fiaski. Mi volas, ke 300 homoj venu, amuziĝu kaj festu la kulturan buntecon de junulara Esperantujo. Sed mi sentas, ke oni ne fidas min, ke ni povos tion fari. Sed samtempe ne estas gvidlinioj. Vere stranga situacio prezentas sin. Mi evidente pli volonte klonus antaŭajn IS-ojn. Ne ĉion, sed plejparte pro ĝia etoso IS-on, AS-on pro tio, ke ĝi malmultekostis kompare al la IS.

Ah, jes, la kostoj. Do, se ni pensas pri la pasinteco de la JES, Saci kaj mi firme diris, ke ni ne organizos sen finkalkulitaj JES-oj 1-4 almenaŭ. Ni ricevis promeson, ke tio jam estas preta. Intertempe evidentiĝis, ke la 4-a finkalkuliĝis nur nuntempe. 5, ni ne scias, 6 finiĝis antaŭ ne tiom longe. Sed tamen. La IJS-finkalkuladoj pretas maksimume 3 semajnojn post la fino de la renkontiĝo. Do, jes, mi havas klare aliajn standardojn. Denove: kial tio gravas? La renkontiĝo estos en alia lando. Prave, sed mi persone ankoraŭ neniam okazigis tiom grandan renkontiĝon kaj ĝuste pro la tradicioj, mi ŝatus vidi tradician buĝeton por almenaŭ havi ideon pri la kostoj. Sed tiujn informojn ni simple ne ricevis… kiam? Tiam, kiam ni provis plani la buĝeton kaj estimi kotizon, kaj ni daŭre malfruis (de la JES, ne tiom grave, de la IJF, damne jes grave) kaj tio estis aĉe. Ke ni komencis ĝusta tempe, iom tro frue, (mi aŭdis la kritikojn…) kaj tamen ne havis retan aliĝilon por la itala renkontiĝo. Malĝoje, sed ne okazis tragedio.

Tio estas unu afero pri la planado por la ĉi jara, sed ekzistas la futuro ankaŭ. Mi povas imagi 2 scenariojn rilate al nia kontrakto kun PEJ: aŭ ni dividos la profiton, se estos entute, aŭ ni trionigos kaj planos ion ankaŭ por la futuro de JES. Ĉar tiu JES en Hungario estas kvazaŭ paŭzo, iu granda T, tempo por pripensi: kiel plu? Tiu kiel plu ne de mi dependas, sed se la rezulto de la hungaria JES estos, ke fakte “neniel aŭ “kiel ajn ĝi sukcesos, ni ne scias, ni okazigos iel” tiam mi vere ĉagrenos. Ĉar ne tio estas la celo nun. Mi vidas de propra freŝa sperto kiom malfacilas komuniki internacie. Estas terure. Ni devas solvi tiun obstaklon tre rapide, sed ni tamen havas ankoraŭ kelkajn semajnojn por varmigi niajn rilatojn, tamen, mi, persone bezonas iun pli firman ideon pri tio, kion mi kunordigas. Momente krom la teĥnikaĵoj mi ne scias kion mi vendas. Do rilate al tio ni havos privatan kunsidon kun ĉiuj antaŭaj organizantoj de JES meze de majo por diri kion ili pensas: kio estas la realo, nuno kaj la futuro de la renkontiĝo? Mi ekscitite atendas la respondojn.