Etikedoj

, , , , ,

Mi ne vere komprenas kio okazas nuntempe. Aŭ se mi tamen komprenas, tiam ni vivas en tre strangaj tempoj, kaj mi ne vere emas pli labori por la Esperanto movado. Do, kompreneble tio estas facile atakebla frazo, oni povas pensi, ke oni simple devas provi, daŭrigi kaj puŝi pli. Mi pensas, ke ne. Estas tempo, kiam oni simple ne volas fari pli. Eĉ kiam oni jam ne plu lacas, kaj povus semajne 1-2 horojn facile dediĉi al ajna organizado, aktiveco.

Ĉi tie mi ĉesis skribi post la komencaj linioj… kaj venis la tragedio en Parizo.

Daŭrigo: do, mia emo agi ne vere estas ĉe la aktiveco kaj plenforta entuziasmo-laboremo kie ĝi estis antaŭ jaro. Mi vidas la disfalon de la eŭropa movado, kaj ĝis nun provis fari ion kontraŭ ĝi montrante pozitivan ekzemplon. Estu en teamo, bonhumore agu, varbu. Organizu renkontiĝojn, malgrandajn, grandajn, ne gravas. Ĝenerale uzu la lingvon.

Sed. Estas tiom da fortoj kontraŭ vi. En la movado. En via lando. Hungario ne estas speciala kazo. Sufiĉas unu-du homoj kiuj pensas, ke ili estas la mezo de la mondo, kaj se vi ne konsentas kun ili, tiam komencas tiun vere venenan kampanjon kontraŭ vi. Ne sufiĉas vin simple lasi sole, lasi labori. Ne. Mi konas plurajn urbojn, kie estas diversaj E-kluboj pro tio, ke oni simple ne povas kunlabori. Tiu egoismo aperas en tiom da lokoj, ke tio estas surprizo, se ie ĝi ne aperas. Ĉiam estas iu, kiu klarigas kial povas aŭ scias… kiel pli bone fari kion vi faras. Sed nur klarigas, forprenas vian energion, sed neniam helpas, subtenas, antaŭenigas.

Kaj la afero estas ke E-parolantoj ankaŭ estas homoj. Homoj en siaj socioj, societoj, landoj, urboj, kampoj. Kaj bedaŭrinde paroli Esperanton ne donas ajnan protekton kontraŭ via propra fieco. Kio estas vere terure. Kiom ideal(ism)e estus tio, ĉu ne? Oni pensus, ke tiu lingvo por la komunikado estis farita ĝuste por tio. Por la strebo, ke ni komprenu unu la alian. Nuntempe ne tiel aspektas. Kiel denaskulo, multege da aferoj estis memkompreneblaj al mi, kiel esti interesita pri aliaj kulturoj, havi iun vere intiman, personan enkondukon al aliaj landoj kaj lingvoj tra miaj amikoj de/dum la renkontiĝoj. Mi ne dubis, ke vojaĝi eksterlanden estas io malinteresa. Tio sonas eble amuze, sed multaj hungaroj pensas, ke estas bone hejme, do kial iri alien?

Kion mi ne komprenis kiel denaskulo estis la originala ideo de la lingvo, rilate al paco kaj interkompreniĝo. Do jes, ni ĉiu parolas E-on, do ni bone komprenas unu la alian. Sed kial ne la anglan? (Tiun demandon mi ne komprenis dum jaroj. Kiel la angla rilatas al ĉio?) Kial tio ne sufiĉas, ĉu ne? Tio estas nuntempa demando. Sed en mia vivo, la demando estis starigita al mia patrino: sed kial vi ne instruas la francan? Ŝia patro estas ja franca, ĉu ne? Do, jes, tio estas unu el la plej grandaj tragedioj de mia vivo. Mi bele komencis lerni la francan, same kial E-on. Legi kaj skribi. Kiam mi estis 5 jara. Nun mi parolus la lingvon, se mia patro havintus iom pli da tempo instrui min. Tio estis la plano. Sed ne sukcesis.

Reen al Parizo. Nuntempe mi ĉiu tage pensas pri tio, ke mi tamen deziras havi mian francan naciecon, kaj mi scias, ke ĉe vizaĝlibro la solidarecon por la parizaj okazaĵoj signifas la franca flago, sed mi uzas ĝin por pensi pri mi mem kiel franco. Tio estas iu aparta historio, nur la mia. Bezonatas flagoj por la aliaj teruraj okazaĵoj, diras pluraj homoj. Ili pravas. Sed tio estas alia historio.

Eble nun, kiam ni vivas en tiuj militaj tempoj (fakte, kiam ni ne vivis en militaj tempoj?), bezonas ni, E-parolantoj kunveni. Tiuj, kiuj teorie parolas la lingvon de paco. Ĉu ni memoras ankoraŭ tion? Evidente por mi plej kortuŝa estis la parizaj atakoj, ĉar tie vivas plej multe de miaj amikoj, kompare al Bejruto, kie mi konas neniun (aŭ pensas, ke mi konas neniun), aŭ Ankaro, kie fakte estis surloke miaj nunaj studamikoj de mia universitato. Sed veran konekton mi havas kun Parizo.

Kio timigas min, kaj ne nur min, – kiel mi babiladis kun aliaj E-istoj – estas la lingvo kiun la politikistoj, ekzemple la prezidanto de Francio uzas: ni revenĝos, ni trovos la kulpanton, ni kiel ajn, senkompate kaj ĉefe uzante la vorton militon kaj terorismo uzas.

Ĝis nun estis la plurfoja kritiko de pluraj flankoj, ke E-istoj ne nur festu, sed faru ion seriozan. Ĉu tio estas rilate al la lingvo, aŭ pli, mi tute ne scias, sed simpla bonfarto per la lingvo kun ĝiaj parolantoj ne sufiĉis. Mi pensas, ke homoj tiom multe laboras, ke ne havas tempon pensi, kaj Esperanto ja estas sufiĉe bona hobio, malstreĉiga, festa, internacia, bonhumora. Tion oni ankaŭ bezonas. Mi pensas, ke nun venas la tempo fari pli. Ni bezonas aktive kontraŭstari la parolon pri milito, ĉefe pri tria mondmilito (uzis la papo) kaj kuniĝi por tiu celo por la paco.

Estas malfacile. Por morgaŭa leciono mi devis rigardi intervjuon inter sinjoroj Gilroy kaj West, soicologo kaj filozofo. Ambaŭ estas nigruloj. Ili parolis (inter alie) pri tio kial kelkaj homoj pensas, ke la demando de nigruloj estas solvita per elektado de Obama. Mi povus tion traduki al feminismo ankaŭ, estis Thatcher kaj nun estas Merkel, ĉu tio ne sufiĉas por virinoj en la politika vivo? Ĉu tio estas ĉio? Do, revenante, kial oni ne povas samsenzitive reagi al bomboj en Bejruto, Sirio kaj Parizo. Kial oni ne vidas, ke la seriozaj malfacilaĵoj de nigruloj ne solviĝis intertempe, malgraŭ to, ke MLK jam mortis antaŭ jardekoj…? Oni simple ne povas, tio estas vere malfacile. Tiam oni devus pensi pli ol nur si mem. Ne nur pri amikoj, kiujn oni konas, sed ankaŭ stranguloj. Oni devus kompreni, kaj vere pensi tion, ke franca/usona/germana vivo ne valoras pli, aŭ pli precize tiuj ankaŭ samvaloras, kiuj mortas en la Mediteraneo ĉiu tage, provante iri ien, kie estas teorie pli sekure, kie oni povas rekomenci, aŭ almenaŭ finatendi la teruraĵojn kiuj okazas en la hejmo. Ni ne povas rilati al tio. Laŭ Gilroy kaj West ni ne povas, ĉar ili ne okazas proksime al ni, ni forgesis aŭ entute ne povas memori la batalojn de la 60-aj, 70-aj jaroj, aŭ rilate la virinoj, komence de la jarcento. Sed.. Ĉu ni almenaŭ povus provi? Eble ni sukcesus. Sed por tio ne devas provi.

Ĉu ni, E-parolantoj povus komenci kaj kunvenigi homojn por montri solidarecon? Ĉu uzante la lingvon ni povus stari kune por la paco? Ni ne povas koni ĉiujn naciojn. Sed Esperanto, tio vere estas io komuna. Kien ajn ni iras. Ni sentas la kunecon. Ĉu ni jam forgesis kiom bonas internacia kunesti, komuniki, bonfarti? Ĉu ni povus iel tion uzi por veki la mondon, de tiu timo, kiu nuntempe regas nin? Fakte, ĉu ni unue povus veki unu la alian, ke Esperantistoj, nun, ni vere ne rajtas silenti, nun ne gravas, kiu estas pli Esperanta, nun ni devas reiri al niaj radikoj! Nun, estas la ebleco, por montri, ke ni kapablas. Ĉu nun, ke okazis en Parizo. Ĉu nun ni povas?

Advertisements