Etikedoj

, , ,

Mi promesis al mi mem, ke se mi havos iom da energio, almenaŭ iomete komencos skribi pri miaj unuaj pensoj pri la Junulara E-Semajno en Eger. Sen vere ordigi, fluante mi skribos tiujn unuajn pensojn.

Finfine fino, fino, fino. Damne, ekde kiam ni organizis, suferis kaj pensis pri tiu renkontiĝo?

Ĉu vere estas fino? Estis ja rapide. Tiom rapide, ke mi eĉ ne vere partoprenis ĝin kaj ĝi pasis. Sed certe ne nur nur pasis, ĉar ni aktive organizis ĝin.

Ĉu ĝi fakte estis bona? La tuto estis fuŝo. Ne, tamen ne ĉio, estis aferoj, kiuj plaĉis al mi. Sed miaj standardoj estas simple tro altaj. Ne, tio ne ĝojigas min, ke estis almenaŭ 4-5 aferoj pri kiuj mi lasis aliajn decidi malgraŭ tio, ke mi sciis, ke ili faras la malbonan decidon.

Kial mi ne estis pli forta pri mia volo kaj kompreniga pri miaj spertoj por plibonigi la eventon? Mi pensas, ke estas io pri la ideo, ke tio ne vere estas la evento de HEJ, ne estas io proksime al la koro de la hungaroj, kaj tio estas ja grava kialo. Mi ne volis tiom multe labori. Nek havis tempon, sed emocie kaj pensante, mi ne volis bonege fari. Nur sufiĉe bone. Kiajn batalojn kaj babiladojn mi havis kun mi mem!! Sed mi ne tiel organizas, mi ne tiel pensas!!

Ĉu ĝi vere estis tiom aĉa? Se mi legas la plendojn je malbona tempo mi eble eĉ estas pli serioza pri ili ol kiom da atento la stultaĵoj meritas. Krom la seriozaj kritikoj. Mi ja kapablas fari la distingon, se mi ne tiom lacas. Ne vere estas fizika laceco, pli emocia.

Unu organizanto petis, ke ni havu kunsidon la lastan tagon je la 10a por iom babiladi post la evento. La ideo tute ne plaĉis al mi, ĉar ni bezonas tempon post la semajnon por havi distancon. Mi komprenas, ke internacia teamo ne estos kune denove tiel, sed estus aliaj ebloj. Tamen ni iom kunsidadis, kaj mia unua demando estis: laŭ vi kio estis la plej granda fuŝo de la evento? Ne pensu tro, simple kio estas la unua afero pri kio vi pensas, kio ne plaĉis al vi?

Estis du respondoj, kiuj estis la samaj por mi, mi havis du ideojn tuj: la tablotukoj kaj la daŭraj problemoj kun la printilo.

Kial la tablotukoj? Tiuj putinaj, damnaj tablotukoj! Estas simpla metaforo. Do, ne simpla metaforo, ĉar ili ne estis tie, kie devintus esti. Io, pri kio mi pensis, ke ni bezonos eventuale tablotukojn en la gufujo, kaj poste kompreneble por la balo. Sed montras bone, ke kun tia organizado kiun ni havis estas facile ne havi tablotukojn por la silvestra nokto. Kial neniu pensis pri tio? Kial mi ne pensis pri tio? Mi pensis, kelkaj ankaŭ. Sed kial ni ne havis ilin sur la tabloj, se ni ja iam pensis pri ili?

Kaj jes, tiel montriĝas kian teamon ni havis: kelkajn, kiuj teorie estis en la teamo, sed faris nenion, kelkaj kiuj pensis, ke ili laboris, sed poste iu, ĉefe mi devis refari la laboron aŭ lasi la korektadon pro miaj propraj taskoj. Mi ne povis pensi pri miaj taskoj, ĉar estis tro multe da homoj en la teamo, kiuj ne faris sian parton de la organizado. Kaj mi decidis prefere ne skribi pri tio antaŭ la evento, ĉar mi volis, ke tamen iomete laboru kelkaj, kiuj promesis. Ne eblas fari tiom grandan eventon kun nur 5-6 homoj. Bezonatas 12-14 kiu laboras. Ni ne havis tiom da.

Mi ankaŭ demandis tiujn, kiuj venis en la mateno iomete babiladi: ĉu sciante kia estos la renkontiĝo ili farintus ĝin? Kaj krom unu ĉiu diris: ne. Nek mi. Ne tiel kaj ne kun tiuj homoj. Estas kelkaj kun kiuj mi neniam plu volas kunlabori, kaj se ili estos en ajna organiza teamo mi simple ne aliĝos al tia evento. Vi povas pensi, ke tio estas io vere tro serioza aŭ troigo eĉ. Sed mi pensas, ke ne.

Mi strebis fari ion bonkvalitan kaj ricevis tro malmulte da helpo. Mi organizas, ĉar mi ĝoje faras tion. Krom tiu ĉi evento. La kontraŭvento enteama kaj internacia estis vere tro por mi. Kompreneble mi ne kabeos, venĝos aŭ fiparolos, simple skribos en mia blogo en la futuro seriozajn konsilojn pri teamlaboro kaj organizado. Ke aliaj ne estu en tia situacio kiel mi.

La tabloj dum la balo estis belaj pro la kontribuo de la partoprenantoj, tiuj kune faritaj origamioj estis koloraj kaj buntigis la malbelegajn tablojn, kaj tio estas la afero pri la JES ankaŭ. La etoso fine estis tre bona pro la partoprenantoj, sed la sufiĉe malbona bazo (organiza teamo) montriĝis klare kiel la mankantaj tablotukoj.

Advertisements