Etikedoj
esperanto aranĝo, esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, hej, jes, junulara esperanto semajno, organizado, pej, spertoj, teamo
Mi skribis antaŭ semajno post la fino de la evento, kaj mi pensas, ke mi daŭre vidas la rezulton de la JES same kiel tiam. Eble mi bezonas iom pli klarigi mian fortan analizon pri la organizado, ĉar ja estas granda kaj longa historio malantaŭ mia malĝojo pro la JES.
Ne miskomprenu min: la evento estis etosplena, amuza, la homoj bonfartis, ne okazis grandaj eraroj, malsanulejaj akcidentoj aŭ skandaloj, ĝi vere estis tre bona evento, kiun mi ŝatis. Sed, kompreneble estas sed: rilate al tio, kion ni originale priparolis, kaj kio estis la celo por helpi (!!) la JES, kaj do la polojn kaj la germanojn tio tute ne realiĝis. Eĉ ne parte. Tion mi bezonos poste ankoraŭ detaligi, ĉar nun sonas vere misterie pri kio mi parolas.
Eble mi komencu per tio, ke pluraj teamanoj diris al mi alvenante al la fino de JES: “fakte, Stela, mi eĉ ne vere komprenas/scias kiel vi laboras, kaj pri kio vi pensas”. Ne ili estis la unuaj homoj, kiuj diras tion al mi. Mi pensas, ke la plej granda diferenco inter tiuj homoj, kun kiuj mi bone kapablas kunlabori kaj tiuj, kun kiuj ne estas la stato de fido. Ĉar la afero estas kune en mia kapo. Nur tiuj homoj komprenas tion, kiuj konas min de pluraj jaroj (prefere pli ol 10). Mian idealismon estas malfacile kompreni, estas pli facile senti. Aŭ simple vidi la rezulton de mia laboro (= de mia idealismo). Do, tio signifas, ke ĝenerale malgraŭ tio, ke mi vere bone kapablas klarigi aferojn, ekzemple anglajn gramatikaĵojn al miaj lernantoj, aŭ politikan sistemon kaj ĝian reciprokan efikon sur la genraj rilatoj en Hungario, mi estas preskaŭ senhelpa kaj malebla, se mi devas klarigi detale kial mi petas ion. Fidu min, ĝi funkcios, vi vidos. Se vi ne komprenas kion vi devas fari, simple diru, mi helpos. Se vi ne fidas min, ke tio, kion mi petas estas grava kaj vi simple ne faras ĝin, ĉar vi ne taksas ĝin bezonata tiam ni ne vere povos bone kunlabori. Kiam gravas tio? Tiam, kiam mi estas la ĉefo. Ĉar organizado ne estas demokratio. Estus bonege, se ĝi estus, kaj tio signifus, ke la respondeco, gajno kaj laboro bele disdividiĝas inter la membroj de la teamo, sed se ion mi komprenas en la vivo, tio estas malegaleco kaj ĝia rekonado. En tiu ĉi JES la hungara teamo aŭ ni diru tiel HEJ estis en la plej malgajna pozicio kiel eble kaj tion mi devis rekompenci laŭ miaj kapabloj.
Kial ne bonis la afero por HEJ? Se JES fuŝas, do estas pro tio:
- ĉar estas en Hungario,
- ĉar la hungaroj kunorganizis ĝin,
- ĉar la hungaroj ŝtelis la eventon de la germanoj,
- ili jam havas IJS-on kaj JER, kompreneble ili ne kapablas trian renkontiĝon organizi en unu jaro.
- ili kapablas organizi nur someran eventon, tiu JES estos kvazaŭ vintra IJS, ne JES.
Kial bonis por GEJ?
- ĉar ili ne organizis, do ne havas respondecon,
- ĉar se la hungaroj fuŝas, do povas diri: sekvan jaron, ni faros pli bone en nia lando.
- ĉiukaze JES jam estas malbona solvo, ĉar la IS jam ne ekzistas, sed tio, ke kun la poloj estis kaj ne en Pollando, tio estis grandega perfidado de la originala kontrakto.
Kial bonis por PEJ?
- se la hungaroj fuŝas, oni povas diri, ke do ĝis nun ni organizis kun la germanoj, do estis io nova, ĝi simple ne funkciis tuj,
- estas malfacile organizi en alia lando ol Pollando (kun la germanoj jam faris, sed denove en alia lando),
- ne polo estis la ĉefo, do vi komprenas, ni farintus pli bone, estis kiel estis.
Tiuj estas kelkaj realaj ebloj kaj jam aŭditaj kialoj dum la organizado. Kompreneble, mi rigardas la pozitivan flankon de la organizado, eĉ tiam, kiam ne estas multe da. Do JES fuŝis, kaj tute ne fuŝis fakte.
Kie mi fuŝis? Mi pensas, ke ne estis la taskoj sufiĉe klaraj al tiuj, kiuj ne demandis min. Se ni rigardas la bazan staton de mia pensmaniero mi simple fidas, ke la homoj faros sian laboron, kion ni antaŭe priparolis kaj interkonsentis. Supozeble donas tre bonan bildon pri mi, kaj vi pli bone komprenos kiel mi pensas, se vi legos la personectipon de la INFJ. Ĝi estas en la angla, do eble mi rezumu kelkajn aferojn pri ĝi. Mi parolos multe pri mi mem nur nun, ankaŭ por komprenigi la postajn blogerojn, kiuj estos partoj de la ĉeno pri mia lasta organizita evento (kaj antaŭaĵoj), la JES. En 2016, – la nova jaro komenciĝis por mi nur la 4-an de januaro – mi strebos partopreni almenaŭ du E-aranĝojn kaj ne organizi ion ajn, nur helpi minimume en HEJ, se bezonatos.
Mi uzos la retejon pri la personectipoj por gvidi miajn pensojn pri kiel mi sintenas pri organizado, kio evidente estas algluite al personeco. Sekreto estas, ke tiun ĉi blogeron mi volis skribi post mi forlasis la organizan teamon de JES en aprilo, sed mi simple ne havis la energion por fari tion, se mi tiam skribintus la aferon supozeble ne estintus JES en Hungario, do mi prefere restis silenta la tutan jaron.
Do INFJ-oj, kiel mi ne estas revantoj, sed homoj, kiuj kapablas realigi celojn kaj pozitivigi la vojon. Tiu personectipo volas helpi aliajn en sia vivo, tio estas la celo de sia vivo, sed pleje gravas por si kompreni situacion kaj en ĝi tion, kial fakte homoj bezonas helpon.
/Mi enmetos komentojn rilate al JES: kiam unue LukiZ serĉis min kaj Sacin, ke ni helpu (!!) dum la JES mi tuj demandis kial, kio estus la laboro mem, kiu parto bezonatas helpon kaj poste pridiskutis, decidis pri tio, kiu povus eventuale kaj pri kio helpi. Helpado signifas, ke se tiuj homoj forfalas, tiam pli malfacilas la organizado al la organizantoj. En tiu ĉi JES, sen la hungaroj ne estintus JES, la situacio rapide kaj multege ŝanĝis, kaj multaj HEJ-anoj diris, ke ili ne volas partopreni en la afero aŭdante tion, kiom malmulte da homoj estos en la teamo krom la HEJ-anoj, plurfoje stresante, ni ne faru la JES-on, estas tempo eliri la projekton, ĉiu kaze ankoraŭ ni ne havis kontrakton kun la ejo en Eger./
Malgraŭ tio, ke la INFJ-oj parolas mallaŭte, ili havas tre fortan opinion kaj batalas por la ideo, je kiu ili kredas. Kapablas decidi, havas fortan volon, sed tion maloftege uzas por persona gajno. INFJ-oj uzas kreivon, imagon, konvinkon kaj sentemon por krei balancon, ne avantaĝon. Egaleco estas tre alloga vorto por INFJ-oj, kiuj pensas, ke kompato povus solvi la mondajn problemojn.
/Mi rigardis la organizadon de JES ne tiel, kion HEJ povas gajni de ĝi, kaj en la HEJ-teamo ni priparolis: se ni ne malgajnas, tio jam estos gajno. Ne temas pri mono ĉi tie. Mi sciis, kion ni bezonus por balanco kaj bona kunlaboro, sed tio mankis de la alia flanko. La kreivo kaj la konvinko pleje. (Mi eĉ preskaŭ ne menciu, ke homoj ne fidis miajn kapablojn, sed mem ne volis kunordigi la eventon, ĉantaĝo venis al la HEJ-teamo: aŭ financoj aŭ kunordigado. Mi elektis sciante, ke kelkajn monatojn pli frue ni parolis pri tio, ke ni strikte ne kunordigos la eventon.) Mi ne scias kiom foje mi aŭdis en la teamo, ke la renkontiĝo fiaskos aŭ ke ni faru ajnan eventon, nur ĝi jam pasu. Mi ne tiel organizas, kaj vidante kiom malĝojigis tia parolado ankaŭ la aliajn plej aktivajn organizantojn mi simple ĉagrenis dum semajnoj.
Egaleco ankaŭ signifis al mi, ke mi volas, ke ni egale havu la taskojn kaj la devojn, ke surloke ĉiu povu trankvile labori kaj partopreni la eventon. Mi bedaŭrinde ne havis tiun sperton, ĉar parto de la organizantoj simple malaperis dum la tago, plurfoje forgesis pri interkonsentoj kaj kulpigis aliajn homojn por siaj respondecoj. Nekredeble. Tio signifis, ke praktike 4 organizantoj kun 2 helpantoj okazigis tiom grandan eventon surloke. Tiuj 6 homoj ne povis festi aŭ ripozi. Kelkaj aliaj organizantoj faris la minimumon de la minimumo. Se estintus la origine priparolitaj 12 tiam ĉio irintus pli glate./
Pri INFJ-oj ofte oni pensas, ke estas kvietaj ekstravertitaj homoj, sed prefere oni rememoru, ke ili bezonas tempon sole por ripozi, alikaze subite malaperos. Ili multe okupiĝas kiel aliaj sentas, kaj volas reciproke havi ripozon.
/Mi dufoje ploris dum organizado de E-eventoj: dum la unua ĉeforganizado de IJS, kiam mi estis 19 jara [mortlaceco kaj serioza perfido], kaj dum la lasta dum JES 28 jara mi [mortlaceco kaj malserioza perfido]. Eksa organizanto diris al mi: E-aranĝo ne estas vera aranĝo, se oni almenaŭ unufoje ne ploras dum la evento. Mi malkonsentas. Kial plori? Pro ĝojo, kial ne?, sed ne pro miaj kialoj. Tio signifas, ke io ne vere bone funkcias. Tio ne nepre devas videbli ekstere al la partoprenantoj! /
Plej grave: INFJ-oj pro siaj idealoj kapablas multe pli labori ol la rompiĝpunkto, kiam jam estas vere tro stresitaj, malsanaj kaj malgajaj.
/Ekzakte kial mi decidis forlasi la organizan teamon en aprilo…/
Daŭrigota.
Resonado: Kiel partoprenanto | Stela ĉiam nur kritikas
Resonado: Stela ĉiam nur kritikas