Morgaŭ matene mi forflugos al Italio kaj partoprenos la IJF-on. La junularan festivalon de la italoj (evidente, tial mi flugas al Italio), kiun mi fakte ne partoprenis ekde 2002. Tio signifas, ke antaŭ 14 jaroj mi decidis, ke tiu renkontiĝo estas tio malbone organizita, ke mi vere neniam plu volas ĉeesti ĝin. Vere la prezo ne meritas plian partoprenon, sed jes, Italio. Mi scias, ke tute konscias, ke la lando mem allogas homojn multe  pli (sen konkurso kun aliaj eventoj, kaj dumpaske kun ĝenerale almenaŭ kelkaj feritagoj ankaŭ helpas) ol ekzemple bone organizita hungara renkontiĝo. Tio estas fakto, kaj jes laŭ miaj normoj maljusta afero. Sed momente miaj normoj ne gravas. (Estis eta abismo en la partoprenantaro ankaŭ ĉe la italoj, sed intertempe alia organiza teamo rekontruis la nivelon al io pli bona – tion diris amikoj al mi.)

Kial mi partoprenas tamen post preskaŭ la duono de mia ĝisnuna vivo? Estas simple. Mi subite aliĝis, ĉar mi volis partopreni. La JES estis ŝoko. La teamo de HEJ ankoraŭ neniam estis en tiom kvazaŭ senespera, lacega stato kiel nun, ekde kiam ni laboras kune (komenco de 2013). Estas ankaŭ la kialo, ke IJS ne okazos ĉi jare. Kutime oni varbas por la IJS dum la IJF. Kiom strange, ke ĉi foje ne estos varbado! (Tamen por la JER, kiu komenciĝos poste, jes.) Ni ne organizos IJS-on, ĉar Esperantujo aspektas nigra nuntempe. La daŭra agresema minaco kaj post niaj ĝentilaj respondoj por komuna bono (kaj prefere komuna decido), la ĉikonado de la slovaka-ĉeha teamo estis tro. La peto? Nia aranĝo ne estu samtempe kun la UK. Anstataŭ paca negocado ni ricevis malĝentilecon, intencan fuŝadon de nia baloto en facebook, pluraj membroj de la organizantoj arogantajn mesaĝojn de pluraj homoj ktp. Fakte ne temis pri la UK, temis pri post la IJK. Sed pro strategiaj kialoj la IJK ja estos antaŭ la UK. Kio estas komplete la kontraŭo de la tradicio. Senteble malamikemo kontraŭ la hungaraj organizantoj videblis en la klara foresto de pluraj kutimaj partoprenantoj de la JES ankaŭ. Sed pri tio mi pli detale eble skribu poste. Estas vere ŝoke (mi ne konas alian vorton por paroli pri tio) observi kaj fakte ne nur observi, ĉar subite oni estas preskaŭ meze de tiu batalo, ke kiom aĉe Esperantistoj (aŭ tiel nomataj Esperantistoj) kapablas fiagi unu kontraŭ la alia por sia propra persona gajno. Ne por la movado, nur ŝajnigante, ke estas por ĝi. Mi vidas, ke homoj ne volas kunlabori (khm, GEJ kaj PEJ? Rivalaj E-kluboj en sama urbo? Pluraj E-asocioj en la sama lando? UEA kaj SAT?) por/kaj ekzerci la esencan uzadon de la lingvo. Tio estas laŭ mi, ke oni pace komuniku por ekkoni unu la alian por havi novan nivelon de kompren(em)o kaj eventuale vera kredo je paco en la homaro. Sonas tre idealisme, sed tamen, kiam oni seriozas pri tio, aŭ simple konscias, ke tio povus esti la rezulto de la uzado de Esperanto tiam laŭ mi magio okazas.

Mi volas partopreni. Kiom simple! Mi ne partoprenis semajnan eventon ekde FESTO en 2012. Nun mi estos la ŝanĝpersono por la hungara teamo. Nia kontrakto finiĝas per tiu ĉi IJF kaj eventuale, se ni reorganizos IJS-on, ni povos rekomenci la partneradon. Sed momente mi plene komprenas, ke la teamo ne volas okazigi ĝin. Parte mi kulpas pro mia envolviĝo en JES (ne, fakte tio povintus tute bone helpi, sed la risko estis plej granda por ni. Mi ja skribis pri tio antaŭe). Ni atendu ĝis la mez-eŭropeaj semajnoj en 2016 estas for’ kaj povos poste espereble trankvile labori. Mi volas skribi pli pri tiu tendenco en (eŭropa?) Esperantujo, ĉar ĝi vere maltrankviligas min. Mi ne scias ĉu vi ankaŭ rimarkis ion? Aŭ nur mi estas nuntempe tiom pesimisma? Io vere ne estas en ordo laŭ mi, kaj mi p(r)ovos tion pli observi en Italio, kiam mi finfine estos simpla partoprenanto, (kiu tamen kontribuos dufoje al la programo). Ni vidu.