Post la bonega semajno en la IJF, mi decidis ŝanĝi la temon de mia blogo. Tro da homoj diris al mi persone en Pesaro (Italio) kaj antaŭe rete, ke la stilo de mia blogo estas tro akra, kaj tiel mi tute ne helpas la movadon, kiu ĉiam estis mia originala celo. Aŭdante la voĉojn de la homoj mi decidis ekde nun ŝanĝi la titolon de mia blogo: SĈNL – Stela ĉiam nur laŭdas.

Por vidi la pozitivecon en la E-vivo kaj okupiĝi nur kun la atingoj, rezultoj kaj ĝojoj de la movado mi decidis dediĉi mian tutan tempon skribante pri TEJO kaj laŭdi la agadon de nia forta E-movado kaj la aktivuloj en ĝi. Longe vivu la movado!

 

Advertisements