Etikedoj

, , , , , , , , , , , ,

Kompreneble mi nur ŝercis en mia antaŭa blogero. La IJF estis unu el la plej malbonaj E-renkontiĝoj de mia vivo, kaj la nomo de mia blogo supozeble neniam ŝanĝos de la ĝenerala kritikado al plenaj laŭdoj de la movado. Estas sufiĉe da retejoj kaj homoj kiuj volonte faras tion. Tamen, malgraŭ tio, ke mi jam preskaŭ komencas alkutimiĝi al vere malbone organizitaj renkontiĝoj, mi volas komenci kun la laŭdoj de la semajneto en Pesaro, Italio.

Kiam ankoraŭ la organizantoj ne estis lacaj, streĉitaj (komence de la renkontiĝo) ili atentis pri tio, ke partoprenantoj ne sidu sole kaj parigis homojn ĉe la tabloj aŭ petis homojn sidi kune kaj ŝanĝis la tablojn por povi tion fari. Tio estis eble la unuajn du tagojn, sed mi tamen ŝatis, ke almenaŭ tiam ili provis fari ion por la etoso.

Due, aspektis tiel, ke la diversaj generacioj de la italoj bone kunlaboras, aŭ almenaŭ la pli maljunaj movaduloj (ne mal)helpas al la junuloj pri la varbado por la IJF. La loka klubo de Torino (urbo for de Pesaro) ankaŭ multe helpis al la organizantoj subtenante la aranĝon ankaŭ per teĥnikaĵoj. La kontrasto kun nia semajnfino en JER estas granda, kie mi aŭdis de maljunulo en Hungario, ke en la pasintaj tri jaroj mi neniel kontribuis al la hungara movado. (Koran dankon, Szilvási, kaj nun forfikiĝu, dankon. Tio estus helpema sinteno de vi.)

Trie, IJF ne sekrete okazis en la urbo, sed estis prezentado de Esperanto al la urbanoj ĉe la urbodomo en la itala, kaj ĝenerale mi vidis sufiĉe multe da afiŝoj en la urbocentro varbante por tio, gratulojn.

Kaj nun post mia strebo trovi la pozitivajn aferojn venu nur kelkaj de fuŝoj, ĉar mi ne volas troe humiligi la organizantojn. Ĉiukaze mi ne plu partoprenos la aranĝon (ĉi foje mi estis senpage pro la ŝanĝo inter IEJ kaj HEJ – la kontrakto finiĝis per mia partopreno, mi persone dubas ĉu renovigi ĝin, sed feliĉe tio ne estos mia decido). Do mi provos koncize.

Estis vere malbona ideo fari tiom grandan paralelan trejnadon kun la programo por multe da homoj (dum la tuta semajno), ĉar poste neniel sukcesis kunigi la homojn de la trejnado kaj la averaĝajn partoprenantojn. La organizantoj elektis vesperajn programojn, kiujn ili mem ne vere ŝatas, do preskaŭ neniam partoprenis. Kaj ni ne konfuzu tion kun ili estante tre okupataj organizante ion alian intertempe. Ne tiel aspektis. Babiladis meze de la ejo kun aliaj italoj. Kio okazintus sen la preskaŭ senpaga trejnado? Ni estintus vere malmulte. (Aspektis tiel, ke la trejnado mem multe pli gravis ol la renkontiĝo. Tio vere ne funkcias. Homoj organizu aparte la trejnadojn, se ili estas tiom longdaŭraj, la du kune simple ne funkcias – ankaŭ propra sperto, vere neniam plu.)

Mallonge pri la ekskursoj: se vi havas pli ol 40 homojn vi mendu apartan buson kaj ne uzu lokajn busojn por transporti la homojn. Pro la timo, ke la homoj ne aperos por la ekiro ne diru al ili 1 kaj kvaron horon pli frue aperi. Homoj estas plenkreskuloj. Se maltrafas la buson estas ilia propra kulpo. Sufiĉas 20 minutojn pli frue renkontiĝi por fari komunan foton kaj grupiĝi. Sed tio solveblas bone kun aparta buso. Ĉu ne?

La programo estis ĝenerale katastrofo, kaj mi ne komprenas kial havi temon (migrado – ĉu iu rimarkis, ke la evento havis temon krom trejando por trejni trejnistojn?), se nur tri aferoj okazas rilate al ĝi kaj krom tio, kion ajn la partoprenantoj ofertas. La prelegejo mem estis malvarmega, homoj partoprenis malplinombre ĉar ĉio estis en malvarma ĉambro. Ĝenerale aspektis tiel, ke la organizantoj faris programon, kiun mem ne vere partoprenus, kaj ne volonte varbis por ili ĉiukaze. Laŭte babili ekstere kiam estas koncerto ene kun eble 10 partoprenantoj estis vere nekredebla sperto vidi per miaj propraj okuloj, ke tio povas okazi dum IJF. Kie estas la kreivo de la antaŭaj organizantoj? Vere ne indis reviziti post 14 jaroj Italion pro la IJF. La lando kompreneble belegas, sed mi povus viziti laŭ deziro, ne pro tiu evento.

Sed kompreneble kio pleje ŝokis min estis kiom malĝentilega estas la kunordiganto. Ni provis pagi nian kotizon kvar (!) foje kaj du foje estis klare ignoritaj. Rigardante nin kaj poste komencante pli laŭte paroli itale al iu alia homo, turnante sian dorson al ni sen diri ion ajn. Min ne tro interesis, ke ni povis vidi la organizantojn klare kverelegi, mi komprenis nenion. Unue ni pensis, ke estas iu ŝerco, sed poste kiam oni devis apartigi la du kverelantojn (plurfoje dum la semajno) tamen tio estis tro. Mi jam ankaŭ kverelis antaŭ partoprenantoj, sed tio estis antaŭ proksimume 10 jaroj. Prefere ne faru, se eblas eviti. Por tio vi havas organizantejon (tio estis centre de la ejo, do teĥnike ili ja kverelis en la organizantejo, maloportune pro la loko). Aliajn stultajn detalojn mi ne skribos sendependaj aferoj kiel aĉa manĝaĵo, bona vetero estas sufiĉe hazardaj, sed do vi povas imagi la ĝeneralan etoson. Rezume, mi vere volis, ke la semajno finiĝu kaj mi povu iri hejmen.

La semajnfino poste pasis en JER, kiu estis bonetosa kaj plenlabora por mi. La sunbrila kanuumado, multe da babilado, ludoj (kaj mia koktelejo 😉 ) rezultis tre ĉarman tempon apud la lago Velencei. La novuloj tre bonfartis, kaj tio vere gravas por mi. Sed mi simple tiom lacis, ke ĝojis, ke tio ankaŭ finfine pasis. Nun mi devos koncentriĝi al mia sekva ĉapitro de E-vivo, kio temas pri miaj spertoj en la mondo de organizado. Estos strange la somero sen IJS. Teorie mi multe organizos. Praktike mi iros nenien dum la somero por E-umi. Kiel mi vidis post tiuj du eventoj… Gvidlinioj klare bezonatas en la junulara E-movado.

Advertisements