Etikedoj
esperanto renkontiĝo, esperanto renkontiĝoj, ijk, kkps, kritiko, nederlando
Jam estas pluraj semajnoj, ke mi revenis de KKPS, la dua renkontiĝo, kiun mi ne mem organizis aŭ helpis en la pasintaj mi-ne-scias-kiom-da jaroj. Ĝi multe evoluis ekde la pasinta tempo, kiam ĝi estis en la sama ejo, en Delft (2012). Ĝi estis agrabla renkontiĝo, sed ne vere memorinda. La ekskurso estis la sama, biciklado kun bona distanco kaj bela pejzaĝo. Bona ekzemplo por tio, ke se io bone funkciis ankaŭ pasintfoje, do ne nepre indas ĝin ŝanĝi. Ni eĉ ĉi foje havis bonan veteron, kaj bongustan manĝaĵon. Alia pozitivaĵo estis la Poŝ-Amiko, ĝi estas 4-paĝa ĵurnaleto de la evento, vere amuza kun saĝaj ŝercoj en ĝi. Unika por KKPS, kaj mi ĉiam ridas legante la novaĵojn de Koko. Evidente vi devas almenaŭ iom koni la junularan movadon por kompreni la tuton, sed eĉ sen tio indas legi ĝin. Vidu la lastan numeron ĉi tie.
La trajnkaravano estis klare komunikita, registrita. La organizantoj ankaŭ ofertis rabaton por aldone kunportitaj littolaĵoj kaj dormosakoj, samtempe donante ilin al homoj, kiuj ne povis/volis kunporti. Pri la peto por kunporti ŝildotenilojn multaj ĝojis, dirante, ke oni havas multe hejme, kaj ĉiukaze oni gardas nur la paperetojn post la Esperanto-renkontiĝoj. Al mi tio aspektis iel hazarda solvo, al mi ne plaĉis la ideo. La trinkejo estis malmultkosta kaj simpla. Tre bone farite. Pri la uzado de steloj mi ĉiam miras. Mi daŭre ne komprenas kiel tio utilas, nun mi havas stelojn ĉe mi.
Kio ne estis bone, aŭ ni diru tiel povas esti konsideritaj kiel maltrafitaj eblecoj de la evento estas fakte la tempo kiam ĝi okazas. Oni emfazas, ke temas pri halovino, kaj ke oni festos halovinon, sed oni fakte ne vere faris tion. Do, jes, homoj sufiĉe multnombre vestiĝis en kostumoj, ŝminkis ktp. Sed poste ne estis dancado, vera konkurso, voĉdonado pri la kostumoj aŭ ajna vere freneza-timiga-festa etoso. Nur homoj sidis kun bieroj ĉe tabloj en kostumoj. Ekzemple estis tie la kukurboj, kiuj ne estis uzitaj por fari konkurson pri ĉizado de kukurbo-vizaĝoj. Aŭ oni povintus simple fari ŝminkan konkurson, ludon rilate al tio. Klare la organiza teamo ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tio. Ili tre bone zorgis pri la bazaĵoj: akceptado, manĝado, ekskursoj, sed ankoraŭ ne havas la bazan sperton por iom altigi la nivelon. Mi devas aldoni, ke eĉ havi la bazaĵojn estas multege da laboro. Mi scias.
Alia afero, pri kio mi jam skribis rilate al la IJF ankaŭ: ne bonas havi trejnadon dum evento. Kiam partoprenas ĉ. 40-50 homoj renkontiĝon kaj vi havas trejnadon por ĉ. 16 homoj, samtempe kunsidon de unu grupo, kaj de alia, paralele havi 4-an programeron estas simple malbona ideo. Mi forte kontraŭas trejnadon dum Esperanto-renkontiĝoj. Por la etoso tio tute ne funkcias. Trejni estas tute aparta afero. Kaj la monon oni ricevas por okazigi la trejnadon, ne partopreni ian eventon. Eĉ du programeroj estas iom streĉaj, ĉar temas pri malgranda kvanto de homoj en unu loko. Sed tio ankoraŭ povas eventuale funkcieti. Tamen, kiam ĉiu estas kune, tiam indas fari ion bonan, envolvan. La celo estus fakte esti kune, ĉu ne?
Do kiam la interkona vespero havis kvizon interesis min kiel la organizantoj solvos tiun defion. Se ĝi bone sukcesas, homoj tre bona amuziĝas, se estas tede, malfacile ktp. la partoprenantoj kutime ŝatas plendi pri ĝi. (Bone, partoprenantoj ŝatas plendi ankaŭ pri la bonaj aferoj…) Mi ĉiam tre entuziasmis pri kvizoj, ĝis kiam mi unufoje iom malbone sukcesis dum IJS, kaj tiam almenaŭ por iom da tempo ne plu volis mem pripensi aŭ gvidi ajnan ludon. Kompatindaj organizantoj faris ekzakte la saman eraron kiel mi antaŭ 3 jaroj. Simple elekti ludon/kvizon kun tro komplikaj reguloj por teamoj, kaj ĝenerale kun grupoj kun relative multe da komencantoj ne funkcios. La vespero estis tiom konfuza, malrapida kaj nekomprenebla, ke mi eĉ konsentis trinki varman bieron por iel resti ĝis la fino. Mi ne vere komprenas kiel, nia teamo hazarde gajnis la aferon je unu poento. Mi pardonpetis poste, ĉar ni vere ne volis gajni. Estis interesaj, bonaj partoj de la vespero, sed bedaŭrinde la malbonaj/malinteresaj/nefunkciantaj estis multe pli. Sperto, kiu helpas al vi lerni. Antaŭ 3 jaroj miaj multe pli facilaj reguloj ne bone funkciis, do mi sciis, kiam mi aŭdis la regulojn dum KKPS, ke tio simple estos konfuza. Vi certe volas legi ekzemplon, kaj mi ankaŭ ŝatas praktikon por montri kio ne funkcias.
Ne bone funkcias tro demandi pri la Esperanto-movado. Novuloj scias nenion, kaj ili ne devas scii ion ajn, sed certe devas esti envolvitaj en la ludo. Eĉ parolantoj ne nepre konas detalojn de la movado, aŭ vere nur surface. Se vi demandas nur pri tio: pretiĝu por klara fiasko krom la kelkaj entuziasmuloj-nerdoj. Tro malfacilaj reguloj (pli ol unu): fiasko. Tro da demandoj pri la lando, kie estas la renkontiĝo, eĉ se oni devas nur elekti el 3 ebloj: fiasko. Ne estas interesa nur diveni, sen vere povi pripensi, ke oni povus iel certi pri la respondo. Tro malfacilaj Esperantaj-gramatikaj-vortaj demandoj: fiasko. Simplaj reguloj: bone! Drinkado-ludoj (modestaj): jes! Simplaj, amuzaj karto aŭ lertecludoj: certe! Klara kaj facila lingvouzado kun vortoj: kial ne?
Mia kazo el IJS 2013: estis demando, ke en la pasintaj 10 jaroj kiuj naciecoj estis TEJO-volontuloj en Roterdamo. Kaj se oni sciis la nomojn de la personoj, do aldonaj poentoj. Mi ne sufiĉe bone pripensis kiel doni la poentojn, do homoj, kiuj iomete tro volis gajni fuŝis la ĝojon de la ludo pro mia eraro. Tiu estis nur parto de la ludo, sed tamen. Kelkfoje homoj forgesas, ke temas nur pri ludo. Prefere ne faru tiujn opciojn pri aldonaj poentoj. Estu klare kio, kaj nur tio ricevu poentojn, sendepende de pliaj respondoj ktp. Ne estas juste por la novuloj kaj jes, estas homoj, kiuj prefere fuŝas la ludon por ĉiu ol ĝui la vesperon, kaj eventuale malgajni poentojn. Sed mi devas diri, la afero doloris al mi tre. Mi multe preparis por la vespero. Mi multe laboris pri ĝi, mi ĝojis kunlabori pri ĝi kun novuloj en la organiza teamo. Kaj parte ne funkciis. Mi eĉ nun iom malĝojas, kiam mi pensas pri ĝi. Krom tiuj aferoj kaj kelkaj fuŝoj (evidente) tiu somera renkontiĝo estis unu el la plej bonaj kiujn mi iam ajn organizis aŭ partoprenis, la etoso estis tiom agrabla, kaj – neforgesebla.
KKPS ludero el 2016: Oni unue ricevis la demandon, poste devis la grupoj decidi kion oni pensas, kiom da bonaj respondoj oni povas doni al la demando? (Ekzemple kiom da IJK-oj estis en urbo, kiu komenciĝas per iu litero?) Hm, kiel oni povas tion juĝi, se oni ne scias la literon? Ĉiu diris nombron nur por povi daŭrigi la ludon. Do poste oni ĵetis per kubo, kiu havas 20 flankojn kaj nur tiu grupo rajtas ludi, kiu diris la plej altan nombron, ke povas diveni plej multe da urboj kie estis IJK-oj. Poste la kubo havas numeron, kiu korespondas kun literoj. Kelkfoje kun pluraj, ĉar ja estas pli da literoj en la aboco ol 20. Oni atendas ĝis la teamo pripensas, ĉu scias sufiĉe da urboj. Tio daŭras unu minuton, ĝis la aliaj faras praktike nenion. La aliaj grupoj atendas. Aŭ atentas? Poste se la respondoj ne bonas, oni ne gajnas poentojn kaj iras al la sekva teamo kiu vetis la duan plej grandan nombron por eltrovi pri la urboj. Oni ĵetas, atendas denove minuton kaj vidas ĉu la teamo sukcesis aŭ ne. Se estas 5 teamoj, kaj vi estas tiu, kiu vetis plej malmulte, vi do atendas, ĉu la aliaj sukcesas.
La demando estas tre preciza, oni devas imagi ĉiujn literojn kaj IJK-urbojn. Komencanto eble konas la lokon de 1-2 urboj, aŭ eĉ ne unu. Ne povas aliĝi al la ludo, kaj multo de ĝi estas atendado. Repensante pri la reguloj nun, tajpante ilin mi iĝis nervoza kaj iritita. Imagu surloke. Ĉiuj demandis: kion ni faras nun? Kiu ĵetas? Ĉu ni nun ludas aŭ ne? Parte ankaŭ pro la manko de mikrofono, kaj la fakto, ke la demandoj, reguloj ne estis projekciitaj. Estintus pli facile kompreni kio okazas. Mi foriris por biero, atendis la revenon de trinkejestro kaj eĉ babiladis iom, poste revenis al mia teamo, kaj ni daŭre ne ludis. Eble la reguloj ne estis precize tiel, sed laŭ mia memoro io tre simile. Proksimume 4 paŝoj kaj plejparte nur movadaj temoj. Multaj spertuloj jam tute ne volas partopreni interkonajn vesperojn, do vi povas imagi, ke eĉ pli alte estos la nombro de novuloj, komencantoj, malspertuloj…
Oni povas lerni multe el tiuj spertoj. Fari multe pli rilate al halovino, envolvi homojn, kaj plisimpligi regulojn por kvizoj ekzemple plibonigos la sekvan KKPS-on. Kaj nepre forgesu organizi paralelan trejnadon. Estis etoseto, sed ĉefe pluraj apartaj grupoj pro la trejnado, aparte la skoltoj… do, estis nur semajnfineto. Kaj mi soifas.
Mi jam tre soifas. Mi volas havi tian senton kiel dum IJK en ’99 – do bone, tio ne eblas, neniam plu estos tiom nekredebla IJK, kiel en Veszprém tiam. Eĉ nun mia koro komencas pli rapide bati kiam mi pensas pri ĝi. Aŭ la sveda IJK en 2003 en Lesjöfors, vere bonega etoso, vetero, ĉarmeco, svedeco, loko kaj homoj, programo, ekskursoj, festado. Bonega. Aŭ pluraj IS-oj en Germanio, ekzemple tiu en Wetzlar, la IJS en Tiszafüred, en 2013. Mi partoprenas junularajn E-renkontiĝojn ekde preskaŭ 20 jaroj, kaj ne multe estis vere bonaj. Mi aŭdis pri tre bonaj IJF-oj, la 3 kiujn mi partoprenis ne estis aparte bonaj. Tiu en Bolsena en 2001 estis ĉarma, sed tamen. La pasinta brrr.
Pri la tuta afero mi skribas pro tio, ĉar ankoraŭ aŭguste mi babiladis kun nederlanda amikino, kiu estis organizanto en la granda skolta kunveno de Japanio en 2015. La ĵamboreo kunhavis pli ol 30mil homojn, ĉefe junulojn. Imagu la organizajn kapablojn, kiuj bezonatas por la okazigo de tiom grandega evento! Ĝi ja ne hazarde okazas nur ĉiujn 4 jarojn, kiel la olimpikaj ludoj. Sed tio estas la ideo. Kiam oni devas atendi, oni ne ofte havas ion, oni ja komencas soifi.
Momente la junulara Esperanto-movado tute ne estas sufiĉe forta por okazigi bonkvalitan IJK-on ĉiu jare. Ne nun malfortiĝis, tio okazis jam antaŭ almenaŭ 8-10 jaroj. Mi ne vidas veran ŝanĝon aŭ evoluon al plifortiĝo. Por havi veran internacian kunlaboron, kio estas IJK aŭ JES oni bezonas pli da homoj, kiuj kapablas bone organizi. Manpleno da aktivuloj ne sufiĉas. Se IJK ne okazus ĉiu jare, nur ni diru ĉiujn 2 jarojn (mi ne atendus 4, kvankam estus interese vidi kiom da homoj venus), pli da homoj venus kaj ĝenerale interesiĝus pri tiu evento. Pli volus nepre partopreni, kontribui, sperti kaj ĉeesti. Kaj, evidente eĉ pli grave: estus pli da tempo plani ĝin, kaj helpi al la organizantoj intertempe, varbi kaj bone informi. Bona laboro postulas multe da pripensado kaj tempo. Mi fakte pensas, ke homoj ne soifas, ĉar ili eĉ ne scias kion signifas suferi post bonega Esperanto-renkontiĝo. Iom post-droga sento, mi konstatas tion plene. La alia afero, kiun mi devas trakti estas, ke reta komunikado ne egalas al kunesto. Estas damne trompa afero. Oni kvazaŭ sentas konektitaj, sed tio estas falsa sento de konektiĝo. Antaŭ tro longe okazis al mi, ke mi babiladis tutan nokton Esperante en la gufujo, trinkejo, ludejo, antaŭ la manĝejo, ekstere, kie ajn… ne rimarkante, ke la suno leviĝis intertempe. Kiam vi iras dormi nur post la matenmanĝo… Ho, mi tre soifas.
Resonado: La malbona renkontiĝo | Stela ĉiam nur kritikas