Etikedoj

, , , , , ,

Pli ol du monatoj pasis ekde mi lastfoje skribis… Jes, estintus bone pli frue fini la Pasporta Servo libreton, sed aspektas tiel, ke la internacia virina tago donacas al mi tion. Unue mi devas verki artikolon por Revuo Esperanto pri ĝi, kaj poste mi kompreneble pli detale (kaj kun iom pli da kritiko) rakontos miajn spertojn rilate al tiu ĉi projekto.

Hodiaŭ markas jam la sesan jaron, ke mi skribas mian blogon. Mi iras nenien. Ne mankas renkontiĝoj, aŭ interesaj kunlaboroj pri kiuj indas skribi. Ekzemple mi pensas, ke estas vere amuze kaj brile, ke la telegrama komunumo estas tiom aktiva. Almenaŭ la grupoj en kiuj mi partoprenas havas multe da konversacio. Se vi volas ekzerci la lingvon, tio estas la vojo por vi! Kiom interese estas tiel havi Esperantajn konversaciojn ĉiu tage! La alia afero estas, ke el la Egalecen-grupo aspketas tiel, ke ni kreos la unuan klare feminisman Esperanto-renkontiĝeton. Sed, ŝhhhh, tio estas sekreto. (Vere! Eble mi estos duonmortigita, ke mi skribas pri ĝi nun.) Temas pri semajnfino de maksimume 30 homoj, kiuj laboros pri temoj strikte rilate al feminismo kaj Esperanto. Hieraŭ mi finis la skizadon de la semajnfina programo, kaj ni vidu, ĉu ni vere sukcesos kunorganizi tiun renkontiĝeton. Momente la labornomo estas FEK’. Mi lasas al vi diveni kial…

Malgraŭ tio, ke mi ankaŭ ricevis belegan bukedon de tulipoj, mi ne forgesas, ke pri kio temas Tago de Virinoj. Persone, mi festos sabate kun la marŝado en Amsterdamo, kaj organizos ankaŭ klubon por junaj virinoj tiun tagon. Do, kion mi deziras por la Esperanto-komunumo?

  • organizantojn, kiuj emas lerni pri kiel GLAT-igi siajn renkontiĝojn,
  • multajn GLAT-anojn envolvi en E-renkontiĝojn, ke ankaŭ la ideoj de GLAT-anoj pli forte aperu en la renkontiĝoj,
  • partoprenantojn, kiuj komprenas la profundan signifon de respektema konduto en E-renkontiĝoj (tiom da negativaj perfortaj memoroj subite inundas mian cerbon… mi ne volas tion al la nunaj 18 jaruloj…),
  • prilaboritan terminologion pri feminismo, por ke ni povu pli bone diskuti pri ajnaj temoj, kaj kompreni pri kio ni parolas,
  • specife feminismajn renkontiĝojn, kiu eblas gikumi rilate al niaj interesoj

Kaj kompreneble estas multe ne E-rilataj deziroj, kiujn mi havas kaj volonte realigos iom post iom.

Feliĉan virintagon al vi! Ek al la laboro!