Etikedoj

, , , , , , , ,

Nun mi finfine devus esti ĝoja. La libreto pretas, ili estas en Roterdamo, la larĝa publiko povas ĝin ekhavi, uzi kaj revigligi la komunumon de Pasporta Servo.

Kaj ne. Mi estas tiom nesatigebla persono. Nur mi simple ne komprenas. Mi ne komprenas kial ne eblas havi iun klaran solvon por kunlaboro? Mi komprenas, ke la laboro de Pasporta Servo estas tro por unu persono. Tial ni laboras en teamo. Ankaŭ tion mi komprenas, ke se projekto sukcesas ĉiam alvenas kritikoj, komentoj kaj enviaj personoj. Ne estas mia unua projekto en Esperantujo… Kritikoj povas alveni de tiuj, kiuj antaŭe devintus finfari la libreton, sed mem ne sukcesis kunmeti la adresoliston. Tiuj, kiuj ne komprenas kiel libreto en 2017 povas servi la Esperanto-komunumon. Tiuj, kiuj ne komprenas kial Pasporta Servo entute ekzistas, se estas aliaj pli bonaj kaj grandaj retejoj kun la sama oferto. (Ne, ne estas aliaj retejoj anstataŭ PS. Mi povas al vi diri, ili ne servas la saman publikon kun la samaj kriterioj kaj promesoj.)

Mi devas diri, ke mi treege fieras, ke ni fakte sukcesis liveri la libron post 6 jaroj da neaperado. Kun Baptiste donante multege da horoj, tagoj, noktoj, semajnoj, monatoj de nia tempo ĉefe senpage – mi devas tion aldoni – ĉar oni ja ne plendu, se dum 2 monatoj estas partatempe dungita por pretigi la libron, ĉu ne? Mi engaĝiĝis en la projekto meze de oktobro, vidante, ke granda parto ne estos preta, se mi ne negocas kun TEJO por helpi Baptiste, ke duontempe mi povu labori pri la libreto.

Tio estis 2 monatoj da duontempa dungado de la 6 monata laboro, duone plentempe nedungita. Nun mi fakte povus komenci plene koncentriĝi serĉi laboron, sed ja ekestas problemo pri la liverado de la libro al la gastigantoj. Kompreneble aperis multege da defioj dum la produktado de la libreto. La kontaktado de la gastigantoj, helpantoj. La traktado de la neresponditaj leteroj. Ordigado de la leterkesto, kaj komencado „de nulo”. Tio estis la 200 leteroj (bone, ni estu precizaj: 191) kiuj bezonis traktadon. Kelkfoje homoj demandis: sed kial vi respondas nun? Mi demandis ion antaŭ jaro kaj duono… Jes, mi transprenis ankaŭ la sociajn retejojn, kaj rigardis kiaj neresponditaĵoj kaj perditaj informoj aperis tie.

Tiuj estas la enuaj detaloj. La malantaŭa laboro estas nevidebla, tiu sklava laboro, administrado kaj vere malrapida rekonstruado de la fido de la gastigantoj, kiuj eble eĉ ne memoris, ke ili iam ofertis tranokteblon al Esperanto-parolantoj. Fakte ne nur tio, sed mi parolas vere pri la bazoj. Trovado de informoj pri la produktado de la libro, havi ideon pri la tempo kiom aferoj devus teorie daŭri, informoj pri kiom da libroj oni printis en 2011. La bezonataj brikoj por la konstruado…

Denove mi nur povas tiom skribi, ke mi tre ĝojintus pli ofte kaj pli detale rakonti pri la proceso, ke ni ĉiu povu lerni el ĝi. Sed mi timis. Estis klare en mia kontrakto, mi ne rajtas rakonti pri enaj sekretoj. Sed ja kio estas ena sekreto aŭ informo pri la laboro? Klare mi ne disdonos pasvortojn, kiuj igas mian laboron ebla. Sed ĉu mi povintus esti maldungita por rakonti kiom ne volas (aŭ povas?) kunlabori UEA kaj TEJO por aperigi la libron? Kiom neniu fakte volas efektive revivigi la projekton ĉar ili ĝenerale tute ne pensas, ke indas libron aperigi? Ke kiam fakte la libroj estas liveritaj oni tamen ne volas zorgi pri la dissendado al la gastigantoj aŭ antaŭmendantoj kiuj ja indikis, ke interesiĝas pri la libro? Ke nun jam oni ne povas certi, ĉu ajna gajno reiros al la PS-projekto?

Klare, nun estas aliel. Ĝis nun la gastigantoj ĉiuj ricevis senpage la libron. Tre baza, dankema sinteno de UEA-TEJO, sed tamen finance tio estas granda stultaĵo. Oni tamen almenaŭ bazan prezon pagu por ĝi, ĉar oni tute bankrotas tiun projekton. Kaj nun, kiam la libro estas liverita, oni tamen ne volas okupiĝi pri tio. Bele. Eĉ nun mi riskas tion, ke kiel ĉefredaktoro de la libro mi ruinas per mia blogero mian 6-monatan laboron. Sed mi nun jam vere pensas, ke ne indas silenti. Fakte mi pensas, ke neniam indas silenti. Ni ne helpas Pasportan Servon, nek aliajn projektojn per silentado. Se homoj atentas, ili ja komprenas, ke estas problemo en la malantaŭo, kio simple signifas: la projekto ne gravas sufiĉe, ke oni fakte solvu la dissendadon de Roterdamo. Kaj mi tute sincere povas diri, ke eĉ mi ne scias kial oni ne volas helpi rilate al tio. Ĉu indas demandadi kial, kiam oni klare diris, ke ne okupiĝos pri tio? Mi pensas, ke ne. Nun, laŭ la nuna stato aspektas tiel, ke devos preni parton de la libroj al Germanio, kaj persone dissendi de tie. Se ni rigardas al aferon laŭ simpla merkatika vidpunkto: tiuj, kiuj antaŭmendis, (t.s. helpis nian laboron per indikado de la volo aĉeti) devus unue ricevi la libron, ĉu ne? Kiel danko. Kiel aprezo de subteno. Antaŭ la aliaj uzantoj povas ekhavi siajn ekzemplerojn. Sed ne. Nun ili devas atendi.

Kial? Ĉar la respondo estis ĉiam: mendado, sendado de la gastigantoj tra TEJO. Post la tria retletero skribite: kion pratike tio signifas? Kion signifas mendado tra TEJO, se ĉio estas fakte tra la retpaĝo de UEA? Ne, mi ne ricevis klaran respondon. Nur konfuzitajn respondojn. Kaj kio estas la moralo de la tuta afero? Ke mi bedaŭras. Ke mi denove tion vidas, ke bonega projekto restas sen propra subteno de tiuj, kiuj povus multege gajni de la tuta afero.

Mi vidas, ke sendependa projekto multe pli bone funkcius, restus malpli da prokrasto, atendado por permesoj de homoj, kiuj teorie zorgas pri la projekto, sed praktike scias nenion pri ĝi. Jes, tio estas la realo. Evidente personaj informoj de tiom da homoj oni fidas nur je grandaj Esperanto-organizoj. Se mi nun subite dirus: ni sendependiĝu kaj malgranda grupo kiel fondaĵo aŭ kiel ajn komencu trakti la tutan aferon… ĉu homoj fidus nin? Fakte, nekonscie ili jam nun faras. Ĉar praktike la du E-organizaĵoj, teorie la plej grandaj ne vere partoprenis en la tuta afero. Tamen, mi devas aldoni, ke kiam la libro estis preta, do la presado kaj liverado devis okazi tiam aferoj iris glate kaj rapide.

Se projekto gravas oni trovas vojon por subteni ĝin, por trovi la rimedojn, solvojn. Kiel ekzemple gravas al TEJO la KER laboro, la ekstera aspekto de Esperanto. Fakte al UEA mi tute ne scias kio gravas, mi simple ne bone komprenas kian laboron faras tiuj asocioj. Jes, kuraĝas mi diri tion tiel, ke mi laboris por ili. Mi vidas, ke multfoje tiuj, kiuj ne havas la sperton kaj talenton estas en pozicioj. Kelkfoje aktivuloj dezirus labori, sed ne ricevas la subtenon. Kelkfoje oni faras tre bonan laboron, tre pasian laboron, sed ni scias, ke unu-du tre talentaj aktivuloj tute ne sufiĉas. Bedaŭrinde tro ofte mi vidas, ke nur la persona gajno igas iun aktivulo en la Esperanto-komunumo. La eblo vojaĝi, vidi la mondon kaj pretendi, ke oni fakte intertempe aktive laboras por la movado.

Tial mi speciale malĝojas pri Pasporta Servo, ĉar ĝi vere estas projekto, kiu ekzistas de 50 jaroj, kaj meritus grandskalan financan kaj aktivulan subtenon. Multege da homoj plendis pri la neaperado de la libro. Nun ĝi estas ĉi tie, kaj ne eblas (ankoraŭ) aĉeti ĝin por tiuj, kiuj fakte gastigas, kaj volonte havus ekzempleron por si mem. La du plej grandaj asocioj ne organizas (eĉ ne pensas pri…) granda bonveniga festo por la reaperado de la libro. Oni eĉ povus uzi la 100-an datrevenon de la forpaso de Zamenhof por speciale kunligi la gravecon de la komunumo. Ĉiu kiu uzas PS-on havas bonajn memorojn rilate al ĝi. Kaj ne nur kiel gasto! Multege da Esperanto-parolantoj ŝatas gastigi, bonvenigi homojn en siajn hejmojn, kaj tiel vojaĝi iom la mondon.

Evidente la retejo bezonas renovigon, pli bonan uzeblon, mondmapon, aliajn opciojn. Estus bone havi tian paĝon, kie eblas diskonigi amuzajn PS-historiojn, vere bone povi plani vojaĝon kaj ĝenerale ankaŭ rete esti parto de la komunumo, malgraŭ tio, ke PS vivas pro la vivaj-vojaĝaj kontaktoj. Kiam mi sentas min iom pli ripozita kaj entuziasma, mi vere havas multajn ideojn, kaj kredas je la sukceso, kaj ĝenerala entuziasma sinteno de la E-parolantoj al la tuta projekto. Sed fakte kio okazus, se nenio okazus? Ĉu gravas? Do, la unua instinkto estas: kompreneble ĝi gravas! Sed la dua fakte estas: ne. Ĉar nenio okazas, se oni ne daŭrigas projekton en Esperantujo. Eble oni iom malrapide forgesas pri tiuj, kiuj pliajn homojn tuŝis, kiel ekzemple PS, sed fakte ne multo okazas. Tio estas tiom deprimiga, kiel ĝi sonas. Nun, ke la libro aperis kompreneble oni demandas min (fakte ne nur min, sed ĝenerale en la diversaj kanaloj la teameton) pri la futuro. Kio estas la sekva paŝo? Mondmapo, aliaj opcioj en la retejo? Kiu zorgos por PS 2018? Do, ja tamen estas interesiĝo.

Fakte, kompeneble estas interesiĝo. Multege da individuoj skribas al ni, demandas kaj volas envolviĝi pli. Sed la afero estas, ke mi persone volas iomete ripozi, kaj ne pensi tro pri la sekvaj paŝoj. Kiam mi jam laboros plentempe kontraŭ salajro kaj ne sentos min malbone, ke mi tiom multe da tempo pasigis kun PS sen vera aprezo de tiuj, de kiuj pleje gravus mi pripensos kiel kaj kion fari. Ĉar tio estas la problemo, tiu projekto vere bezonos apogon por plu ekzisti. Povus esti pli simple kunlaborante. Sed estas ne.