Etikedoj
brita kongreso, Duolingo, EAB, Edimburgo, esperanto, intervjuo, mensogoj, novuloj, organizado, tim owen
La pasintan semajnfinon okazis la Brita-Skota Kongreso en belega Edimburgo. Mi partoprenis ĝin pro pluraj kialoj. Nun, ke Pasporta Servo aperis kiel libreto post ses jaroj, mi serĉas la eblojn prezenti ĝin al la Esperanto-komunumo. La alia afero estis, ke – kiel por multaj homoj – same por mi gravas kie la renkontiĝo de ajna organizo okazas, se mem la temo aŭ la evento ne tiom interesas min, almenaŭ ĝi estu en bela loko, ĉu ne? Parte pro tio homoj ankoraŭ partoprenas ion ajn, kio okazas en Italio, ĉar la lando mem allogas, ne pro la kvalito de eventoj tie. Se vi ankoraŭ ne vojaĝis al Edimburgo, nepre vizitu ĝin!
Trie, kaj tio estas tute persona kialo, mi havas specialan rilaton kun Skotlando, kaj pro tio tre volonte festis tie gravan datrevenon. Mi alvenis tagon pli frue por turismumi, kaj poste tre ĝoje spertis renkontiĝon, kie mi ne vere konis homojn, kiun mi tute ne kunorganizis, aŭ helpis. Tamen, Batist kaj mi prezentis tie Pasportan Servon kaj mi ankaŭ partoprenis Komedian Kvizvesperon. Do, aspektas tiel, ke mi ankoraŭ ne plene sukcesas je vere nur partopreni renkontiĝon. Mi ne dubas, iam venos la tempo. Sed pri tio mi skribos poste.
Nun, anstataŭ kritiki la renkontiĝon, mi decidis intervjui la organizanton, sen kiu nenio okazintus. Tim Owen estas kerna aktivulo en la brita movado, kaj ni babiladis post la fino de la Brita-Skota Kunkogreso. Tiom tuj post la fino, ke ni fakte estis la lastaj forlasi la ejon de „La Fandujo” – komuna oficejspaco por individuoj – kaj tuj eniris preskaŭ la unuan drinkejon por cerbumi pri la freŝaj spertoj antaŭ mia mikrofono. Tiu tre interesa kaj spertoplena intervjuo estas kvazaŭ enkonduko al miaj venontaj podkastoj pri renkontiĝoj. Do vidu, kiel aspektas kiam du tre longe aktivaj kaj spertaj organizantoj sincere pritraktas temojn kiel organizado, kritikoj, Duolingo, novuloj kaj la mensogoj de la Esperanto-movado.
Stela: Saluton Tim! Kio estis via rolo en la organizado?
Tim Owen: Mi estas unu el la kvar organizantoj. Mi ne estis la sola. Kutime jes, sed ĉi foje mi estis tre bonŝanca, ke Clare, Hugh Reid kaj Ed Robertson ankaŭ volontulis.
Stela: Kioman fojon vi organizas la saman renkontiĝon?
Tim: Mi kredas, ke tio estas mia sesa sinsekva.
Stela: Jam la sesa sinsekva!
Tim: Tio signifas, ke neniu alia pretis volontuli.
Stela: Ĉu tio signifas, ke se vi ne devus ĝin fari, vi ne organizus?
Tim: Fakte, mi ne devus fari, ĉar ĝi ne estas deviga afero. Mi simple ne volis, ke ĝi ne okazu.
Stela: Ĉu tio estas via motivo por organizi?
Tim: Mi havas ian misan flankon al mia karaktero. Mi ne volas, ke homoj povu diri, pro tio kulpas li. Mi povus fari ion por malhelpi, ke ĝi ne okazu.
Stela: Tio estas memprotekta sinanalizo…
Tim: Jes, kaj [mi protektas] ankaŭ miajn amikojn. Ĉar oni povus ilin kritiki: kion la estraro de EAB [Esperanto-Asocio de Britio] ne faris? Ĉar EAB ne respondecas pri la afero. Tradicie ĝis 2012, ĉiam dum cent jaroj ĝi organiziĝis per lokaj grupoj. Kaj en sinsekvaj jaroj alia grupo volontulis. Ili malaperis… apenaŭ plu ekzistas. Do, ĝi nun fariĝas io, kion ni mem devus fari, alie ĝi tute ne okazus.
Stela: Ĉu vi fakte ŝatas la laboron, kion signifas organizi?
Tim: Mi ŝatus unu tagon, kiam mi povus sperti la renkontiĝon, sen labori. La rezulto kutime plaĉas, la komentoj plej multe estas gratulaj kaj dankaj. Sed ĉiam – kiel vi tre bone scias – oni ricevis ankaŭ plendojn.
Stela: Kiel organizanto kiel vi scias kiun plendon serioze akcepti?
Tim: Dependas de la homo, de kie ĝi venas. Estas homoj, kiuj estas normalaj, kaj aliaj ne tiom… Kaj ankaŭ dependas de la kritiko. Ekzemple, ke la vegetara manĝaĵo estu en la angulo, ke aliaj homoj ne prenu. Aŭ ke bufedon oni ne volis manĝi, kaj do oni ne devintus pagi por ĝi. Sed la bufedo ja estis senpage en la kotizo. Ekzemple tiajn kritikojn mi ne aŭskultas.
Stela: Ĉu vi povas doni ekzemplon kiam vi ja aŭskultas? Ni scias, ke kritikoj pri la manĝado estas la malserioza kategorio.
Tim: Homoj – kutime la samaj – kelkfoje plendas, ke estas tro en la programo. Kvazaŭ ili estas devigataj ĉeesti ĉiujn programerojn. Por ili mi enmetis etajn spacojn en la programon por vidi Edimburgon. Por mi tio ne estas problemo. Oni ja ne estas devigata resti la tutan tagon. Sed unu-du aliaj tamen sentas sin devigataj partopreni ĉion. Do, mi metis tiun spacon en la programon.
Stela: Ĵus finiĝis la kongreso. Ĉu vi jam nun scias kion vi volintus fari aliel? Aŭ ŝanĝos por la sekva fojo laŭ la ĵusaj spertoj?
Tim: Ne vere. Ĉar mi eĉ ne pensis pri la ĵus pasinta. Ŝajnas, ke venontjare mi povus trovi voluntulojn en Kimrio. Mi jam havis la ideon fari kunkongreson kun alia grupo. Ĉar ĉiun duan-trian jaron okazas iu Tutkelta Kongreso, ĉiam en malsama kelta lando: Skotlando, Kimrio, Bretonio. Hodiaŭ fakte kelkaj kimroj parolis inter si, kaj atentigis min. Do povus esti, ke la sekvan jaron okazos en Kimrio. Mi ne devos ĉion organizi, ĉar estas homoj kun propraj spertoj kaj propraj interesoj.
Stela: Se vi povus elekti: ĉu vi organizus aŭ prefere ripozus iomete (kaj ĉesus organizi)?
Tim: Se ne estus alia ebleco por la venonta jaro, certe mi devus fari kaj due pensi pri denove, ĉar ne restas multe da tempo por doni antaŭanoncojn al la lokoj, se oni volas ekzemple bonprezan loĝadon. Do, mi ne povus ripozi. Mi esperas, ke mi povos labori almenaŭ kun kelkaj aliaj la sekvan jaron.
Stela: Estas interese, kial vi sentas la devon: ke vi nepre devas organizi. Kio estas tiu ena deviga voĉo, kiu diras, se neniu alia faras: do mi faros?
Tim: Ne gravas al mi, se iu diras ion misan pri mi, se mi meritas ĝin. Se oni rakontas, ke “li nomis min kreteno”, tio ne ĝenas, ĉar probable la rakonto estas vera … precipe se ĝi ja venas de kreteno.. Sed se oni kritikas min maljuste, mi preferas eviti tion. Oni povus diri EAB devintus fari tion… Sed mi preferas, ke oni ne povu diri tion.
Stela: Bone, sed tio ne respondas la demandon: kio estas la devo, ke vi decidas, ke vi tamen volas organizi?
Tim: Mi ne volas.
Stela: Sed vi sentas tiel, ke vi devas.
Tim: Jes. Iu devas. Mi tre malbone petas, ke iu fari ion. Ĉar mi ne volas ĝeni homojn. Do, anstataŭ peti, ke iu alia faru, mi mem kutime faras.
Stela: Estas malfacila tasko kiel organizanto lerni, ke vi ja povas delegi aferojn, ke vi povas disdoni la taskojn, kaj ne voli fari ĉion mem. Mi konas tiun senton.
Tim: Sed en tiu situacio mi ne povas delegi. Mi volas, ke iu volontulu. Iu kandidatiĝu.
Stela: Tio estas vere luksa pensmaniero… Vi devas fakte peti homojn, ke ili helpu.
Tim: Tion mi faras. Hodiaŭ ne, ĉar iu alia volis paroli dum unu horo dum la jarkunveno… Kutime mi jam parolas pri kongresoj, postuloj kaj postenoj. Petas helpon. Kaj ricevas nenion, do silenton.
Stela: Ĉu vi vidas homojn en la kongreso, pri kiuj vi pensas, ke ili povus future fari ion? Kutime kiel organizanto vi devas esti pli asertiva, kaj iri al la homoj, kaj diri ili: venu, helpu. Estas malfacile atendi, ke ili sinproponu.
Tim: Eble unu tagon. Sed mi devas agnoski, ke ĝis relative lastatempe ni estis grizharaj aŭ eĉ senharaj en Britio. [Tim havas belan, longan brunan hararon – Stela] Do, ni povus atendi, ke iu starigu la retejon. Ke iu komprenu, ke kia estas bela nomŝildo, kia kartero estas malbela. Kun la novuloj tio ja povus ŝanĝiĝi, ĉar ili ja estas modernaj, kaj vivas en la moderna nuntempo.
Stela: De kie venas la novuloj?
Tim: De Duolingo, fakte. Ni kaptis ilin de tie.
Stela: Ĉu ĉiun?
Tim: Praktike jes. Pli-malpli.
Stela: Kiel vi kaptas ilin de tie?
Tim: Ĉar mi ne volas, ke iu povu kritiki EAB-on, ke iu ne helpas la duolinganojn. Mi estas spertulo ĉe la facebook-grupo de Duolingo. Tiel mi estas konata, kiel 5-6 aliaj homoj, kaj tiel mi povas rakonti pri kongresoj kaj niaj kursoj. Kaj mi starigis belajn, modernajn retpaĝojn por allogi ilin. Mi faris tiujn ligilojn.
Stela: Do, ĝenerale vi pensas, ke Esperanto-renkontiĝoj havas malbelajn retpaĝojn.
Tim: Ĉu ne?
Stela: Mi konsentas, sed ankaŭ iu alia rimarkis tion!
Tim: Mi ankaŭ opinias, ke la ĉielo estas blua. Tre evidente, jes.
Stela: Kaj gravas bela retpaĝo, belaj koloroj, kaj stilo…
Tim: Gravas nuntempeco.
Stela: Kion signifas nuntempeco, pri kio ni devus iom pli seriozi?
Tim: Do, retpaĝoj estas fakte la unua afero, kiun ni devas alfronti. Do bone, sed homoj kiuj diras: „mi volas, ke Esperanto iĝu la oficiala lingvo de Eŭropa Unio, mi kredas, ke ĝi okazos, mi kredas, ke ĉiu en la tuta mondo parolos Esperanton.” Tiu naiveco… kaj la kutimaj misinformoj kaj mensogoj. 8 miljonoj da parolantoj.. (Mario Pei, 1954) Pri nur 16 regula gramatiko. Tute ne estas vero…
Stela: Bona retpaĝo, kaj atentado pri Duolingo-studentoj. Tamen, Britio estas en sufiĉe speciala situacio.
Tim: Hejmo de la angla lingvo, jes.
Stela: Kio estas via sperto: ĉu oni atentas multe pli pri Esperanto nuntempe pro Duolingo?
Tim: Ne nepre pro Duolingo, sed en la lastaj kvar-kvin jaroj mi ja konstatas, ke ŝanĝiĝis la sintenoj de la komunikiloj. Kiam ili parolas nun, ili ne simple primokas. Kelkaj jes, sed… antaŭ 50 jaroj ĉio pri Esperanto temis pri primokado, pri iu morta lingvo. Nun oni parolas pri tio, ke fakte ĝi ne malaperis. Homoj daŭre parolas ĝin. Kaj por helpi pri tio Duolingo ja estas utilaĵo. Ĉar estas facile diri, ke per tiu reta lingvilo ene de du jaroj komencis lerni Esperanton 800 mil homoj jam. Tio estas granda cifero. Kutime oni diras: ĉe la UK, partoprenis eble du mil homoj aŭ UEA havas nur 4-5 mil membrojn. Tio estas la alia afero, oni parolas pri membroj. Ni devas varbi membrojn. Tio estas tute malnuntempa afero. Homoj malfacile membriĝas en aferoj. Mi nur estas membro, ĉar mi jam havas rilaton kun EAB kaj iam ili bezonis helpon. Sed se mi estus novulo, mi ne interesiĝus. Krom tio, ke niaj novuloj kiujn ni allogas de Duolingo, kiujn ni instruas senpage ĉe nia sidejo, al kiu ni donacas vortarojn – de John Wells ekzemple – senpage. Ĉar ili ĝuas la sperton kaj volas kontribui, ja kelkaj membriĝis. Ili fakte estas membroj de neniu alia afero. Sed tio estas tute male ol la antaŭa sinteno, ke „mi volas esti membro por oficialigi Esperanton, antaŭenigi Esperanton” – kio estas la kutima frazo.
Stela: Kio estas la bona sinteno anstataŭ membreco?
Tim: Partoprenado, uzado de la lingvo.
Stela: Kial tio ne sufiĉas por la maljuna generacio?
Tim: Ĉar por kelkaj ĝi estis religio. Jam ne plu estas tiuj kiuj parolas ankoraŭ tiel. Sed ĉar mi estas nerdulo antaŭ du-tri semajnoj legis antaŭajn protokolojn de jarkunvenoj el 1997 ekzemple. En kiu iu diris: „do bone, nun ne estas la ĝusta momento por Esperanto pro ekonomiaj kialoj, sed niaj infanoj ja bezonos ĝin”. Dudek jarojn poste daŭre la infanoj ne bezonas Esperanton. Kiel naiva supozo!
Stela: Do kiu bezonas Esperanton, se la infanoj ne?
Tim: Oni ne bezonas ĝin. Ĝi estas utila, fakte ĝi estas fakta lingvo. Mia amiko, Damon (ne deamon – diableto), li uzas Esperanton por paroli per skype kun iu Esperanto-parolanto en Ĉinio. Tio estas la sola komuna lingvo, kiun ili havas inter si. Do, ĝi estas fakta lingvo por kelkaj homoj. Por transiri la lingvajn barilojn, kaj ekscii iom pli pri aliaj kulturoj, kiel Esperanto ja celis antaŭ unu jarcento.
Stela: Por vi kio estas Esperanto? Vi klare tre aktivas en Anglio.
Tim: Ĉu vi neniam aŭdis, ke fakte ŝi [Tim rigardas dekstren] – mia plej bona duono, Clare, neniam intencis paroli ĝin?
Stela: Clare rajtas klarigi: kial vi neniam intencis paroli Esperanton?
Clare: Estas sufiĉe longa rakonto. Kiam mi la unuan fojon aŭdis pri ĝi, mi pensis, ke ĝi estis tute stulta afero. Do mi neniam intencis lerni ĝin.
Stela: Sed nun vi parolas!
Clare: Jes. [Ridas.]
Tim: Estas vero, ke ĝi fakte prenas de ni multe pli da tempo ol ni iam ajn intencis.
Stela: Bone, sed ja nun estas tiel, ke ĝi prenas de vi tempon, kaj vi daŭre donas vian tempon…
Tim: Sed alie, ĝi donas ion al ni. Ekzemple mi ne vidis vin dum kvin jaroj eble. Do, mi renkontis vin en 2003. Eble vi jam eĉ ne memoras. [Mi memoras. – Stela] Renkontis iun homon, parolis kun la homo, kaj eble post kelkaj jaroj povas revidi la homon. Jes ja, oni ja povas fari tion en la angla en Anglio. Sed de diversaj fonoj… kaj mi ne scias, ĉu vi jam scias, sed Clare jam eklernis Esperanton antaŭ ol mi konatiĝis kun ŝi. Kiel vi kaj via edzo renkontiĝis pere de Esperanto, ankaŭ ni. Mi trovis mian unu-estontan-tagon edzinon.
Stela: Do tio estas la vojo por ĉiu trovi partneron en Esperantujo kaj tiam vi restas en la movado? Ŝerco de pluraj jardekoj, ke tio estas la sukceso de Esperanto.
Tim: Edz-peranto!
Stela: Jes, ĝuste! Dankon por la intervjuo!