Etikedoj

, , , , , , , , , , ,

Mi havis mian belan, rondan 30-an naskiĝtagon antaŭ kelkaj semajnoj. Dum longega tempo, mi ne pensis pri tio, ke miaj junularaj jaroj oficiale povas finiĝi. Mi timis pri tio. Nun mi ne plu timas, mi nur konstatas, ke esti super tridek en la Esperanto-movado estos io tute alia ol la eblecoj ĝis nun. Mi scias, ke laŭ TEJO ni, super 30 restas junaj ankoraŭ 5 jarojn, sed tamen, ni ankaŭ scias, ke tio estas ĝenerala mensogo por oficiale havi pli da membrojn en la organizo kaj neniel rilatas al ni.

Pri kio mi parolas? Do, kiaj Esperanto-aktivecoj kaj aranĝoj estas super 30? Speciale nejunularaj renkontiĝoj, kiuj ne celas familiojn aŭ lernadon de Esperanto? Laŭ mia sperto ne multe. Mi ne diras, ke ne estas, sed supozeble ne multe, kaj certe la vigleco de la junularo mankas el ĝi. De kie mi scias tion? Mi vidas la maljunulojn, kiuj daŭre venas al junularaj renkontiĝoj, ĉar ili ne havas la sian por festi kaj amuziĝi. Ne, mi ne parolas pri tiuj, kiuj ĵus pasis la oficialan junularan limon. Homoj ĉirkaŭ 40, 50 eĉ 60 regule(!) partoprenas aranĝojn, kiuj estas speciale organizitaj por tute alia generacio. Al tiuj, kiuj finas mezlernejon, aŭ studas ĉe universitato vidi maljunuloj ne estas alloga kaj eĉ komprenata. Por mi tio estas evidenta afero kial. Mi jam skribis pri tio multe pli detale en unu el miaj plej seriozaj blogeroj.

Multe da homoj plendas, ke tiuj oficialaj kongresoj estas por la maljunuloj, kaj perforte restas en la iluzio, ke ili ne ĝenas la junularon, ke ili apartenas tie. Jam eĉ mi preskaŭ ĝenas la junularon! Mi sentas tiel. Mi ne havas tiom multe da komunaj punktoj kun 20-jara lernanto. Jes, mi ŝatas festi (kelkfoje kaj ne longe), mi ŝatas ekskursi, sportumi, aktivi. Sed mi komencas ekŝati prelegojn, diskutrondojn iom pli. Mi ne vere ŝatas la frenezajn ludojn, tute ne emas diskejumi aŭ dormi kun 50 aliaj homoj en amasloĝejo. Evidente mi nek sentas tiel, ke mi volas sidi en ejo dum la tago nur aŭskultante prelegojn, kaj havi nenian vesperan aŭ noktan programon. Multe da homoj ne plu partoprenas E-renkontiĝojn, ĉar ili fakte ne havas sian amikojn plu ĉe tiuj semajnoj, aŭ evidente komprenas, ke ne plu apartenas al la junulara movado, do forestas, malgraŭ tio, ke volonte ankoraŭ aktivus ie alie.

Sed estas kiuj restas. Mi klare vidis la apartiĝon de la generacioj en la renkontiĝoj. Ili sidas aparte dum la manĝoj. Ili sidas kun siaj samaĝanoj en la programoj, same partoprenas koncerton aŭ sidas prefere en la gufujo kaj babiladas tie. Mi vidas, ke ili ne havas la eblecon iri alien. Mi klare ne vidas bonan intermiksiĝoj de la aĝoj. Oni povas diri, ke ja estas esceptoj. Kiam ne estas esceptoj por ajna regulo? (Eĉ en Esperanto…) La transiro de junulara al – ni diru tiel – plenkreska kategorio ne estas tiom klara ol de infana-adoleska al junulara. Kiel mi skribis: pluraj ekzemploj estas pri renkontiĝoj por Esperanto-familioj, infanoj, junuloj. Almenaŭ en Eŭropo. Mi ne scias kial fartas la resto de la mondo. Kio mankas estas io inter IJK kaj UK. Kiu estas distra kaj ne celas ion ajn krom ripozi kaj bonfarti parolante Esperanton. Iu konatulino mia eĉ diris al mi: rapidiĝu kaj vi jam povos veni la sekvan jaron al REF… (Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj). Sed kion mi faru, se mi ne volas infanojn? Se mi nur volas ĝui miajn somerojn sen familio en E-rondo?

Mi ĵus partoprenis la Brita-Skotan Kongreson en Edimburgo – mian unuan oficialan, plenkreskan, aŭ ni diru tiel, nejunularan renkontiĝon. Ĝi almenaŭ ne havas en la nomo junulara. Tamen, estis ankaŭ universitataĝanoj, sed ĉefe maljunuloj. Tio estas klare, ke ankaŭ de tie mankis aŭ – pli precize estas diri – vere malmultnombre aperis tiu meza aĝo. Vere multege da maljunuloj, kelkaj novlernantoj, kelkaj infanoj kaj manpleneto de la ĉirkaŭ 30 aĝo.

Mi konsideris partopreni ĝin pro la loko unue. Mem la evento ne tiomege interesis min. Poste ankaŭ indis iom pripensi pro Pasporta Servo. Ĝi estis tre bele strukturita semajnfino en tre taŭga loko kaj ejo. Mi ne ofte havis sperton tiel partopreni eventon, ke oni mem aranĝas la dormlokon kaj tute ne estas vespere distriĝo kun ĉiu post la oficiala programo en la ejo. Jes, oni iris al trinkejo, kie evidente oni ne povas tro bone babiladi kaj intermiksiĝi. Kaj jes, maljunuloj signifas, ke ili iras dormi multe pli frue, kaj ĉiu devas retrovi la vojon al siaj hoteloj en diversaj partoj de la urbo pli frue. La programeroj estis kongresecaj: do ne estis unu klara temo. Estis diversaĵoj kun kelkaj pli bonaj, kaj kelkaj malpli talentaj prelegantoj. Por mi persone kiam oni parolas pri Esperanto, pri la lingvo mem, tio tute ne interesas min.

Tamen, la tuta semajnfino estis tre interesa sperto por la futuro. Kiel aspektas plenkreska renkontiĝo? Kiam oni vere serioze partoprenas la programojn. Estis multfoje enua por mi. Mi estas iom pli juneca por tio. La dimanĉmatena biergustumado tamen donis iom da brileco al la semajnfino. Do, mikse, sed tamen entute bona semajnfino ĝi estis. Se mi surmetas mian organizan ĉapelon mi povas diri, ke ĝi estis tre bone farita. Ŝildo, retpaĝo, informoj kaj klara signo antaŭ la ejo surstrate, la indikilo por eniri ktp. Mankis al mi nur informilo aŭ rememorigilo, ke hej: bone, ke vi venos, jam ni renkontiĝos la sekvan semajnfinon aŭ io simile. Sed tio estas etaĵo kompare al la tre bona laboro farite. Gratulon al la organizantoj!

Tiu semajnfino rememorigas min, ke antaŭ iom da tempo mi volis havi Hungaran Kongreson por kunigi la E-parolantojn en Hungario. Ne eblis fari. Ne estis la volo. Supozeble ne ni estas la unusola lando, kie tio ne eblas. Kiom la plenkreskaj kluboj kaj lingvolernejoj, malsimilaj instruistoj kaj regionaj reĝetoj ne volas kunlabori ĉiam miris min. Sed Esperanto-parolantoj estas ankaŭ nur simplaj homoj…

Tamen, la ideoj pri organizado kaj diversaj defioj daŭre pensigas min. Kio okazos nun? Kion mi vidis en la plenkreska movado tute ne konvinkas min. Evidente mi tre volonte kontribuus ie, mi ankoraŭ havas tiun senton, ke mi volonte helpus ie. Sed antaŭ mi faros ion en tiu parto de la movado, mi ekfaros miajn podkastojn (voĉajn surbendaĵojn laŭ temoj) por junuloj, ke ili sciu kiel organizi renkontiĝojn por si. Kiajn erarojn provi eviti, kiel strukturi kaj pripensi aranĝojn kiam temas pri junuloj. Pri tiu transdonado de spertoj mi pensadas jam de jaroj. Kiam mi komencis ekkonscii, ke mi ne plu volos organizi junularajn renkontiĝojn, mi subite kreis manlibreton por la hungaraj junuloj, ke ili ne devu ĉiam de la nulo komenci. Mi deziras fari la samon nur por ĉiu junulo en la mondo. Mia espero estas, ke multe da junuloj volas organizi, sed ĉar ankoraŭ ne partoprenis renkontiĝon por junuloj, ankaŭ ne scias kiel aŭ kion organizi. Mia plano estas helpi ilin, kaj vidi ĉu miaj konsiloj estas utilaj por ili. Mi estas tre ekscitita pri tiu ĉi projekto, kaj planas multe labori pri ĝi. Do, nepre atentu mian blogon por ekscii eĉ pli!