Etikedoj

, , , , , , , , , , , , ,

Mi ne komprenas kial ni ne seriozas pri merkatiko. Ni signifas la Esperanto-movadon. Hieraŭ mi recevis retmesaĝon, kiu tiom kolerigis min, ke mi preskaŭ respondis al ĝi ion malbelan. Sed mi prefere uzas la energion por mia blogo, ĉar la temo estas ampleksa kaj interesa.

Min neniam interesis merkatiko. Aŭ ni povas diris tiel, multe pli gravas al mi aliaj aferoj en la mondo ol provi vendi aferon. Sed fakte, se mi kreas ion kio havas valoron, mi ja volas ke la mondo sciu pri ĝi, ĉu ne? Do, tamen ne ĉiam. Mi pensas ke mia blogo havas valoron, tamen mi tute ne serioze diskonigas ĝin. Kelkfoje, se mi pensas ke blogero bone sukcesis, tiam mi eble mencias al miaj amikoj ke indas legi ĝin. Alifoje, mi ĝojas ke mi havas spacon en la reto, kie mi ne devas kaj volas fari kompromisojn. La kritikoj estas la miaj, kaj supozeble eĉ estas kelkaj homoj, kiuj silente konsentas kun mia pensmaniero pri kelkaj aferoj.

Sed. Ne estas same pri Pasporta Servo. Mi povas diri, ke mi kvazaŭ hazarde, de la flankaj riveroj enfluis la projekton, kaj tute ne konscie komencis pli kaj pli proksimiĝi al la laboro. Pasporta Servo ĉiam ekzistis ie en la malantaŭo de mia vivo. Supozeble pro tio, ĉar mi estas Esperanto-parolanto de pluraj jardekoj, kaj tiu projekto ĉiam ekzistis. Eĉ se mi mem neniam havis la libreton, ni ne aperis en ĝi, sed tamen gastigis kaj mem gastis ĉe PS-gastigantoj. Bone, ni diru tiel ĉe amikoj, kiuj fakte ankaŭ estis en la libreto. Mi ĉiam pensis pri ĝi kiel kerna parto de la movado. Vere tutmonda. Tial mi serioze ekpensis kiel helpi ke ĝi ne malaperu, kiam mi vidis la signojn kiel rapide ĝi komencis ekiri al sia morto. Post la envolviĝo de Batist, mi komence helpis (espereble) per miaj ĝeneralaj konsiloj aŭ opinioj pri lia laboro. Kaj vi konas la reston de la historio.

Ĝenerale mi preferas projektojn.

Mi pensas, ke estas sufiĉe klara afero, ke la Esperanto-movado bezonas allogajn projektojn. Aranĝojn kaj kunlaborojn kiuj montras, ke Esperanto havas valoron, ke ĝi fakte en multaj kazoj tre bone funkcias, ke ĝi inspiras bonan komunikadon kaj respektas, antaŭenigas internaciecon. Sed projektoj bezonas merkatikon. Ankaŭ inter Esperanto-parolantoj. Ke la homoj sciu pri tio kion vi faras, pri kio vi laboras. Ni povas diri, ke Pasporta Servo kun sia 50-jara historio estas en sufiĉe luksa pozicio. Oni ĝenerale havas ideon pri ĝi. 

Jes, la maljunuloj. La novuloj ne vere. En la komenco de la Duolingo-generacio ĝi jam reekzistis kiel retejo, sed ne kiel libro. Kiel iu flanka amprojekto de Batist, kiu aperigis la novan retejon en novembro 2014, kaj per tio malrapide revivigis mortantan komunumon. Nun en 2017 post multege da streboj, – ĉefe de ni du – la libro reaperis. Ĝi estas ĉi tie. Eblas ĝin aĉeti, kritiki, sed ĉefe uzi – laŭ niaj esperoj. Kompreneble la kritikoj svarmas de diversaj kanaloj. Ĉefe nedirekte kaj ne al ni. Oni pridiskutas ĝin, sed ne mem prenas la energion por sendi retleteron al ni kun la detaloj. Sed momente ne tio gravas rilate al mia rakonto.

Salto al pasinta vendredo. Mi partoprenis kurson pri la plej modernaj merkatikaj metodoj. Nuntempe furoras tiu ĉi temo, ĉiu volas scii kiel fari merkatikon sen sentigi tion al la homoj, ke ja temas pri vendado de io ajn. Kiel kapti la atenton inter miljonoj da retejoj, retleteroj, informoj?

Evidente mia unua instinkto – pri kiel multe da aferoj estas – rigardi kiel tiu temo rilatas aŭ malrilatas al la Esperanto-movado. Kaj mi povas diri, ke ni vere fuŝas la merkatikon de niaj projektoj. Bone, ne nur tiu teme, kaj tiu rezulto ne estas granda surprizo… Nur la demando estas kial? Kial ni ne faras pli bone?

Mi pensas, ke estas du kernaj aferoj. Unue: ni ne konas la rimedojn kiel fari. Tamen, mi povas diri al vi, ke ekzistas multaj priskriboj, helpiloj kaj konsiloj en la reto. Eĉ senpage. Do, oni ĝenerale devus iom pli voli evolui niajn rimedojn. Kaj rilate al la novaj servoj kaj vojoj, ni bezonas la junulojn fari tion, ne perdi la tempon konvinki la maljunulojn ĉu ion indas fari. Prefere pardonpetu poste. Due: eĉ se oni scias kiel fari, ĉu oni lasas vin fari, esplori kaj eksperimenti?

Parte jes, ĉar multe da homoj prefere lasas vin labori, kaj vi faru kiel ajn vi volas. Sed ankaŭ tio povas okazi, ke oni fakte ne lasas vin labori. Oni ne volas al vi doni la informojn, kiujn vi bezonus.

Kiel tio rilatas al merkatiko?

Do, merkatiko funkcias tiel en la modernaj tempoj: oni mezuras ĉion. Ne nur simple planas laŭ iu ideo kaj esperas, ke plano funkcios, sed oni tuj mezuras, ĉu la afero donas atenditajn rezultojn, kaj dumtempe ŝanĝas strategion aŭ fajngias la teknikojn de la varbado-vendado-informado ktp.

Por esti pli efika – fakte pri kio ajn en la vivo – oni ja devas fokusi la atenton kutime pri unu afero, unu metriko. Unue oni tre bone pripensu, analizu kaj decidu kion oni volas mezuri. Tiu unusola numero gravas por decidi pri la sukceso de kampanjo, ĉar oni rigardas, ĉu kaj kiom grade la numero ŝanĝiĝas. Evidente oni ne mezuras ĉiam la samon dum jaroj kaj jaroj. Por periodoj oni fokusiĝas pri unu afero por vidi efikon de kampanjo. Ekzemple en sociaj retejoj: kiom da homoj reagas al afiŝoj aŭ kiom da novaj sekvantoj vi ekhavas (aŭ perdas).

En la kazo de Pasporta Servo la demando kiun mi la plej ofte ricevas estas: ĉu gravas la aperigo de la libreto en 2017? Jes damne, ankaŭ mi fakte ŝatus scii, ĉu ĝi gravas. Kaj jes, damne, tio estas la kerna demando de la tuta historio, ĉar se fakte homoj ne aĉetas la libron, ne volas ĝin havi, kaj ne uzas ĝin, do tio pruvas, ke la libro ne gravas, ĉu ne?

Klare por scii kiel respondi tiun demandon mi fakte bezonus scii, ĉu oni sukcese vendas la librojn. Kaj tio estus mia numero, mia metriko. Post kampanjo, sendado de retleteroj, aperado en la sociaj retejoj, libroservo de UEA ni ja povus scii, ĉu ni ja fakte bezonas la librojn? Ĉu indis la laboro? Sen troa klarigo, vi ja komprenas kion mi celas.

Sed kio okazas, se mi ne ricevas la nombrojn?

Jes, tio okazis. Jam tuj post la aperado en la libroservo mi sendis leteron al la libroservisto, ke mi deziras de tempo al tempo vidi la numerojn pro statistikaj kialoj. Mia letero estis ignorita – vidu poste, de kie mi scias tion. Nun, ke iu uzanto demandis ĉu ni fakte donos eblecon al la partoprenantoj de UK aĉeti la libron surloke, kaj mi subite rimarkis ke mi tute ne scias. Bedaŭrinde mi neniel zorgas pri la stoko. Malgraŭ tio, ke mi ŝatus koni la detalojn, ĉar mi ja dezirus ricevi informojn kaj eĥoojn pri la uzeblo de la libreto. Do, mi kune kun tiu demando redemandis pri la nombroj monatojn post mia unua peto. Sed kun la respondo, mi ricevis ankaŭ aldonan komenton tuj je la komenco de la letero: „Kun la espero ke tiuj demandoj ne ripetiĝos ofte (mi ja havas pli gravajn taskojn), mi informas vin ke…” Fakte, pardonu, sed vi kiel libroservisto devus doni tiujn informojn al mi kiam mi petas, kaj kiom ofte mi petas, ĉar ĝuste pro tio mi scias ĉu indas fari la laboron aŭ ne. Kaj ĝuste pro libroj dependas ĉu vi havas laboron aŭ ne…

Do, 20 libroj vojaĝos al Seulo. Kial dudek? Mi ne scias. Oni ne demandis aŭ informis min, kiu almenaŭ iom da rajto havus konsili en la projekto. Bonege, ke mi kaj ĝenerale la teamo de Pasporta Servo ne havas bazajn informojn pri la efikeco de sia laboro. Mi kompreneble havas ideojn kiel ŝanĝi tion…

Evidente merkatiko aĉege funkcias, se oni ne povas mezuri kion oni deziras scii. Do tamen post la neema respondo mi eksciis, ke la venditaj libroj feliĉe rehavigis la monsumon de la presado. Nun ni vidu, ĉu ni fakte rehavos la gajnon por la sekva Pasporta Servo projekto. Kun tia kunlaborema sinteno kion oni povas atendi?