Etikedoj

, , , , , ,

Se vi uzas tviteron en Esperanto, vi konas lin. Tiom simple. Li estas la aktivulo, kiu konstante engaĝiĝas kun interesiĝantoj de Esperanto – kun novuloj kaj spertuloj – por vigligi la movadon per pepoj. Li trovas la ĵusfinantajn Duolingo-kursanojn, la plej novajn jutubistojn, demandas pri kaj por la movado, kaj uzas kiun ajn lingvon por paroli pri Esperanto kun homoj el ĉiu angulo de la mondo. Informas, demandas, rekomendas, helpas, interligas, sed ĉefe: subtenas ĉiujn, kiuj montras ajnan emon al Esperanto. Ekkonu Aleks André.

Esperantisto ekde la somero de 2009, li lernis la lingvon alvenante al la fino de siaj studoj. André starigis la defian demandon al si: kiel utile uzi tiujn du lastajn monatojn de la somero? Kion lerni kion li povos uzi ankaŭ poste en sia vivo? Entute por kio sufiĉas tiom da tempo? Vi konas la respondon. Dek lecionoj de baza kurso sufiĉis por komenci ekredakti vikipedion post tiuj du monatoj. Li ne kredis ke li kapablos paroli la lingvon kun eksterlanda gasto la tutan tagon, kiun li ĵus komencis lerni. Tio funckias! – li pensis. La renkontiĝo kaj la sento de rapida sukceso instigis lin resti en la movado.

Estis plezuro babiladi kun li pasintsemajne per skajpo – li sidante en Francujo, en la urbo Chaumont, mi demandis lin el Amsterdamo, Nederlando.

Stela: Aspektas al mi tiel, ke vi estas unu, se ne la plej aktiva persono en tvitero. Ĉu vi konsideras vin la plej aktiva?

Aleks André: Do, ankaŭ estas Vanege, kaj laŭ mi ni estas kelkaj el la plej aktivaj uzantoj.

Stela: Kio estas la ideo malantaŭ tiu aktiveco?

Aleks: Tvitero estas bona ilo por montri, ke Esperanto ekzistas. Ĉar ni povas inter ni paroli en Esperanto kaj ankaŭ la homoj kiuj ankoraŭ ne parolas la lingvon povas vidi, ke ni ekzistas, kaj fakte ni komunikas per tiu ĉi ilo. Laŭ mi tio estas vere trafa por montri, ke la lingvo ekzistas.

Stela: Ĉu vi uzas ankaŭ aliajn sociajn retejojn aŭ tiu estas via preferata kaj pro tio vi elektis tviteron por aktivi?

Aleks: Ĝi estas ja mia plej ŝatata ilo, sed mi ankaŭ uzas iomete rediton kaj telegramon. Multe da grupoj estas en telegramo, oni povas multe pli rapide trovi homojn por paroli pri kiu ajn temo vi volas.

Stela: Kio estas via celo per tiu aktivado en tvitero, kial vi faras tion?

Aleks: Laŭ mi en Esperantujo estas multe da medioj, do, gazetoj, jutubistoj, libroj, retejoj kiujn laŭ mi homoj ne ĉiujn konas, kaj indas reklami pri ili. Ĉar estas fakte multe da kulturo tra ili, kaj indas ke homoj sciu, ke ili ekzistas. Se tiuj retejoj ne estas konataj de homoj, ili malaperegos, kaj tio povas esti granda perdo de kulturo.

Stela: Se mi bone komprenas, vi parolas pri tio, ke se homoj ne konas la laboron de tiuj, kiuj faras ion rilate al la Esperanto-kulturo, tiam ili ĉesos kontribui al la movado, kaj kiel rezulto ilia laboro malaperos. Vi volas ilin instigi ke ili daŭrigu la laboron per alportado de homoj kiuj atentas, legas, rigardas ktp.

Aleks: Jes.

Stela: Kiam vi komencis ekaktivi en tvitero?

Aleks: Mi tute ne scias. Sed ekde komence kiam mi lernis la lingvon kaj volis ĝin uzi rete mi jam konis tviteron. Trovis kun ĝojo ke estas multe da Esperantistoj tie. Sed kelkfoje ne estas facile por homoj kiuj lernas Esperanton ekkoni tion kion ili volas trovi per tvitero. Mi ankaŭ ŝatas trovi homojn, kiuj diras: „nun mi komencas eklerni Esperanton. Kio estas tio?” Mi provas helpi al ili trovi la tradiciajn ilojn aŭ retejojn.

Stela: Kiam vi decidis, ke vi tiom pripense estos aktiva por Esperanto? Por tiuj kiuj ne komprenas mi volas klarigi, ke kion vi faras estas multege da laboro: atento, serĉado, intenca komunikado. Kvazaŭ vi donus vian manon, kaj dirus: venu, tenu mian manon, mi povas al vi montri kio okazas.

Aleks: Do jes, tian bildon mi havas en mia profilo! Fakte mano de viro, kiu tenas la manon de infano.

Stela: Jes! Mi vidis, sed krom via profilbildo. 🙂 Kiam vi komencis vere okupiĝi pri tvitero tiom aktive kaj kiom da tempo vi uzas de via tago por fari tion?

Aleks: Do laŭ memoro, mi komencis kiel projekto iam en januaro en 2016 [#AgadoĈiutage] por reklami pri Esperanto. Mi volis diskonigi ligilon ĉu al retejo, ĉu al gazeto, aŭ io tia. Mi fakte sukcesis tion fari dum 100 tagoj.

Kiam aperis la alvoko por novaj volontuloj en la Centra Oficejo de UEA, mi diskonigis informojn pri tiu ĉi projekto, kaj fakte Veronika Poór [Ĝenerala Direktoro de UEA] diris al mi: „ho, mi rimarkis tion, kaj mi multe ŝatis kion vi faris, ĉar tio helpas la diskonigadon de Esperanto!” Kompreneble tio instigas homojn plu daŭri la aferojn. Sendube pri la renkontiĝo kun Veronika kaj ankaŭ kun aliaj homoj, kiuj diris, ke „jes, vi diskonigas informojn!” – mi kompreneble daŭrigis la aferon, ĉar mi vidas, ke tio helpas homojn.

Stela: Jes, ĝi tre multe helpas.

Aleks: Rilate al la tempo kiom mi bezonas: kiel vi scias, mi ellitiĝas vere frue. [Jes, je la 5a horo.]

Stela: Ĉu ĝuste por fari tiun aktivaĵon trankvile?

Aleks: Nu jes, iomete pro tio. (ridas) Fakte, mi tre ŝatas la sunlumon. En Francujo nun la suno leviĝas ĉirkaŭ la 5:30. Pro tio mi ellitiĝas vere frue kaj mi ankaŭ ŝatas vidi la sunleviĝon. Kiel vi diris, mi estas trankvila, mi povas preni la tempon. Ankaŭ kion mi rimarkis dum la pasintaj 3-4 monatoj estas, ke dum tiu ĉi tempohoro, estas ne tiom multe da homoj kiuj pepas aŭ skribas mesaĝojn, ĉar sendube ne estas homoj en tiu ĉi horzono. Tio ankaŭ helpas al mi trovi aĵojn, sed ne esti superstreĉita, ĉar homoj konstante pepas.

Stela: Homoj daŭre reagas al vi.

Aleks: Jes. Do ni diru dum horo aŭ 90 minutoj mi serĉas informojn, kaj mi repepas.

Stela: Kion vi faras en via alia vivo? (ridante) Ĉu vi havas vivon ekster Esperanto?

Aleks (ridas): Mi estas instruisto pri matematiko. Mi komencas labori je la 8a matene, ĝis ĉirkaŭ la 17a-18a posttagmeze. Mi trovas sufiĉe da tempo antaŭ iri labori, kaj mi dediĉas mian tempon al la laboro plejparte dum mi estas en la liceo. Mi tre ŝatas havi alian tempon por miaj aliaj projektoj ekster la laboro.

Stela: Vi estas homo kun multege da projektoj! Kion vi faras rilate al instruado de Esperanto en la lernejoj?

Aleks: En la landa asocio de Francujo, en Espéranto France, estas komisiono kies mi estas membro. La celo de la komisiono estas ke la franca eduksistemo agnosku Esperanton kiel nedevigan opcion en la abiturientaj ekzamenoj. Ni estis ricevitaj ĉe la administrejo en februaro, kaj ili diris al ni, „jes vi povas instrui Esperanton, kiel eksperimentaĵo”. En nia licejo ni estis la unuaj kiuj havas kurson en la devigaj horoj de la lernantoj.

Stela: Ĉu vi havas kolegojn kiuj ankaŭ parolas Esperanton?

Aleks: En la licejo mi estas sola, sed fakte estas aliaj lernejoj en Francujo, kie vi povas lerni Esperanton. Ĝi estas postabiturienta lernejo – nomata ENS – kaj tie ili ankaŭ havas 15 junulojn kiuj lernas Esperanton. Estas ankaŭ aliaj gimnazioj, kie vi povas lerni. Sed en nia licejo la lernantoj povis trapasi abituran provekzamenon, en tiu ĉi jaro jam la duan fojon.

Stela: Kiuj estas viaj spertoj rilate al la infanoj, kiam ili vidas, ke estas ebleco lerni Esperanton? Multfoje oni primokas Esperanton, sed mia sento estas, ke en Francio kvazaŭ estus alia mondo. Unue, ĉar tiom similas Esperanto al la franca, kaj due estas multege da Esperanto-parolantoj ĉe vi. Se oni volas ion trovi, fari aŭ partopreni en Francio, mi havas la impreson, ke tio estas sufiĉe facile.

Aleks: Jes, jes ĝuste. Fakte, en la licejo kie mi instruas laŭ mia sperto miaj kolegoj estas tre afablaj pri la ideo, ke Esperanto estu uzata. Mi jam parolis pri la lingvo de 2011. Kelkaj kolegoj salutas min tiel „Saluton! Kaj kiel vi fartas?” – kvankam ili nur tion povas diri en Esperanto. Kaj la lernantoj vidas tion, do ili scias, ke mi parolas alian lingvon kiam ili alvenas en la liceon. Tio estas mirinda, kaj ili volas scii kio tio estas. Mi ankaŭ instruas en sekcio Eŭropa: mi povas instrui matematikon en aliaj lingvoj, do mi praktike instruas en la franca kaj en la angla. La lernantoj ŝatas lingvojn pli ol kutimaj lernantoj en la aliaj lernejoj. Kiam estas testo en la angla, ili devas respondi en la angla, kaj kiam en la franca, do en la franca. Sed kelkfoje ili misskribas en la alia lingvo. Kaj kiam tio okazas, mi ĉiam respondas en Esperanto, ĉar mi ne komprenas la lingvon, kiun ili uzis en tiu ĉi respondo, do mi ankaŭ respondas per alia lingvo. Do, ili tuj demandas: „kio estas tio?” Tio estas Esperanto! – kaj mi diras ne plu. Kaj ili ĉiam demandas unu la alian: „ĉu vi scias kio estas Esperanto?” „Ah, jes, mi aŭdis, ke alia lernanto lernis ĝin!” Kaj per tiu ĉi truko mi kreis allogon al la lingvo.

Stela: Belege! Do vi klare parolas tri lingvojn, ĉu vi parolas pliajn?

Aleks: Mi lernis la germanan, sed mi preskaŭ neniam uzis ĝin. Kvankam estis amuze, ke foje mi devis uzi ĝin. Dum vojaĝo, iranano en trajno ne komprenis min en la angla aŭ en la franca, sed lernis la germanan antaŭ pluraj jaroj. Do estis amuze, ke ni helpis unu la alian rememori kelkajn vortojn. Mi provis lerni la rusan dum unu jaro, kaj nun komencis lerni la ĉinan. Laŭ mia kompreno, kio estas malfacila en la ĉina estas la skribado, sed poste oni povas trovi sian vojon.

Stela: Tial mi demandas, ĉar evidente videblas de tvitero, ke vi ja uzas plurajn lingvojn, sed supozeble vi ne parolas ĉiujn. Kiel vi faras tion?

Aleks: Vi pravas. La ideo estas, ke mi ŝatas ke tvitero estas ejo, kie la Esperantistoj kaj la neEsperanto-parolantoj troviĝas en la sama loko. Mi povas montri, ke per Esperanto vi povas komuniki kun homoj de aliaj partoj de la mondo. Estas multe pli facile tion fari per unu pepaĵo, se la skribado ne estas en la latina alfabeto. Do, pro tio mi kelkfoje repepas homojn, kiuj uzas alian skribsistemon. Mi komencis reklami pri la multe da kursoj kiuj ekzistas por lerni Esperanton per la naciaj lingvoj. Tio montras per la aliaj skribsistemoj aŭ aliaj diakritoj, ke jes, Esperanto estas uzata de homoj en multe da landoj.

Stela: Kion vi uzas por scii kiel skribi?

Aleks: Fakte la guglan tradukilon. (ridoj)

Stela (ridegas vidante la vizaĝon de Aleks): Ĉu vi hontas pri tio?

Aleks (ridoj): Mi scias ke ĝi ne estas perfekta. Ĝi estas sufiĉe korekta por la mallongaj frazoj kiujn mi uzas.

Stela: Kio ĝenerale estas via sperto pri via aktiveco en tvitero? Kion vi lernis de ĝi?

Aleks: Ĉiu matene estas ĝojo por mi vidi la novajn pepaĵojn, ĉar estas multe da informoj diskonigataj en tvitero. Kompreneble novaĵoj pri la tuta mondo. Okazas io grava, aŭ bona, aŭ mirinda. Kion mi plej ŝatas estas kiam homoj interŝanĝas spertojn pri la sama temo sed el vidpunktoj kiuj estas el diversaj partoj de la mondo.

Ekzemple ses monatojn antaŭe ni havis konversacion. Unu homo el Meksiko, unu ruso, afrikano, iu el Japano – multe da homoj fakte –, kaj ni interŝanĝis pri la entrudo de la angla, kiam oni uzas anglajn vortojn en niaj lingvoj. Estis amuze vidi, ke ne la samaj vortoj alvenis al ĉiuj lingvoj. Ni ne uzis ilin same. Kelkfoje estas la sama vorto uzata, sed ne en la sama senco. Tio estis vere amuze. Poste usonano alvenis, kaj diris, „Ho jes, ankaŭ ĉe ni uzas japanajn vortojn!” Estis granda sperto-interŝanĝo. Kaj pri tio mi ĝojas, ĉar ĉiu matene mi scias, ke mi povas havi tiajn konversaciojn, kaj tio igas la mondon malpli granda!

Stela: Dankon por la intervjuo kaj via laboro, Aleks, pliajn ĝojplenajn matenojn al vi!