Etikedoj

Kiam mi skribis la konsilon pri ĉeforganizado antaŭ iom pli ol semajno, mi jam komencis eklabori pri la nova epizodo de #LaBoRen. Nun, ke mi vere serioze kaj longe pensas, kiujn mesaĝojn kaj rektajn, aplikeblajn taskojn mi deziras transdoni rilate al organizado klariĝis al mi, ke vere kiom multe gravas ĉeforganizantoj.Mi repensis pri tiuj, kiujn mi admiris kaj tiuj, kiujn mi ŝatis sed mi ja vidis la erarojn ankaŭ. Iom post iom vi komencas rimarki ilin. Venas per la sperto. Kaj kompreneble mi mem neniam estas escepto el ajna sperto, ajna epizodo. Mi tre ĝuas repensi pri miaj grandaj eraroj, plej ofte pro mia naiveco, kiu tre ofte helpis min trovi bonajn solvojn, novajn ideojn, ankaŭ la kuraĝon por fari la renkontiĝojn. Naiveco en tiu senco ne ĉiam estas malbona afero. Ĝi ne limigas vin tiom kiom sperto. Lasas vin revi, lasas vin imagi novajn scenariojn kaj eblecojn. Tial mi ĉiam ĝoje akceptis kaj havis novulojn en la teamo. Ili certe ĉiam pensis pri io, kio estas nova por mi. Per la sperto mi povis direkti la entuziasmon en direkto de bone organizita programero aŭ evento. Espereble instrui kiel fari tion la sekvan fojon.

Tiun naivecon rilate al organizado mi pensas, ke mi jam ne vere havas. Kie mi havas estas la farado de podkastoj. Mi tute ne scias ĉu tiel oni devas fari, ĉu tio sufiĉas aŭ estas tro. Efektive ne gravas… Mi produktas ilin, prenas la tempon pripensi la temojn kaj liveras kiel mi plej bone povis pripensi kion ajn. Kaj mi ĝuas tion. Do, mi daŭrigos ĝis kiam mi povos. Do, nun lernu pli pri ĉeforganizantoj. Bonan aŭskultadon al vi!

Advertisements