Etikedoj

,

Mi komencis pripensi la daŭrigon de la historio inter mi kaj IJS, kaj relegante la pasintan blogeron mi denove konstatis kiom multe donis la kreativeco de nia renkontiĝo al la resto de la junulara Esperanto-movado. Tiom da ideoj, kiujn ni komencis, per kiuj ni eksperimentis oni transprenis por aliaj eventoj, kaj mi ĉiam ĝojas vidi tion. Tamen, estas unu afero transpreni programerojn, tradiciojn kaj alia afero estas liveri ilin. Sed la moralo daŭre restas, ke indas esti kreativa, indas trovi novajn vojojn, kaj perspektivojn.

Mi vere ŝatas, ke ni ne ĉiam volis la samon fari, se io ne funkciis, ni ne persistis. Almenaŭ en la nuna teamo estas tiel. Kaj sidiĝi post la renkontiĝoj estis ĉiam grava parto de la proceso. Mi pensas, ke unu el la plej bonaj signoj de la kvalito de via organiza teamo estas ke ĉu vi kapablas sidi kune post la renkontiĝo. Se tio estas facile, tiam vi bone fartis kune. Se malfacile, tiam eĉ se malbone funkciis dum la renkontiĝo, vi tamen provas prilabori la sentojn, pripensi kio okazis, kaj tamen lerni por la futuro. Se tute ne okazas komuna resumo, aŭ pene nur post longa tempo, tiam klare io tiom fuŝis, ke vi aŭ devos tre multe labori por fiksi la situacion, aŭ decidi ne plu kunlabori. Kelkfoje vi provas, sed simple ne funkcias.

Por mi interesa afero estas, ke ĉiu renkontiĝo kunportas kun si novan teamon. Mi ankoraŭ neniam partoprenis du sinsekvajn renkontiĝojn, kie oni havis ekzakte la samajn homojn laborante kune por la sama celo. Eĉ ne ĉiam certis ĉu la celo estas la sama. Oni tre bone scias, ke eĉ unu diferenco de persono, aŭ ŝanĝado de la roloj povas kaj fakte influos profunde la kunlaboron de la teamo. Tio idealkaze ĉiam estas bona afero. Alportas freŝan perspektivon kaj vigligas la laboron. Malfacile estas kiam vi (ek)havas tiajn homojn en la teamo, kiuj iĝas fakte pezo, kiuj ne laboras, nur promesas kontribui… Kiuj per sia ĉeesto malrapidigas, blokas la organizadon. Kutime ili havas la plej grandajn ego-problemojn. Tio ankaŭ ŝajnas pligrandigi  la subtenantojn de via renkontiĝo, sed okazas inverse. Vi vere ne bezonas grandan teamon por okazigi bonan renkontiĝon. Ĉio dependas de la komuna celo, klaraj taskoj kaj plenumita laboro. Jes, tio klare aspektas pli facile skribite ol farite.

En 2004, en Miskolc, mi jam estis vere daŭra membro de la teamo, kaj estis la unua fojo, ke mi simple ne bone komprenis kiel parto de la organizado, t.e. strukturado de la programo aspektas. Tute nova tasko, kaj mi plene fiaskis rilate al ĝi. Antaŭe mi ĉiam okupiĝis pri aliaj aferoj, praktike pri programeroj: novuloj, interkonatiĝo, urba ludo kaj bonvenigo de la partoprenantoj, afiŝoj, antaŭpreparado de la ejo, akceptado, tuja helpado de la homoj, kiuj ĵus estis alvenantaj al la ejo. Trovado de banko, poŝtoficejo, tradukado el/al la hungara. Do, aferoj, kiuj ĝenerale tre helpis la fluon de la renkontiĝo, sed strukture ne estis la “vera organiza” parto. Do, mi havis la taskon fari la tagan programon, kaj mi simple ne komprenis praktike kiel tio funkcias. Mi faris nenion, mi ne komencis kontakti homojn por peti programproponojn, ne havis ideon, ke aŭ kiel mi devintus pensi pri prelegoj aŭ diskutrondoj. Mi pensis, ke sufiĉas tion fari dum la renkontiĝo. Jes, mi scias… ne estas vorto por esprimi la nivelon de naiveco kiun mi havis tiam. Mi memoras la vizaĝon de la tiama ĉeforganizanto, kiu kolere “forprenis” la taskon de mi anstataŭ klarigi kiel fari la aferon. Mi komprenas kial. Estis tro malfrue jam, kaj li devis fari mian parton. Mi volas pensi, ke nuntempe mi jam rimarkas, se iu ne komprenas kian taskon fakte akceptis – malgraŭ tio, ke jam kunorganizis, helpis antaŭe. Estis granda leciono. La IJK estis en Rusio kun multege da homoj prenante semajnojn vojaĝi, kaj malpli da homoj partoprenis nian renkontiĝon ol atendite, kaj tio estis vere streĉe finance. Malgraŭ tio mi memoras la bonegan sportan tagon kun la konkursoj, la vingustumadon, la kavbanejumadon en belega Miskolctapolca kaj ankaŭ la pluvon… kiu igis tiun IJS-on unu el la plej malsekaj semajnoj de nia historio. La vetero montris la etoson en la teamo. Unu el niaj kernaj membroj decidis ĉesi aktivumadi kaj tio estis malĝojege. Li ankoraŭ estis juna, eble 25 jara tiam kaj sentis la ĉikonadon de unu de la aliaj membroj (poste mi iĝis la celtabulo) kaj praktike – ne hazarde – la amikino-fianĉino petis lin elekti: ĉu ŝi, ĉu Esperanto. Ni perdis elstaran aktivulon, kiu helpis la laboron enorme. Ni restas amikoj, sed Esperanto preskaŭ neniam estas menciita. Mi ne scias ĉu tiam la terura streĉo en la teamo estis io videbla de la partoprenantoj. Mi nur tion scias, ke nuntempe la partoprenantoj ofte mencias, ke ili amas nian teamon, la bonhumoron kaj la ĝojon kiel ni organizas. La kontrasto aspektas grandega al mi.

En Vác, en 2005, la IJS okazis tuj post la IJK en Zakopane. Mi partoprenis ambaŭ, kaj vojaĝis per la busa karavano, kiun mi hepis surloke organizi kaj gvidi. Mi denove okupiĝis pri la aferoj kiel antaŭe. Ne vere bona etoso en la teamo, pro misadministrado ni pensis, ke oni ŝtelis de la kaso multege da mono. La polico estis envolvita. Do, fine evidentiĝis, ke estis malbone registrita monsumo. Anstaŭ forintoj, en eŭroj. Alia leciono lerninta. Mi ne tro envolviĝis en la organiza teamo, ankaŭ pro personaj kialoj. La tuttaga ekskurso ne estis tro interesa, sed la vizitado de loka malliberejo jes, tio estis grandega sukceso. Tiu IJS havis siajn altajn kaj malaltajn punktojn. Fine, kiam okazis la internacia vespero, kiu havas siajn legendajn rakontojn kiel programero en tuta Esperantujo. Mi memoras, ke mi ne partoprenis la skeĉon de la organiza teamo. En la pasinteco – ĉiam dum la lasta vespero – italaj kaj germanaj partoprenantoj ĉiam primokis en siaj skeĉoj la hungaran teamon kaj ni ridis kune pri la fuŝoj de la semajno. La celo estis varbi por siaj renkontiĝoj: IJF kaj IS. Fine ni ĉiam prezentis nian propran skeĉon kaj reinvitis la homojn por la sekva jaro, ke ili revenu al la renkontiĝo – malgraŭ la fiaskoj. En aliaj renkontiĝoj, en IJF de italoj, kaj IS de germanoj ni faris same la varbadon. Ni tiom ekscitite pripensis la lastan posttagmezon kiel fari nian skeĉon. Teamkonstrua evento. Ĉiam la centro de la ŝercoj estis la okazaĵoj de la semajno kaj ni multe ridis. Estis tiom etosiga kaj ĉarma maniero plendi pri la fuŝoj. Mi bedaŭras, ke tiu tradicio ne plu vivas.

En Makó, en 2006, ni denove havis karavanon de la IJK, ĉi foje el Sarajevo ni alvenis per buso, kaj pro tio nia renkontiĝo estis en la sudo de Hungario. Fakte, ne, mi ne uzis la karavanon nur helpis oganizi ĝin dum la evento. Jam semajnojn pli frue kun miaj amikoj ni aĉetis trajnbiletojn de Budapeŝto al Sarajevo kaj reen. Ni estis multege da Esperanto-parolantoj en la trajno al la IJK kaj la etoso en la karavano estis bonega. Mem la IJK estis tre interesa, mi tre ŝatis ĝin. Do, adiaŭante la buson en Sarajevo post IJK, ni reveturis per trajno, kaj alvenis je unu tago pli malfrue al IJS. Ni tre ĝojis esti tie, finfine alveni post longega vojaĝo kun granda aldona vojaĝpeco. Ni volis eniri la organizantejon por akceptiĝi, kiam unu el la tiamaj organizantoj frapis la pordon en nian vizaĝon. Mi pensis, ke tio estis hazardo, kaj provis eniri la ĉambron. Li vere agreseme diris: nun ne bonas, foriru. Sed mi estas organizanto! Enlasu min. Kaj tio donis ideon pri la etoso en la organiza teamo por la semajno. Mi ne malpravis pri la streĉo tiam. La renkontiĝo mem estis tre interesa, ni havis sunan veteron, multege da brazilanoj faris tre bonan etoson per kapuero. Ni havis elstaran ejon, vere la plej luksan iam ajn. Sed tio ankaŭ havis la konsekvencon, ke ni vere devis atenti pri la stato de la aferoj tie. Kaj oni volis nin pagigi por damaĝoj, kiujn ne ni faris. Vere streĉe por ni, organizantoj. Mi interpretis dum la tuttaga ekskurso, dum aliaj progameroj. Estis intervjuata en la radio, helpis ankaŭ tie interpreti por havi eksterlandanon en la programo, alian denaskulon. Ni portis Esperanto-muzikon al la aŭskultantoj, kaj tamen, malgraŭ la bonaj programeroj, agrabla tempo, io ne bone funkciis dum la tuta semajno. Kun miaj amikoj ni rimarkis, ke unu el la organizantoj ne kapablis sian egoon bone gardi. Ĉiam volis esti en la centro de atento, faris gravan anoncon plurfoje kiam la partoprenantoj bone amuziĝis, intence interrompis babiladojn, ĝenis plurfoje, vere volis atenton. Estis tro. Kaj komencis fiparoli pri mi malantaŭ mia dorso, kiel mi aŭdis poste… La konsekvencojn mi sentis nur multe pli poste…

La tiama ĉeforganizanto ne plu volis daŭrigi la estradon, ĉar laciĝis. Tion mi tre bone povis kompreni, ĉar li jam faris la kvaran IJS-on unu post la alia. Kutime estas tiel, ke dum la unua vi estas tre-tre entuziasma, vi havas novajn ideojn, energion, motivon por bone fari. La duan vi pli facile faras, ĉar vi scias kiel aspektas la organizado, vi komprenas kiom da tempo, streĉo estas, kaj vi havas tiun senton, ke la sekvan fojon vi jam ne faros la samajn erarojn, nun vi jam havas proprajn spertojn, ne nur supozojn. Vi volas iom korekti vian unuan provon. La trian vi faras tiel, ke prefere tiu estu la lasta, kaj vi komencas diradi, ke tio estos la lasta… ĉar vi jam laciĝas, ke dum tri jaroj vi daŭre zorgas pri la tuta proceso, la teamo, la loko, kontrakto… kaj fakte ĉiam respondecas, kaj ne povas plene ĝui vian renkontiĝon. Vi denove volas nur partopreni. Aŭ almenaŭ iom malpli fari. La kvaran vi jam vere ne volas fari. Sed ĉiu tiom alkutimiĝis, ke vi organizas, ke oni volas vin konvinki por “vere lasta” renkontiĝo. Do eble vi akceptas tion, aŭ firme diras: ne, mi ne volas tion fari. Do, post 2006 ni ne plu havis kunordiganton… la pozicio iĝis vaka. Kaj ni ne sciis kiel aŭ ĉu ni havos IJS-on en 2007…