Averto: perforto, ĉikonado, mistraktado
Estis preskaŭ la novjaro en 2009. La 30-an de decembro mi staris en la banĉambro kun malseka hararo dum la 1-a JES en Zakopane kaj bezonis harsekigilon. La knabino apud mi diris, ke ŝi volonte pruntedonos la sian, mi simple reportu post uzado al ŝia ĉambro. Mi devis rapidi, ĉar mia panjo havas sian naskiĝtagon la 31-an de decembro. Amikoj atendis min, ĉar ili promesis iri kun mi al la urbo por trovi ajnan torton por donaci al ŝi tuj post noktomezo. Mi ŝatis tiun tradicion, mi pensis, ke estas gaje festi kvazaŭ alian noktomezon antaŭ la “vera”. Estas magie, kiam vi sentas, ke la nova jaro jam rapide alvenas kaj ĉiu havas tiun ekscititan atendon, ke eble la sekva jaro estos pli bona, aŭ eĉ pli bona ol la pasinta jaro. Oni prepariĝas kune por la festo, ornamas la ejon, kaj komencas jam frue festi, se estas partoprenantoj de foraj landoj, kiel Japanio.
Sed anstataŭ pensi pri tio – miaj haroj malrapide sekiĝis – tiutempe mi havis longan kaj artefarite buklan hararon. Mi nervoze rapidis al la ĉambro kaj konstatis, ke la gepatroj de tiu knabino estis Ĵomart kaj Nataŝa. Mi ne vere forgesis tion, sed iel dum la hastado mi surprize remalkovris tiun fakton. Mi sentis daŭre la honton rilate al ili. Kiam mi komencis klarigi, ke Carina pruntedonis tiun harsekigilon kaj mi nur deziras redoni, kaj dankon, mi tre dankemas, kaj jen… Tiam Ĵomart rigardis pli bone min: kaj demandis: “kio estas via nomo?” “Mi estas Stela. Ni jam renkontiĝis antaŭe, estas en ordo, ke vi ne rememoras min, vi ja renkontas multe da homoj.” Li rigardis mian vizaĝon eĉ pli profunde: “ĉu vi estas tiu brava knabino?” Mi rigardas lin tute surprizite (kaj pensis intertempe: damne, miaj amikoj nun jam vere atendegas, tute vestitaj, la vendejoj fermiĝos, mia patrino ne havos torton…) “Mi? Brava?” “Jes, vi estis en Hungario, la organizanto dum IJS.” “Jes, jes, tiam mi ankoraŭ havis alian hararon, tio estis tamen jam antaŭ pli ol du jaroj.” “Tio ne estis en ordo, kion ili faris al vi.”
Kaj jes, damne, mi tute ne bone rememoras babiladojn, nur la sentojn. Ĵomart komprenis, ke dum mia unua oficiala ĉeforganizado de renkontiĝo mi havis perfidon en la teamo, de homoj, pri kiuj mi pensis, ke ni laboris kune. Kaj en tiu momento, fine de 2009, do preskaŭ du kaj duon jarojn post mia unua IJS mi komprenis, ke mi ne nur imagis tiun tutan aferon rilate al la brutala ĉikonado kaj la posta mensa malsano kion tiu semajno kaŭzis. Do, ne la semajno mem aŭ la renkontiĝo kaŭzis tion, sed ĉefe du homoj kaj siaj helpantoj.
Nun, ke estas grandega skandalo en Usono rilate al la plufoja seksperfortado de inoj kaj misuzado de povo de Harvey Weinstein la babilado-diskuto-kunpensado pri tio ĉu oni nomu kiuj faris tion kontraŭ vi en la pasinteco estas malfacilega demando. Multe da homoj simple ne kuraĝas fari tion, ĉar daŭre timas, ke tio povus mense kaj finance terure damaĝi sian vivon. Evidente vi ne povas simple akuzi iun, ĉar vi facile povas trovi vin en juĝejo, kaj ofte estas via vorto kontraŭ ies vorto, kiu havas pli da mono, pli da povo – efektive iu, kiu facile povas detrui vian vivon. Tio estas la realo. Do, se vi demandos min persone, mi diros al vi pri kiuj temas precize. Multaj homoj en la Esperanto-movado en Hungario ja tre bone scias pri kiuj mi parolas, sed tio ne estas evidenta al eksterlandanoj. Ja okazis antaŭ 10 jaroj.
Mi devas rimarki ĉi tie, ke tiuj bataloj nek estas tiom malkonataj en aliaj partoj de la mondo nuntempe. Kial havas urboj plurajn E-klubojn? Kial estas tio, ke oni ne kapablas kunlabori, ke oni bezonas havi sian propran gloron tute forgesante la celon de Esperanto? La afero ĉiam estas la batalo de egooj. Kaj rilate al tio mi restas naiva. Mi ĉiam, serioze ĉiam surpriziĝas kiam mi aŭdas pri tio. Ĉu ankoraŭ? Ĉu homoj daŭre ne komprenas kaj spertas kiom bonege estas en amikema grupo kunlabori? Kune esti kaj komune labori por komunaj celoj. Mi povas tion proponi al ĉiu. Kaj ne tiel, ke vi volas forpreni aŭ ruini la laboron de alia persono, la grupan spiriton ŝteli por via celo. Ne, ne tiel funkcias. Vi mem devas konstrui la fidon ĉirkaŭ vi, en via grupo. Kaj tio estas multe da laboro. Tiu ĉi blogero povus esti amletero al la teamo de #IJS2013. Sed pri tio poste. Nun ni daŭre restas en 2007.
Kiam mi pripensis kiel rakonti tiun parton de mia historio mi daŭre pensis, sed kie komenci? Estas tiom da detaloj! Ĉio en mia vivo ĝis tiam gvidis al tio, ke eventuale mi estos ĉeforganizanto de tiu konata renkontiĝo. Mi volis esti sufiĉe bona organizanto por meriti la defion. Temas pri unusemajna somerumado en Hungario. Ni ne ŝanĝas la mondon, nur provas bone pasigi kune agrablan tempon en bela parto de Hungario ĉiu jare. Do, kial tio tiom gravis por kelkaj homoj provi intence ruini ion, kio efektive estas amika junulara kampadejo de Esperanto-parolantoj? Mi povus naive diri, ke mi ne scias. Sed mi ne plu estas tiom naiva. La respondo bedaŭrinde estas tro simpla: kelkaj homoj ne kapablis akcepti, ke mi, kiel juna organizanto kapablis organizi tiun renkontiĝon. Ne sole, kompreneble kun helpo. Sed tamen: sukcesis. Ĵaluzo, forta ĵaluzo estis la kialo.
Tiu semajno fakte ŝanĝis ĉion en mia vivo rilate al Esperantujo. Mi ne plu volis organizi, eĉ preskaŭ partopreni E-renkontiĝojn, mi ne plu volis esti parto de tiu komunumo, kiu estis la plej forta radiko de mia identeco. Nun, ke mi estas pli maljuna kaj eliras la junularan movadon mi timegis, ke mi iĝos kiel ili: tiu maljunulo kiu perforte volas diri al la nova generacio kiel fari la aferojn, kiu ne permesas, ke novaj ideoj floru, kiu volas haltigi novajn amibiciojn, ĉar ne estas tiel, kiel en la malnovaj tempoj. Kaj se ne tiel estas, mi intence volus ruini kion ajn mi konstruis ĝis tiam. Ĉar estis la mia. Kiel mi farus? Ĉu mi forgesus la perforton, la ĉikonadon? Ĉu mi iĝus same amara, ĵaluza-enviema persono? Feliĉe, mi ne estas tia persono, kaj kiam mi rimarkas, ke mi komencas iom malpacienciĝi kun la nunaj aktivuloj mi simple distancas min de la afero, ke mi ne malbone influu la laboron. Espereble mi sukcesas, kaj ne havas falsan ideon pri mia nuna envolviĝo kun la junula teamo.
En 2007 oni “permesis” al mi organizi tiun semajnon, ĉar oni pensis, ke mi ĉiukaze fiaskos, do ne gravas. Mi povos fuŝi ĝin kaj poste ili povos diri: kiom aĉa organizanto, stultulo. La problemo estis, ke la duan tagon de la renkontiĝo tiuj du homoj konstatis, ke la partoprenantoj bone fartas, kaj ĉio relative iras en ordo. Kaj tiam ili decidis ruini la semajnon. Mi rimarkis tion kiam kelkaj kunorganizantoj ne venis al niaj kutimaj kunsidoj por priparoli la tagajn aferojn la trian tagon de la semajno. Kiam dum la tuttaga ekskurso ĉiu organizanto iris al la alia buso, lasante min sole kun duono de la teamo ĉio estis klare. Kiam programeroj estis blokitaj sen informi min. Kiam la teknikisto bojkotis antaŭprepari la projekciilon por prelego. Kiam gvidanto de la balo decidis malaperi por horo antaŭ la balo post intenca misinformado de la helpantoj. Dum mi prenis duŝon por rapide havi paŭzon antaŭ la longa vespero kaj nokto kiu atendis nin… Kiam oni forgesis min danki sursceneje dum la lasta vespero. Duono de la teamo pretendis, ke ili forgesis, la alia duono profunde silentis. Kiam organizantoj diris al mi, ke oni ne plu volos organizi IJS-on en 2008 pro familiaj kialoj, kaj semajnojn poste akceptis organizi IJK-on en 2008… Kiu estas nur 5-oble pli granda tasko.
Mi efektive ne scias kio okazis. Mi ĝis hodiaŭ ne scias kion tiuj du personoj diris al la aliaj por igi ilin kontraŭ mi. Mi ne scias, kial ili kredis tiujn homojn? Kio estis tiom terura kaj kredebla por ke ili bojkotu la organizadon meze de la semajno? Mi nur tiom scias, ke unu el ili diris al mia amiko: “se vi estus sur nia flanko vi tute ne devus helpi al ŝi.” Li demandis: pri kiaj flankoj vi parolas?
La renkontiĝo malgraŭ la teruraj aferoj en la malantaŭo tre bone okazis. De kie mi scias tion? La partoprenantoj diris al mi poste. Mi estis tiom traŭmita dume, ke krom 2-3 kuleroj da supo ne povis pli manĝi dum la tago malgraŭ la elstara kuirista teamo. Mi ne havis energion okupiĝi pri la onidiroj, estas ĉiam tiom da taskoj por antaŭprepari por ajna programero. Mi efektive ne vere memoras kiel la renkontiĝo okazis, ĉar mia cerbo pro la traŭmo forviŝis grandegan parton de la memoroj. Mi mem ne faris fotojn, sed eĉ ne kapablis rigardi la fotojn de mia propra unua renkontiĝo, sen komenci plori. Mi scias, ke mia stomako doloris dum monatoj, kaj perdis ĉiu foje la apetiton kiam mi pensis pri tiu tempo de la somero.
Mi estis tiom naiva. Mi estis 19-jara kiam transprenis la organizadon. Lastmomente, savante la semajnon. Originale ne mi estis la kunordiganto. Sed kiam fine de januaro ni ne havis lokon, nek plu ĉeforganizanton – ĉar li abrupte forlasis la teamon pro konfliktoj – ni pensis kun mia patrino, ke efektive ni povus duope gvidi la teamon. Ni havas sufiĉe da sperto kaj ideoj kune. Ni en tiu tempo ne havis reton hejme, do ne povis ĉiu tage kontroli la retmesaĝojn, kaj pro tio pri kelkaj aferoj mi respondis pli malfrue. Tio estis ankaŭ misuzita jam en la antaŭpreparo de la renkontiĝo. Ekzemple, ke mi kontraŭis la koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa, ĉar mi pensis, ke estis tro multekosta por nia buĝeto. Mi diris ne, kaj kiam mi rekontrolis miajn leterojn, ili estis entuziasme invititaj de tiu alia persono de la teamo. Do estis signoj antaŭ la semajno mem. Pluraj… Sed estis ankaŭ helpantoj. Ekzemple la loka organizanto estis elstara. Sen ŝi mi ne postvivintus la semajnon. Ŝi helpis ĝis la fino. Nek sen miaj amikoj, kiuj heroe helpis, kiam la organizantoj montris sian dorson al mi.
Mi estis naiva en alia senco ankaŭ: mi pensis, ke mi povos fari ĉion kion mi planis. Mi havis tiom da ideoj, kaj mi serioze kredis, ke nun estas la tempo realigi ĉion! Mi havos helpon, ni faros kune, estos bonege! Mi estis tiom dediĉita al la jubileo de la 20-a IJS, ke mi petis de eksa organizanto montri al mi la arkivojn de la antaŭaj IJS-oj, kaj mi inspiriĝis rehavi kelkajn tradiciojn dum la semajno, kiel la futbalmatĉo kontraŭ la loka teamo. Kompreneble estis balo, kaj mi pensis pri aliaj etaĵoj ankaŭ. Mi renovigis la interkonan vesperon, gvidis kvizvesperon pri la antaŭaj IJS-oj kaj kun aliaj defioj por la teamoj. Kompreneble estis vingustumado kaj trinkejo. Gufujo kaj aligatorejo. Novula programo kaj ekskursoj. Mi memoras, ke aferoj vere bonhumore sukcesis. Mi pensas, ke ni estis ĉ. 90-ope. Mi volis fari tiom bonan laboron, kaj vere gajni la fidon, ke mi petis plian helpon kaj konsilon de antaŭaj organizantoj. Mi renkontis unu el ili private, kaj li promesis helpi, sed serioze pensis, ke tiu estis nur preteksto. Ni konis unu la alian ekde mia infaneco. Sed nun jam praktike mi estis virino. Li komencis flirti kun mi, kaj kisi min kaj volis senvestigi min, ĉio okazis tiom rapide, estis nekredeble. Li ja havas edzinon, mi eĉ ne komprenis kiel tio povas okazi. Kio okazas?! Mi forkuris al la banĉambro, kaj ne kuraĝis eliri, nur post minutoj, kiam li promesis, ke li trankviliĝis, kaj vere ne perfortos min. Mi rapidege prenis mian sakon kaj notojn kaj forkuris de la loĝejo, ne komprenante kio okazis. Mi tiom tremis, ke mi eĉ ne rimarkis, ke mi iris en la malbona direkto por iri hejmen. Mia unusola sperto kun preskaŭa perforto okazis en Esperantujo. Ja perforta patriarkeco nek sukcesas eskapi Esperantujon.
Oni povus diri, ke tio estis malbona antaŭsigno rilate al tio, kio okazos dum tiu renkontiĝo. Ĉar liaj kolegoj el la antaŭa generacio decidis ruini la semajnon por mi. Do, sed dum tio okazis, tiu kontraŭorganizado, fiparolo en la malantaŭo, mi ne havis tempon serioze pripensi kiel agi pri tiuj onidiroj, mi bezonis mian energion por la organizado. Mi bezonis homojn, kiuj ja volis helpi min. Mi estis senespera. Ĉu mi menciis, ke intertempe mia patrino estis diagnozita per malfrustaĝa kancero kaj havis kemoterapion dum la printempo kaj somero efektive ĝis semajnon antaŭ la komenco de IJS? Ne estis facilaj tempoj. Kaj krom ŝajna kunsento kaj falsa propono de helpo oni eĉ ne pripensis kiel la agoj eble povus efiki en la resaniĝa proceso de mia patrino. Ŝi ja preskaŭ mortis en februaro. La krueleco estis en nekomprenebla nivelo por mi. Mi provis kiel ajn bloki en mia kapo, ke tio iel ajn povas okazi al mi.
Tiu tempo instruis al mi, ke estas kazoj kiam vi neniam plu fidas homojn, kaj estas homoj kun kiuj vi neniam plu kunlaboru. Eĉ se havas sperton rilate al organizado, eĉ se en la pasinteco vi sukcesis komune fari ion. Kelkfoje maljuniĝo kaj envio foprenas la cerbon. Kaj tiam tiuj homoj daŭre provas amikiĝi kun la nova generacio kiu “ne konas ilin” mi nur provas atentigi la junulojn sen detale rakonti ĉion, ke se eblas prefere ne fidu ilin. Ĉar mi ne volas tuj timigi la novajn, junajn idealistojn. Ni ja bezonas ilin. Sed ja samtempe volas protekti ilin, ke neniam plu iu ajn havu tiom fian sperton kiel mi. Por kelkaj homoj esti fama en Esperantujo estas ĉio. Vi povas vidi klaran dividon inter tiuj, kiuj deklaras, ke estas famuloj en Esperantujo, kaj tiuj, kiuj ŝultrolevas pri tiu afero. Do, kiam la sekvan fojon mi ĉeforganizis la renkontiĝon mi klare sciis, kion mi volos eviti, kaj kiel fari denove. Sed tio ne okazis la sekvan jaron, nur 6 jarojn poste. Ĉar la paŭzo inter la du iĝis iom longa. Kiel vi vidas, ne hazarade… Kaj eĉ tiel mi tamen decidis helpi dum la IJK en 2008. Al tiuj homoj, kiuj perfidis min en 2007 pro mia stulta idealismo. Ke eble mi ne bone komprenis, ke eble mi simple estis meze de granda miskompreno. Sed ne, kio okazis, vere okazis. Kaj ne, helpi dum la IJK la sekvan jaron ne estis bona ideo…
Resonado: Ĉu Esperantujo bezonas ‘Ankaŭ Mi’ momenton? – Teo Kaj Libroj