Etikedoj

, , , , , , ,

Feliĉan tagon de virinoj al ni! Kompreneble vi povas pensi: sed Stela, tio ja pasis antaŭ 3 semajnoj, vi nur ne ĝisdatigis vian blogon intertempe. Jes, tio estas vero, sed la ideoj neniam ĉesas svarmi en miaj kapoj rilate al projektoj, artikoloj (vidu la sekvan Kontakton, vi trovos ion de mi en ĝi – espereble), novaj podkastoj, intervjuoj kaj pliaj kreativaj aventuroj. Do, nur pro tio, ĉar mi lasas la ideojn iom kreski en mia kapo, tio ne signifas, ke mi ne aktive okupiĝas pri nia movado alie(l).

Mi ĝuegas la tagon de virinoj en la reto. Kutime ĉiu retpaĝo, pepaĵo, socia retejo provas trovi vojojn por finfine festi la duonon de la mondo. Finfine oni parolas ankaŭ pri la hipokriteco de nia socio, dirante, ke egaleco ankoraŭ estas sufiĉe for’, do prefere eĉ ne komencu klarigi kiel la virinoj eĉ jam pli da rajtoj havas ol viroj. Tute ne, miaj karaj. Kaj mi ja vivas en lando, kiu teorie estas riĉa kaj unu el la plej egalecema en la mondo. Ne, daŭre ne vidas mi la saman aprezon de la laboro de inoj.

Mi ĝojas malfermi la artikolojn, kiuj kolektas la plej bonajn librojn skribitajn de virinoj, la plej bonajn arkitektojn, politikistojn, junajn kaj maljunajn talentojn en ajna kategorio de vivo. Sed la 8-a de marto rapide pasas, kaj ni reiras al la vera mondo, kie viroj multon faras por ke virinoj ne sukcesu. Mi ne diras, ke malsukcesu, sed “simple” ne sukcesu. Ni, inoj devas multe pli fari por pruvi, ke ni meritas la laŭdojn. Ni devas esti hontemaj pri niaj sukcesoj, ne malferme ĝoji, se ni atingis ion, ĉar oni ricevas rapidege la reagon: vi estas tiom aroganta! Estu iom pli modesta! Ne vere ĝentilas tiel paroli pri via sukceso.

Nun, ke mi jam estas 30-jara. Eĉ sufiĉe proksime al 31, mi devas diri al vi, ke malpli kaj malpli mi sentas timigite de la viroj kiuj parolas tiel al mi (atingi tion daŭris multe da tempo…) Eĉ en nia movado estas multe pli da viroj, sed malantaŭ la kulisoj mi pli ofte vidas la virinojn fari la laboron. Eĉ se estas en la antaŭo viroj, en komitatoj, aŭ en estraroj, fakte tiuj malmulte da inoj faras la savadon de renkontiĝoj, la laboron rilate al la administrado, la enuan laboron iri al la banko, aŭ trarigardi la retleterojn inter la spamoj. La organizadon de la malgrandaj klubkunvenoj.

En Budapeŝto kaj en Amsterdamo mi vidis la samon. La lokan klubon daŭre kun pasio faras maljuna virino, kiu kiam ne plu povas simple, ĉar jam vere malsanas, maljunas… Ne trovas anstataŭiganton, ĉar la fortaj, pli junaj ĉefe viraj partoprenantoj ne prenas tiun iniciaton por fari, nur se estas esplicite petita, aŭ jam vere postlastmomente puŝita transpreni la laboron. En Budapeŝto unu el la plej malnovaj kluboj havas 93-jaran (!!) organizanton, kiu afable de jaroj petas, ke iu transprenu la laboron de la organizado, de la petado de prelegantoj (ĉefe viroj) por veni paroli pri siaj Esperantaj aventuroj. Nun, ke ŝi jam estas malsana, kaj tiom maljuna neniu scias kio okazos kun la klubo. Mia patrino estas la ĉefa helpanto, kaj helpas pri la dissendado de la retleteroj, nek ŝi estas tre juna.

évanéni

Onjo Éva sidas maldekstre – fotis Anna Besenyei

Dum mi estis hejme, la lastan mardon de la monato kiam tiu klubo de Onjo Éva okazas, mi decidis fari prelegeton: do enkondukon, kaj ĉefe babiligon de homoj pri organizado de renkontiĝoj. Mi parolis pri #LaBoRen, pri miaj spertoj, kaj petis la aŭskultantojn komenci ekkolekti E-renkontiĝojn, kiujn ili partoprenis en siaj vivoj. La listoj de la grupetoj estis longegaj. Pri multaj mi ankoraŭ rememoris, sed ili ne plu okazis (ĉefe unu bonegan tendarumadon, kiun virino kunordigis), pri aliaj mi neniam aŭdis, sed ili sonis tute interese.

La esenco de mia prelego-babiligo estis komprenigi, ke se vi mem ne helpas organizi renkontiĝojn, se vi mem ne faras, aŭ post vi faris ne transdonis viajn spertojn al la novuloj, tiam nia komunumo suferas, kaj eventuale malaperas. Mi kiel organizanto tre bone scias, ke multaj homoj nur atendas, ke io okazu. Tio videblis dum mia prelego. Jes, mi organizis, sed ne plu. Aŭ eĉ estis viro, kiu diris, ke miaj demandoj estas stultaj. Simple tiel. Stultaj. Virinoj estas tiuj, kiuj komencas mem okupiĝi pri neglektitaj aferoj. Kaj ili estas, kiuj ne scias kiel bone peti, kiel bone transdoni la taskojn, parte ĉar ne fidas ke oni faros ilin. Ja inoj estas malpli viditaj kiel estroj, kiuj kapablas gvidi teamojn, de kiuj oni akceptus taskojn.

laborenelőadás

Prelegas pri #LaBoRen en la klubo de Onjo Éva – fotis Dániel Bakacsi

Ĉu vi pensas, ke miaj vortoj estas tro fortaj? Simple estas sperto. Kaj kompreneble, ne ĉiu viro, kaj oni nuntempe ĉiam devas aldoni, ne ĉiu viro, ne ĉiu estas tia, estas ankaŭ aktivaj viroj, kiuj komencas labori por la komunumo sen esti petita, sen esti pagata, ne nur por si mem, ne nur por sia propra honoro kaj bonfarto. Tiuj viroj komprenas la frustriĝon, kiam homoj ne aprezas vian laboron, aŭ ne transprenas, se vi ĉesas labori tiam nenio okazas. Sed la proporcioj neniel mensogas. Ni havas pli kaj pli da viroj en la movado kaj malpli kaj malpli da renkontiĝoj (kaj virinoj).

Do, kiam oni fieras pri tio, ke TEJO havas ĉefe inojn en la estraro, mi pli kaj pli pensas: kial? Demisiis du viroj, kiuj ne kapablis fari la laboron. La virinoj restas, persistas, faras la laboron, eĉ kiam ili volus ripozi, kelkfoje certe ĉesi, ĉar ne estas sufiĉe da subteno. Kaj la postenoj estas nur por jaro, eĉ ne por plena jaro. Volontule. Kiam oni bezonus komenci labori, kaj ne nur ĝoji pri sia brila statuso en estraro tiam aferoj komencas disfali, kaj la laboro atendas.

Se mi repensas pri miaj komencaj organizaj spertoj, kaj kiel ni ricevis la ideon kiel organizi, mi devas konstati, ke ni fakte ne ricevis klarajn “tiel vi faras konsilojn”, oni iel kopiis kion oni vidis. Miaj unuaj gravaj kaj grandaj eraroj ligiĝas al tio. Mi simple malbone komprenis kiel organizi, ĉar fakte neniu prenis la tempon diri: vidu, Stela, tiel ni faras, tiel vi pripensas la programerojn. Mi memoras nur la koleron pro ne aŭ malbone farita tasko.

Kaj tio signifas, ke mi faris ekzakte la saman eraron. Mi pensis, ke kelkaj aferoj estas memkompreneblaj, kiam ili tute ne estis. Mi imagis, ke nur novajn ideojn mi devos klarigi, kaj jes, rimarkis, ke eble mi devus iomete pli da tempo dediĉi al tio ĉu la persono komprenas kio okazu, sed mi ne havis la energion. Ĉar mi prefere faris aferojn sole. Mi ne sciis kiel bone peti. Mi memoras, ke nur la inaj organizantoj kelkfoje haltis, kaj diris: tiel vi faru, tiel ni provas. Kelkaj viroj tiel imagis, ke klarigo funkcias, ke nur tiam komencis ion klarigi kiam oni povis uzi ĝin por hontigi vin, ke eĉ tion vi ne scias… Sed plej multe da organizantoj eĉ ne pensis pri tio kiel transdoni la spertojn.

Kiam mi komencis skribi la manlibreton por la hungara junularo, mi tuj pensis, mi ne vidis internacie bonan ekzemplon por helpi min. Ili tro multe supozas pri la organizaj kapabloj de la aktivuloj, ne iras sufiĉe baze, sufiĉe profunde. Kaj kelkfoje mi hezitas, ĉu mi ankoraŭ rememoras, kion mi mem ne komprenis. Mi multege pripensas pri la epizodoj de la podkasto, se ne bonas, do rekomencas entute. Sed jam venas la tempo kiam mi ne plu volas volontuli. Mi havas multege da sperto, kaj faras bonan laboron. Mi bezonas monon por daŭrigi, kaj ne hontas diri tion. Esti senlabora kaj tiom multe volontuli povas trankvile okazi kiam oni estas emeritiĝintaj kiel mia patrino. Ne hazarde la maljuna Esperanto-komunumo estas la aktiva parto de la movado krom la junuloj. La mezo mankas.

anyukaén

Mia patrino, Anna, kaj mi dum la JES en 2012 silvestre

Do, ke mi finu pozitive mian pensofluon: virintago rememorigas min, ke ankaŭ en Esperantujo la virinoj rokas. Mi volas aparte danki du el ili. Unue Onjon Éva, kiun mi plurfoje menciis, ke eĉ 93-jaraĝe ŝi aktivas, kaj helpas komencantojn, lernantojn, interesiĝantojn. Due mian patrinon, Anna, ke ŝi instruis al mi, ke ni helpu, kunfaru kaj kontribuu. Ne nur atendu, ke io okazu,  ke aliaj faru la laboron, sed estu en la teamo, kaj vivigu la renkontiĝojn kune. Ekde junaĝo, kiel ajn oni povas, sed kontribuu!

Ili estas du el la multaj elstaraj aktivuloj de virinoj en la mondo. Fine, mi ne volas forgesi pri mi mem. Ne estas laŭmode aprezi sian propran laboron. Do nun tutrevolucie mi komencos tion kaj instigas ankaŭ vin pensi pri la aferoj, kiujn vi kontribuis, kiujn vi atingis, kiujn vi provis kaj sukcesis, aŭ provis, kaj eble ne tiom sukcesis, sed almenaŭ spertiĝis dume. Ne atendu la aliajn por sentiĝi bone pri viaj fortoj kaj sukcesoj. Komencu nun! Vi scias, ke vi faras bonan laboron! Mi fieras pri la laboro kiun mi faras, eĉ pri tiuj renkontiĝoj kiuj ne elstare sukcesis. Mi provis kaj strebas. Mi klopodas skribi legindajn kaj interesajn artikolojn, fari informplenajn podkastojn, instrui, instigi, pludoni, krei, aktivi… Volonte kaj senhonte. Pri kio fieras vi?