Etikedoj
Akademio de Esperanto, Amplifiki, bertilo wennergren, esperanto, gramatiko, ijk, intervjuo, KEF, muziko, Persone, PIV, PMEG, uk
Mi ŝatas babiladi kun homoj supozeble pro tio, ĉar vere interesas min la vivo de aliuloj. Ne en la surfaca senco, tio neniam allogis min. Eĉ mi povas diri, ke ĝenas min, malgraŭ ĝia utileco kapabli babiladi pri nenio. Mi preferas tion, kiam ni komencas ie, kaj iom post iom, pli kaj pli profunde ni sukcesas eniri la pensojn de la alia homo, kie ni rapide malkovras kial kaj kiel ni similas.
Ni ja ĉiuj iel similas. Pasintsemajne mi havis la plezuron fari eĉ du intervjuojn. Unu marde kaj unu dimanĉe. La konkludo de ambaŭ estas, ke esti denaskulo havas multege da avantaĝoj. Kiam oni ŝatas la Esperanto-mondon, oni ĝojas, ke ni iĝis parto de ĝi june, fakte kiel eble plej frue. Por mi unu el la plej karaj homoj de tiu mondo estas Bertilo.

Bertilo kaj mi en 2001
Ni ne ofte renkontiĝas. Mi devas rimarki, ke krom tiu ĉi foto, ni eĉ eble ne havas pliajn komunajn fotojn. Tiun ĉi maldekstre mi eĉ ne scias kiu faris… (eble mia panjo?) Sed mi tre bone memoras kiam kaj kie: la 1-an de januaro frumatene en 2001 en Cuxhaven, Germanio dum mia unua Internacia Seminario. Vi ja povas vidi la multajn malgrandajn ĉampano-botelojn sur la aŭtomato. Mi estis 13-jara tiam. Kvankam tio ne tro gravas: kiam mi rigardas la foton mi pensas, ke ni ne tro ŝanĝiĝis intertempe. Niaj vivoj jes, sed la vizaĝoj, la amikeco kaj nia seriozeco tute ne. Kvazaŭ ni estus la plej mojosaj, alternativaj reklamvizaĝoj de la kolao- kaj ĉokolado-kompanioj. Plia publika konfeso de amo ne bezonatas, ja videblas de la foto ĉio.
Por la ekstera Esperanto-mondo: vi aŭdis unue pri Bertilo depende de tio, kiam vi naskiĝis kaj kiam vi ekestis Esperanto-parolanto. Ĉu Bertilo la muzikisto kiel la membro de Amplifiki, Persone, aŭ nuntempe kiel duono de la duopo de Bertilo kaj Birke? Aŭ mi supozas tio estas la pli ofta kazo: Bertilo la duondio, kiu kompreneble klarigas pri la gramatiko de Esperanto.
Mi scias ke li bonegas pri tio, sed mi certe ne pro tio altestimas lin. Ĉu vi scias, kio estis la plej duondia afero, kion li faris por mi? La 1-an de januaro ĉ. la 5a aŭ 6a matene, li masaĝis miajn piedojn. Tiom bone ke malgraŭ tio ke mi tiom multe dancis dum la nokto ke mi preskaŭ ne kapablis eĉ stari… Post lia masaĝo mi ankoraŭ reiris danci dum horeto al la festo. Kaj kapablis remarŝi al la amasloĝejo kiu estis 30 minutojn for. Ĉar tiutempe ni ĉiam festis ĝis la fino de la mateno la novjaron… Ho, la kapablo de Bertilo! Oraj tempoj.
Bone, ni ne nostalgiu tiom. Ja estas belega, varma, velura majo en 2018. Kio okazas nuntempe kun li?
En tiu ĉi epizodo ni parolis longe kaj pri multe da interesaj temoj kiel:
- pri denaskuleco;
- kio konvinkis lin lerni Esperanton?
- kial li lernis ankaŭ la svedan signolingvon?
- kompreneble pri Persone kaj Amplifiki;
- pri PMEG, kvereloj en la Esperanto-komunumo rilate al gramatiko kaj eĉ pri neduumaj Esperantistoj.
- kaj pri la sekreta revo, kion li ankoraŭ volonte farus en la Esperanta movado. Li ankoraŭ nenie parolis pri tio, do eble la respondo tre surprizos vin.
Venu kelkaj notoj de nia babilado:
ESF: Esperantic Studies Foundation – Fondaĵo por studoj pri Esperanto.

Birke kaj Bertilo koncertas dum JES en Szczecin (fotis: Ariel Palmer)
Birke Dockhorn: en Vikipedio.
Amplifiki en Vikipedio. Famega Esperanto-rokgrupo de la 80-aj jaroj. Bertilo kunfondis ĝin.
Persone: alia rokgrupo kun Bertilo. Nun teorie ne ekzistas, praktike la kantojn kelkfoje prezentas Bertilo kaj Martin, kelkfoje kune kelkfoje sole. Detala historio, muziko kaj kantotekstoj troveblas en la retejo de Bertilo.
SEF (Svenska Esperantoförbundet): Sveda Esperanto-Federacio
UK: Universala Kongreso de Esperanto.
Membroj menciitaj de Amplifiki: Micke Englund, Isabelle Rome, kaj Martin Wiese – nuntempe pli aktiva en Martin & la talpoj.
Membroj menciitaj de Persone: Borje Lund kaj Per Ola Axelsson kaj Martin Wiese.
Libro pri Esperanto-gramatiko por svedoj verkita de Bertilo: Bertil Wennergrens Nya Esperanto-Kompendium, kaj li kunverkis lernolibron nomatan Grodan (tre kaprica nomo en la Sveda. Ĝi signifas “La Rano”). Ambaŭ aĉeteblas kaj troveblas en svedaj bibliotekoj ankoraŭ.( – Bertilo)
Ili venos (de la Persone albumo: Povus esti simple): kantoteksto ĉi tie, aŭskultu ĉi tie.
La fantoma lum’ (de la Persone albumo: Sen): kunteksto ĉi tie, aŭskultu ĉi tie.
Ĝenerale kantotekstoj en la retejo de Bertilo estas ĉi tie.
Se vi volas lerni pli pri kiel organizi koncertojn dum viaj renkontiĝoj tiam (re)aŭskultu la 15-an epizodon de #LaBoRen ĉi tie.
IJK: Internacia Junulara Kongreso de TEJO.
KEF: Kulturala Esperanto-Festivalo.
PoMEGo aŭ PMEG: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko – elŝutebla ĉi tie.
Legu pli pri neduumo en Esperantujo ĉi tie.
Kritikoj de Bertilo pri PIV legeblas ĉi tie.
Esperantisto de la Jaro: vi povas legi tre amuzan intervjuon kun Bertilo pri ĝi ĉi tie. Kio ĝi estas, kun aliaj gajnintoj de la pasintaj jaroj troveblas ĉi tie.
Akademio de Esperanto: agado kaj retejo troveblas ĉi tie.
Vortaroj menciitaj estas: ReVo – Reta Vortaro kaj PIV – Plena Ilustrita Vortaro.
Fine, ĉio rilate al Bertilo troveblas en lia retejo http://bertilow.com/
Do, jen estis la notoj, bonan aŭskultadon al vi! Le sekva intervjuo estos babilado pri denaskulaj spertoj pri kvar lingvoj en tri landoj kun Klára Ertl.
Saluton Stela!
Mi ĉiam tre ĝojas vidi vin kreski kaj evolui. Vi dediĉadis kaj dediĉadas multe da tempo por la movado, gratulon!
Mi havas prilingvan demandon: ĉu vi preferas “denaskuleco”? Mi ĉiam uzas nur “denaskismo” kaj “edukado kun Esperanto”.
Brakumon kaj kisojn!
ŜatiŜati
Dankon, kara Françoise ! Mi ŝatas ankaŭ denaskismon, interesa vidpunkto, neniam aŭdis ĝin tiel antaŭe.
Kreski kun Esperanto, edukado kun Esperanto. Kisojn al vi kaj via familio!
ŜatiŜati