Etikedoj

,

Baldaŭ aperos nova epizodo de miaj babiladoj kun aktivuloj. Kun Klára Ertl ni parolis interalie pri tio, kial ni bonŝancis havi Esperanton jam tiom frue en niaj vivoj. Sed nun venas la tempo ankaŭ vidi la malbonan flankon, la profundan malavantaĝon de ĝi.

Ju pli da homoj vi konas, ju pli da karaj personoj tuŝas vian vivon dum renkontiĝoj, des pli da doloro estos kiam ili forpasos unu post la alia.

Kiam oni perdas iun el la Esperanto-mondo, tio estas ĉiam aldona doloro por mi. Simple estas tiel. Mi fizike pli malbone fartas. Mia korpo kaj koro pli doloras. Esperantujo estas praktike familio, ne gravas kiom ĝendolĉe tio sonas… kun la neŝatataj onkloj, la nekonataj malproksimaj parencoj, kun la konfliktoj kaj la bonaj tempoj… Kaj la plej amataj fratinoj – Klára ankaŭ konfirmos tion. Kaj ĉar mi estas tiom longe parto de la movado, la tempo riĉigas miajn memorojn jaro post jaro.

Hodiaŭ mi ricevis la novaĵon pri la forpaso de Csilla Berényi, kiu estis unu el la idoloj de mia junaĝo. Kreskante, kiel adoleskulo ĉiu bezonas kaj serĉas iun bonan ekzemplon antaŭ si. Idealkaze vi havas iun, kun kiu vi povas babiladi, kiu helpas al vi. Kiu subtenas kaj kuraĝigas vin, kion vi ja treege bezonas. Neniu adoleskulo estas memfida. Kiam mi estis 14-17 jara Csilla estis unu el tiuj tre gravaj personoj por mi. Eble ŝi eĉ ne konsciis pri tio. Ne gravas.

Pro tiu pofunde trista novaĵo dum mi ploregis laŭte dum minutoj mi tuj rememoris, kial mi ĉesis skribi la historion de mia vivo kaj IJS post 2007. En 2008 mi perdis alian bonegan amikinon, kaj mi ne sciis kiel skribi pri ŝi. La rakonto restas malneto en mia blogo de monatoj. Mi certe ne volis nur mencii la nomon en unu frazo, kvazaŭ ŝi estintus nur iu anekdoto. La tuto estis tiom malhela kaj malĝoja. Mi almenaŭ volis havi komunan foton pri ni el la bonaj tempoj. Mi eĉ sciis kiun. Nun mi havas ĝin en Amsterdamo. Kaj tamen, restas tiom malfacile skribi pri Toni eĉ post 10 jaroj.

Ankaŭ pri Csilla mi memoras kiun foton mi ŝatas. Ni ridetas kune dum IJS en 2001. Kaj en 2003 kiam ni estis samĉambranoj. Ni staras en grupfoto dum la balo. Mi memoras la komunan antaŭan preparadon por la festo. Tiun semajnon ŝi havis sian naskiĝtagon kaj ricevis matenmanĝon en la lito. Ŝi surhavis helbluan piĵamon kaj ridetas ŝmirante la buteron sur la panon. Mi ŝategas tiun foton.

Sed ĉi foje mi ne faros la eraron atendi por skribi pri iu. Mi volas tuj ektajpi miajn memorojn, ĉar la ĝojaj tempoj malgraŭ mia daŭre rekomencanta plorado aperas unu post la alia en mia kapo. Malgraŭ tio ke de preskaŭ dek jaroj mi ne estas en Hungario mi ĉiam pensis pri Csilla, kaj ĉiam esperis renkonti ŝin kiam mi estis hejme. Intertempe ŝi translokiĝis al la sudo de Hungario, do simple neniun renkontiĝon ŝi ĉeestis kiun mi povis partopreni. Mi ja estas hejme tre malofte kaj dum mallonga tempo. Mi tamen revadis pri subita vizito al la sudo nur por babiladi kun ŝi. Mi daŭre pensis pri ŝi, ke eble nun…, eble tiun ĉi jaron…, eble mi povos partopreni la sekvajn Pedagogiajn Tagojn… Eble.

Csilla estis unu el la plej elstaraj instruistoj de Esperanto. Mi ne diras, ke en Hungario, ĉar mi kredas, ke tutmonde. Tial mi scias, ĉar mi havis la plezuron plurfoje vidi ŝin instrui. La studentoj amegis ŝin. Kaj tio ne estas troigo. Antaŭ longega tempo ŝi petis min helpi paroligi la lernantojn antaŭ la ekzamenoj. Ŝi eĉ havis iun junan studenton kaj ŝi volis, ke mi nepre renkontu lin. Li estis ĉarma, bonaspekta kaj Csilla certis, ke estus bona koramiko por mi. Ni unu foje iris biljardludi. Mi pensas ke ni estis kvarope kun la frato de tiu knabo ankaŭ. Kaj ne daŭris longe vidi, ke tiu knabo estis plene enamiĝinta al Csilla. Ne surprize kaj ne malfacile. Nur Csilla ne rimarkis tion. Aŭ ne volis rimarki? Mi ne scias, ŝi estis tre modesta homo.

Csilla estis belega. Tion vi rimarkis tuj, kiam ŝi eniris la ĉambron. Ŝi estis belega, kaj tiu vorto eĉ ne vere esprimas ion ajn. Blonda hararo, bluaj okuloj, brila rideto. Kaj poste vi ekkomencis babiladi kun ŝi kaj tuj povis rimarki, kiom nekredeble bonan humuron ŝi havis kaj kiom inteligenta ŝi estis. Vera plezuro esti en ŝia kompanio.

Ne hazarde estis mia idolo. Mi vidis kian impreson ŝi havis, mi pensas, ke eble ŝi mem ne konsciis pri tio. Mi esperis, ke tiu impreso estas io lernebla. Same kiel iĝi tiom elstara kaj amata instruisto. Mi spertis kiom bone ŝi klarigis la gramatikon sen tio ke la studentoj sentu tiel, ke la materialo estas tro malfacila. Aŭ ke ŝi tre bone trankviligis ĉiujn pri la ekzameno. Ŝi estis entuziasmiga, bonhumora, ĉarma. Vera sunbrilo. Mi volis, ke ŝi estu ĝoja, ke ŝi sukcesu en la vivo. Trovu amon, prosperu kaj ĝenerale bonfartu. Mi ne scias, ĉu ŝi sukcesis laŭ ŝia volo aŭ ne. Mi nur povas esperi.

Mi alkutimiĝis, ke ĝenerale kun Esperantistoj ni priparolis kiel kiu fartas dum la renkontiĝoj. Kaj kiam iu ne plu partoprenis la kutimajn semajnojn tiam estis malfacile scii kiel okazas aferoj en la vivo. Tial facebook estis bonega por Esperantujo. Mi ĝojis retrovi homojn, vidi fotojn, havi rakontojn kaj rekonekti kun multaj. Mi ja aliĝis al la junulara movado tre frue, kaj pro tio kelkfoje miaj amikoj havis 7-15 jarojn pli ol mi. Do ili kelkfoje sufiĉe abrupte malaperis de mia vio. Ne pro iu drasta okazaĵo, nur simple komenciĝis alia vivfazo por ili. Same por Csilla. Mi ĝoje vidis en la ILEI-listo, ke ŝi daŭre instruas, daŭre aktivas, kaj restas bona ekzemplo kaj por la instruistoj, kaj por la studentoj. Sed mi ne sciis pli.

Ni multe babiladis en retmesaĝoj kiam mi ankoraŭ estis lernanto en Hungario, do ĉ. 2001-2003. Ekzemple ŝi estis au-pair en Usono. Kaj tio sonis tiom malproksime kaj egzotike por mi. Ŝi rakontis longege pri la vivo tie, kiom maljuste multe da laboro estas, kiom malsimila la usona kulturo estas de la hungara… Sed ŝi volis lerni ankaŭ la anglan apud la hispana kaj la germana. Do ŝi iris, lernis, spertis kaj poste revenis al Hungario. Kelkajn jarojn poste mi ankaŭ iĝis au-pair (en Anglio) kaj komprenis kia estas tiu vivo, kiam vi helpas familion kun pluraj infanoj, mi rememoris ŝiajn travivaĵojn.

Ni ofte ridis pri tio, kiom malfacile estas por eksterlanduloj kompreni kiel prononci la hungaran nomon Csilla, kiu venas el la vorto “csillag” (=stelo). Do, praktike tio estas Ĉilla, sed se vi tion ne sciis, tiam kelkfoje tio iĝis Ksila laŭtlegante de la ŝildo dum la renkontiĝoj. Anstataŭ ofendiĝi, ŝi ridante kaptis la nomon kaj uzis en sia nova retadreso kun plene transformita ortografio kiel xyla@…, ĉar Xyla estas multe pli klare prononcebla. Do, kial ne?

xylla

Dum la tuttaga ekskurso en IJS en 2003

Lastfoje kiam mi skribis al ŝi en facebook ( tio estis la sola fojo post reamikiĝo kun mia nova profilo) estis en septembro 2017. Mi estis serĉanta kelkajn fotojn hejme, interalie ĝuste pri Toni kaj mia patro. Kaj mi trovis tiun ĉi. Mi tuj kaptis la okazon rapide sendi ĝin al ŝi. Kun la aldonita rimarko: “vidu kion mi trovis! Mi deziras al vi belan semajnfinon!” Ŝi sendis grandan ridetan vizaĝon kaj kisojn reen. Ni ne babiladis plu. Tiu foto fakte neniel montras ŝian personecon. Nur tion, kiom mi amis ŝin, do tial mi brakumas ŝin tiom forte dum la tuttaga ekskurso en IJS 2003. Laŭ facebook mi vidis, ke ŝi ne skribas pri la persona vivo, ja nek antaŭe ŝi faris tion. Mi vidis foton pri knabeto, do supozis, ke eble ekhavis infaneton iam. Mi neniam demandis.

Kelkfoje tamen mi vizitis ŝian paĝon, esperante novaĵojn… sed ne kuraĝis vere alparoli ŝin. Mi ne scias kial. Mi sentis tiel, ke mi ne volis ĝeni ŝin. Post tiom da jaroj de silento malgraŭ nia antaŭa forta amikeco….. Kompreneble mi ne sciis, ke ŝi estis malsana, kaj mi komprenas, ke tiuj kiuj sciis pri ŝia malbonfarto simple ne rakontis al iu ajn. Ankaŭ tion mi ne dubas, ke ŝi ne montris signojn de malsano, kiam vi renkontis ŝin persone. Ŝi vere ĉiam ridetis, kaj estis tiom agrabla persono.

Do, mi ne memoras kiam mi fakte lastfoje parolis kun ŝi. Mi ne scias, kaj mi tre bedaŭras tion. Mi nur scias, ke se mi havintus la eblecon mi farintus. Tial mi konsilis al la junuloj en HEJ februare, ke almenaŭ kelkaj el ili nepre iru al la printempa pedagogia konferenco en aprilo, ĉar “Csilla estos tie, kaj ŝi estas la plej mojosa instruisto de Esperantujo. Do se vi ankoraŭ ne konas unu la alian, ekkonatiĝu tuj, ĉar ŝin indas koni.” Kaj post la renkontiĝo kompreneble la reago estis: “ŝi estas tiom nekredeble mojosa!” – Jes, mi scias.

Kaj tio doloras pleje kiom mallonge ni havis la plezuron koni ŝin. Ripozu pace, karega Csilla. Ne estas vortoj esprimi kiom vi mankos al ni.

Advertisements