Etikedoj

, , , , ,

Mi petis intervjuon de Klára por komune esplori kion ni pensas pri denaskeco. Unue, mi petis ŝin paroli pri sia familio, lingvaj dinamikoj kun siaj fratoj. Poste ni atingis la momenton kie jam indis komenci kompari niajn diversajn perspektivojn kaj spertojn pri denaskuleco. Ili vere similas. Ĉu surprize? Eble ne.

KlárakajStela

Klára kaj mi en Amsterdamo

Kun Klára ni ambaŭ estas franc-hungaroj, loĝis por mallonga tempo en Bruselo, studis en Nederlando, parolas preskaŭ la samajn lingvojn, kaj ni eĉ trovis multe pli da komunaj aferoj dum nia babilado.

 

Mi devas konfesi, ke estas tre malfacile skribi ion entuziasmigan kaj pozitivan nuntempe pri denaskuleco kun tiu enorma pezo sur mia koro, ke mi daŭre pensas pri Csilla. Kaj kiam mi pensas pri ŝi, mi pensas ankaŭ pri pluraj Esperanto-parolantoj, kiujn ni maljuste frue perdis.

Klára ankaŭ perdis karegan personon en sia vivo. Ŝia patrino forpasis nur antaŭ kelkaj monatoj, komence de la jaro. Nun ni ambaŭ havas unu vivantan gepatron (la hungarajn). Kaj nek ŝi, nek mi ekzistus sen Esperanto. Oni povas diri, ke niaj gepatroj povintus renkontiĝi en iu alia universo, ke iu miraklo povintus sendi ilin en la saman direkton… sed kompreneble Esperanto estis nia helpanto.

Malgraŭ mia profunda tristo mi ne povas koleri kontraŭ la sorto. Mi daŭre pensas pri tio kiom bonŝancaj ni estis renkonti tiujn personojn en la movado. Eĉ se nur por tiom mallonga tempo. Kiam mi pensas pri Csilla, mi tuj pensas ankaŭ pri Toni, Esti, Melinda kaj kompreneble Fabienne, la patrino de Klára. Kaj jes, pri Maurice, mia patro ankaŭ. Do, tiu epizodo estu amletero al ili.

Ĉar laŭ Klára, esti denaskulo estas bonŝanco. Kaj mi plene konsentas kun ŝi.

Via junaĝo tamen vere profunde formas vin. Kaj se Esperanto estis tie komence, tio faras la diferencon kompare al tio, se vi lernis ĝin kiam vi estis 20-jara. Estas alia vivfazo. – Klára Ertl

En tiu ĉi epizodo ni babiladis:

  • pri ŝiaj gepatroj, la amuzaj historioj pri kiel ili eklernis Esperanton,
  • lingvoj, lingvodinamikoj kun la fratoj, kaj kiel tio ŝanĝiĝis pro translokiĝo de unu lando al la alia,
  • pri senhejmuloj kaj rifuĝintoj, pri ŝiaj studoj kaj volontulado,
  • pri la simileco inter psikologio – kion ŝi studis, kaj sociologio – kion mi studis,
  • ni profunde pridiskutis kiel esti denaskulo influas la vivon, kaj kion oni havas, kion oni maltrafas, sed ĝenerale kial oni bonŝancas esti denaskulo.

Kaj kompreneble ankoraŭ multe pli!


Notoj:

La video pri denaskaj Esperanto-parolantoj, en kiu ambaŭ Klára kaj mi parolas troviĝas ĉi tie.

István Ertl: patro de Klára. Tradukisto, interpretisto, verkisto. Ofte kontribuas al Esperantaj revuoj, kiel la Beletra Almanako. Kaj Kontakto: Tiel la mondo… En la plej freŝa numero en nekredeble kortuŝa verkaĵo li rememoras Fabienne Berthelot-Ertl: patrino de Klára, franco. Psikologo, verkisto.

Greziljono: kasteleto en Francio, kie la tutan jaron okazas Esperanto-renkontiĝoj por diversaj grupoj kaj celoj.

En Nederlando la oficiala lingvo estas la nederlanda, en Belgio: la franca kaj la nederlanda. En Luksemburgio la luksemburga, la germana kaj la franca.

UNITED: eŭropa reto kontraŭ nacionalismo kaj faŝismo. La organizo subtenas migrantojn kaj rifuĝintojn.

Homrajtaj Herooj kampanjo: ĉiu jara kampanjo organizita de UNITED, Klára instigis homojn skribi pri siaj herooj en Esperanto. La artikolo pri la kolektaĵo de herooj de kelkaj Esperanto-parolantoj legeblas ĉi tie.

Kalkulado de rifuĝinto-mortoj kaj ĝia ligo al Eŭropa politiko: alia kampanjo de UNITED, kiun Klára helpis. La rezultoj troviĝas ĉi tie.

Pasporta poemo: la verkisto estas Antoine Cassar (2009) el Malto.

REF: Renkontiĝo de Esperantistaj familioj

IIK: Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto – dum la gepatroj ĝuas la UK-on, la infanoj havas eblecon partopreni someran kampadejon.

NR: Novjara Renkontiĝo

ri: Klára uzas por nedifini la genron de la persono la vorton ri.


Tiuj estas la menciindaj notoj de nia babilado kun Klára… fine tamen mi ankoraŭ reŝaltis la mikrofon por surbendigi ŝian teorion rilate al tio kial kelkaj denaskuloj restas dum aliaj forlasas la movadon. Kion vi pensas pri ĝi? Ĉu estas io por esplori? Ĉu vi mem estas denaskulo kiu jam forlasis la movadon? Mi tre volonte aŭdas viajn opiniojn.

Do, jen! Restas nur deziri bonan aŭskultadon al vi! Le sekvaj intervjuoj daŭre temos pri denaskuleco, mi provos montri eĉ pliajn perspektivojn al vi.