En tiu ĉi momento mi devus esti en Anglio prepariĝante ĉe la Brita Kongreso, kien mi estis invitita por prelegi pri la loka heroo de Leicester, Sue Townsend. Mi ankaŭ promesis fari laborgrupojn rilate al organizado de Esperanto-renkontiĝoj kaj prelegi pri denaskuleco. Temo kiu ĉiam allogas multege da atento de la partoprenantoj en kiu ajn renkontiĝo mi estas, en kiu ajn diskuto mi troviĝas.

piĵamo ĉiu tage
Mi neniam devis nuligi aŭ profunde ŝanĝi renkontiĝon pro eksteraj kialoj. Mi povas nur imagi la timon, malĝojon, perdon kaj respondecon de la ĉeforganizantoj en tiu ĉi momento. Mi sendas forton kaj kunsentas pro la malfacilaĵoj nuligi ion pri kio vi laboris plenkore ĝis nun. Kompreneble ne nur Esperanto-renkontiĝoj ne povas okazi, sed ĉiuspecaj homaj interagoj ekhavas defiojn kiujn antaŭe tiu generacio ne konis. Mi vidas la fonon de la organizado de la Internacia Junulara Kongreso kies konsilanto mi estas. Imagu min kiel advokato de la diablo. Ofte mi diras nenion, nur rigardas la fluon de la antaŭpreparado, kaj vidas kiom bonan laboron la teamo de la nederlanda IJK faras. Sed eĉ mi ne povintus ilin prepari por kiel agi kaze de monda pandemio.
Tamen, kion mi ja scias kaj havas sperton pri estas kiel negoci. Kaj tiu ĉi tempo igas nin negoci en ĉiu tereno de nia vivo. Momente ankoraŭ ne klaras la sorto de IJK (atendu la decidon la 25-an de aprilo), sed ne dubu ke en la malantaŭo pluraj ideoj-versioj aperas, pridiskutatas kaj konsideratas por kiel eble plej malaltigi la perdon kaj alporti al la mondo eventuale fekmojosan IJK-on, kiun ni ĉiu deziras kaj sopiras.
Miaj prelegoj por la Brita Kongreso kaj ĝiaj temoj daŭre vivas en mia kapo. Do mi multe pensas pri tio kion mi dirintus pri la denaskula temo, pri la rolo de arto en lingvolernado, kiel Sue Townsend por mi persone estis unu el la plej gravaj motoroj lerni la anglan kaj kiujn taskojn mi donintus rilate al la defio de organizado de Esperanto-renkontiĝo.
Mi observas kiujn aferojn la mondo komencas kvazaŭ nuntempe ekkompreni por kio bezonatis mondskala pandemio kiuj kiel denaskulo por mi estis memkompreneblaj. Ofte ni estas en niaj mondoj tiom profunde, ke ni ne aparte pripensas diversajn perspektivojn kiuj vivas ĉirkaŭ ni. Aŭ eble simple ne havas la lukson de ekstera perspektivo, ne estas ofertitaj al ni sen aktive serĉi ilin. Vivo povas trankvile flui sen kompreni, ke tiuj perspektivoj tial bezonatas, ĉar ili pli riĉigas niajn vivojn. Kaj tio estas ekzakte la afero kiun mi ricevis tre frue en mia vivo. Kompreneble ĉio klariĝas nur rerigardante.
Se mi verkus libron pri kion fakte signifas esti denaskulo, mi povus oferti nur mian unikan perspektivon, kaj ankaŭ tio estus nur unusola alrigardo al la mondo de denaskuloj. Mi povus nur tion montri kion mi gajnis tra esti aktiva parto de la Esperanto-movado en la pasintaj tri jardekoj. Dankon al miaj gepatroj! Ekzemple du denaskuloj en la sama familio havas du tre apartajn spertojn pri la sama afero. Same kiel du homoj partoprenante la saman renkontiĝon havas tre diversajn memorojn pri la sama programero.
Tamen mi pensas, ke la fakto ke mi estas denaskulo nur montrus, ke mi ekkomprenis aferojn pli frue kaj renkontis novajn ideojn pli rapide kompare al “la resto de la mondo”, aŭ kompare al tiuj kiuj eklernas la lingvon nur kiam ili studentas aŭ maljunaĝe kiel emerituloj. Kaj kompare al tiuj, kiuj tute ne parolas Esperanton. Ili ne scias kian ŝancon ili perdas por ekkompreni la mondon ĉirkaŭ ni. Se mi bezonas informojn mi tuj pripensas kiun Esperantiston demandi. Se mi volas scii kio okazas en la mondo, fakte kiom malbona estas la situacio en lando, ĉar mi legis ion en la novaĵoj mi tuj serĉas konatulojn. Mi certe trovos iun, kiu povas respondi, kiu scias kiel kaj kie informiĝi, se mem ne konas la respondon. Mi fidas la komunumon.
Mi aŭdis multe pli frue pri la problemoj kaj fakte ekzisto de etaj lingvoj, kaj la alkroĉitaj identecoj, vidu la kataluna, la ĉuvaŝa aŭ la eŭska. Renkontis vegetaranojn, veganojn en la movado antaŭ homoj sciis tutmonde kion tio signifas. Manĝi viandon estis la normo. Aŭdis personajn spertojn de transuloj, neduumuloj, malseksemuloj antaŭ la mondo akceptis(?), ke tiuj homoj fakte ekzistas kaj same meritas ĉiun subtenon kiel samseksemuloj ekzemple. (Jes, mi scias, daŭre multo por fari.) Aŭ la spertoj de pluramemuloj nun jam estas ofte pridiskutita kiel ebla versio de esti en rilato, antaŭe monogamio aŭ nenio. Mi ne diras, ke tiuj aferoj loke, aŭ teritorie ne pli frue aperis ol en Esperantujo, simple mi argumentas, ke ĉiu mondskala novaĵo aperis en Esperantujo unue por mi kaj tiel mi informiĝis. Kaj ĉiam jarojn pli frue aperis tiuj tendencoj inter la movadanoj… Plej verŝajne la malfermeco, la internacieco, la diverseco rapide disvastigis novaĵojn inter ni, kaj mi lernis la plej rapide tra Esperantujo jarojn antaŭ amikoj ekzemple en Hungario eĉ aŭdintus pri tiuj aferoj…
Ĉar se mi rigardas la pandemion kiel aspektas la mondo? Homoj ekkomprenas la bezonon kunlabori translime por haltigi la viruson. Homoj komencas serĉi informfontojn de lokanoj, ofte komunikas uzante pontolingvon, ekzemple arton por konekti. Oni komencas kompreni, ke la mondo estas malgranda, kaj ni ĉiu estas egalaj kaj vundeblaj. (Bone, ne ĉiu akceptas tion.) Ne, ne nur al la viruso. Oni efektive sentas kiel parto de la homaro. Oni komencas disvastigi idealismajn citaĵojn pri kiel ni estas gefratoj. Ĉu sonas konate?
La aferoj pri kiuj multege da homoj skribas en sociaj retejoj neniel surprizas min. La subita helpemo kaj kompreno, ke ni devas zorgi pri unu la alia aperas. Estas homoj al kiuj voluntulado estas dua naturo. Vi demandas al kiuj? Esperantistoj. Ni pripensas, laboras, kreas, kaj kunigas, ĉar ni kredas je la bezono de komunumo tra la mondo. Kaj tiu laboro ne facilas, prenas multe de ni, kaj eĉ ne eblus pagi por ĝi. Estas profunda emocia bezono kontribui, ne atendi, ke aliaj faru la laboron por vi. Kompreneble kiel nuntempe, kelkaj faras multege kaj senhalte, la aliaj fojfoje iom. Kaj estas homoj, kiuj atendas aplaŭdon, kaj aliaj laboras sendepende de tio. Kelkaj pensas, ke nur aplaŭdi sufiĉas por montri, ke oni kontribuis… Ankaŭ tiu motivo de homaro aspektas tre konate al mi de ie…
Ankaŭ videblas la efiko de la viruso en Usono: en lando, kie individualismo ruinigas la socion, kie la sansistemo disfalas en momentoj kaj montras la teruran sistemon kiun ĝis nun multe da homoj akceptis kiel “neŝanĝebla”. Ĉu eble ni komencos kompreni, ke la lando kiu ĉefe kulture influas nian mondon ne estas taŭga ekzemplo por sekvi? Individualismo ankaŭ pli kaj pli aperas en Esperantujo, kaj mi pensas, ke unu granda problemo estas la manko de persona renkontiĝo, la malapero kaj malgrandiĝo de niaj renkontiĝoj, la malofteco por vive sperti la uzadon de la lingvo. La pandemio ne helpas. Multe da homoj aperas ekzemple en telegramo kiu uzas la lingvon sed ne komprenas la komunumon. Jes, kompreneble eblas uzi la lingvon, ĝi funkcias por komunikado. Sed kion oni fakte komunikas? Ne, ne Usono kulpas pro tio.
Homoj estas instigitaj uzi la tempon hejme krei, fari novajn aferojn, lerni lingvojn, purigi siajn loĝejojn. Mi komprenas tiun kapitalisman sintenon, ja estas tre malfacile elŝalti la profunde enfositan instinkton ke oni daŭre produktu rezultojn. Mi pensas ke ĉiu efektive ĝenerale tre lacas kaj bezonus la tempon ripozi, farante absolute t.n. nenion aŭ simple malpli. Ĉefe se oni havas la lukson ne zorgi pri perdita monenfluo kaj ekzemple ne havas infanojn kiujn subite oni devas instrui hejme.
Mi ĝojus se la Esperanto-movadanoj, kiuj havas la energion iom pripensus kion signifas la manko de Esperanto-renkontiĝoj en nia vivo. Mi ofte vidas la argumentojn, ke ni havas la reton, ni havas komunikadon en telegramo, en discord, ni tre bone komprenas kio estas la Esperanto-movado sen iam ajn persone renkontiĝi. Kaj tiam mi ĉiam pensas, tiuj homoj havas nenian ideon pri kio ili parolas. Mi jam de longa tempo lamentas pri la kvalito de Esperantaj renkontiĝoj, kaj mi tiom ĝojus, se nuntempe ni simple pripensus kion signifas la manko de ili. Kion ni dezirus? Kiajn renkontiĝojn ni sopiras? Kion Esperanto signifas, kiam oni ne havas ajnan personan kontakton? Mi volonte babiladus kun vi rilate al tio. Kaj mi tiom volonte estus en la Brita Kongreso nun. Vi mankas al mi.