Etikedoj
aktivulo, esperanto klubo, esperanto movado, intervjuo, Oporto, Porto, Portugalio, reta kongreso, SAT, SAT kongreso, tejo, UNICEPE, Xana Paz
Mi partoprenetis la kongreson de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) ĉi somere ĉar ĝi estis senpaga, facile alirebla kaj ĉar kara amikino, Xana, tiom vigle rakontas pri esti membro en la organizo, ke mi pensis: do, kial ne?
Post la reta IJK, kiu vere inspiris multajn por partopreni la postajn retajn renkontiĝojn mi ankaŭ decidis, ke kion mi povos sperti rete mi provos. Ĉar la retaj renkontiĝoj permesis al mi enrigardi eventojn kiujn normalkaze – se oni devus vojaĝi – mi simple ne elektus.
Tia malelekto estas SAT-kongreso, fakte ankaŭ SES aŭ la Universala Kongreso en mia kazo. Specife SAT tial, ĉar mi ne sufiĉe bone konas ĝin. Mi aŭdis ĝin menciata nur kiel kontrasto al UEA aŭ en ŝercoj, primokante la membrojn de SAT: “satanoj”.
Do, kiam oni demandis en twitter, ĉu mi faros epizodon pri la SAT-kongreso, mi pensis, ke pli bonus, se mi intervjuus iun kiu estas entuziasma pri la temo, kiu mem aktivas en SAT, ĉar mi ne sukcesis fine tiom multe partopreni en ajna renkontiĝo al kiu mi aliĝis, sed tamen sufiĉe por sperti iom la etoson. Mi ne volis laŭ tio krei epizodon, ke mi nur spertetis la eventon.
Kutime kio interesas min estas kial homoj aktivas en Esperantujo. Kio ajn tio estas. Kio igas ilin dediĉi tempon, kontribui, partopreni, membri en asocio. Kaj ekzakte pro tio mi demandis Xana por respondi al kelkaj demandoj.
Do kio atendas vin en tiu ĉi intervjuo?
Xana estas portugala aktivulo de 20 jaroj. Ni babilados kompreneble pri tio kion ŝi faras en SAT. Kiel tio rilatas al esti neŭtrala. Aŭ al formaleco. Ni parolos pri la loka movado en ŝia urbo, Oporto, Portugalio. Ŝi rakontas kiel interesaj diskutoj dum renkontiĝoj montras la valoron de Esperanto, ĉar vi povas ekhavi informojn kiujn vi ne povas legi en la novaĵoj.
Ankaŭ ni parolos pri tio kial ŝi ne partoprenis Universalan Kongreson en Lisbono, eĉ se ĝi okazis hejme. Kaj kompreneble pri multe pli, do aŭskultu la epizodon.
Estis interese aŭdi, ke kiam Xana parolas pri ne aktivi en la movado, ŝi uzas ĝin en la senco de internacie aktivi. Oni ne nepre devas vojaĝi por kontribui kaj fari ion ajn en Esperantujo, kaj la nuna situacio ja tre bone montras tion. Mi tre ĝuis babiladi kun Xana, do mi esperas, ke la intervjuo ankaŭ plaĉos al vi!
Menciitaj homoj, nomoj, asocioj, retejoj kaj filmoj de la intervjuo:
La retpaĝo de SAT – Sennacieca Asocio Tutmonda estas ĉi tie kaj la jutuba kanalo de SAT ĉi tie.
Kunvenoj en Porto, Portugalio okazas unu foje monate: jen la retejo kaj la facebook de la loka klubo.
PEA estas la Portugala Esperanto Asocio – António Martins, Paulo Branco.
Libreja kooperativo menciita estas UNICEPE: jen la retpaĝo.
Pri Suso Moinhos aŭtoro pliaj informoj estas ĉi tie.
Amata kaj konata kurso de Carlo estas la Kurso de Esperanto.
Malgranda estas bela – kataluna kaj transpirenea renkontiĝo en Sóller okazis en 2002.
Vigla artikolo pri la portanoj aperis ĉi tie.
Junularaj renkontiĝoj kiujn Xana partoprenis estas IS en Wetzlar kaj IJK-oj en Zakopane kaj Sarajevo.
Varsovia Vento estas alia podkasto por aŭskulti ĉi tie.
Progreso de Foz (O Progresso da Foz) facebook paĝo de la kvartalo Foz troviĝas ĉi tie.
SAT-kongreso okazis en Barcelono en 2019: Saioa Escobar kaj Xavi ŝia edzo organizis ĝin.
La kanto, kiun originale Farri verkis por logi studentojn “Pri Esperanto fajfas ni” la VIP-oj pluimagis en sia versio.
Miquel Durkapulo Gómez, junula, helpema aktivulo en la movado, eksa vic-prezidanto de TEJO, intervjuatas ĉi tie.
SAT-programeroj de la reta kongreso menciitaj estas: Prelego de Albert Stalin Garrido kaj Pŝemek Wierzbowski: Laborista Bjalistoko
Filmoj menciitaj estas: La urbestrino kaj Metamorfozo.
La reta irana kongreso videblas ĉi tie.

Mi aldonas ankaŭ normalan foton pri ni!