Etikedoj

, , , ,

Mi komencis la podkasto-serion La Bona Renkontiĝo por instrui pri organizado de Esperanto-eventoj ĉar iel mi volis transdoni miajn spertojn en la movado kiujn mi havis. Tiam ankoraŭ pli freŝe, pli bone rememorante detalojn de diversaj taskoj kiuj aperas dum la organizado, p(r)ovis mi krei la epizodojn kaj paroli al kiu ajn volis lerni pri tiu ĉi temo.

Sed la plej bona afero estis povi babiladi en Esperanto por la podkasto. Mi ŝatas intervjui, demandi, ekscii perspektivon de aliaj homoj. Ĉies vivo, kontribuo kaj spertoj povas esti interesaj. Mi tre ŝatis verki la komencajn epizodojn, sed verdire kiam mi finfine povis sidiĝi, pripensi demandojn kaj havi la ŝancon fakte demandi ilin al la homo antaŭ mi estis la plej bona parto de la laboro. Mia unua intervjuo aperis en februaro 2018, kaj mi estis entuziasme intervjuante homojn en la postaj monatoj. Tio bedaŭrinde ne daŭris longe, la intervjuoj kaj la novaj epizodoj abrupte haltis en la somero de 2018.

Momente mi havas 8 intervjuojn de tiu jaro, plurajn kiujn mi surbendigis nokte dum la REF babilante kun gepatroj pri siaj spertoj: kial ili elektis eduki siajn infanojn kun Esperanto? Ankaŭ faris intervjuojn en Hungario kun aktivuloj por montri kiel Esperanto pli riĉigis la vivon de homoj kaj ankaŭ kiajn defiojn ĝi alportis. Mi ŝategis fari tion.

Sed tiuj intervjuoj neniam aperis. Venis unu-du demandoj de la tiamaj intervjuitoj ĉu ili aperos iam? La originala plano estis por la aŭtuno. Estis ankaŭ unu el ili kiu klare ofendiĝis ke mi ne aperigis nian babiladon. Kaj tute prave. Oni koron malfermante respondis miajn malfacilajn demandojn pri la plej tuŝaj temoj rilate al Esperanto kaj fine krom mi neniu havis la ŝancon aŭdi la rezulton.

Estas terure malfacile verki pri tiu temo, ĉar kiu ajn konas min, scias, ke la LaBoRen podkasto estas mia amprojekto. Ĝi ne temas pri mi, ĝi temas pri montri kiel aspektas la Esperanto-komunumo kiam homoj entuziasme, farante sian plej eblon laboras por ĝi, kontribuas por ĝi. La epizodoj tiom abrupte haltis kiom abrupte mia partnero, mia nuna eksedzo forlasis min de unu tago al la alia.

Mi ŝatis, ke tiun projekton ni faris kune, kun helpo de alia amiko pri la sono, kaj konstruis kune la epizodojn, li farante la retpaĝon, teknikajn laborojn, bildetojn por la sociaj retejoj dum mi verkis, surbendigis, kontaktis homojn por intervjui ilin.

Tiuj intervjuoj de junio kaj julio 2018 kvazaŭ frostiĝis en la tempo. Mi sciis, ke mi volis daŭrigi la projekton, la intervjuadon, krei bonkvalitajn podkastojn, interesajn temojn al la aŭskultantoj, sed mi bezonis tempon por iom funebri la tiaman strukturon de la kunlaboro, kaj vidi kiel mi volas daŭrigi, kiel indas daŭrigi la aferon.

Mi ŝatas labori en teamo. La rezulto pli bonas, la ideoj pli fajniĝas, la eraroj pli rapide kaptiĝas. Mi devis pripensi kiel mi povus rekrei teamon por fari la laboron. Aŭdante la respondojn de la nekredeble malfermaj kaj honeste parolantaj gepatroj kaj aktivuloj mi pensis, ke la temo de denaskuleco meritus sian propran esploradon. Iusence tiuj intervjuoj provis montri la diversajn aspektojn de denaskuleco.

Sed ili ne aperis, kaj mi ne sciis kiel tuŝi la projekton, sen havi la fizikan reagon de tutkorpa doloro kaj plenan malkapablon krei pro la malĝojaj sentoj kiuj alkroĉiĝis al tiu somero de 2018.

Ĝis venis la nova ondo en la ĉi jaraj renkontiĝoj. La mondaj okazaĵoj ne povis senŝanĝe lasi niajn Esperanto-eventojn. La bezono pripensi kion signifas renkontiĝi estis defio ankaŭ por sperta organizanto kiel mi, kaj vidi la ardan laboron de la nederlanda IJK-teamo estis inspirige. Ĝi sukcesis puŝi mian emon remunti mian bazan ekipaĵon – kiun mi intertempe preskaŭ forgesis kiel uzi – por afiŝi tutfreŝajn epizodojn notante-analizante la spertojn de nia ŝanĝanta mondo.

Kaj malrapide, tre malforte, kun multe da timo revenis la emo okupiĝi pri la podkastoj, kaj repensi kiel mi ŝatus daŭrigi la rompitan laboron kiun mi tiomege volis prezenti al vi. Ju pli mi pensis pri ĝi des pli mi sukcesis konvinki min, ke indus fari seriozan esploradon pri la temo. Ne nur ĉar ĝi estas interesa, sed ĉar ne aparte ekzistas nuntempa pli profunda impreso kion signifas esti denaskulo.

Kelkminutaj videoj povas doni iun tre surfacan ideon pri denaskuloj kaj idealismigi iliajn spertojn. Sed tamen, la afero, kiel efektive nenio en la vivo estas tiel simpla. Mi decidis, ke se mi sukcesos, mi volos okupiĝi pri tiu temo kiel la socia esploristo kiu mi estis trejnita iĝi. Do finfine mi konvinkis min, ke mi sufiĉe spertas esplori kaj trovi financan subtenon por tiu ĉi laboro.

Alia grava parto de la decido por serĉi solvojn kiel fari bonkvalitajn podkastojn, esploradon kaj ebligi enrigardon al la temo okazis pro la diskutgrupoj kiujn mi partoprenis kaj parte gvidis dum la retaj someraj renkontiĝoj.

Mi multe pensis pri tio kiel ni aprezas la laboron de homoj kiuj faras ion por Esperanto. Montriĝis kiomege luksa afero estas kapabli aktivi en Esperantujo. Kaj jes, estas multe da homoj kiuj sen financa subteno ne aparte povas aktivi. Unue pensante pri ili mi cerbumis: al kiu ni donas monon por fari projektojn? Kiel ni valorigas nian propran tempon? Unu flanke estas mirinde esti idealisma-sindonema aktivulo. Aliflanke tio estas ankaŭ iom freneze, kiom ni kapablas subtaksi nian propran laboron.

Fakte, nun mi parolu pri mi. Mi pensis, bone, ke mi per entuziasmo kapablas multe labori kaj fari, sed tamen. Mi ŝatus vere koncentriĝi kaj kapabli fari pli. Kaj se mi volas fari bonan serion por la podkasto, mi bezonas dediĉi seriozan tempon, kaj bezonas trovi kiu povus finance subteni tiun laboron. Ke mi povu koncentriĝi je fari bonan esploradon, kaj fakte ankaŭ havi tegmenton super mia kapo kaj povi manĝi. Kaj ne nur peti la helpon de amikoj, sed povi rekompenci kaj komune labori por Esperantujo.

Testante la novan mikrofonon
kaj kapaŭskultilon

En mia kazo tiuj du aferoj same gravas: esplori kaj montri la rezultojn al vasta publiko en espereble interesa formato. Entute verki subvencipeton al ESF estis iusence du jara malrapida laboro. Pripensado, cerbumado, kiel kaj kion fari. Kion mi volonte farus, kaj kiel tio servus la Esperantan komunumon. Mi dum la somero semajnojn cerbumadis, kaj fine verkis sufiĉe rapide la aferon post pridiskuto kun mia amiko, Melono.

Poste venis la atendado, kaj fakte tuj la konstato, ke eĉ se ne sukcesas la peto: almenaŭ mi provis. Estis bone kunmeti tiun ideon kaj precize formuli kion kaj kial mi ŝatus fari. Okazis poste retrokuplo, diskuto kaj fine venis la novaĵoj, ke ESF decidas subteni la projekton.

Do en la sekvaj 4 monatoj mi okupiĝos pri la vivoj de familioj, inidviduoj kies vivon iel tuŝis denaskuleco. Mi pretigos 10-epizodan serion kaj paralele uzos la intervjuojn por fari esploradon pri la temo. Tiu ĉi estas la komenco, kaj ni vidu kiel evoluos la afero. Mi tre dankas al ESF por kompreni mian projekton, por kunpensi, entuziasmi kaj fine finance subteni miajn strebojn.

Mi havas la bonŝancon envolvi plurajn esploristojn en la projekton, kunlabori, babiladi kaj krei ion espereble interesan por nia movado, komunumo kaj helpi la esploristojn kiujn interesas la temo. La novaj iloj por la surbendigado alvenis antaŭ kelkaj tagoj, do paŝo post paŝo konstruiĝas la nova teamo, iloj, rimedoj por tiu ĉi daŭrigo de mia revo, ke mi povu esplori, intervjui, kontribui al la podkasta mondo de Esperantujo. Ĉar nenio pli bonfartigas min ol surmeti miajn kapaŭskultilojn, havi miajn notojn ĉe mane kaj puŝi la butonon por surbendigi.