Etikedoj
eksterkonkurse, INK, KOVIM, kronviruso, literaturo, novelo, originala verko, verkado
– Tiun ĉi libron vi nepre devos legi! – krias mia patrino al mi malgraŭ tio, ke mi staras nur kelkajn paŝojn for. Mi ekatentas, ĉar ĝis nun ŝi sufiĉe neinteresite pakadis la librojn. Mi konstatas, ke ŝi ne ofte rekomendas ion ajn el la hejma biblioteko. Nek ŝi aparte legas tiujn librojn, la tavolo de polvo sur ili pli grandiĝas ĉiu jare. Kiam oni havas tiom multe da libroj, kiuj gravas el inter ili? Bretoj kaj bretoj plenplenaj je pluraj vicoj, eĉ pliaj stokitaj sur ili… mi ne aparte emas tuŝi ilin, ĉar mi movas unu kaj la resto falos sur mian kapon.
Sed nun, finfine alvenis mia tempo! Mia dio, mi estas tiom ege ekscitita, ke ni finfine ordigos la loĝejon. Mi atendis tiun momenton de pli ol du jardekoj. Vidu, mia panjo estas neeltenebla, se temas pri ordigado. Ŝi estas tiom sociema, ke preskaŭ neniam estas hejme. Nun, ke ŝi estas emeritulo eĉ malpli hejmas.
– Tiom da eventoj okazas! Kvar samtempe! Kiun mi elektu? Se mi iras al tiu ĉi, mi ankoraŭ povas iri vespere al la alia, kaj malfruiĝante, sed tamen al la tria ankaŭ. Nur por la duono, sed tamen, eblas! Ili estas tiom interesaj, prelegoj, ludo, klubkunveno, teniso. Kial ili okazas ĉiam samtempe? Tiel mi ne povas ĉion partopreni. – Kaj poste la sekva tago same havas tri interesajn paralelajn renkontiĝojn.
Sed nun ŝi devas resti hejme. Kiun ŝi kompreneble ne volas akcepti komence. Ŝi sentas tiel, ke estas kvazaŭ iu persona puno. La registaro ne volas, ke ŝi havu socian vivon. – Ah, mi ne timas la viruson, estas nur vi, kiu panikas! Mi iras al miaj amikoj! Kaj ŝi estas for.
Ĝis kiam ĉiu evento ne estas nuligita ŝi simple ne restas hejme. Ŝi riproĉas daŭre: ili timas. Ili ne volas renkontiĝi.
– Mi ne komprenas. Preskaŭ ne estas malsanuloj. Pro tiuj kelkdek homoj? Ĝi estas kiel la gripo. Eble iom mapli bone, sed tamen! Kaj tiu masko, ah, tiom ĝena estas surhavi ĝin. Mi aŭdis, ke ĉiukaze ĝi protektas kontraŭ nenio. – kaj rigardas min kvazaŭ ĉiu freneziĝintus ĉirkaŭ ŝi. Ĉefe mi, ŝia kara filino, kiu volas haltigi ŝin eliri la domon.
Iom post iom ŝi devas resti hejme, ĉar efektive neniu renkontiĝo okazas plu. Unu post la alia ili estas nuligitaj. Ŝi tre malfacile akceptas, ke oni ne plu rajtas renkontiĝi en grupoj dum iom da tempo.
Sed ŝi devas moviĝi ien. Do, kompreneble tiam ĉiutage devas iri aĉetumi ion. Mi bezonas lakton! Ne estas freŝaj bulkoj! La kato bezonas novan sablon. Ĉu ne vi diris, ke elĉerpiĝis la butero? Mia plej ŝatata trinkaĵo estas en la alia vendejo, ne en tiu ĉi proksima.
– Ah, tiu tempolimigo por la maljunuloj estas tiom ĝena, mi ne volas vekiĝi kaj ekiri tiom frue! Kvazaŭ maljunuloj ne havus vivon, kaj ili volus iri aĉetumi nur matene. Kio pri mi?!
La vendejoj estas malfermitaj inter la 9a kaj 12a speciale por la maljunula kategorio.
– Freneze, mi ne estas maljuna! Estas neniu en la vendejo tiam! Pasintfoje estis nur kvar homoj!
– Ĉu vi ne ŝatas trankvile aĉetumi? – demandas mi. – Ĉu vi scias, ke kiam mi iras ĉiu estas en la vendejo, ĉar ni atendas, ke vi trankvile aĉetumu en malplena vendejo… Mi envias vin. Vi havas la tutan spacon por vi!
– Mi havas aliajn aferojn por fari matene, mi devas unue trinki kafon, poste legi miajn tagĵurnalojn, nur poste matenmanĝi kaj doni manĝi al la kato. Mi apenaŭ povas alveni ĉirkaŭ la 11a kaj duono kaj poste ne restas tempo aĉetumi, oni jam forsendas nin tagmeze!
– Do jes, ĉiu atendas vin, kaj provas protekti vin, ke vi ne malsaniĝu.
– Sed mi ne malsaniĝos!!!
– Jes, pro tiuj afablaj homoj, kiuj protektas vin, espereble ne. – Mi rigardas ŝin vere ĝenite.
– Kaj tiu masko, mi vere ne ŝatas ĝin, ĝi estas terure malkomforta.
– Jes, prefere tio, ol la malsanulejo. – Mi komencas perdi mian paciencon aŭskultante ŝiajn plendojn…
– Sed mi ne malsaniĝos!!! Nur vi panikas, kaj la aliaj. Mi ne. – daŭre rigardas min nekomprenante kial mi faras tiom grandan zorgon pri eta gripo.
Alifoje ŝi fanfaronas, ke malgraŭ la specialaj malfermtempoj la masko helpis kaŝi kiom maljuna ŝi estas, kaj povis eniri la vendejon sen esti rimarkita. Tiel ribelas emerituloj dum la pandemio… – konstatas mi.
Tamen mi sekrete tre ĝojas, ke malgraŭ la aĉetumado ŝi devas resti hejme relative multe da tempo kaj sidi sur sia pugo trankvile. Aŭ fakte, do estas devigita fari ion, se ne volas freneziĝi… Kaj tiam mi sentas, ke mia tempo alvenis sugesti, ke ni finfine ordigu la loĝejon. La librojn. La problemo estas ĉiam la nekredebla kvanto de libroj kiujn mia avino, avo, poste patrino akumulis dum la jaroj. Antaŭ tri-kvar jardekoj libroj estis malmultkostaj, kaj ofte ni havas 2-3 el la sama eldono, ĉar pluraj aĉetis la samon en la familio. Ili estas sur bretoj, en kestoj kie teorie devus esti littolaĵoj, en la subo de la enkonstruitaj ŝrankoj, en aliaj skatoloj kaj ĉie, kie estas loko. Vere terue. Nur laŭ mi, kompreneble, ĉar panjon ne ĝenas la afero.
– Kompreneble via ĉambro estas bele oridigita, ĉion kion vi ne bezonas vi portas al tiu ĉi ĉambro! – ŝi diras konvinkante sin mem.
– Bela provo, panjo, sed ne. Mia ĉambro enordas, ĉar mi estas kruela kun miaj aĵoj. Mi daŭre elektas, selektas, fordonacas, eligas. Do la ordo restas. – diras mi kun fiero en mia voĉo.
Mi ŝatas havi metodon kaj volas ekataki la loĝejon strategie, do, mi proponas, ke ni faru laŭ la KonMari-metodo. Unue per la vestaĵoj, kaj nur poste daŭrigi per la libroj.
Vidu, mia plano estas preta. Estas nun marto, ĝis septembro kiam venas la granda forĵetado de aferoj surstraten en Budapeŝto, mi povos esti preta forigi ĉion ne bezonatan el la domo. Mi ekscitiĝas pri la ideo kaj samtempe tuj laciĝas, ĉar mi scias kian laboregon ofertas tiu 42 kvadratmetra loĝejo kun siaj plurcent libroj kaj aĵoj kiuj estas malnovaj, toleritaj kaj neuzataj.
Mi ofte ŝercas pri tio: ĉu ni vivas en iu malorda muzeo? Ne tuŝu! Ne forĵetu! Tion ni gardas! Tio estas memoro! Bone, panjo, ni gardu por nia muzeo, ja estas tiom da loko ĉi tie por vivi.
Sed venas la tago kiam post multege da “ne hodiaŭ, mi havas alian aferon por fari.” Ni ekkomencas. Post ni finas la unuan breton, mi pensas: uf, mi festu tiun grandan atingon de la unua ordiga tago, ĉar eble poste neniam okazos la sekva. Sed je mia suprizo post kelktaga ripozado ni rekomencas. Aliaj du bretoj iĝas puraj, ordigitaj, selektitaj, senpolvaj. Paŭzo. Ek. Ripozado. Ek.
Ni daŭrigas laŭ tre preciza sistemo, kaj verdire ne multe da libroj devas esti fordonacitaj, ĉar ni komencas per la Esperanta sekcio. Mi eĉ ne unu legis el ili. Sed la titolojn mi konas tre bone, ĉar la bretoj estas super la televidilo kiun mi rigardis dum horoj kiel infano.
Ni alvenas al la punkto kiam panjo subite pri plenaj bretoj diras: ne, ne, ne, jam legis, neniam legos tion denove, tiu ĉi estas elstara, sed terure trista, ĉu vi ne havas amikon, kiu studas la rusan nun? Ne, ne, ne, for, tiuj estas ankoraŭ de miaj studoj, neniam relegos ĝin kaj plej verŝajne nek vin interesos. Ĝis subite ŝi deklaras:
– AH! TIUN LIBRON VI NEPRE DEVAS LEGI! La ĉefrolulo estas tre brava virino, ĝi estas krimhistorio, sed vera, tra multaj landoj, kaj vi povas lerni pri politiko, diplomatio kaj historio de Francio ĝis Svedio! Tio tre plaĉus al vi! Vi vere nepre devas legi ĝin.
Hm, interese. Mi subite ekkonscias, ke parte tio ĝenis min dum la jaroj. Ne aparte la kvanto de la libroj, ne nur tio, ke ili estas malbone ordigitaj, sed la fakto, ke mi tute ne sciis kiuj vere gravis por panjo, kiun ŝi vere rekomendus kaj kiujn tute ne. Ili ĉiuj aspektis same. Do ankaŭ pro tio, mi decidis legi nenion el inter ili. Mi elektis librojn alie, neniam vere ĉirkaŭrigardis hejme, krom la hazardaj 3-4 kiujn mi iam prenis de ajna breto en speciale inspirita momento antaŭ jardeko.
Sed nun, finfine ni ne nur ordigas, sed ŝi ankaŭ rakontas: eĉ pri tiuj, kiujn ŝi fine ne gardas. Nur diras pri ili kial ili gravis en iu momento en ŝia vivo, kaj nun ne plu. Ja tio estas la esenco de la KonMari metodo. Kio alportas ĝojon nun? Kion oni bezonas nun por sia vivo, por esti feliĉa?
Ŝi fordonacas serion kiun ŝi tiom volis havi kiel juna edzino: la tutan serion de Ĉehov, ŝi simple kuraĝas diri ne al libroj, kiujn ŝi ne plu volas gardi, ĉar ili jam ne plu gravas. Ŝi diras:
– Ekde nun mi volas legi nur agrablajn librojn!
Kelkaj vortoj kiuj forlasas ŝian buŝon mi verdire apenaŭ povas kredi. Ĉu tiu estas mia panjo? Kiu kredis, ke forigi librojn el la loĝejo estas blasfemo? Kiu estis alkroĉita eĉ al la plej negrava papero, ĉar ni devas gardi ĝin. Sed nun. Povas esti, ke ĉar ŝi estas tiom multe hejme, ŝi rimarkas, ke eble ne estus maloportune vivi en iom pli ordigita spaco. Eĉ havas helpon fari tiun laboron. La tuta afero ŝajne tamen ne estis tiom malbona ideo. Malgraŭ tio, ke ne venis de ŝi.
Ni daŭrigas, kaj daŭrigas kaj je unu momento alvenas la tempo kiam ni povas reordigi la librojn kiuj restas.
– Ne remetu tien tuj! Vi eĉ ne scias kiel vi volas ordigi ilin. La ideo estas repensi la aferon! – krias kaj ĝeniĝas mi, ĉar mi vidas, ke ŝi senatente komencas pakadi, ĉar tiomege volas, ke ni jam finu.
Ni estas plurajn semajnojn post la komenco, jam en majo, kiam ĝustatempe IKEA remalfermiĝas, kaj mi iras aĉeti novajn bretojn por la bretaro kiun mia avo konstruis kun mia patro en 1993 antaŭ mi komencis mian unuan jaron en la lernejo. Por ambaŭ tiu estis la lasta somero de siaj vivoj. Mia fratino kaj mi bezonis spacon por povi lerni, do tiu nova bretaro bezonatis. Feliĉe ke oni daŭre produktas tiujn bretojn, ili estas la plej bazaj de la elekto. Praktikaj, simplaj, multfunkciaj kaj plej grave por mi: daŭre aĉeteblaj.
Nun, 27 jarojn poste mi staras pacience en la vico ekster IKEA. Estas varme, la vetero bonas. Oni tre atenteme kaj malmulte da homoj enlasas samtempe. Mi ĝuas observi la aĉetantojn kiuj ne kapablas trankvile atendi. Kelkaj laŭte plendas al siaj partneroj, aliaj senĉese rigardas siajn telefonojn, nur mi spiras profunde sub mia masko kaj ridetas pensante, ke kapitalismo ne atendas: homoj volas elspezi monon kaj senti tiel, ke estas iu normaleco. Se mi ne devus esti tie, mi certe ne atakus la vendejegon fervore. Kvankam povas esti ke ankaŭ la aliaj envicantoj finfine ordigis siajn hejmojn, kaj nun bezonas kelkajn aferojn por perfektigi sian laboron. Mi eniras, prenas la plej rapidan vojon al la 4 bretoj kiujn mi bezonas, kaj la planton kiun mi kompreneble ne bezonas, kaj eliras relative rapide (post 20 minutoj, imagu!) kun multe da ĝojo en mia koro, ke restas malmulte por fari.
Hejme, purigante kaj remetante la malnovajn bretojn, la novaj aspektas iom strange: ili estas tre puraj kaj iom alikoloraj, tamen estas pretaj por trovi sian lokon en la sistemo. Mi unue fuŝe metas la plej supran kaj kompare al ĝi denove malbone la suban. Io ne aspektas bone, sed panjo diras nenion. Estas vespero, kaj mi lacas. Kiam mi finfine rimarkas la problemon ĉiuj libroj jam peze sidas iom klinite. Bone, morgaŭ mi komencos per reordigado.
Panjo kiel militĉefo decidas kaj donas la ordonojn kion kaj kien mi metu, mi aldonas breton, kaj ni reordigas la librojn. Restas ĉio rilate al vojaĝado, la amuzaj libroj, la plej ŝatataj el sia infanaĝo, tiuj, kiuj bonas por lerni lingvojn, la nunaj plej ŝatataj, mi ankaŭ ekscias kiuj verkistoj estas la plej bonaj, kaj fine, sube, la plej nova breto pretas por ĉiuj tagĵurnaloj. Ili sidas malantaŭ la seĝo, kie ŝi ĉiutage relegas precize kio okazis la antaŭan jaron, la antaŭ-antaŭan jaron, reirante en la tempo ĝis 2010: deklarante, ho, tio okazis! Vidu kiom da aferoj mi faris kiam mi ne devis resti hejme!
Mi scias, ke la nova breto kun la ĵurnaloj facile atingeble, ne okupante per sia turo la mallarĝan fenestrosojlon tre plaĉas al ŝi. Ankaŭ la sento, ke aferoj estas ordigitaj, la spaco sentiĝas pli hele, malpeze, estas loko por la plantoj, kaj ĉio radias iusencan pacan sferon. Ne, ŝi neniam konfesus, ke tiu ordigado estis bona ideo.
Mi nur rimarkas tiun rideton ĉiumatene, kiam ŝi fiere repakas la libretojn post la legado antaŭ ol ŝi komencas plendi pri tio, ke baldaŭ fermiĝos la vendejoj denove. Ja estas preskaŭ tagmezo kaj mankas lakto por la morgaŭa matenmanĝo.
Verkita ekster-konkurse por la Interkultura Novelo-Konkurso. La voĉlegita versio aperas en la podkasto de LBR x INK.