Etikedoj

, ,

Homoj kun multe da brila ŝminko promenas al eta placo kie laŭta-bonhumora muziko sonas. Estas festo, sed kiu volas festi tiun ĉi sabaton, kiam sentiĝas tiel ke partoj de la mondo estas en flamoj? Estas karnevalo… – li tre malrapide konsciiĝas pri tio. Infanetoj vestitaj kiel porketo kaj vesperto kuras tien kaj reen dum la familianoj trankvile trinkas siajn bierojn en tiu varma posttagmezo meze de Lisbono. Tiu ĉi ĉarma urbo kun siaj malnovaj domoj kaj plenkolore ornamitaj tegoloj ĉirkaŭbrakumas etan pecon de la monteto. Ĝi estis malplena matene – estas surprize konstati kiom da homoj kvazaŭ subite aperis vespere. Li preterpasas la longan vicon kiu formiĝas antaŭ la vendejeto. Videble kelkaj jam ebrias. Pli kaj pli da junaj vizaĝoj aperas kun brilaj ŝminkoj kaj ridetoj. Grupetoj formiĝas sur la monto kaj spektas la sunsubiron. Kiom poezie la tuta sceno.

Suprenirante la straton apud la malfermiĝantaj kafejoj aperas alia sceno, kiu plene ignoras kio okazas iom pli oriente, sed tamen en la sama kontinento. Paroj kisas, memfotas, kelkaj dancas antaŭ la kiĉa malantaŭo. La nuboj ŝajnas esti montoj malantaŭ kiuj ekkaŝas la suno. Tie jam estas la oceano, la tero haltas. Se milito okazus kiu forbalaus la homaron ĝis la akvo, tie estus la natura limo de la teritorio. Fakte ne. Ni scias ke la limoj ne haltas je la rando de tero.

Tiu ĉi regiono estis la konkeranto en la pasinteco. Kiel ĉiam, la lingvo montras la regnon kaj kolonizadon de la resto de la mondo. Sed oni forgesas tion ĉi tie, hodiaŭ, li pensadas amare. Ja estas malfacile konstati ke oni estas ĝuanto de kulturo kiu iam serioze kontribuis al la mizero de la tuta mondo. Sed tiam la informoj ne fluis tiom rapide kaj foren kiel nun. Li rigardas la homojn kiuj tuthoneste admiras la belecon de la urbo. La arboj en parko – kiu estas apenaŭ pli granda ol du naztukoj – ŝirmas la homojn de la ĉielo.

Li pensas pri siaj amikoj. Kiuj ŝirmas ilin? Kio aŭ kiu protektas ilin? Rigardante sian telefonon la mesaĝoj alvenas el diversaj lokoj. Parto de ili deziras bonan ripozon dum tiu ĉi aparte sunbrila sabato, aliaj petas informojn pri kiel helpi en tiu ĉi milita situacio. Ĉar homoj zorgas, same kiel li. Kaj ne scias kion fari, same kiel li. Kiel ĉeesti en la nuno, kiam la koro rompiĝas je la novaĵoj. Kiel ne senti sin egoisma en sia bonfarto kiam aliaj suferas? Kaj samtempe homoj ĉie suferas. Kial tiu milito gravas nun? Kial tiuj homoj? Neniam estis paco sur tero.

La anksio kreskiĝas kaj enaj ondaj emocioj ne trovas sian lokon. Li ĝuas sian citronkukon kiun li ricevis post longa atendado. Li konsciencriproĉas eĉ je la malagrablaj pensoj rilate al la servisto kiu aŭ forgesis la mendon aŭ simple ignoris ĝin. Li ne volas kolereti al la ĉefo de la ejo. Li ne volas atenti pri la konflikto kiu okazas malantaŭ la verŝotablo. Sed tiuj konfliktoj estas same konfliktoj kiel la foraj, nur la proporcio de la rezulto de la agoj estas pli malgrandaj. Homoj kiuj malbonfartas malbone traktas unu la alian. Ili abundas. Li provas ne pensi pri la suferado de la servisto, ne rimarki la malĝojan vizaĝon de ĵus hontigita kunlaboranto, ne vidi la koleron de la situacio kiu klare ne estas pacigita. La homoj forlasas la ejo, ja estas la fino de siaj deĵortempoj sen agnoski kio ĵus okazis. Kiu scias kian efikon havos tio la sekvan tagon. Kaj tiel aferoj komenciĝas.

Li volas nur ĝui ajnan bonan tagon, vivo sufiĉe malfacilas ajnakaze. Esti en agrabla loko, enspiri la aeron de la restoracioj kiuj servas freŝajn fiŝojn, preterpasi la kafejojn kiuj kontribuas al la bonodoro de la aero per la amara aromo de la kafoj miksiĝante kun la dolĉeco de la kukoj kiuj plenas je vanilo kaj cinamo. Por momentoj la ĝojo de la loko, la miraj suprenrigardantaj turistoj kiuj blokas la vojon, la hupado de la tuktukoj kiuj aperis en la urbo lastatempe trankviligas lin. La pensoj kiuj trude ĝenas estas for kaj eblas resti en la nuno – kaj samtempe eskapi ĝin.

La mesaĝoj kiuj rakontas pri envio igas lin inviti ĉiujn por la sekva fojo. Venu kun mi! Spertu ankaŭ la landon de plezuro, ĝuu la belecon de la arkitekturo. Ankaŭ vi haltu foti ĉiujn tri metrojn kaj volu kundividi la ĝojon kun ĉiu! Tiu malpeza sento daŭras kelkajn minutojn, foje momentojn, foje li ne plu rememoras kial lia koro maltrankvilas. Kial li ne kapablas plene ĉeesti, kial li sekrete volas esti hejme, kaj kial li pridemandas ĉu la semajnfina vojaĝo estis entute bona ideo.

Kaj tiu lando ankaŭ vidis pli belajn tagojn. La riĉeco kaj povreco proksime kunstaras en ĉiu angulo de la urbo. Antaŭ la plej ŝikaj vendejoj oni provas vendi drogojn al ajna turisto. Laŭ daŭre devas nei la provojn. La plene renovigitaj domoj same altiras atenton kiel la disfalantaj konstruaĵoj, ili estis same belaj kiam ankoraŭ homoj loĝis en ili. Kiam la malriĉeco kaj la ena milito ne forpelis homojn en aliajn lokojn serĉante pli bonan vivon. Aŭ simple ankaŭ ili nur volis eskapi tempon de diktatoro. Nur. Kvazaŭ estus tiel simple… Li rimarkas ke la malhelaj pensoj denove trudas la belan scenon. La trankvilo estas for. Li iom pli longe volus resti en la parko ĝuante la rigardon al la maro. Kiu fakte estas saleta rivero nur, la oceano atendas ĝin pacience iom pli en la okcidento.

Tro da turistoj estas ĉi tie, kaj nek Jesuo faras ion ajn. Nur staras tie etendante la brakojn al la urbo. Pasive atendas? Benon li ne sentas. Sekvante la brakon li imagas ke tiu alta viro povus havi magian energion. Iel helpi, iel sugesti kion fari. Inspiri la homojn agi.

Ĉu la ĝuado de la vetero kaj la ĝojo de la karnevalo estas ajna odo al la vivo? Ĉu ne sufiĉas, ke videble ne ĉiu suferas en la mondo? Kaj kion li mem povus fari? Ĉu konscie malstreĉigi la ŝultrojn kaj fokusiĝi je sia spiro sufiĉus? Se li ne ĝenas aliajn homojn kaj afable interagas ĉu tio estas jam paŝo antaŭen? Rigardas kolere denove la statuon, kiu estas en la alia flanko de la rivero: Jesuo sur la granda kolumno damne faru ion! Kion vi reprezentas? Ĉu vi meritas entute esti tie?

Strangas tiu ĝemela aspekto kun Rio de Ĵanejro. Tiu monumento estas tute klasika kaj bone konata. Ne ke li spertis ĝin iam ajn vervive, sed oni montris ĝin ofte dum la olimpikaj ludoj en 2016. Same kiel la proteston kontraŭ la registaro. Bravaj homoj kiuj volis havi la atenton de la mondo al la problemoj de la lando ankaŭ. Ĉu iu atentis? Kaj aliflanke tiu ĝemeleco estas bela. Du diversaj partoj de la mondo kunligita per sama simbolo. Tamen, la amara sento de kolonizado, forbruligado de la plej granda pluvarbaro – la pulmo de nia tero – enmarŝas liajn pensojn. Aspektas tiel ke bonfarto, abundeco, agrabla tagmanĝo kaj amo de la urbo ne povas ekzisti sen la daŭra memoro de la detruo de la mondo.

Apud la granda monumento aperas la ponto, kiun li ankaŭ pli bone konas de alia urbo: San Francisko. Almenaŭ aspektas tiel, ĉar nek tiun urbon li vidis en sia vivo. Kia hipokriteco, ke la enaj bataloj, la daŭra murdado de nigruloj ne tiom ĝenis lin. Aŭ emocie ne tiom envolviĝis tiam. Simple malŝaltis la sociajn retejojn kaj prefere malsekvis homojn kiuj afiŝis tro pri ĝi. Ja estas tiel: sklavoj restis iusence sklavoj tie. Eĉ se ni nun ne tiel nomas la tuton. Ĉu plena liberiĝo eblas? Ĉu eblas zorgi pri ĉiu ĉirkaŭ la mondo? Ĉu tio estas nia tasko aŭ nur zorgi pri si mem? Nur. Kvazaŭ tio estus tiom simple. Kvazaŭ ni ne dependus de unu la alia. Kvazaŭ ni povus forgesi, ke estas unu tero, kaj ni estas ĉi tie kune.

Ni bezonas junajn idealistojn, kantas la finnoj en lia orelo dum li provas trankvile verki en la kuirejo. Ĉu tiu verkado gravas entute? Kiel eblas per vortoj ŝanĝi ion ajn? Ĉu ĉio dependas nur de la uzo de lingvo? Kiuj donu fajreron al popoloj… ili kantas plu kaj li pensas pri kion tiuj idealistoj povus eventuale fari. La nokto estas tiom milda, ĝi estas perfekta por malstreĉiĝi kaj iom forgesi la ĉiutagajn taskojn. Nun belga kantisto kantas pri rasismo. Kiel oni estas devigitaj elekti flankojn. Kanto pri kiel esti bravaj, ne stari en la vicon, kantas pri la hipokriteco en la mondo. Taŭgaj kantoj por la situacio, hazarde elektitaj de sia telefono el inter la plurcent aliaj eblecoj.

Imagu, imagu, imagu. Ĉu iu ajn jam provis vere imagi ĉiujn homojn en la mondo? Vere ĉiujn. Ni ja estas multaj. Li nun komencas provi imagi ĉiujn. Li komencas per si mem, meze de sia familio, en la kvartalo kie li kreskis, je unu flanko de la rivero, poste imagas la alian flankon de la urbo kiuj estas ligitaj per multaj belaj pontoj. Tie li haltas. Oni bombis plurajn el tiuj dum la dua mondmilito. Homoj tiom facile parolas pri tria mondmilito nun. Li skuiĝas je tiu penso. Bone, li igas sin fokusiĝi. Du flankoj de la rivero. Mense vojaĝas plu, li provas imagi ĉiujn enloĝantojn, la familiojn en domoj, la solajn maljunulojn en apartamentoj. La universitatanojn kiuj loĝas kune. Kaj poste perdas la fadenon. Jam tio estas tro. Sed John Lennon diris ke vere imagu ĉiujn.

Bone, eble la ordo malbonas. Li rekomencas la imagadon per Lisbono. Li estas en kvartalo kiun ne konas, tamen almenaŭ kelkajn trapromenis. Do li komencas per la turistoj. Li ja mem estas turisto ĉi tie. Do li provas nun imagi ĉiujn turistojn, kiuj ekscitite–atendante la semajnfinon nun estas ĉi tie kaj ĝuas la karnevalon. Eble li daŭrigu per ĉiuj kiuj festas en la stratoj, parkoj, drinkejoj kaj per ĉiuj kiuj jam pli kaj pli ebrias dum la nokto. Poste li havas la imagon de Jesuo sur la monteto denove. Kial li ne petu lin? Beno helpus. Li imagas ĉiujn kiujn Jesuo vidas de la monto kaj … (daŭrigota)

Verkita en Lisbono kadre de la unua ĉeesta semajnfina verksesio de Bobelarto la 26-an de februaro.